Adolf Sproeck
Adolf SPROECK (naskiĝis 5-an de marto 1890 en Berlino - mortis la 25-an de marto 1978 samurbe) estis germana esperantisto, aktiva pli ol 70 jarojn en la Esperanto-movado. Li estis socialdemokrata laborista esperantisto, redaktoro de la asocia gazeto de Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA), fondinto de la unuaj laboristaj Esperanto-grupoj en Berlino en 1911 kaj kunfondinto de Socialista Esperanto-Asocio (SEA) en 1930. Li tradukis germanlingvajn kantotekstojn, poemojn kaj aliajn literaturajn verkojn al Esperanto kaj publikigis mem verkitajn humurajn tekstojn en Esperanto. Sub la mallongigo ASO aŭ la pseŭdonimo EZOKO aperis liaj recenzoj pri la Esperanto-literaturo. De 1946 ĝis 1948 li estis distrikta deputito de SPD (Socialdemokrata Partio de Germanio) en Berlino-Prenzlauer Berg. Familio kaj profesioAdolf Sproeck estis filo de la tajlormajstro Johann Sproeck kaj ties edzino Johanna. Li vizitis la elementan lernejon (Volksschule). Kelkan tempon li sukcesis eviti militservon dum la Unua Mondmilito, kiun li abomenis, sed ekde 1917 li devis militservi kiel radiotelegrafisto kaj skribis nun kiel „Sproeck, nuntempe sur militkampo“ en la gazeto de la laboristaj esperantistoj Cirkulero anstataŭ Antaŭen.[1] Se oni kredas je lia humura aŭtobiografio, li unue elprovis la metion de tajloro, poste la profesion de dentisto kaj laste finlernis la metion de tapetisto (remburisto).[2] Fakte Sproeck en 1925 faris sian majstran ekzamenon. Tion pruvas la diplomo pri la majstra ekzameno en la postlasaĵo. Propran metiejon-vendejon li kune kun negoca partnero ekde 1938 posedis en Berlin-Prenzlauer Berg, Gaudystraße 6. Ĉi-tiu vendejo funkciis dum la tuta milito. „La Duan Mondmiliton mi ne devis partopreni kiel filo de juda patrino“, li skribis en konciza biografieto en 1965.[3] Tio kaŭzis insultojn kaj konfliktojn kun la negoca partnero. Sproeck translokiĝis en 1949 al la distrikto Wilmersdorf en Okcidenta Berlino. Lia vendejo en Orienta Berlino en 1952 estis fermita, transdonita al rajtigita administranto kaj vendita. Li malfermis novan metiejon-vendejon por remburado en la urboparto Charlottenburg, Gervinusstraße 8. Ekde 1965 li agadis honorofice kiel arbitracianto. Adolf Sproeck estis edzo de Elfriede Sproeck (1873–1973) kaj havis unu filon. Laborista esperantisto1907–1914 Esperanto-kursestro, fondanto kaj prezidanto de LEUBEn 1907 Sproeck lernis Esperanton kaj gvidis en Saksio en 1910 sian unuan Esperanto-kurson, El liaj Esperanto-kursoj en Berlino en 1911 estiĝis la unuaj laboristaj Esperanto-grupoj en la urbo (Centro, Moabit kaj Rxdorf). Ili fondis la 11an de aŭgusto en 1911 la Laboristan Esperanto-Unuiĝon Berlino (LEUB), kies prezidanto fariĝis Sproeck. LEUB nemultan tempon poste aliĝis al GLEA, kultura organizaĵo en ĉirkaŭo de SPD. En 1912 Sproeck membriĝis en SPD. Sproeck rilate al aliĝo de LEUB al Esperanto-Gruparo Grand-Berlino en 1912 notis: „Ni provu, ĉu estas eble kune kun la burĝaj grupoj labori por nia komuna celo.“ Adolf Sproeck motivigis tion en la asocia revuo per la argumento, ke la laboristaj grupoj bezonas la kursgvidantojn. Li menciis ankaŭ la kondiĉojn por la komuna asocio: 1e La propagando de la unuopaj grupoj de la gruparo estas vere memstara. 2e Por la gruparaj kunvenoj ĉiam devas esti elektataj kunvenejoj, kiuj estas alireblaj por la laboristoj. 3e Preterlaso de ĉiaj monarkiaj manifestacioj (kiel imperiestraj telegramoj, oficiala partopreno en patriotaj festoj k. a.).[4] 1914–1918 Subtenanto de „pura laborista organizaĵo", redaktoro de la revuo La RondirantoSproeck pensis ekde 1914 pli kritike pri laborunuiĝo de GLEA (Germana Laborista Esperanto-Asocio) kaj GEA (Germana Esperanto-Asocio). Li skribis: „Mi ne volas aserti, ke ĉiuj burĝaj esperantistoj havas la opinion de s-ro d-ro Steche, sed tre multaj el ili pruvis dum la milito, ke por ili estas tre simpatia la utiligado de Esperanto en „popolisma senco“. Kaj tio nin dividas.”[5] [6] En la revuo La Rondiranto li respondis en 1917 al artikola serio de Theodor Richter, kiu defendis kiel laborista esperantisto la asocion kun la burĝaj esperantistoj kaj pledis por daŭrigo post la milito. Sproeck akcentis en sia repliko pri „la emo de la burĝoj al naciismo" kaj admonis ne forgesi, ke „ni estas socialdmokratoj“ kaj „Nia celo estas disvastigi Esperanton inter laboristaro. Tion ni povas fari plej bone, se ni estas kaj restas pure laborista organizaĵo sen iu karteliĝo kun la burĝoj."[7] En plua kontribuo Sproeck priskribas travivaĵon de la 30-a de julio 1914 dum esperantista renkontiĝo sur la teraso de la ĝardena restoracio In den Zelten kiel instigo de lia opiniŝanĝo. Eksterlandaj partoprenantoj de la renkontiĝo estis en Berlino por pluvojaĝo al la UK en Parizo, sed nun eksciis, ke ili devas tre rapide forlasi Germanion pro milita stato. En la ĝardeno ludadis muzikistoj kaj Sproeck ne volis „fidi siajn orelojn“. Esperantistoj kantis Lieb Vaterland magst ruhig sein. (Kara patrolando, trankviliĝu). Sproeck skribis indigne: „Ilin ne ĝenis la ĉeesto de la eksterlandanoj. Ilin ne ĝenis la rusoj, la supozeblaj malamikoj je la morgaŭa tago.Ili kantis, kantis. Adiaŭ Esperantismo! Sproeck plue skribis: La ĉeestantaj membroj de nia Unuiĝo tuj komprenis sian devon. Protestante kontraŭ tiaj ŝovinistaj agoj ili forlasis la restoracion. Je tiu tago niaj kamaradoj unue dubis pri la eblo de plua komuna laboro kun la burĝaj grupoj."[8] Fakte tia organiza kuniĝo de laboristaj kaj burĝaj esperantistoj kiel antaŭ la milito ne plu okazis post 1918. La revuo La Rondiranto, kies redaktoro estis Sproeck, aperis dum la Unua Mondmilito en Berlino kun originalaj kaj tradukitaj Esperanto-kontribuoj de laboristaj esperantistoj. 6 kajeroj el la jaroj 1916 kaj 1917 kaj artikoloj por kajero en 1919 troviĝis en la postlasaĵo de Sproeck.. La revuo estis manskribita, ilustrita mane per inko, la paĝoj tonditaj kaj kungluitaj. Laŭnome la revuo ne estis multobligita, sed rondiris de mano al mano. Adolf Sproeck, Theodor Richter, Willy Nötzold, Reinhold Grabsch. Joh. Burda, F. Wiesender. Robert Schäfer kaj Theodor Müller verkis aŭ tradukis artikolojn, raportojn, poemojn, satirojn, rakontojn ŝercojn kaj enigmojn. Willy Nötzold desegnis la ilustraĵojn. La revuo montras aŭtentike, kiamaniere ĉi-tiuj laboristaj esperantistoj rigardis la vivon kaj la eventojn dum la milito. Komuna trajto estas la abomeno pri la milito, la sopiro al paco kaj al pli justa mondo. Sproeck publikigis en la revuo serion de artikoloj pri la historio de LEUB kun memoroj pri la pridisputita fondinto de laboristaj grupoj Leopold Schlaf, pri unuaj Esperanto-kursoj por laboristoj en Berlino, la fondo de LEUB kaj de la Esperanto-Gruparo Grand-Berlino, krome pri la rilato al la burĝaj grupoj, plue sian replikon al la artikoloj de Theodor Richter pri la rilato al la burĝaj esperantistoj. Li publikigis la Esperanto-tradukon de la poemoj Lotuso kaj Belzacar de Heinrich Heine kaj la mem verkitan poemon en Esperanto Revo, en kiu li sopiras la finon de la sangoverŝado kaj kulturdetruo, pacon kaj fratan kunvivadon de la nacioj. En la kajero VII (Majo 1917) li anoncis, ke li ne plu povas eldoni la "Rondiranton" pro soldatiĝo. Por postmilita kajero li skribis la kontribuon Estu ni fratoj. Kun patoso li skribis:
Estas interese, ke la interna ideo de Zamenhof kaj lia teksto de la Esperanto-himno kun pensoj pri homa fratigo ludas gravan rolon en ĉi-tiu revuo. 1922–1927 Redaktoro de la asocia revuo de GLEA, eldonanto de LEA-kantaroDe 1924 ĝis 1927 Spreock estis redaktoro de Der Arbeiter-Esperantist (La Laborista Esperantisto), la asocia gazeto de GLEA. En la eldono 7/1922 li skribis Por orientiĝo „Nova nomo – nova enhavo.“ Kaj anoncas, ke la gazeto „alportos tri aĵojn“: „Sciigojn de la asociaj instancoj kaj de la grupoj… artikolojn kun propaganda valoro, ankaŭ instigojn por la grupoj… ekzercojn por komencantoj kaj traktaĵojn pri lingvaj demandoj. Por la lasta parto estas konsiderataj ankaŭ mallongaj artikoloj aŭ tradukoj en Esperanto.“[10] Tio estis lia ambicia programo, kaj li postulis, kio liaopinie ĝis nun mankis, la kunlaboron de aliaj. En la sekvaj asociaj kunvenoj li estis reelektita redaktoro pro ĉi-tiu programo. Kelkajn ĉefartikolojn pri bazaj demandoj Sproeck mem verkis. El lia plumo aperis artikoloj pri memkompreno de laborista esperantistaro, kaj li publikigis unu tre gravan en 1924 pri la disvastigo de Esperanto ekstere de la movado. Hans Breitenbach elstarigis en sia nekrologo en 1978 „multe atentatan artikolon” de Sproeck el 1924 „kun bazaj ideoj pri disvastigado de lingvo ne tiel multe en aparta movado sed en diversaj kadroj de kultura kaj kleriga agado kun internacia impeto“.[11] En 1924 li skribis pri la „tielnomata“ interna ideo de Esperanto. Li klarigis, ke la interna ideo de Esperanto, do la konvinko, ke per disvastigo de Esperanto senpere oni subtenas pacon kaj interkompreniĝon, estis grava motivigo por Zamenhof kaj la fruaj esperantistoj, sed pli kaj pli disvastiĝas la ekkono, ke Esperanto estas rimedo, kiu estas uzbebla por multaj celoj, eĉ por naciismo. Sekve „ ankaŭ la laboristoj, la internaciaj socialistoj, komunistoj kaj anarkistoj volas uzi Esperanto por siaj celoj kaj laŭ tiuj fondi proprajn organizaĵojn kaj proprajn gazetojn.“[12] Sub la titolo „Neniam denove popola murdado" li memorigis pri la eksplodo de la Unua Mondmilito kaj konsideris respondecan la avidon de la kapitalismo je profito kaj la „ĉie edukitan militistan kaston“, antaŭtimante novan pli kruelan militon, favoritan per la lingvaj baroj. Komunan lingvon de la proletaro li konsideras grava, por ke la Internacio ne restu nur „ligo de gvidantoj“.[13] En 1926 li skribis pri la rilatoj inter la laborista Esperanto-movado kaj la politika laborista movado. Li konstatas bedaŭron, ke la politikaj organizaĵoj ne nur la Esperanto-movadon, sed ankaŭ aliajn kulturajn movadojn „nur pro neceso agnoskas“, sed lasas manki aktivan subtenon. Li opiniis: „Oni ja ignoras la grandan rolon de la klerigaj streboj en la laborista movado.“ Li karakterizas la laboristan Esperanto-movadon „kulturmovadon, la aliĝo al ĝi estas sendepende de iu partia starpunkto“, kaj li postulas, konsideri la diversajn frakciojn kiel ŝanco „por informiĝi pri la opinioj de la alie pensantaj kamaradoj.“[14] Apud la ĉefartikoloj oni legis de Sproeck ankaŭ kontribuojn pri lingvo kaj instruado. Ankaŭ poemoj de li aperis. En 1926 Sproeck kompilis kantolibron de GLEA. Por ĝi li elektis laboristajn kaj batalkantojn, kantojn de liberpensuloj kaj popolkantojn, tradukitajn de diversaj aŭtoroj. Lia antaŭparolo komenciĝas per la vortoj „Delonge atendita, delonge sopirita.“ kaj li klarigas, ke la kantolibroj de la burĝaj eldonejoj ne povas kontentigi la laboristojn, ĉar mankas la batalkantoj kaj la kantoj por gejunuloj kaj en la kantolibro, eldonita de SAT, multaj kantoj al germanlingvaj gekamaradoj ne estas konataj. Lia LEA-kantaro aperis en 3 eldonoj.[15] En 1927 por Sproeck finis la redaktora agado pro konfliktoj pri artikolo en "Der Arbeiter-Esperantist", kies aperon kelkaj membroj de la estraro volis melhelpi. 1929–1945 Fondanto de SEA kaj redaktoro de la kontribuoj por La SocialistoSproeck forlasis GLEA, ĉar li perceptis kreskantan komunisman orientiĝon de la asocio. Li fondis en 1929 la Freie Arbeiter-Esperantisten-Vereinigung Berlins (Libera Laborista-Esperantista Unuiĝo de Berlino). En 1930 en Berlino delegitoj de 14 grupoj de GLEA fondis la Socialistan Esperanto-Asocion (SEA), socialdemokrate orientitan organizaĵon. Sproeck estis unu el la fondintoj. Li fariĝis la redaktoro de ĝia gazeto Sciigilo,[16] sed anstataŭ eldoni ĝin, la asocia revuo de Aŭstria Laborista Ligo de Esperantistoj (ALLE) La Socialisto fariĝis ankaŭ oficiala organo de SEA, do Adolf Sproeck en konkakto al la sekretario de ALLE Franz Jonas (1899–1974), kiu samtempe ekde 1929 estis redaktoro de La Socialisto respondecis pri la kontribuoj el Germanio. Ankaŭ en La Socialisto li publikigis mem verkitajn kontribuojn, ekzemple en 1932 pri Malarmado kaj Esperanto. Pri la rolo de Esperanto li skribis:
Sproeck restis membro de SAT (N-ro 866), kvankam li kontraŭis al la organiza strukturo – la nura individua membreco, ĉar laŭ lia opinio multaj membroj,kiuj ne povas partopreni la kongresojn, ne povas kundecidi. KIam SEA en 1933 malfondiĝis, ĉar ĝi estis minacata de la malpermeso, estis interrompita la publika agado de Sproeck por la Esperanto-movado ĝis 1945. Distrikta deputito en Berlino Prenzlauer BergPost la milito Sproeck denove agadas en la Esperanto-movado kaj en SPD. En la teksto Auf der Pattform der Demokratie (Sur platformo de la demokratio) de decembro 1945 li resumis:
El la partioj en la Sovetunie okupita zono de Germanio por Sproeck SPD estas la sola, kiu „jam ĉiam estis demokratia“, kaj li postulas: „balotojn sur demokratia bazo“ kaj „registaron, kies konsisto kongruas al la rezulto de la balotoj kaj kiu posedas sufiĉe da potenco kaj aŭtoritato, por regi Berlinon laŭ la principoj de la demokratio.“[18] Post la balotoj en oktobro 1946 Sproeck fariĝis unu el la 21 distriktaj parlamentanoj de la partio SPD en la unua postmilita Bezirksverordnetenversammlung (BVV - distrikta parlamento) en la berlina distrikto Prenzlauer Berg. La BVV kunvenis ekde la 17-a de decembro dufoje monate ĝis la aŭtuno en 1948. Sed por SPD la situacio en Orienta Berlino pli kaj pli malfaciliĝis. Ella Kay (SPD), balotita urbestrino estis eloficigita fare de la Soveta Militara Administracio la 18-an de decembro 1947, kaj ŝia posteulo Kurt Exner (SPD) devis eloficiĝi en novembro 1948. Por Sproeck finis la agado kiel deputito en aŭtuno 1948, ĉar post la disdivido de Berlino en Orienta Berlino por kelkaj jaroj ne okazis balotoj de distriktaj parlamentoj. Sproeck forlasis en 1949 la distrikton Prenzlauer Berg, kie li loĝis dum multaj jaroj (Choriner Straße 45) kaj translokiĝis al la okcidentberlina distrikto Wilmersdorf (Am Volkspark 45). En Germana Esperanto-AsocioEn 1949 la 12-an de januaro estis publikigita la malpermeso de Esperanto-organizaĵoj kaj -publikigaĵoj en la Sovetunie okupita zono kaj la 3-an de julio estis fondita la Esperanto-Liga Berlino (ELB) en Neukölln. Sproeck jam en 1946 agadis en la Laborkomunumo de socialdemokrataj esperantistoj en SPD. Laŭ la konsilo de SPD ne fondiĝis aparta socialdemokrata Esperanto-organizaĵo. Ke la laboristaj esperantistoj ne denove fondis sian asocion, Sproeck klarigis jene:
En 1948 Sproeck aliĝis al Germana Esperanto-Asocio (GEA) kaj en 1949 al la nove fondita Esperanto-Ligo Berlin (ELB), kies prezidanto Sproeck fariĝis en 1950. En la sekva jaro 1951 ELB fariĝis federacilanda asocio de GEA. Kiam estis anoncita por la Germana Esperanto-Kongreso en 1955 la decido pri la aliĝo de GEA al UEA, parto de la antaŭaj laboristaj esperantistoj protestis kontraŭ tio, ĉar GEA poste ne plu estus neŭtra rilate al la internaciaj organizaĵoj UEA kaj SAT. Sproeck alvokis, voĉdoni por aliĝo al UEA.
Li klarigis: „…UEA estas internacia, SAT estas sennacieca! Fakte la du organizaĵoj ne estas kompareblaj. UEA estas internacia organizaĵo por propagando de Esperanto, SAT estas sennacieca organizaĵo por praktiki Esperanton, SAT lasas propagandon al la landaj asocioj... UEA... estas la „tegmenta organizaĵo" de la tutmonda Esperantomovado. Ĝi celas uzi sian influon ĉe internaciaj unuiĝoj por favorigi ilin al Esperanto... UEA ne estas tendenca aŭ eĉ kontraŭlaborista." Li ankoraŭ akcentis la sukcesojn de UEA ĉe UNESCO.[19] GEA aliĝis al UEA. Por Sproeck ne estis problemo, samtempe esti membro ĉe UEA kaj SAT, pli malgranda parto de la laboristaj esperantistoj forlasis GEA kaj fondis la Liberan Esperanto-Asocion por la germanlingvaj lingvoteritorioj (Freier Esperanto-Bund für die deutschen Sprachgebiete). Kiel LKK-prezidanto Sproeck tre sukcese gvidis la organizadon de la 38a Germana Esperanto-Kongreso en Okcidenta Berlino. Protektanto estis siatempe la Prezidanto de la Parlamento de Berlino, Willy Henneberg (1898–1961). La kongreso ĉefe okazis en la Berliner Kindl-Festsälen (Festsalonoj), Hermannstraße 217–219 en Berlino Neukölln. Membroj de la Honora Komitato estis inter aliaj Kurt Exner, Senatano pri Laboro kaj Socialaj Aferoj kaj Gerhard Lasson, Distrikta urbestro de Neukölln. Germana Esperanto-Revuo en Junio 1960 enhavas la dankon “al niaj agemaj ges-anoj Adolf Sproeck kaj Hertha Franck” (Fakdelegitino de UEA por turismo) kaj la pritakson:
Estis unu jaro antaŭ konstruo de la Berlina Muro. La rilatoj inter okcidentberlinaj kaj orientberlinaj esperantistoj por ELB estis tiutempe tre gravaj. Dum la kongreso en 1960 okazis ekskursoj en Orienta kaj en Okcidenta Berlino. La tre aktiva junulara Esperanto-grupo, ligita al la SPD-junularorganizo Die Falken, kunorganizis la interzonajn renkontiĝojn, ekzemple en 1956 en Jugendheim Lessinghöhe (Junulara domo). Kvankam ELB nur estis permesita en Okcidenta Berlino, ĝi havis membrojn ankaŭ en Orienta Berlino. Adolf Sproeck flegis siajn rilatojn al la antaŭaj laboristaj esperantistoj, nun vivantaj en Orienta Berlino ekzemple al Hans Manske. Eĉ Rudi Graetz, ekde 1965 la unua prezidanto de Centra Laborrondo Esperanto en Germana Kulturligo, subskribis salutkartojn al Sproeck. Sproeck fariĝis la dua prezidanto de Esperanto-Ligo Berlin por pli ol 20 jaroj de 1950 ĝis 1971. Estis la tempo, en kiu inter aliaj la Esperanto-poeto Karl Vanselow (1877–1959),la reĝisoro kaj Esperanto-verkisto Jan Fethke (1903–1980) kaj la estro de la librovendejo en la Maison de France kaj Esperanto-verkisto Louis Beaucaire (1925–1983) zorgis pri kreiva kultur-arta atmosfero en ELB. Ankaŭ Sproeck ja agadis kiel tradukanto, recenzanto kaj poeto. En la malfruaj 1960-aj jaroj li estis prezidanto de GEA-konsilantaro kaj gvidis la asociajn kunvenojn. Tiutempe lia eldiro „Sindetenojn mi ne ŝatas.“ famiĝis.Kulmino en tiu tempo estis la Unua Komuna Germana Franca Esperanto-Kongreso en 1969 en Strasburgo Sproeck en kelkaj publikigaĵoj Sproeck esprimis siajn pensojn pri la procedo de la eŭropa unuiĝo. Li pozitive rigardis ĝin, sed indikis pri la neceso, ke devas interkompreniĝi la popoloj, sed ne nur manpleno da privilegiitoj Sproeck estis elstara kursgvidanto, li ankaŭ en tiu tempo daŭre agadis kaj apartenis al la Ekzamena Komisiono de ELB. La recenzanto kaj tradukantoOni ekkonas per la recenzoj kaj tradukoj de Adolf Sproeck, ke la metia majstro, laborinta ĝis alta aĝo kiel remburisto, per Esperanto havigis al si aliron al la nacia kaj internacia kulturoj. De 1959 ĝis 1969 li publikigis 76 recenzojn pri la originala Esperanto-Literatur respektive pri literaturaj tradukoj en Esperanton sub la mallongigo ASO kaj pluajn recenzojn en Heroldo de Esperanto sub la pseŭdonimo EZOKO. La mallongigo ASO enhavas la komencajn literojn de Adolf kaj Sproeck, sed ankaŭ povas signifi la aso. Estas unu el la vortludoj, ŝatataj de Sproeck. Li recenzis ekzemple Esperanto-tradukojn de Otelo de William Shakespeare , La Naŭzo de Jean-Paul Sartre, La profeto de Ĝibran Ĥalil Ĝibran kaj Marta de Eliza Orzeszkowa, sed ankaŭ originalajn verkojn inter aliaj de la Esperanto-verkistoj Marjorie Boulton, William Auld, Jean Forge (Jan Fethke), Emba (Imre Baranyai), Edwin de Kock kaj Zora Heide. En lia eseo El la metiejo de poeto Sproeck konfesas, ke li tuj post la unuaj lecionoj de Esperanto komencis verki poemojn kun multaj strofoj kaj opinias: „Feliĉe neniam mi kuraĝis prezenti ilin al iuj redakcioj.“ Fakte la plej malnova literatura traduko de Sproeck, troviĝante en la postlasaĵo, estas la balado Belzacar de Heinrich Heine, tradukita en 1907, la jaro, en kiu Sproeck komencis lerni Esperanton..
Sproeck en kelkaj Esperanto-revuoj publikigis literaturajn tradukojn de poemoj kaj kantoj de Heinrich Heine, Robert T. Odemann (1904–1985) kaj Bertolt Brecht (1898–1956). Nepublikigitaj estas multaj poemoj de Wilhelm Busch (1832–1908) kaj Erich Kästner (1899–1974), kiujn li tradukis kaj deklamis dum Esperanto-aranĝoj. Rilate al tio li korespondis kun Erich Kästner. Wilhelm Herrmann (1901–1968), prezidanto de GEA en 1953–1958 kaj 1961–1967, en la 1960-aj jaroj planis eldonon de antologio de germana literaturo en Esperanto. La preparajn laborojn Sproeck partoprenis. Li tradukis por tio tekstojn el la klasika germana literaturo kaj verŝajne per tio ricevis la impulson, traduki Faust de Goethe kaj Trigroŝan Operon de Brecht. Restis en manuskripta formo ambaŭ tradukoj. La projekto pro la morto de Wilhelm Herrmann ne estis daŭrigita. En 1985 GEA eldonis unu voluman Germanan Antologion, enhavantan verkojn el la germana literaturo ĝis 1700 en traduko de Wilhelm Herrmann kaj Helmut Rössler. Adolf Sproeck estis menciita en la antaŭparolo. Pluaj volumoj ĝis nun ne aperis. En la postlasaĵo troviĝas tekstoj, verkitaj por la antologio kaj por mini-antologio. La humuristoHumurajn versojn kaj rakontojn Sproeck publikigis ekde la 1950-aj jaroj en diversaj Esperanto-revuoj. Serio de liaj etaj satire-ironiaj raportetoj pri aktualaj Esperanto-eventoj aperis de 1964 ĝis 1966 sub la titolo Speguleto en la Germana Esperanto-Revuo. En 1968 Torben Kehlet (1941–2001) en Kopenhago eldonis kolekton de la satiraj noveloj kaj poemoj, skeĉoj, rakontoj, ŝercoj, vortludoj, sonetoj, limerikoj, haikoj kaj rimsaltetoj[22] sub la titolo La skurila libro. Sproeck klarigas en la prologo, ke la libro enhavas humuraĵojn en la tri signifoj de la vorto skurila - burleska, maldeca kaj triviala. Kvankam kelkaj pecoj en la libro ne plaĉas al la redaktoro Joseph Ferdinand Berger (1894–1976), li atestas en sia recenzo al Sproeck, ke liaj skurilaĵoj plaĉas al la publiko. Ili estas „bone spicitaj, distraj kaj malenuigaj". La stilon de kelkaj poemoj li nomas „heineskaj".
Tute alian opinion havas la recenzanto Dermod Quirke. Por lia „angla gusto, tamen, la peza germaneca humuro estas iom teda", kelkaj kontribuoj „estas iom naivaj" kaj Sproeck estas laŭ Quirke „versisto ne tra talenta“[24]. HonorigojHonorbroŝo de GEA 1961 Honora membro de ELB 1971 PostlasaĵoPost la morto de Adolf Sproeck en 1978 Ina (nask. 1944) kaj Hermann Tautorat (1944–1996) vizitis lian filon kaj ricevis de li parton de la postlasaĵo por la arkivo de la ELB (hodiaŭ Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio - ELBB). Tiamaniere ili sekurigis gravajn dokumentojn, pri kies valoro ili sciis, ĉar ambaŭ estis aktivaj ELB-membroj ekde la 1970-aj jaroj kaj konis Adolf Sproeck kaj lian agadon en la Esperanto-movado. Ili estis posteuloj de Sproeck - Hermann Tautorat kiel sukcesa Esperanto-kursestro kaj Ina Tautorat kiel prezsidantino de ELB 1977–1991. Parto de la dokumentoj estis prezentita al pli granda publiko en 2011 per la ekspozicio Adolf Sproeck (1890–1978) – metia majstro, distrikta parlamentano kaj Esperanto-poeto el Prenzlauer Berg en kulturdomo danziger50.[25] La postlasaĵo konsistas el personaj dokumentoj, ekz. la atesto pri la majstra ekzameno el 1925, fotoj, materialoj kiel la programkajeroj de la Germana Esperanto-Kongreso en 1960 en Berlino kaj de la Unua Franca Germana Esperanto-Kongreso en Strasburgo en 1969, revuoj, ekz. Sennaciulo, Okcidentgermana Esperanto-Revuo, Germana Esperanto-Revuo, kolekto de gazeteltondaĵoj kun artikoloj de Sproeck, korespondaĵoj kun eldonistoj, redaktoroj, aŭtoroj kaj esperantistoj, ekzemple kun Torben Kehlet, Ferenc Szilágyi (1895–1967), ĉefredaktoro de Norda Prismo, Richard Reuchlin (1928–2006), redaktoro de Germana Esperanto-Revuo (1961–1973), Joseph Ferdinand Berger (1894–1976), redaktoro de Heroldo de Esperanto, Zora Heide, Jaroslav Šustr (1901–1969), Wilhelm Herrmann, Ludwig Pickel (1922–1978). En la postlasaĵo plue troviĝas manuskriptoj de liaj tradukaĵoj, skribitaj per skribmaŝino, inter aliaj tradukaĵoj de poemoj de Wilhelm Busch, Erich Kästner, Heinrich Heine, de la Trigroŝa Opero de Bertolt Brecht, de Faust I kaj II de Johann Wolfgang von Goethe, de Faust III (Faust-parodio) de Friedrich Theodor Vischer. Memore al Adolf Sproeck
Gvido kaj enkonduko: Fritz Wollenberg Kontribuoj: Thilo Schwarz-Schlüßler prezidanto de la kulturunuiĝo: Salutparolado / Ina Tautorat, prezidantino de ELB 1977–1991: Sproeck kaj lia agado en ELB / Detlev Blanke, prezidanto de Asocio pri Interlingvistiko: Sproeck, EU, ĝia lingvopolitiko kaj Esperanto / Rudolf Fischer, prezidanto de GEA: La Sonnenbergaj Gvidprincipoj de GEA, Ebloj kaj limoj de la apliko de Esperanto en EU / Felix Zesch, prezidanto de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio: Sproeck, la Germana Esperanto-Kongreso de 1960 en Berlino Neukölln unu jaro antaŭ konstruo de la Berlina Muro kaj la preparlaboroj por la Pola Germana Dana Esperanto-Kongreso en 2012 en Berlino Lichtenberg / Wolfgang Schwarz, Dresdeno: Kiamaniere povas esti sekurigitaj la valoraj arkivaĵoj ekz. de Adolf Sproeck en Berlino kaj de Heinrich Arnhold en Dresdeno? Salutleterojn sendis la historiistoj Siegfried Heimann, prezidanto de la Historia Komisiono de Berlina SPD kaj Ulrich Lins, verkinto de la libro La danĝera lingvo. Siegfried Heimann: „Mi deziras al via aranĝo honore al grava socialdemokrato multe da sukceso..“ Ulrich Lins: „Li restis en mia memoro pro lia neevitebla papilia kravato, sed pli forte pro lia ne kaŝita antipatio kontraŭ sindetenoj… Li ege ĉagrenis nin junajn aktivulojn - jam antaŭ 1968 - per ĉi-tiu aŭtoritate ŝajnanta sinteno. Sed mi rememoras ankaŭ pri lia kvieto kaj berlina humuro.“ Artaj kontribuoj: Ulrich Wilke, Peter Kühnel kaj Peter Bäß prezentis kantojn el la LEA-kantaro, kompostita de Sproeck, Akampano per gitaro: Peter Bäß, / Hartmut Mittag ludis melodiojn rilate al la agado de Sproeck per tirharmoniko kaj bekfluto / Wenjamin Rosenberg deklamis la kanton Tord Foleson de Per Sivle, tradukita de Sproeck.[25] VerkojGazetartikoloj
Literaturaj verkojPoemoj
Humuraĵoj
Eldona agado
TradukaĵojKantoj
Poemoj
Aliaj
Recenzoj
Sproeck pri sia literatura verkado
PluaĵoNorda Prismo en la dekan jaron. En: Germana Esperanto-Revuo1/1964. Bibliografio
Referencoj
|