KubismoKubismo estas movado en pentrarto. HistorioKubismo estis pentrarta kaj skulptarta skolo, kiu aperis en la multnacia medio de parizaj artistoj en Francio, proksimume en 1910. Ĝi havis anojn en diversaj landoj, precipe en Francio, Hispanio kaj Ĉeĥio ĝis la 1930aj jaroj kaj la dua mondmilito. EcaroKubismaj pioniroj ŝokis la siatempan publikon per ne realsimilaj bildoj, per abruptaj, angulaj formoj, per enmeto de vulgaraj substancoj – ekzemple gazetpapero – en siajn verkojn. Instigon ili trovis unuflanke en tradiciaj afrikaj artaĵoj, aliflanke en propra eksperimentado pri prezentado de objektoj en pentraĵo: precipe ili provis kunmiksi en la sama bildo plurajn vidpunktojn al sama aĵo. Ekzemple en sama portreto povas aperi la du okuloj de fronte vidata vizaĝo kune kun la deflanka vido de nazo. ArtistojVidu ankaŭ |