Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Karl Amon (historiisto)

Karl Amon
Persona informo
Naskiĝo 13-an de marto 1924 (1924-03-13)
en Bad Aussee
Morto 10-an de januaro 2017 (2017-01-10) (92-jaraĝa)
en Bad Aussee
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl AMON (naskiĝinta la 13-an de marto 1924 en Bad Aussee, mortinta la 10-an de januaro 2017) estis aŭstra teologo, prelato romkatolika kaj eklezihistoriisto. Li estis papa honora legato, malakceptinte multon da aliaj al li ofertitaj honoroj.

Vivo

Amon estas la plej maljuna de tri infanoj de Karl kaj Franziska Amon. Post frekvento de la bazlernejo kaj ĝenerala lernejo (dum unu jaro) li lernantis inter 1935 kaj 1938 ĉe la Episkopa gimnazio en Graz (post la t.n. Anschluss la eklezia gimnazio ekmalfunkciis). Ĝis 1942 li estis ĉe la Akademia gimnazio; en 1943 li pasigis la abiturientan ekzamenon. Inter julio kaj decembro 1942 Amon deĵoris ĉe la Regna Laborservo. En aŭgusto 1943 li gravege vunditis per grenadero ĉe la orienta fronto de la Dua mondmilito kio necesigis amputon de la dekstra femuro. Dum la restado enlazarete li ekstudentis ĉe la filozofia-teologia altlernejo de la porpastra seminario en Graz. Finstudo estis en julio 1948: tiam denove ekzistis teologia fakultato ĉeuniversitata memkompreneble. Ordino estis en la 11.7.1948. Li doktoriĝis en la 19.12.1953 pro laboraĵo pri la Monaĥinejo benediktana de Traunkirchen (Distrikto Gmunden). Inter 1947 kaj 1959 Amon estis prefekto de la Episkopa porknaba seminario; inter 1948 kaj 1953/54 li kromstudis la lingvojn germanan kaj anglan por rajti instruadi. Instigite de la universitata profesoro Andreas Posch estiĝis inter 1954 kaj 1959 lia habilitiĝskribaĵo pri la antaŭreformacia Stirio (Die Steiermark vor der Glaubensspaltung). Inter 1957/58 kaj 1958/59 Amon studis ĉe la Instituto pri aŭstria historiesplorado.

Kariero universitata

En printempo 1959 li habilitiĝis en Graz pri eklezia historio. En la 1.10.1960 Amon iĝis la posteulo de Andreas Posch estinte ordinara universitata profesoro pri eklezihistorio kaj patrologio. Senatano li estis en 1963/64, dekano en 1964/65. Retiriĝo estis pro saneckialoj en 1987. Gravaj publikaĵoj liaj pri eklezihistorio, ekz. pri la episkopoj de la episkopujo de Graz-Seckau, la urbaj paroĥestroj de Graz, diversaj ekleziaĵoj specialaj por Stirio, Sankta Nonnozo en Karintio (parte kune kun Maximilian Liebmann), eldonitis kun persona zorgo de la verkinto mem. Estante membro de la Historia landa komisiono pri Stirio li reklamis la pli intensan okupiĝon pri eldonado de fontoj koncerne protokolojn kontrolvizitajn, ordinajn, konsekradajn. Nenombreblaj kontribuaĵoj pri eklezi-, piec- kaj regionhistorio kaj demandoj liturgiaj krome menciendus.

Graveco liturgia

Dum la nacisocialisma epoko Amon aktivis en la Komunumo Sankta Barbaro en la katedralo de Graz. Tiu ĉi komunumo estis parto de la laika ligo Neuland kaj influis la liturgian movadon ĉirkaŭ Pius Parsch - la movadanojn kolektiĝis ofte en la Konvento Seckau. Amon ankaŭ interesiĝis pri liturgio: li partoprenis la faradon de la tutkatolika preĝolibro Gotteslob en la 1970-aj jaroj kaj prelegis pri liturgia muziko ĉe la nuna Universitato pri artoj. Li estis altranga membro de komisiono kies tasko estis altrudi al la fidelularo la novajn romkatolikajn mesceremoniojn kreitajn post la Dua Vatikana koncilio.

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9