Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Friedrich Naumann

Friedrich Naumann
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1860 (1860-03-25)
en Störmthal
Morto 24-an de aŭgusto 1919 (1919-08-24) (59-jaraĝa)
en Travemünde
Tombo Alter Friedhof der Zwölf-Apostel-Gemeinde (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
Universitato de Lepsiko
Alte Nikolaischule (Leipzig) (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Friedrich Naumann
Okupo
Okupo politikisto
teologo
geopolitikisto
redaktisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Mitteleuropa
vdr

Joseph Friedrich NAUMANN (naskiĝinta la 25-an de marto 1860 en Großpösna-Störmthal, mortinta la 24-an de aŭgusto 1919 en Travemünde) estis germana protestantisma teologo, liberalisma politikisto, kunfondinto de Deutscher Werkbund kaj de la partio DDP (Deutsche Demokratische Partei). Por li nomiĝis la fondaĵo "Friedrich-Naumann-Stiftung für die Freiheit" kiu proksimas al la liberala partio FDP.

En 1889 li edzinigis Maria Magdalena Zimmermann (unu filino).

Vivo

Post frekvento de gimnazioj en Lepsiko kaj Meißen li studis teologion ĉe la universitato de Lepsiko. Intertempe li pasigis du semestrojn en Erlangen kio iĝos grava por lia malfermiteco je eklezia socialpolitiko. En 1881 li kunfondis la studentan ligon "Verein deutscher Studenten", de kio li retiriĝis post akraj bataloj duonan jarcenton pli malfrue.

Li ankaŭ helpadis en la edukejo de Johann Hinrich Wichern en Hamburgo nome "Rauhes Haus". De 1883 Naumann li plie konkretigis liajn ideojn pri interna misio. En 1886 li transprenis paroĥestrecon en Langenberg (Raschau-Markersbach). Liaj paroladoj kaj la unuaj, ankoraŭ neklaraj skribaĵoj famigis lin paŝo post paŝo. Sekve li ricevis en 1890 la oficon de societan animzorganton por anoj de la interna misio. Lia publika agado plietendiĝis: li estis ekzemple porparolanto de la progresemaj kristan-socialuloj ĉe la kunveno de "Evangelischer Sozialer Kongreß". Naŭmann ankaŭ interesiĝis pri literaturo marksisma por taŭgigi sin antaŭ eblaj konfrontatoj kun socialistoj. Samtempe li disctanciĝis de Adolf Stoecker kiu iam ege influs lin. ĉar la sociala konservativismo de Stoecker iel kontraŭus kristanan socialismon.

De 1895 Naumann eksdeĵoris pastorece kaj du jarojn poste li transloĝiĝis Berlinon. En 1896 fondis li, post kiam jaron antaŭe estis kreita la semajngazeto "Hilfe", la helpsocieton "Nationalsozialer Verein". Post sep jaroj li neniigis ĝin, post kiam balotoj de 1898 kaj 1903 ne havigis mandaton al li. Ene de la historio de germanaj partioj tia engaĝiĝo - ĉefe de teologoj, instruistoj, studentoj - ne vere normalis. Sed ĝi montras la naivecon kaj senbalastecon voli solvi politikajn problemojn en Germanujo: aparte pri eksteraj aferoj la problemsolvaj proponoj apenaŭ taŭgis. Pri internaj aferoj oni orientiĝis pri la formuloj de la Naumann-programlibro Demokratie und Kaisertum (1900). Liaj klopodoj substreki la modernajn trajtojn de imperiestro Vilhelmo la 2-a estis seniluziigitaj pro la vilhelmaj improvizemoj. Gravis por Naumann fini la mekanikan iluziaron de tradicia socialdemokratio. Kune kun la demokratia fundamenta ordo (batalo kontraŭ la prusia balotrajto de tri klasoj) ankaŭ la armeaj necesoj klarus.

La monarki-takson de Naŭmann estis pure racia, lia demokrati-takson ankaŭ eduka. Lia tutpolitika tezo - ordo respondeca en societo de kreskanta industriigo - baziĝis sur minacoj kiuj estiĝis el la demografia eksplodo de la lando je la komenco de la 20-a jarcento. La teorioj de Naumann, laŭ kiuj statistiko kaj fantazio kunfandiĝis, kreis ankaŭ liajn ekonomiajn kaj socialpolitikajn argumentadojn (Neudeutsche Wirtschaftspolitik, 1902; kun ŝanĝoj en 1906). En 1903 li aniĝis kun multaj sekvantoj liaj al "Freisinnige Vereinigung", grupo de maldekstraj liberaloj kiuj plejmulte engaĝiĝis pri novaj dogantarifoj.

Post multe da pacienco la dissplitiĝintaj grupoj unuiĝis en 1910 je "Fortschrittliche Volkspartei". Intertempe Naumann membris ĉe Reichstag, inter 1907 kaj 1912 por Heilbronn, en 1913 por Waldeck. Sian fortan politikan pozicion enparlamentan li malrapide ricevis post laborado pri socialaj leĝoj en diversaj specialaj komisionoj kaj post multaj brilaj paroladoj. Per la programo de kompleta liberalismo (Gesamtliberalismus) kaj industriparlamentumo (Industrieparlamentarismus) li varbis pri interkonsento kun socialdemokratoj kaj libera floro de sindikatoj. Vojaĝinte li konis multajn landojn de Eŭropo kaj Proksima Oriento. Tre gravis en 1913 lia vizito de Anglujo.

Post 1914

Dum la Unua mondmilito li alvokis ĉiujn partiojn lasi ĉiujn kverelojn kun alipensantoj. De 1917 li kreis interfrakcian komitaton kun socialdemokratoj, centruloj, liberalaj kaj pri konstituciaj reformoj kaj la demokratigo de la prusia balotorajto. Koncerne la eksteran politikon li malŝatis la propagandon pri aneksadoj kaj la antaŭenigo de la submarŝipa milito.

En la furora libro Mitteleuropa (1915) li kontraŭis troigitajn militocelojn kaj retiriĝon al la eŭropa kontinento, kun ekonomia-armea unuiĝo de Germanujo, Aŭstrio-Hungario kaj aliaj najbaraj ŝtatoj. Per tio oni vidis lian propran distanciĝon de revoj el sia propra junultempo pri germana mararmea kaj koloniisma politiko. Estante reprezentatno de Berlino en la nova partio "Deutsche Demokratische Partei" (kies unua prezidanto li iĝis en julio 1919) li eniris la parlamenton de Vajmaro. Sed liaj programo de evidentaj popolaj bazaj rajtoj ne trovis la vojon en la tekston de la nova konstitucio. Liaj avertoj kontraŭ proporcia balotsistemo de multaj ne kompreniĝis, nek lia propono ne signi la traktaton de Versajlo. Malgraŭ sin anoncinta malsaneco li ankoraŭ povis fortigi la estontan statuson de la eklezioj en la nova germana respubliko.

Graveco

La graveco de Naumann en la historio de Germanujo ja superis nurajn politikaĵojn. La fondo de "Deutscher Werkbund" (1907), kunigo de artistoj kaj industriuloj kiuj volis evoluigi novajn - ne nur arte sed ankaŭ kvalite - elstarajn aferojn, ĉefe ŝuldiĝas al la instigoj de la artoameganta Neŭmann.

En 1917 fondis li la instituton "Staatsbürgerschule" (lernejo de ŝtatanoj), antaŭulo de "Hochschule für Politik" (altlernejo pri politiko; 1920; de 1959 "Otto-Suhr-Institut" de Libera Universitato Berlino). ĝis 1903 kaj dum la alstaj vivojaroj li verkis edifajn aĵojn (Andachten), antaŭ ĉio pri la problemo de kristana etiko en la ĉiutageco politika/ekonomia/socia.

Danke al sia retorika talentego, sia nekonvencia pensado kaj sia konvinka kaj nemakulita personeco li ege influis la junan generacion de estontaj politikistoj en la Vajmara Respubliko kaj de Okcidenta Germanio. La Libera Demokratia Partio (FDP) de Germanujo honoris lian politikan testamenton nomante sian partifondaĵon "Friedrich-Naumann-Stiftung" (je Gummersbach).

Honoroj

Aliaj verkoj (elekto)

  • Arbeiterkatechismus, 1889
  • Was heißt Christlich-Sozial?, 1894/96
  • Nationalsozialer Katechismus, 1897
  • Die Erneuerung d. Liberalismus, 1906
  • Geist u. Glaube, 1911
  • Der Kaiser im Volksstaat, 1917
  • Erziehung z. Pol., 1918
  • Gestalten u. Gestalter (el la postlasitaĵoj), 1919

Fonto

Heuss, Theodor: "Naumann, Friedrich". ĉe: Neue Deutsche Biographie 18 (1997), p. 767-769 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9