La 3-a de februaro estas la 34-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 331 tagoj restas (332 en superjaroj).
Je la 3-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 382: Romia imperiestro Teodozio la 1-a en Trakio setligis gotojn kiel aliancanojn de Romio
- 993: Germana episkopo Udalriko de Aŭgsburgo estis kanonizita
- 1377: Papa Ŝtato: papa soldula armeo masakris 2 mil loĝantojn de la urbo Cesena
- 1451: Osmanidoj: Mehmedo la 2-a iĝis sultano de Otomana Imperio
- 1454: Pollando: Iława kaj Ostróda aliĝis al kontraŭteŭtona Prusa Konfederacio
- 1488: Bartolomeu Dias malkovris Mossel Bay en suda Afriko
- 1509: Portugala kolonia imperio: Portugalio konkeris Diuon - komenciĝis 450-jara koloniigo de Barato
- 1783: Hispanio agnoskis sendependecon de Usono
- 1815: Unua fabriko por industria produktado de malmolaj fromaĝoj fondiĝis en Svislando
- 1830: En Londona konferenco mondpotencoj (Britio, Rusio, Francio) atribuis sendependecon al Grekio
- 1852: Brazila-urugvaja armeo venkis la argentinan en Batalo de Caseros (proksime al Bonaero)
- 1863: Januara Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: venko de polaj ribelantoj en batalo de Węgrów
- 1878: Rusa-turka milito: rusa taĉmento liberigis Balĉik kaj Provadion de la turka sklaveco
- 1905: Pollando: en Kielce vira kaj virina gimnazioj strikis kontraŭ rusigo, postulante enkondukon de instruado en la pola lingvo
- 1911: Subŝtatoj de Usono: oni akceptis aktualan modelon de la flago de Kalifornio
- 1916: Otavo: Kanada Parlamentejo bruliĝis
- Unua mondmilito:
- 1919: Provizora pakto pri pola-ĉeĥoslovaka landlimo - Karviná-baseno kaj Zaolzie restis ĉe la ĉeĥa flanko
- 1923: Ligo de Nacioj forigis t.n. neŭtran zonon inter Dua Pola Respubliko kaj Litovio - terenoj kun plimulto de poloj kaj litovoj subiĝis sub respektivaj administracioj
- 1923: Premiera plenumo de kanto L-Innu Malti, kiu de 1945 iĝis nacia himno de Malto
- 1929: En Vieno fondiĝis la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj
- 1930: Komunistaj Partioj de Hindoĉinio kaj Annam kune kun Komunista Ligo de Hindoĉinio kunfandiĝis por formi Komunisman Partion de Vjetnamio
- 1931: Usono: La stelplena standardo fariĝis nacia himno
- 1932: Santiago de Kubo estis parte detruita de tertremo
- 1933: Turkio: unua testflugo de aviadilo inter Ankaro kaj Istanbulo
- 1933: Generalplan Ost: Adolf Hitler anoncis, ke realigo de Lebensraum en Orienta Eŭropo kaj ties absoluta germanigo estas geopolitikaj celoj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio
- 1935: Sylvain Arend malkovris asteroidon Vavelo
- 1939: Membroj de hungara Sagokruca Partio eksplodigis la Grandan Sinagogon de Budapeŝto
- Dua mondmilito:
- 1947: Pollando: verdikto en montra proceso de 10 gvidantoj de la pola sekreta kontraŭkomunista organizaĵo Libero kaj Sendependo, kies fondinto estis kondamnita al 8 jaroj de mallibero
- 1949: Montra proceso kontraŭ princo kaj katolika episkopo de Veszprém József Mindszenty komenciĝis en sovetie okupata Hungario
- 1958: Benelukso: Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo subskribis en Hago traktaton pri ekonomia unio
- 1959: De Kanado al Pollando revenis parto de naciaj trezoroj kiel krona glavo Szczerbiec, kroniko de Gallus Anonymus
- 1959: "La tago, en kiu mortis la muziko": en aviada katastrofo pereis 3 usonaj muzikistoj: Buddy Holly, Ritchie Valens kaj The Big Bopper
- 1962: Pola Popola Respubliko: registaro fermis liberpensan Klubon de Kurba Rondo
- 1965: Tertremo en Alasko, unu el la plej grandaj
- 1966: Sovetunio: en Tjumeno estas fondita TjumenNIIgiprogazo, unu el plej grandaj esploraj kaj dezajnaj institutoj de Gazpromo
- 1969: Kairo: Jaser Arafat iĝis prezidanto de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino
- 1972: Japanio: 11-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Sapporo - unua en Azio
- 1976: Ĉefurbo de Mozambiko ŝanĝis nomon de Lourenço Marques al Maputo.
- 1981: Norvegio: Gro Harlem Brundtland ekestis unua virina ĉefministro en la ŝtato
- 1982: Mararmea juĝejo kondamnis en Gdynia bibliotekistinon Ewa Kubasiewicz al 10-jara malliberejo pro kolportado de flugfolioj kontraŭ enkonduko de la milita stato en Pollando
- 1986: Steve Jobs aĉetis Pixar de Lucasfilm kaj lanĉis ĝin kiel sendependan komputilanimacian studion; Barato: papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Patrinon Teresa
- 1987: Himalajo: poloj Artur Hajzer kaj Jerzy Kukuczka kiel unuaj en la mondo vintre grimpis al Anapurno
- 1989: Plurjara diktatoro de Paragvajo Alfredo Stroessner estis demisiigita (reganta de 1959)
- 1990: El la muzeo de Ercolano, en la provinco de Napolo, pli ol 200 grandvaloraj artefaktoj de antikva arto estas ŝtelitaj
- 1991: Itala Komunista Partio malfondiĝis
- 1994: Bosnia Milito: Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj difinis por Kroatio dusemajnan templimon por retirigi trupojn de siaj militfortoj el Bosnio aŭ alfronti konsekvencojn
- 1998: Telfera akcidento en la itala provinco Trento
- 2008: Boris Tadić regajnis prezidentajn balotojn en Serbio
- 2009: Internacia Kortumo verdiktis pri statuso de ukraina Serpento-insulo kun kontinentbreto en la nordokcidenta Nigra Maro - rekonita kiel insulo, sed ne roko kiel argumentis rumanoj
- 2010: Oficanta prezidento de Grekio, Karolos Papulias reelektiĝis
- 2012: Hungara flugkompanio Malév bankrotis
- 2014: En Danio ekfunkciis la dua registaro de ĉefministrino Helle Thorning-Schmidt; Unua lerneja masakro en Rusio: pafado en lernejo n-ro 263 kun ostaĝigo de lernantoj en Moskvo rezultigis morton de instruisto kaj policano
- 2015: Sergio Mattarella ekoficis kiel prezidento de Italio
- 2019: Nayib Bukele gajnis prezidentan voĉdonadon en Salvadoro
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1676: Antal Esterházy, hungara militestro (m. 1722)
- 1677: Jan Blažej Santini-Aichel, ĉeĥa arkitekto italdevena (m. 1723)
- 1697: Ferdinand August Hommel, germana juristo kaj verkisto (m. 1765)
- 1736: Johann Georg Albrechtsberger, aŭstra muzikinstruisto (m. 1809)
- 1739: György Verestói, hungara reformita pastro, natursciencisto (m. 1794)
- 1757: Pál Kitaibel, hungara botanikisto, biologo kaj kemiisto (m. 1817)
- 1760: Johann Gottfried Zunckel, germana protestantisma animzorganto (m. 1843)
- 1763: Caroline von Wolzogen, germana verkistino (m. 1847)
- 1795: Antonio José de Sucre, bolivia militisto kaj politikisto (m. 1830)
- 1809: Felix Mendelssohn Bartholdy, germana komponisto, pianisto kaj orkestrestro, reprezentanto de frua romantikismo (m. 1847)
- 1821: Elizabeth Blackwell, unua usona kuracistino (m. 1910)
- 1822: Ignác Barna, hungara poeto, tradukisto kaj dentkuracisto (m. 1894)
- 1830: Balázs Orbán, hungara etnografo, historiisto (m. 1890)
- 1832: István Zajzoni Rab, hungara poeto kaj ĵurnalisto (m. 1862)
- 1839: Martin Packness, dana eldonisto de esperantaĵoj movaduminta en Vejle, kie li fondis Esperanto-klubon, Esperanto-vortaristo (m. 1914)
- 1842: Sidney Lanier, usona poeto kaj muzikisto (m. 1881)
- 1845: Ernst von Wildenbruch, germana verkisto, diplomato (m. 1909)
- 1859: Herbert F. Höveler, germana kemiisto kaj metalurgo, elpensinto de propagandaj Ŝlosiloj pri Esperanto, iniciatinto de Ĉekbanko Esperantista, fondinto de Esperanto-kluboj, vicprezidanto de Brita Esperanto-Asocio, membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (m. 1917)
- 1859: Hugo Junkers, germana inĝeniero, konstruisto de aviadiloj (m. 1935)
- 1861: Matthias Friedwagner, aŭstra filologo (m. 1940)
- 1869: Alexander Gaheis, aŭstra klasika filologo, arkeologo kaj epigrafikisto
- 1871: Eugeniusz Romer, pola geografo, kreinto de la pola moderna kartografio, profesoro kaj geopolitikisto, membro de Pola Scienca Akademio, vicprezidanto de Internacia Geografia Unio (m. 1954)
- 1874: Gertrude Stein, usona poetino kaj feministino (m. 1946)
- 1877: Ludwig Deubner, germana klasika filologo (m. 1946)
- 1877: Endre Antalffy, hungara lingvisto, tradukisto, orientalisto kaj literaturhistoriisto (m. 1958)
- 1878: Gábor Téglás, hungara ĵurnalisto (m. 1900)
- 1879: Karel Vorovka, ĉeĥoslovaka filozofo, profesoro (m. 1929)
- 1887: Georg Trakl, aŭstra lirikisto (m. 1914)
- 1889: Anton Goldmann, aŭstro-germana urbo-sekretario, esperantisto (m. nekonata)
- 1889: Risto Ryti, ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (m. 1956)
- 1898: Alvar Aalto, finnlanda arkitekto, urbisto (m. 1976)
- 1901: Nora Gregor, aŭstra aktorino (m. 1949)
- 1906: George Adamson, brita naturesploristo protektanta bestojn en Kenjo, murdita (m. 1989)
- 1907: James A. Michener, usona verkisto (m. 1997)
- 1909: Simone Weil, franca kristana filozofino (m. 1943)
- 1920: Henry Heimlich, usona kuracisto konata de Heimlich-manovro helpanta sufokiĝantojn (m. 2016)
- 1923: Wacław Krzyżanowski, pola juristo, armea akuzisto, kolonelo (m. 2014)
- 1924: Leslie Stevens, usona reĝisoro de Incubus (m. 1998)
- 1924: Andrzej Szczypiorski, pola verkisto, malliberulo de Sachsenhausen (m. 2000)
- 1925: Leon Schlumpf, svisa politikisto, aktivulo de Svisa Popolpartio (m. 2012)
- 1929: Péter Hamburg, rumania hungara matematikisto (m. 2021)
- 1930: Sándor Csoóri, hungara poeto, verkisto kaj politikisto (m. 2016)
- 1933: Tibor Nagy, rumania hungara inĝeniero, universitata profesoro
- 1934: András Hantz, rumania hungara kemiisto
- 1937: Jacques Barrot, franca politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (m. 2014)
- 1938: Hu Guozhu, ĉina verkisto, tradukisto kaj esperantisto, redaktoro de "Penseo", membro de UEA kaj de la Akademio Literatura de Esperanto, honora komitatano de Ĉina Esperanto-Ligo, tradukinto de La strangaĵoj de Liaozhai de Pu Songling (m. 2020)
- 1945: István Orth, rumania hungara grafikisto, restarigisto de la Muzeo Brukenthal en Sibiu
- 1947: Paul Auster, usona verkisto (m. 2024)
- 1947: Melanie, usona kantistino (m. 2024)
- 1951: Blaise Compaoré, prezidento de Burkino
- 1965: Maura Tierney, usona aktorino
- 1970: Katja Petrovskaja, germana-ukraina verkistino kaj ĵurnalistino
- 1971: Hong Seok-cheon, sud-korea aktoro, artisto kaj entreprenisto
- 1972: Jesper Kyd, dana muzikverkisto
- 1977: Daddy Yankee, portorika komponisto de regetono
- 1980: András Csaba Molnos, hungara aktoro
- 1982: Vilmos Koter, rumania hungara grafikisto, membro de artistgrupo Terem
- 1982: Bridget Regan, usona filma, televida kaj teatra aktorino
- 1990: Sean Kingston, usona kantisto de ritmenbluso, popmuziko kaj regeo
Mortoj
- 699: Werburgh, anglosaksa abatino de Ely, sanktulino
- 865: Sankta Ansgar, franca episkopo kaj misiisto, patrono de Skandinavio
- 1014: Sven la 1-a, reĝo de Danio, Norvegio kaj Anglio (n. ĉirkaŭ 965)
- 1116: Kolomano, reĝo de Hungario kaj de Kroatio (n. ĉirkaŭ 1070)
- 1399: Johano de Gento, angla princo, militistestro, ŝtatestro (n. 1340)
- 1468: Johannes Gutenberg, germana inventisto kaj presisto, eldoninto de la Biblio de Gutenberg (n. ĉirkaŭ 1400)
- 1636: Petrus Kenicius, luterana teologo, ĉefepiskopo de Upsalo (n. 1555)
- 1751: Christian David, protestantisma misiisto kaj verkisto germana-morava (n. 1692)
- 1802: Pedro Rodríguez de Campomanes, hispana politikisto, juristo kaj ekonomikisto (n. 1723)
- 1820: Gia Long, imperiestro de Vjetnamio (n. 1762)
- 1827: Johann von Kalchberg, aŭstra verkisto, historiisto kaj juristo (n. 1765)
- 1832: George Crabbe, angla pastro, poeto kaj naturalisto (n. 1754)
- 1842: Sándor Bölöni Farkas, hungara ekonomia kaj politika verkisto (n. 1795)
- 1842: Abraham Stern, pola judo, horloĝisto, mekanikisto, inventisto de mekanikaj kalkuliloj, segejo kaj draŝmaŝino, pioniro de kibernetiko (n. inter 1762-1769)
- 1858: August Alexander Kämmerer, germana geologo kaj apotekisto (n. 1789)
- 1862: Jean-Baptiste Biot, franca fizikisto, matematikisto, astronomo kaj geodeziisto, konata de la leĝo de Biot-Savart (n. 1774)
- 1871: Sándor Gálffy, hungara poeto, folkloristo (n. 1810)
- 1874: Lunalilo, reĝo de Havajo (n. 1835)
- 1881: John Gould, brita ornitologo esplorinta birdojn de Aŭstralio (n. 1804)
- 1901: Fukuzawa Yukichi, japana verkisto, pedagogo, tradukisto, entreprenisto, politologo, fondinto de la universitato de Keio kaj de taggazeto "Sankei Shimbun" (n. 1835)
- 1915: Géza Nagy, hungara arkeologo kaj etnografo, laboranto de Muzeo Sikula Nacia (m. 1855)
- 1919: Edward Charles Pickering, usona astronomo kaj fizikisto, iniciatinto de prilaboro de la Henry-Draper-Katalogo (n. 1846)
- 1919: Hugo Jung, germana instruisto kaj naturscienculo, direktoro de Observatorio de la Universitato Harvard (n. 1844)
- 1924: Woodrow Wilson, Nobelpremiita prezidento de Usono (n. 1856)
- 1935: Hugo Junkers, germana inĝeniero kaj entreprenisto, fondinto de la firmao Junkers (n. 1859)
- 1943: Alois Andritzki, soraba beatigita pastro, kontraŭulo de naziismo, murdita (n. 1914)
- 1944: Yvette Guilbert, franca kanzonistino kaj aktorino (n. 1865)
- 1945: Imre Révész, hungara pentristo kaj grafikisto (n. 1859)
- 1945: Roland Freisler, germana juristo, bolŝevika komisaro, membro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, prezidanto de Popola Tribunalo, militkrimulo (n. 1893)
- 1950: Gyula Moór, hungara jurfilozofo, prezidanto de Hungara Scienca Akademio (m. 1888)
- 1950: Karl Seitz, aŭstra politikisto, unua prezidento de Aŭstrio (n. 1869)
- 1951: Fréhel, franca kantistino kaj aktorino (n. 1891)
- 1959: Buddy Holly, usona kantisto, komponisto kaj rokenrola pioniro (n. 1936)
- 1959: Géza Téglás, hungara juĝisto, stenografo, filo de Gábor Téglás (n. 1883)
- 1959: Ritchie Valens, usona muzikisto, aŭtoro de La Bamba, kantata dum Esperanto-renkontiĝoj de TEJO (n. 1941)
- 1960: Ferenc Delly, rumania hungara aktoro, reĝisoro (n. 1903)
- 1961: Anna May Wong, usona aktorino (n. 1905)
- 1975: Umm Kulthum, egipta kantistino kaj muzikistino (n. 1904)
- 1979: Imre Haynal, hungara kuracisto kaj profesoro, direktoro de kliniko pri internaj malsanoj de la Universitato de Koloĵvaro (n. 1882)
- 1982: Nándor Hun, hungara kuracisto, direktoro de malsanulejo en Sânmartin (n. 1919)
- 1997: Bohumil Hrabal, ĉeĥa verkisto de poezia lingvaĵo, tradukata al 27 lingvoj (n. 1914)
- 1997: Endre Szabó, rumania hungara fizikisto, radiologo, farmakologo (m. 1927)
- 1997: László Szabó, rumania hungara ĵurnalisto, vicdirektoro de la Ŝtata Hungara Operejo de Kluĵo (n. 1918)
- 1998: Rudi Gering, germana skisaltisto (n. 1917)
- 1999: János Incze, rumania hungara pentristo (n. 1905)
- 2001: Imre Drócsay, rumania hungara pentristo kaj grafikisto (n. 1912)
- 2001: Zbigniew Tomanek, pola pentristo kaj pedagogo ligita kun Krasnystaw kiel membro de Naciaj Armitaj Fortoj kaj kun Elbląg kiel estrarano de Pola Esperanto-Asocio kaj posedanto de Esperanto-biblioteko, filo de pioniro de Esperanto (n. 1912)
- 2002: Arnold Mostowicz, pola kuracisto juddevena, ĵurnalisto, verkisto kaj scienca populariganto, kronikisto de Lodza geto okupiĝinta pri holokaŭsto kaj Nifo-temaro (n. 1914)
- 2004: Karlo Fajszi, hungara poŝtoficisto, granda kolektisto de esperantaĵoj, honora membro de HEA kaj UEA, honora civitano de Budapeŝto, konata de la Kolektaĵo de Fajszi, la 4-a post Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Biblioteko Butler de Esperanto-Asocio de Britio kaj Biblioteko Hector Hodler de UEA (n. 1911)
- 2005: Zurab Ĵvania, kartvela biologo, ĉefministro de Kartvelio (n. 1963)
- 2005: Reuven Zygielbaum, pola aktoro kaj verkisto, malliberulo de gulagoj, postmilite kreinta en Lublin malsanulejon por judoj savitaj de holokaŭsto (n. 1913)
- 2005: Ernst Mayr, germana-usona ornitologo kaj evolua biologo, filozofo, aŭtoro de la nocio kladistiko (n. 1904)
- 2009: Pavlo Zahrebelnij, ukraina verkisto, enestanta en esperantlingva Ukraina Antologio (n. 1924)
- 2011: Maria Schneider, franca aktorino (n. 1952)
- 2012: Ben Gazzara, usona aktoro kaj reĝisoro (n. 1930)
- 2020: George Steiner, franc-usona verkisto (n. 1929)
- 2021: Kris De Bruyne, flandra kantisto, adepto de kabareta arto, rok-muzikisto (n. 1950)
- 2022: Simo Milojeviĉ, serba esperantisto (n. 1936)
- 2022: Jarosław Marek Rymkiewicz, pola metafizika poeto, profesoro pri filologio, eseisto, tradukisto , dramisto, literatura kritikisto (n. 1935)
- 2022: Aloísio Sartorato, brazila esperantisto (n. 1944)
- 2022: Christos Sartzetakis, prezidento de Grekio 1985-1990 (n. 1929)
- 2023: Paco Rabanne, hispana mododesegnisto (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 3-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|