Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Ekspresionismo

La krio de Edvard Munch (1893), kiu inspiris la 20a-jarcentajn ekspresionistojn.
La Flava Bovino (1911), oleo-pentrado sur kanvaso de Franz Marc

Ekspresionismoesprimismo estas arta orientiĝo, kiu en esprimo de ekstera mondo preferas la internan vivon, precipe sentojn, ol la objektivan naturan figuron.

Por atingi la eksteran esprimon de la internaj sentoj, la ekspresionisma arto-esprimo ofte deformas la eksteraĵon de la temo, por elstarigi trajtojn, kiuj estas influataj de la internaj, aŭ tiajn trajtojn analogie konformajn al la interna vivo.

Praktike, ekspresionismo ne simple forigas la naturalisman arton, sed klopodas por pli da profundeco je la temo. Do historie ekspresionismo jam konstateblas ĉe pentristoj de la antikveco. Tiusence oni rajtas diri, ke troviĝas ia ekspresionismo ĉe artistoj de la praa Egipto, de Mezepoko, de Renesanco, notinde en provaĵoj de Leonardo da Vinci aŭ en la elokventa stilo de Mikelanĝelo, de la manierismo, de la baroko, ktp.

Modernepoke unue mirindis la ekspresionismo de pentraĵoj de la hispano Goya (1746-1828). Je la fino de la 19-a jarcento la postimpresionismo de (Cézanne, Gauguin) kaj de Van Gogh starigas la trajtojn de la ekspresionismo laŭ la nuna senco. Influitaj de ĉi la postimpresionismo kaj de la faŭvismo Picasso, Rouault, Modigliani, Ensor kaj aliaj konstruus la modernan arton de la 20-a jarcento.

Ekspresionismo elstaris en Germanio kaj eŭropaj norda kaj centra: Kokoschka, Nolde, Grosz, Beckmann, Heckel, Klee. En Germanio ĝi fariĝis kritika arto kontraŭ la burĝaj valoroj. La socia problemo de la unuaj jaroj de la 20-a jarcento okulfrapas ĉe tiuj artistoj, laŭ kiuj la arto ne estas nura belaĵo, sed oportuno postuli plibonigon en la homaj valoroj. Tamen tian artan vidpunkton ne akceptis la nazia estraro, sub kies inspiro fariĝis la ekspozicio de la "degenerita arto" por tujposta bruligado.

En la 1940-aj jaroj aperas en Usono la esprimismo, novjorka movado, kiu arigis elstarajn nomojn, inter ili Pollock, de Kooning kaj Rothko.

Vidu ankaŭ

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9