La Zaporiĵa provinco (ukraineЗапорізька область) estas unu el la 24 administraj unuoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas область. Ĝia suda limo estas la Azova Maro.
La plej gravaj urboj estas krom la administra centro Zaporiĵo (Запоріжжя) la urboj Berdjansko (Бердянськ), Enerhodar (Енергодар) kaj Melitopolo (Мелітополь).
En la regiono laŭ la stato fine de 2022 vivis 1638462 homoj.
En la provinco troviĝas la plej granda nuklea elektrejo en Eŭropo kun 6 blokoj kaj totala elektra povo je ca 6 GW, kaj en ĝia proksimeco konvencia fosilia elektrejo kun totala elektra povo je ca 3 GW kaj du kamentuboj nekutime altaj je 320 m.