La 6-a de oktobro estas la 279-a tago de la jaro (la 280-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 86 tagoj restas.
Je la 6-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- Romia respubliko
- 891: Formoso la 1-a iĝis papo
- 1409: Armeo de pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo rekonkeris Bydgoszcz de la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1419: Unueco de ĉeĥa nobelaro, urboj kaj iuj ekleziaj gvidantoj estis formita kun la celo konservi pacon en la lando antaŭ ol la nova monarko Sigismondo transprenos la regopovon
- 1582: Pro transiro al la Gregoria kalendaro en naŭ landoj mankis ĉi tiu tago
- 1600: Premiero de Euridice, unua konservita opero en la muzikhistorio, de la itala komponisto Jacopo Peri
- 1641: En Varsovio prusa duko Frederiko Vilhelmo feŭde omaĝis al la pola reĝo Ladislao la 4-a
- 1667: Inter Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj Krimea Ĥanlando komenciĝis 10-taga batalo apud Podhajce (Ternopila provinco)
- 1672: Jan Sobieski venkis tataran-kozakan armeon en dutaga batalo de Krasnobród, kadre de la pola-turka milito (1672-1676) – turkoj kontraŭ sufiĉe granda elaĉetmono finis sieĝon de Lvovo
- 1683: Al Nordameriko alvenis unua grupo de germanaj setliĝintoj
- 1689: Aleksandro la 8-a iĝis papo
- 1768: Otomana imperio deklaris militon kontraŭ la Rusia imperio postulante retirigon de la rusa armeo el Pollando
- 1788: Polaj marŝaloj malfermis Kvarjaran Sejmon, kies kunsidoj fruktis per reformoj de la pola ŝtato
- 1789: Franca reĝa familio estis devigita de revoluciuloj forlasi Versailles
- 1818: Papo Pio la 7-a atribuis al episkopoj de Varsovio titolon de la primaso de Kongresa Pollando
- Hungara revolucio de 1848
- 1854: 53 personoj pereis kaj centoj vundiĝis pro serio da incendioj kaj eksplodoj en la urboj Newcastle-upon-Tyne kaj Gateshead
- 1889: En Parizo sur Montmartre oni malfermis la kabaredon Ruĝa Muelejo
- 1898: Usona kolegia muzika frataro por viroj Phi Mu Alpha Sinfonia estis fondita en Indianao
- 1908: Aŭstrio aneksis Bosnion kaj Hercegovinon
- 1908: Respubliko Kreto anoncis sendependecon (de Turkio) - ne agnoskita internacie
- 1910: Eleftherios Venizelos iĝis ĉefministro de Grekio
- 1910: Germana astronomo Emil Ernst malkovris asteroidon Erminia
- 1913: Rusa astronomo Grigorij Neujmin malkovris asteroidon Tatjana
- Unua Mondmilito
- 1919: 40-a registaro de Bulgario estis formita, sub gvido de Aleksandr Stambolijski
- 1920: En Moskva Kremlo kun Lenin renkontiĝis Herbert Wells
- 1923: En Germanio kreiĝis la dua registaro de Gustav Stresemann
- 1923: Flugkompanio Ĉeĥoslovakiaj aerlinioj fondiĝis
- 1923: Turka Nacia Movado eniris al Istanbulo
- 1927: Nov-Jorko: Warner okazigis premieron de la unua sonfilmo La ĵazo-kantisto
- 1933: Dua Pola Respubliko: en Krakovo okazis festado de la 250-a datreveno de la batalo de Vieno
- 1934: Lluís Companys proklamis Katalunan Ŝtaton reage al eniro de konservativuloj en la registaro de la Dua Hispana Respubliko
- 1937: En Budapeŝto fondiĝas Societo Gyula Gömbös
- 1938: En Žilina oni proklamis aŭtonomecon de Slovakio
- Dua Mondmilito
- 1945: Germanio: en Munkeno aperis "Süddeutsche Zeitung" (Sudgermana Gazeto)
- 1948: En Parizo oni prezentis aŭtomobilon Citroën 2CV
- 1948: En Turkmena SSR tertremo kun forto de 7,3 skuis Aŝgabaton mortigante 10 000-110 000 homojn
- 1948: En Ĉeĥoslovakio Nacia Asembleo aprobis leĝon pri protektado de la respubliko
- 1949: Ĉinio kaj Nord-Koreio ligis diplomatiajn kontaktojn
- 1950: Ĉeĥoslovakio: komenciĝis falsa proceso kontraŭ mondĉampionoj de glacihokeo — 11 sportistoj estis malliberigitaj
- 1954: Stalinismo: primaso de Pollando Stefan Wyszyński estis translokigita de Varmio (distrikto Lidzbark) al Prudnik - la tria laŭvice hejmaresto
- 1955: En Parizo oni prezentis Citroën DS
- 1956: Memorkunveno de eterna meĉo de Lajos Batthyány, en Budapeŝto. Antaŭevento por la hungara revolucio de 1956
- 1958: Atoma submarŝipo USS Seawolf finis rekordan, 60-tagan submaran navigadon
- 1960: Premiero de la historia filmo Spartacus de Stanley Kubrick
- 1961: Pollando: en Toruń okazis amasaj protestoj pro likvido de la loka seminario de redemptoranoj
- 1966: En Kalifornio oni kontraŭleĝigis halucinogenon LSD
- 1971: Pola Popola Respubliko: en Opole eksplodis bombo en aŭditorio de Supera Pedagogia Altlernejo
- 1973: Arabaj-israelaj militoj: egipta kaj sira armeo invadis surprize la okupitajn de Israelo teritoriojn el la jaro 1967 - komenco de la Milito de Jom Kippur
- 1975: Ukraina futbalklubo Dinamo Kievo gajnis Superpokalon de Eŭropo
- 1976: Pekino: Hua Guofeng ordonis aresti tiel nomatan Bandon de la Kvar
- 1977: Testoflugo de la soveta ĉasaviadilo MiG-29
- 1978: En Pola Popola Respubliko komenciĝis vizito de usona predikisto Billy Graham
- 1979: Johano Paŭlo la 2-a kiel unua papo estis akceptita en Blanka Domo
- 1981: Prezidento de Egiptio Anwar al-Sadat pereis pro atenco
- 1986: Apud usona marbordo sinkis soveta submara atomŝipo kun balistikaj misiloj K-219
- 1987: Fiĝioj iĝis respubliko
- 1988: Litova Soveta Socialisma Respubliko: laŭ dispono de Prezidantaro de Supera Soveto trikolora flago kaj nacia himno de Litovio estis leĝigitaj kiel simboloj
- 1992: Lennart Meri iĝis unua prezidanto de Estonio post akiro de sendependeco
- 1994: Hispanio: Malferma Universitato de Katalunio fondiĝis
- 1995: Revuo "Nature" anoncis malkovron de ekstersunsistema planedo 51 Pegasi b, sur la orbito de stelo en la ĉefa sekvenco
- 1996: Papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis 13 martirojn el Pratulin (distrikto Bialski)
- 2000: Sub premo de amasaj stratprotestoj prezidento de Jugoslavio Slobodan Miloŝeviĉ demisiis
- 2002: Fondinto de Opus Dei José María Escrivá de Balaguer estis kanonizita de Johano Paŭlo la 2-a
- 2006: Fredrik Reinfeldt iĝis ĉefministro de Svedio
- 2007: Oficanta prezidento de Pakistano Pervez Muŝaraf estis elektita por la dua oficperiodo
- 2009: Georgios Andrea Papandreu iĝis ĉefministro de Grekio
- 2009: Prezidento de Taĝikio Emomalii Raĥmon abolis oficialan statuson de la rusa lingvo
- 2010: Prifota interkona retejo Instagram fondiĝis
- 2011: En Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj okazis kunsido pri plendoj rilataj al la masakro de Katin — Rusio asertis, ke la kortumo ne povas konsideri plendon pri eventoj okazintaj antaŭ 70 jaroj, Pollando argumentis, ke la krimo de Katin kiel militkrimo, ne havas tempolimon
- 2017: Rusio: 17 personoj pereis, kaj 3 grave vundiĝis rezulte de la kolizio de trajno kun aŭtomobilo en urbo Pokrov
- 2018: Okcidente de Demokratia Respubliko Kongo 53 personoj pereis kaj pli ol 100 estis vunditaj rezulte de eksplodo de cisterno, el kiu post kunpuŝiĝo kun aŭtobuso lokanoj ŝtelis brulaĵon
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- en Ĥersona provinco estis liberigitaj de ukrainoj laŭvicaj 3 setlejoj; pro rusia raketa atako al Zaporiĵo pereis 7 personoj
- Pli ol 1000 ukrainaj rifuĝintoj provantaj de Rusio trairi al Estonio estis haltigitaj kaj forveturigitaj en nekonatan direkton; Finnlando konfirmis la 9-an faskon de armea helpo por Ukrainio; landlimon de Ukrainio kun Pollando trapasis 23,1 mil personoj enveturantaj al Pollando, samtage forlasis Pollandon 22 mil personoj
Naskiĝoj
- 1289: Venceslao la 3-a, reĝo de Bohemio, Pollando kaj Hungario (m. 1306)
- 1459: Martin Behaim, germana geografo kaj navigisto (m. 1507)
- 1510: John Caius, angla kortega kuracisto, pioniro de anatomio (m. 1573)
- 1552: Matteo Ricci, itala pastro, kunfondinto de Jezuita misio en Ĉinujo (m. 1610)
- 1555: Francisko Nádasdy, hungara magnato, militestro (m. 1604)
- 1682: Bruno Mauricio de Zabala, hispana militisto kaj kolonia administranto en Sudameriko (m. 1736)
- 1764: Friedrich Jacobs, germana klasika filologo (m. 1847)
- 1767: Henriko la 1-a, haitia politikisto, militisto, prezidento kaj reĝo (m. 1820)
- 1773: Ludoviko-Filipo, reĝo de Francio (m. 1850)
- 1785: Albert Methfessel, germana komponisto kaj dirigento (m. 1869)
- 1795: György Lahner, generalo, unu el martiroj de la hungara revolucio de 1848 (m. 1849)
- 1797: Joseph Othmar von Rauscher, aŭstra juristo kaj teologo, princ-ĉefepiskopo de Vieno (m. 1875)
- 1798: Franz Ludwig Zahn, germana pedagogo, teologo kaj lernejestro (m. 1890)
- 1808: Frederiko la 7-a, reĝo de Danio kaj duko de Saksio-Lauenburg (m. 1863)
- 1808: Károly Mihályi, hungara reformita pastro, psikologo, filozofo, akademiano (m. 1880)
- 1820: Jenny Lind, sveda operkantistino (soprano) (m. 1887)
- 1831: Julius Wilhelm Richard Dedekind, germana matematikisto, kontribuinto pri ringa teorio kaj reelaj nombroj (m. 1916)
- 1846: George Westinghouse, usona entreprenisto, inĝeniero kaj inventisto (m. 1914)
- 1852: Bruno Abakanowicz, pola matematikisto, inventisto, elektroteknikisto (m. 1900)
- 1854: Wilhelm Walloth, germana verkisto (m. 1932)
- 1871: Henryk Zamenhof, pola kuracisto, frato de L. L. Zamenhof, patro de Stephen Zamenhof (m. 1932)
- 1882: Dolindo Ruotolo, itala pastro, franciskano, servisto de Dio (m. 1970)
- 1887: Le Corbusier, svisa arkitekto (m. 1965)
- 1887: Maria Jeritza, aŭstra kantistino (soprano) (m. 1982)
- 1889: Maria Dąbrowska, pola verkistino, tradukistino, subskribinta leteron de 34 kontraŭ cenzuro (m. 1965)
- 1891: Kálmán Kalocsay, hungara kuracisto, profesoro pri infektologio, poeto kaj tradukisto evoluiginta Esperantlingvan literaturon, kunredaktinto de "Literatura Mondo", kunaŭtoro de Parnasa Gvidlibro kaj Plena Gramatiko, aŭtoro de la antologio de la monda poezio Tutmonda Sonoro, eldonita en Serio Oriento-Okcidento kaj Sekretaj Sonetoj, kompilinto de Hungara Antologio, tradukinto de la Infero de Dante Alighieri (m. 1976)
- 1892: Sándor Rónai, hungara politikisto, prezidanto de la Hungara-Soveta Amika Societo (m. 1965)
- 1903: Ernest Walton, irlanda Nobelpremiita fizikisto, kunkreinto de partikla akcelilo (m. 1995)
- 1906: Jenő Rózsa, rumania hungara filozofo (m. 1971)
- 1907: Francisco Gabilondo Soler, meksika komponisto (m. 1990)
- 1908: Antal Andor Fülöp, rumania hungara pentristo (m. 1979)
- 1913: Katalin Bucsy, rumania hungara oper-, preĝej- kaj koncertkantistino (m. 1997)
- 1914: Thor Heyerdahl, norvega antropologo, vojaĝisto kaj esploristo (m. 2002)
- 1919: Siad Barre, somalia militisto, politikisto kaj ŝtatestro, ekziligita (m. 1995)
- 1923: Yaşar Kemal, turka-kurda ĵurnalisto, poeto, verkisto kaj defendanto de homrajtoj, adepto de sendependa Kurdistano (m. 2015)
- 1926: Lajos Demény, rumania hungara historiisto, redaktoro, senatano (m. 2010)
- 1930: Edward Skórzewski, pola filmreĝisoro kaj scenaristo (m. 1991)
- 1930: Irma Balogh, rumania hungara ĵurnalistino kaj porjunulara verkistino
- 1931: Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ, soveta astronomo (m. 2004)
- 1931: Riccardo Giacconi, usona Nobelpremiita astrofizikisto (m. 2018)
- 1940: Árpád Márton, rumania hungara pentristo
- 1944: Emil Tokarz, pola slavisto
- 1944: Ali Akbar Nateg-Nuri, irana politikisto
- 1945: Árpád Uszkai, rumania hungara lokhistoriisto
- 1946: Janusz Danecki, pola profesoro, lingvisto, arabisto, islamisto, tradukisto kaj literaturisto
- 1948: Gerry Adams, irlanda advokato, verkisto, ĉefo de Sinn Fein
- 1949: Endre Túros, rumania hungara instruisto, sociscienca esploristo
- 1951: Mária Adonyi Nagy, rumania hungara poetino, tradukistino (m. 2015)
- 1956: Sadik al-Ahmar, jemena politikisto kaj batalema opozicia tribestro
- 1958: László Bocsárdi, rumania hungara reĝisoro kaj teatrestro
- 1960: Yves Leterme, ministro-prezidanto de Flandrio kaj ĉefministro de Belgio
- 1964: Manuela Gretkowska, pola verkistino, ĵurnalistino, politikistino
- 1967: Attila Ambrus, hungara hokeisto, aŭtoro, famaĉa kiel viskirabisto
- 1972: Jessica Hausner, aŭstra filma reĝisorino kaj scenaristino
- 1984: Imre Kövecsi Kovács, rumania hungara skulptisto
- 1988: Horikita Maki, japana aktorino
- 2000: Marcin Patrzałek, perkuta fingropluka gitaristo, komponisto kaj produktanto
- 2002: Cleopatra Stratan, filino de moldava-rumana kantisto Pavel Stratan
- 2003: Eden Golan, israela kantistino
Mortoj
- 869: Ermentruda de Orleano, idino de Karolo Martelo (n. 825)
- 877: Karlo la 2-a, reĝo de Okcidenta Frankio (n. 823)
- 1101: Bruno de Kolonjo, germana katolika sanktulo, fondinto de la ordeno kartuzianoj (n. ĉirkaŭ 1030)
- 1315: Weichart von Polheim, ĉefepiskopo de Salcburgo
- 1536: William Tyndale, angla helenisto, latinisto, religiulo, teologo, tradukisto de la Biblio, protestanta reformisto (n. ĉirkaŭ 1494)
- 1644: Izabela de Burbono, reĝino de Hispanio kaj Portugalio (n. 1602)
- 1651: Heinrich Albert, germana poeto, kantokomponisto kaj verkisto (n. 1604)
- 1724: Charles Dufresny, franca dramisto, muzikisto, eldonisto, ĵurnalisto (n. 1648)
- 1734: Gottfried Reiche, germana trumpetisto kaj komponisto (n. 1667)
- 1777: Marie Thérèse Rodet Geoffrin, gvidantino de literatura salono (n. 1699)
- 1786: Antonio Sacchini, itala komponisto (n. 1730)
- 1794: Friedrich Gottlieb Barth, germana instruisto kaj lingvisto (n. 1738)
- 1815: Christophe-Philippe Oberkampf, franca industriisto (n. 1738)
- 1819: Karlo Emanuelo la 4-a de Savojo, reĝo de Sardio (n. 1751)
- 1825: Bernard-Germain de Lacépède, franca naturalisto kaj politikisto (n. 1756)
- 1837: Pál Augusztinovics, hungara juristo, reĝa juĝistmajstro (n. 1763)
- 1848: Theodor Baillet von Latour, aŭstra nobelo, oficiro kaj politikisto (n. 1780)
- 1849: Lajos Batthyány, unua ĉefministro de Hungario, ekzekutita (n. 1807)
- 1849: Martiroj de la hungara revolucio de 1848:
- Lajos Aulich, generalo, ministro pri defendo (n. 1793)
- János Damjanich, honvedgeneralo (n. 1804)
- Arisztid Dessewffy, generalo (n. 1892)
- Ernő Kiss, hungara general-leŭtenanto (n. 1799)
- Károly Knezić, generalo, (n. 1808)
- György Lahner, generalo (n. 1795)
- Karl Leiningen-Westerburg, generalo (n. 1819)
- Vilmos Lázár, kolonelo (n. 1817)
- József Nagysándor, generalo (n. 1804)
- Ernő Poeltenberg, generalo (n. 1813)
- József Schweidel, generalo (n. 1796)
- Ignác Török, hungara honvedgeneralo (n. 1795)
- Károly Vécsey, generalo (n. 1807)
- 1873: Paweł Edmund Strzelecki, pola vojaĝisto, geologo, geografo, esploristo de Aŭstralio(n. 1797)
- 1878: Gottlieb Wagner, germana vitejisto kaj gastejestro (n. 1794)
- 1891: Charles Stewart Parnell, irlanda terposedanto, fondinto de Irlanda Parlamenta Partio (n. 1846)
- 1892: Alfred, Lord Tennyson, angla poeto (n. 1809)
- 1905: Ferdinand von Richthofen, germana geografo, geologo, esploristo (n. 1833)
- 1919: Ricardo Palma, perua ĵurnalisto, verkisto, bibliotekisto kaj politikisto (n. 1833)
- 1925: Mihály Zsilinszky, hungara politikisto, instruisto, historiisto (n. 1838)
- 1935: László Lengyel, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1883)
- 1938: János Berecz, hungara kuracisto, ginekologo, profesoro (n. 1884)
- 1947: Zoltán Finta, hungara poeto, verkisto, ĵurnalisto (n. 1893)
- 1947: Leevi Antti Madetoja, finna komponisto (n. 1887)
- 1953: Vera Muĥina, soveta skulptistino (n. 1898)
- 1960: Karel Absolon, ĉeĥa paleontologo, speleologo, zoologo kaj arkeologo (n. 1877)
- 1962: Tod Browning, usona aktoro, skriptisto kaj reĝisoro (n. 1880)
- 1971: Vláďa Zíka, ĉeĥa verkisto (n. 1900)
- 1981: Anwar al-Sadat, prezidento de Egiptio, parlamentestro de Unuiĝinta Araba Respubliko, Nobel-premiita, murdita (n. 1918)
- 1981: Elemér Kocsis, rumania hungara futbalisto (n. 1910)
- 1982: Béla Bíró, hungara arthistoriisto, artkritikisto, profesoro (n. 1899)
- 1989: Bette Davis, usona aktorino (n. 1908)
- 1995: Iván Mándy, hungara verkisto kaj scenaristo (n. 1918)
- 1997: István Szabó, rumania hungara kuracisto (n. 1921)
- 1999: Amália Rodrigues, portugala faduo-kantistino (n. 1920)
- 2002: Yang Yide, ĉina esperantisto, kontribuinta al Esperantomovado en Ljaŭningo (n. 1918)
- 2004: Yogi Bhajan, barata siĥa jogano (n. 1929)
- 2004: Dezső Jenei, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko, vortaristo (n. 1919)
- 2010: Colette Renard, franca kantistino kaj aktorino (n. 1924)
- 2012: Chadli Bendjedid, alĝeria politikisto kaj kolonelo, komandanto de Alĝeria Milito de Sendependeco, ĝenerala sekretario de Naciliberiga Fronto, prezidento de Alĝerio (n. 1929)
- 2014: Igor Mitoraj, pola skulptisto (n. 1944)
- 2015: Árpád Göncz, hungara juristo, verkisto, tradukisto, opoziciisto, prezidento de Hungario (n. 1922)
- 2016: Tadeusz Ryba, pola aktivulo de postmilita kontraŭkomunista ribelo kadre de la Pola Subtera Sendependeca Armeo, anatemita soldato (n. 1928)
- 2016: György Márkus, hungara filozofo (n. 1934)
- 2017: József Nepp, hungara animaciisto reĝisoro, komponisto, scenaristo (n. 1934)
- 2017: Ralphie May, usona muzikisto, verkisto, komikulo kaj aktoro (n. 1972)
- 2018: Montserrat Caballé, kataluna operkantistino (soprano) (n. 1933)
- 2019: Vlasta Chramostová, ĉeĥa aktorino, simbolo de kontraŭstaro al sovetia okupado, partoprenanta veluran revolucion, persekutata de komunistoj post subskribo de la Ĉarto 77 (n. 1926)
- 2020: Eddie Van Halen, usona gitaristo (n. 1955)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 6-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|