La 16-a de oktobro estas la 289-a tago de la jaro (la 290-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 76 tagoj restas.
Je la 16-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 456: Magister militum Ricimero venkis imperiestron Avitus en Piaĉenco kaj fariĝis mastro de la Okcident-Romia Imperio
- 690: Imperiestrino Wu Zetian ektroniĝis en dinastio Tang proklamante sin regantino de Ĉina Imperio
- 1306: Rudolfo la 1-a estis elektita reĝo de Bohemio
- 1384: Krakovo: en katedralo de Vavelo hungara princino Jadviga kroniĝis kiel reĝo de Pollando (ne kiel reĝino)
- 1461: Dektrijara Milito: en Świecie pola armeo rekonkeris kastelon de la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1555: Anglikanaj episkopoj Hugh Latimer kaj Nicholas Ridley estis ŝtiparumitaj pro disvastigado de herezo
- 1590: Princo de Venosa, komponisto Carlo Gesualdo, murdis en sia palaco en Napolo sian edzinon kun amato
- 1672: Apud Puławy partianoj de la pola reĝo Mikaelo Korybut Wiśniowiecki ligis konfederacion por lin defendi kontraŭ porfranca partio celanta lian detronigon
- 1690: Papo Aleksandro la 8-a kanonizis Johanon de Dio
- 1775: Usona Milito de Sendependeco: brita armeo bruligis Portland
- 1793: Franca revolucio: reĝino Marie-Antoinette estis gilotinita sur Placo de la Revolucio
- 1796: Italio: Cispada Respubliko kreiĝis
- 1813: Napoleonaj militoj: kvartaga Batalo de Leipzig komenciĝis - organizita de la 6-a kontraŭfranca koalicio
- 1817: Giovanni Battista Belzoni malkovris en la Valo de la Reĝoj tomban monumenton de faraono Setio la 1-a
- 1834: Sidejo de brita parlamento, Palaco de Westminster, bruliĝis
- 1846: William Morton en malsanulejo de Bostono faris unuan operacion kun narkozo (etero)
- 1853: Otomana Imperio deklaris militon kontraŭ la Rusia imperio — komenco de la Krimea milito
- 1875: Utaho: religia universitato de mormonoj Universitato Brigham Young fondiĝis en Provo
- 1889: Pola fotisto kaj inventisto Konrad Brandel akiris patenton por manfotilo de obturatoraj fotoj
- 1905: Brita politikisto George Curzon efektivigis dispartigon de Bengalio - Brita Hindio separis plejparte islamajn orientajn areojn de la plejparte hinduismaj okcidentaj areoj
- 1909: Usona astronomo Joel Hastings Metcalf malkovris asteroidon Vratislavio
- 1916: Novjorko: en Broklino Margaret Sanger malfermis unuan familiplanadan klinikon en Usono
- Unua Mondmilito
- 1919: Dua Pola Respubliko: Ignacy Jan Paderewski estis nomumita ĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj; generalo Józef Dowbor-Muśnicki transprenis komandon super la ribelo de Grandpolujo
- 1919: En Parizo estis malfermita Baziliko de la Sankta Koro
- 1923: Konzerno Walt Disney Company fondiĝis en Holivudo
- 1925: Svislando: Konferenco de Locarno pri ŝtatlimoj finiĝis
- 1929: Polaj pilotoj Franciszek Żwirko kaj Antoni Kocjan atingis pere de aviadilo RWD-2 internacian rekordon pri alteco de flugo (4004 m)
- 1934: Ĝjangŝio: ĉina Ruĝa Armeo komencis Longan Marŝadon
- 1934: Konsilio de Germanoj en Pollando fondiĝis en Varsovio
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: en arbaro apud Starogard Gdański germana polico pafekzekutis 47 polajn pastrojn, en Karpina 20 polojn de Kaŝubio, en Varsovio 20, en Poznań 5, kaj pendumis en antaŭurboj de Varsovio 50 virojn, apud Kruszwica germanoj pafmortigis pastron Józef Bykowski; en Varsovio ekkonspiris Pola Partio Socialista - suspendita la 27-an de septembro
- 1940: Oficiala establo de la Varsovia geto; letero de Benito Mussolini al bulgara caro Boriso la 3-a kun propono de komuna atako kontraŭ Grekio; en Usono oni registris 16 milionojn de viroj kapablaj al militservo
- 1941: En Poznań komenciĝis reprezalioj rilate al la pola katolika eklezio; Holokaŭsto: germanoj pafekzekutis 1 146 judojn de Vilno; Orienta Fronto: kadre de la Operaco Barbaroso rumana kaj germana armeoj post 73 tagoj de sieĝo konkeris Odeson; Francio (reĝimo de Vichy): Philippe Pétain ordonis aresti Léon Blum, Edouard Daladier, Paul Reynaud kaj Georges Mandel
- 1942: en Varsovio germanoj pendumis 50 enprizonigitojn de la enketa malliberejo Pawiak; unuaj judoj el Lodza geto estis forveturigitaj al ekstermejo Chełmno — de la germana koncentrejo fuĝis unua konata laŭnome malliberulo, tajloro Abraham Rój
- 1943: Volinia masakro: ukrainoj murdis en Peresieka 12 polojn; en Dąbrowa Górnicza germana polico pafmortigis 20 personojn, venĝe pro mortigo de ĝendarmo, kaj en Varsovio 20 malliberigitojn de Pawiak; post kapitulaco de Italio en Albanio revenis konstitucio de 1928; Viktoro Emanuelo la 3-a estis detronigita; Holokaŭsto: Gestapo atakis geton de Romo, kaptante 1259 membrojn de la juda komunumo - plejparte deportitaj al ekstermejo Aŭŝvico
- 1944: Popola Pollando: interparoloj de prezidento Bolesław Bierut kun ĉefministro Stanisław Mikołajczyk dediĉita al kreo de registaro de nacia unueco; interparolo de Winston Churchill kun Josif Stalin pri kondiĉoj de la interkompreno pri Pollando; post malregigo de Miklós Horthy nova ŝtatestro de Hungario iĝis Ferenc Szálasi, gvidanto de Sagokruca Partio
- 1945: Kanado: en Kebeko fondiĝis Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo
- 1946: Surbaze de la verdiktoj en Nurenbergaj procesoj oni ekzekutis 10 naziajn militkrimulojn: Hans Frank, Wilhelm Frick, Alfred Jodl, Ernst Kaltenbrunner, Wilhelm Keitel, Joachim von Ribbentrop, Alfred Rosenberg, Fritz Sauckel, Arthur Seyss-Inquart, Julius Streicher
- 1949: Grekio: per malvenko de la komunistaj partizanoj finiĝis la Greka Enlanda Milito
- 1955: Svedoj en referendumo kontraŭis enkondukon de la dekstra trafikflanko
- 1959: Nacia Parko Kampinos estis establita, kaj ankaŭ Nacia parko de Karkonoŝo
- 1963: Ludwig Erhard iĝis federacia kanceliero de Germanio
- 1964: Harold Wilson iĝis ĉefministro de Britio
- 1964: Ĉinio eksperimentis kun nuklea testo
- 1967: Ĉefkomandejo de NATO estis translokigita de Parizo ĝis Bruselo pro eksiĝo de Francio
- 1969: En Hispanio kreiĝis nacia parko Doñana
- 1976: Inaŭguro de la Grunwalda Monumento en Krakovo, rekonstruita post ĝia neniigo fare de germanaj nazioj
- 1978: Vatikanurbo: pola kardinalo Karol Wojtyła iĝis papo akceptinte la nomon Johano Paŭlo la 2-a
- 1978: Pola montgrimpistino Wanda Rutkiewicz kiel tria virino en la mondo kaj unua eŭropanino eniris Evereston
- 1986: Sudtirola montgrimpisto Reinhold Messner post grimpo al pinto Lhotse iĝis unua himalajisto, kiu konkeris ĉiujn okmil-metrajn pintojn
- 1988: San-Marino aniĝis al Konsilio de Eŭropo
- 1991: Levon Ter-Petrosjan iĝis unua prezidento de Armenio
- 1993: Rumanio iĝis plena membro de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio
- 1994: Reganta koalicio de Kristandemokrata Unio de Germanio kun Kristan-Sociala Unio de Bavario de kanceliero Helmut Kohl gajnis baloton al Federacia Parlamento
- 1995: Malfermo de ponto liganta marbordon de Skotlando kun insulo Skye
- 2002: En Aleksandrio ekfunkciis Bibliotheca Alexandrina, kiel kontinuo de antikveca egipta Biblioteko de Aleksandrio
- 2003: Pollando: tabuloj kun 21 postuloj de Interfaka Strika Komitato, redaktitaj dum aŭgusto 1980 eniris liston de la Monda heredaĵo de Unesko
- 2006: Elizabeto la 2-a alvenis al Vilno komenciĝante unuan en historio viziton de brita monarko en Baltaj landoj
- 2009: Ali Bongo Ondimba iĝis prezidento de Gabono
- 2011: Somalia enlanda milito: interveno de kenja armeo sude de la lando
- 2013: Erna Solberg iĝis ĉefministrino de Norvegio
- 2016: Danny Faure iĝis prezidento de Sejĉeloj
- 2016: Ĉirkaŭ 100 personoj partoprenis unuan kunvenon de justuloj inter la popoloj en la Muzeo pri Historio de Polaj Judoj
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 235-a tago de la rusa agreso: Laŭ ukraina stabo la perdoj de Rusio en Ukrainio estis 1 200 soldatoj dum 3 tagoj; Rusio detruis du lernejojn en Zaporiĵa provinco; vespere Ukraina Aer-Armeo paffaligis sude 9 iranajn senpilotajn aviadilojn, 2 aliaj estis detruitaj de Nacia Gvardio kaj Teritoria Defendo; rusaj okupantoj komencis evakuon de ŝtataj institucioj el Ĥersona provinco — en la provinco 2 magazenoj kun rusa municio estis detruitaj
- Mondreago: EU en Germanio akceptos 5 mil ukrainajn soldatojn por trejnado; Francio transdonos al Ukrainio kontraŭaviadajn sistemojn de mallonga atingo Crotale; matene oni informis, ke Irano transdonas al Rusio balistikajn misilojn; Rusio blokis retpaĝon kreitan por rusiaj soldatoj, pretaj subiĝi al ukraina armeo (estis pli ol 20 000 demandoj); ministroj de Baltaj ŝtatoj postulis starigon de speciala tribunalo, kiu povus prijuĝi la krimon de rusia agreso kontraŭ Ukrainio; "The Guardian": pli ol 60 mil judoj decidis forlasi Rusion post komenco de la plenskala milito — pli ol 26 mil rusiaj judoj jam repatriiĝis en Israelo
Naskiĝoj
- 1351: Gian Galeazzo Visconti, unua princo de Milano (m. 1402)
- 1430: Jakobo la 2-a, reĝo de skotoj (m. 1460)
- 1483: Gasparo Contarini, venecia diplomato kaj kardinalo (m. 1542)
- 1668: Christian Juncker, germana pedagogo kaj historiisto (m. 1714)
- 1679: Jan Dismas Zelenka, ĉeĥa komponisto (m. 1745)
- 1710: Andreo Hadik, hungara generalo, aŭstria militisto (m. 1790)
- 1717: Johann Melchior Goeze, germana teologo, pastoro (m. 1786)
- 1722: Christian Friedrich Schnauß, germana politikisto (m. 1797)
- 1725: József Gvadányi, hungara verkisto, poeto kaj generalo (m. 1801)
- 1726: Wolfgang Hagenauer, salcburgia arĥitekto (m. 1801)
- 1752: Adolph Knigge, germana verkisto, propagandisto de iluminismo (m. 1796)
- 1758: Noah Webster, usona leksikografo, reformanto de ortografio, aŭtoro de lernolibroj, pioniro de sekulara edukado (m. 1843)
- 1759: Pál Sipos, hungara matematikisto, prifilozofia verkisto, reformita pastro (m. 1816)
- 1790: Valentin Rost, germana instruisto kaj leksikografo de la greka lingvo (m. 1862)
- 1801: Josip Jelačić, nacia heroo de Kroatio, banuso (m. 1859)
- 1814: Hanns Bruno Geinitz, germana geologo kaj paleontologo (m. 1900)
- 1815: Francis Lubbock, ŝtatestro de Teksaso (m. 1905)
- 1827: Arnold Böcklin, svisa-germana pentristo (m. 1901)
- 1841: Ito Hirobumi, unua ĉefministro de Japanio (m. 1909)
- 1852: Ludwig Schemann, germana historiisto, bibliotekisto kaj rasisma filozofo (m. 1938)
- 1854: Oscar Wilde, irlanda dramverkisto, poeto kaj romanisto (m. 1900)
- 1854: Karl Kautsky, ĉeĥa-aŭstra filozofo kaj politikisto (m. 1938)
- 1858: Max Thedy, germana pentristo kaj akademiprofesoro (m. 1924)
- 1861: William Morrison, skota vinkomercisto, instruisto de Esperanto, rajtigita de Espéranto-France, verkinta teatraĵon por UK 1908, tradukisto (m. nekonata)
- 1863: Aurel Popovici, rumana politikisto kaj juristo (m. 1917)
- 1871: Sámuel Kastriener, hungara ĵurnalisto, redaktoro, tradukisto (m. 1937)
- 1874: Bruno Mann, germana politikisto kaj juristo (m. 1938)
- 1880: Árpád Paál, hungara ĵurnalisto, politikisto (m. 1944)
- 1881: Lajos Székely, hungara ĵurnalisto kaj ekonomikisto (m. 1972)
- 1884: Tibor Bottlik, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1974)
- 1885: Dorando Pietri, itala maratonisto (m. 1942)
- 1886: Armin T. Wegner, germana verkisto kaj juristo (m. 1978)
- 1886: David Ben-Gurion, unua ĉefministro de Israelo (m. 1973)
- 1890: Maria Goretti, itala sanktulino, murdita (m. 1902)
- 1890: Michael Collins, irlanda politikisto, fondinto kaj gvidanto de IRA (m. 1922)
- 1897: Ilja Arnoldoviĉ Ilf, sovetia verkisto (m. 1937)
- 1903: Yrjö Kokko, finna verkisto (m. 1977)
- 1906: Dino Buzzati, itala verkisto, ĵurnalisto, pentristo (m. 1972)
- 1908: Enver Hoĝa, komunisma diktatoro de Albanio (m. 1985)
- 1909: Mária Mezey, hungara aktorino (m. 1983)
- 1910: Margit Szilvássy, hungara operkantistino (soprano, mezosoprano) (m. 1988)
- 1913: Boĵidar Popoviĉ, serba astronomo kaj matematikisto doktoriĝinta en Zagreba universitato, unua direktoro de E-instituto en Sarajevo, direktoro de Jugoslavia E-Instituto kaj prezidanto de Jugoslavia E-Ligo, ĉefa animanto de ISAE, redaktoro de "Scienca Revuo", kunlaboranto de "Homo kaj kosmo", membro de AIS, honora membro de UEA (m. 1993)
- 1918: Louis Althusser, franca-alĝeria marksista filozofo (m. 1990)
- 1921: Andrzej Munk, pola filmreĝisoro (m. 1961)
- 1925: Angela Lansbury, brit-usona aktorino (m. 2022)
- 1927: Günter Grass, germana verkisto Nobelpremiita (m. 2015)
- 1931: Sándor Apácai Bölöni, rumania hungara instruisto, folkloristo (m. 1998)
- 1932: Guðbergur Bergsson, islanda verkisto kaj tradukisto (m. 2023)
- 1938: Géza Sz. Kovács, rumania hungara pentristo, grafikisto
- 1939: Péter Jecza, rumania hungara skulptisto (m. 2009)
- 1949: Ásta R. Jóhannesdóttir, islanda politikistino
- 1957: Katalin Kováts, hungara filologino kaj esperantologo doktoriĝinta pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, vicredaktoro de "Internacia Pedagogia Revuo", fondintino de retportalo edukado.net, membro de la Akademio de Esperanto, fakverkistino vivanta en Nederlando
- 1957: Sjarĵuk Sokalaŭ-Vojuŝ, belorusa poeto, bardo, tradukisto, kritikisto de komunistaj krimoj
- 1958: Tim Robbins, usona aktoro, scenaristo, reĝisoro kaj produktoro
- 1969: Roy Hargrove, usona ĵazo- kaj funko-trumpetisto
- 1977: John Mayer, usona kantisto-kantoverkisto, rapisto, gitaristo, kaj produktoro
- 1983: Loreen, sveda kantistino, komponistino kaj kantaŭtorino
- 1990: Jóhanna Guðrún Jónsdóttir, islanda kantistino
- 1991: Jedward, irlanda popmuzika duopo de ĝemeloj John kaj Edward Grimes
Mortoj
- 640: Sankta Gallus, irlanda monaĥo, katolika sanktulo (n. ĉirkaŭ 550)
- 786: Lull, sanktulo kaj ĉefepiskopo de Majenco (n. ĉirkaŭ 710)
- 1333: Nikolao la 5-a, franciskana monako, lasta kontraŭpapo establita de Sankta Romia Imperio (n. ĉirkaŭ 1275)
- 1382: Michele Morosini, doĝo de Venecia Respubliko (n. 1308)
- 1515: Karteromako, itala helenisto, latinisto, gramatikisto kaj humanisto (n. 1466)
- 1523: Luca Signorelli, itala pentristo (n. 1450)
- 1553: Lucas Cranach la Maljuna, germana pentristo kaj desegnisto (n. 1472)
- 1591: Gregorio la 14-a, papo (n. 1535)
- 1621: Jan Pieterszoon Sweelinck, nederlanda komponisto, orgenisto kaj pedagogo (n. 1562)
- 1750: Silvius Leopold Weiss, germana komponisto kaj liutisto (n. 1687)
- 1788: Hans Adam von Studnitz, germana teatra intendanto (n. 1711)
- 1791: Grigorij Potjomkin, rusa feldmarŝalo, favorito de Katerina la 2-a (n. 1739)
- 1793: Marie-Antoinette, ĉefdukino de Aŭstrio kaj reĝino de Francio, gilotinita (n. 1755)
- 1796: Viktoro Amadeo la 3-a de Savojo, reĝo de Sardio (n. 1726)
- 1810: Naĥman el Braclavo, ĥasida rabeno de Pollando (n. 1772)
- 1826: Johann Heinrich Besser, germana eldonisto kaj librovendisto (n. 1775)
- 1849: Jakob Joseph Wandt, germana lernejestro kaj episkopo (n. 1780)
- 1892: Georg Bleibtreu, germana pentristo, litografo kaj dizajnisto (n. 1828)
- 1897: Franz Xaver von Wegele, germana historiisto
- 1909: Ignatz Lichtenstein, rabeno, verkisto en Hungario (n. 1824)
- 1941: Lev Belskij, soveta popolkomisaro pri ŝtata sekureco, unu el ĉefrespondeculoj de Granda Teroro, ekzekutita (n. 1889)
- 1944: József Takács, hungara kuracisto, ĉefsekretario kaj honora membro de Hungarlanda Esperanto-Societo, prezidanto de Tutmonda Asocio Kolektanta, redaktoro de pluraj E-periodaĵoj, i.a. de „Hungara Esperantisto”, „Tutmonda Kolektanto”, „Hungara Heroldo”, murdita (n. 1890)
- 1946: Juĝitaj je mortopuno dum Nurenberga proceso kaj pendumitaj gvidantoj de Tria Regno:
- Wilhelm Frick, regna protektoro de la Protektorato Bohemio kaj Moravio (n. 1877)
- Julius Streicher, funkciulo organizanta pogromojn kaj bojkotojn de judoj, redaktoro kaj eldonisto de la revuo "Der Stürmer" (n. 1882)
- Wilhelm Keitel, feldmarŝalo, respondeca interalie pri pluraj militkrimoj de Wehrmacht (n. 1882)
- Alfred Jodl, nazia oficiro, proksima konsilanto de Hitler (n. 1890)
- Arthur Seyß-Inquart, aŭstra juristo kaj politikisto, respondeca pri krimoj kontraŭ la homaro en Pollando, Belgio kaj Nederlando (n. 1892)
- Alfred Rosenberg, ĉefideologo de Nacisocialisma Germana Laborista Partio (n. 1893)
- Joachim von Ribbentrop, politikisto, konata de la Pakto Ribbentrop-Molotov (n. 1893)
- Fritz Sauckel, goviestro de Turingio, SS-generalo respondeca pri trudlaboro (n. 1894)
- Hans Frank, guberniestro de Ĝenerala Gubernio (n. 1900)
- 1953: József Nyírő, rumania hungara verkisto (n. 1889)
- 1956: Jules Rimet, franca kreinto de la ideo pri Futbala Mondpokalo, prezidanto de FIFA (n. 1873)
- 1959: George Catlett Marshall, usona generalo, politikisto, Nobelpremiita pro Plano Marshall (n. 1880)
- 1960: Valdemar Langlet, sveda inĝeniero, ĵurnalisto, redaktoro, vojaĝisto kaj esperantisto, dum la Dua Mondmilito en Hungario, kie li lektoris la svedan lingvon, estis membro de "Ruĝa Kruco", kies grupo savis 10 000 judojn, kunfondinto de "Lingvo Internacia", prezidanto de Sveda Esperanto-Federacio (n. 1872)
- 1962: Gaston Bachelard, franca filozofo, poeto, historiisto pri sciencoj (n. 1884)
- 1972: Leo G. Carroll, angla aktoro (n. 1892)
- 1973: Gene Krupa, usona ĵazmuzikisto, tamburisto (n. 1909)
- 1975: Johano Zawada, pola kooperativisto, spertulo pri nifoj, teozofo kaj esoterulo, kunkreinto, prezidanto kaj arkivisto de Pola Esperanto-Asocio, redaktoro de "Pola Esperantisto", eldonanto de la Adreslibro de Pollandaj Esperantistoj, kunkreinto de UK 1959 en Varsovio (n. 1891)
- 1976: Géza Apáthy, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (n. 1943)
- 1979: Oszkár Szomory, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1890)
- 1981: Moŝe Dajan, israela generalo kaj politikisto (n. 1881)
- 1981: Zseni Várnai, hungara poetino, enestanta en Hungara Antologio (n. 1880)
- 1982: Hans Selye, kanada kuracisto kaj endokrinologo (n. 1907)
- 1983: László Salamon, rumania hungara poeto, kritikisto kaj ĵurnalisto (n. 1891)
- 1983: Sándor Szent-Iványi, hungara unitariisma pastro, historiisto kaj politikisto (n. 1902)
- 1990: Art Blakey, usona ĵaz-frapinstrumentisto (n. 1919)
- 1992: Antanas Poška, litova vojaĝanto tra Azio, antropologo, aŭtoro de litovlingva libro De Baltmaro ĝis Bengalio, Justulo inter la popoloj, partoprenanto de UK 1923, kunlaboranto de "Litova Stelo", prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, kunorganizanto de BET-9 (m. 1903)
- 1992: Zoltán Alföldy, hungara kuracisto, mikrobiologo (n. 1904)
- 1997: James A. Michener, usona verkisto (n. 1907)
- 1998: Béla Mágori Varga, hungara pentristo (n. 1897)
- 2003: László Papp, hungara boksisto (n. 1926)
- 2007: Deborah Kerr, skota dancistino kaj aktorino (n. 1921)
- 2007: Toše Proeski, makedona kantisto kaj aktoro (n. 1981)
- 2021: Máire Mhac an tSaoi, irlanda poetino (n. 1922)
- 2023: Martti Ahtisaari, prezidento de Finnlando 1994-2000 (n. 1937)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 16-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|