La 27-a de oktobro estas la 300-a tago de la jaro (la 301-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 65 tagoj restas.
Je la 27-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- Romia Imperio
- 625: Honorio la 1-a iĝis papo
- 710: Nomadaj saracenoj invadis Sardinion
- 939: Edmundo la 1-a iĝis reĝo de Anglio
- 1275: Unua mencio pri Amsterdamo
- 1439: Reĝo Albreĥto la 2-a mortis post jaro da regado - anarkio sur la teroj de la Landoj de Krono ĉeĥa ekregis
- 1524: Francio eksieĝis Pavion
- 1553: Ĝenevo: hispana humanisto kaj sciencisto Miguel Servet bruligita de kalvinanoj kiel herezulo - kontraŭbatalata de inkvizicio pro kontraŭtriunuismo
- 1607: Haleja kometo aperis
- 1682: Pensilvanio: William Penn fondis la urbon Filadelfio
- 1807: Milito de Hispana Sendependiĝo: Francio kaj Hispanio subskribis en Fontainebleau la sekretan traktaton de Fontainebleau - rezulte de tio Portugalio estis dividita je tri ŝtatetoj
- 1838: Guberniestro de Misurio Lilburn Boggs ordonis, ke ĉiuj mormonoj forlasu la subŝtaton aŭ estu mortigitaj
- 1870: Francia-Prusia Milito: malvenko de Francio dum la sieĝo de Metz
- 1899: Germanaj astronomoj Friedrich Karl Arnold Schwassmann kaj Max Wolf malkovris tri asteroidojn: Eternito, Valentino kaj Natalio
- 1901: Pollando: en Katowice okazis recitalo de Ignacy Jan Paderewski
- 1904: Usono: unua linio de la metroo de Novjorko malfermiĝis ligante Malaltan Manhatanon kun Harlemo
- 1907: Ĉernova tragedio: sanga masakro en la lastaj tagoj de Aŭstrio-Hungario
- 1912: Unua Balkana milito: Tesaloniko liberiĝis - unuaj grekaj trupoj okupis la urbon post ĝia kapitulaco
- Unua Mondmilito
- 1916: Rusa astronomo Grigorij Neujmin malkovris asteroidon Kajo
- 1920: Sidejo de la Ligo de Nacioj translokiĝis de Londono al Ĝenevo, kie la Domo de Nacioj komencis konstruiĝi en 1929
- 1920: Konsilio de Ambasadoroj proklamis Gdańsk libera urbo
- 1922: Faŝista puĉo, nomata "Marŝo al Romo", komenciĝis – rezulte de ĝi Benito Mussolini transprenis regopovon en Italio
- 1924: Kreo de Turkmena Soveta Socialisma Respubliko, Uzbeka Soveta Socialisma Respubliko kaj Taĝika Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko kaj kadre de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko estis establitaj du aŭtonomaj provincoj
- 1924: Unuaj tri brigadoj de la Korpuso de Lim-Protekto estis dislokitaj ĉe orienta ŝtatlimo de la Dua Pola Respubliko
- 1930: Tajvano: rezulte de atako de la armita taĉmento de aborigenoj de Tajvano pereis en Busha 132 japanoj, 12 tajvananoj kaj 215 personoj vundiĝis
- 1933: Hungario: ministro pri internaj aferoj malpermesis agadon de laboristaj korusoj kaj kanto-ĥoroj, konsiderante ilin influataj de komunistoj
- 1937: Brazilo: polico fermis sen formala akuzo por tri tagoj la sidejon de Brazila Spiritisma Federacio
- 1937: Solovecaj insuloj: unua tago de pafmortigado de 1111 malliberuloj de speciala destino en Sandarmoĥ fare de kapitano pri ŝtata sekureco, en tio de ukrainaj intelektuloj
- Dua Mondmilito
- 1947: Grekio: 13 makedonoj el vilaĝo German, Lerin-regiono, estis mortkondamnitaj en Florino, akuzitaj pri kunlaboro kun partizanoj
- 1948: Stalinismo: ministro Teohari Georgescu ordonis areston de katolikaj episkopoj en Rumanio kaj subpremadon de Rumana grek-katolika eklezio, ligita kun Vatikano
- 1951: Joniga radiado estis unuafoje uzita en terapio de karcinomo
- 1952: Jigme Dorji Wangchuck iĝis reĝo de Butano
- 1955: Premiero de la usona filmo Ribelanto sen kaŭzo, reĝisorita de Nicholas Ray
- 1958: Unua prezidento de Pakistano Iskander Mirza estis faligita en militista puĉo post 20 tagoj ekde enkonduko de militjuro fare de si mem - armea generalo Aĝub Ĥan iĝis la dua prezidento
- 1961: Maŭritanio kaj Mongolio aniĝis al UN
- 1962: Kariba krizo: usona spionaviadilo Lockheed U-2 estis pafalterigita super Kubo, la piloto pereis
- 1969: En Stokholmo oni anoncis, ke Jan Tinbergen kaj Ragnar Frisch iĝis unuaj ricevontoj de la Nobel-Premio pri Ekonomiko
- 1970: Muzikalbumo Jesus Christ Superstar eldonita - bazo por la posta samnoma muzikalo
- 1971: Demokratia Respubliko Kongo eknomiĝis Zairo
- 1971: En malsanulejo en Trzebnica pola kirurgo d-ro Ryszard Kocięba faris unuan en Eŭropo sukcesan operacion de man-replanto
- 1979: Karibio: insularo Sankta Vincento kaj Grenadinoj fariĝis sendependa de Britio
- 1981: Svedio: soveta submarŝipo S-363 alfundiĝis apud Karlskrona - la incidento daŭris 10 tagojn
- 1982: Ĉinio anoncis ke la nombro de loĝantaro atingis miliardon
- 1986: Ekumenismo: en Asizo dum komuna preĝo renkontiĝis invititaj de Johano Paŭlo la 2-a reprezentantoj de diversaj religioj
- 1988: Prezidanto de Ĉeĥoslovaka Socialisma Respubliko Gustáv Husák anoncis amnestion pro la 70-a datreveno de fondo de la Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio
- 1988: Prezidento Ronald Reagan ordonis malkonstrui novan ambasadejon de Usono en Moskvo post ektrovo de subaŭskultiloj
- 1989: Belorusa SSR iĝis teritorio sen nukleaj armiloj — laŭ sovet-usona traktato en milita bazo en distrikto Dzerĵinskij (nun en Minska regiono) lasta misilo SS-23 estis detruita
- 1990: Pollando: Belorusa Etnografia Muzeo malfermiĝis en Hajnówka
- 1991: Kun la disfalo de Sovetunio, Turkmenio fariĝis sendependa
- 1991: Pollando: unua plene libera parlamenta voĉdono post la falo de komunismo
- 1991: Ĝoĥar Dudajev iĝis prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio
- 1991: Kroatio: en Osijek fondiĝis 130-a brigado de kroata armeo
- 1996: Slovenio: unua Ljubljana maratono estis organizita
- 1998: Gerhard Schröder iĝis federacia kanceliero de Germanio
- 1999: Terorismo: armitaj viroj gvidataj de Nairi Hunanjan atakis Nacian Asembleon de Armenio, mortigante ĉefministron Vazgen Sargsjan, prezidanton de la Nacia Asembleo Karen Demirĝjan, kaj ses aliajn personojn
- 1999: Prezidanto de Litovio akceptis eksiĝon de la registaro gvidata de Rolandas Paksas kaj nomumis Irena Degutienė kiel ĉefministrinon
- 2000: Rolandas Paksas la duan fojon iĝis ĉefministro de Litovio
- 2002: Luiz Inácio Lula da Silva gajnis balotojn en Brazilo
- 2004: Basbalo: Boston Red Sox gajnis Mondan Serion
- 2005: Tumultoj en Francio komencitaj - pro morto ĉe elektra transformilo de du junaĝaj almigrintoj, forkurantaj antaŭ polica kontrolo
- 2008: Operaco de NATO kontraŭ piratoj de Somalio komenciĝis
- 2011: Michael D. Higgins gajnis prezidentan baloton en Irlando kun multe pli da voĉoj ol iu ajn politikisto en historio de la lando
- 2013: 38 personoj pereis kaj pli ol 100 vundiĝis en serio da bombatencoj en Bagdado
- 2017: Katalunio deklaris sendependecon (de Hispanio)
- 2018: Kontraŭjudismo: usonano dum juda rito brit mila en sinagogo de Pittsburgh pafmortigis 11 personojn kaj vundis 6 antaŭ ol estis arestita
- 2019: Fondinto kaj gvidanto de Islama Ŝtato Abu Bakr al-Bagdadi mortigis sin kaj du infanojn dum la usona armea operaco en nordokcidenta Sirio
Naskiĝoj
- 1465: Erasmo de Roterdamo, nederlanda humanisto, filologo, filozofo, pedagogo (m. 1536)
- 1728: James Cook, brita esploristo de Pacifika Oceano, kapitano de la reĝa mararmeo (m. 1779)
- 1736: James Macpherson, skota poeto (m. 1796)
- 1759: Ferenc Kazinczy, hungara verkisto, renoviganto de la hungara lingvo kaj de literatura vivo, enestanta en Hungara Antologio (m. 1831)
- 1782: Niccolò Paganini, itala violonartisto, gitaristo kaj komponisto (m. 1840)
- 1793: Baldomero Espartero, hispana generalo kaj politikisto (m. 1879)
- 1816: János Gáspár, hungara pedagogo, lernolibroverkisto (m. 1892)
- 1822: Ludwig Bohnstedt, germana arkitekto (m. 1885)
- 1842: Clarence Bicknell, angla anglikana pastro, matematikisto kaj humanisto, partoprenanta UK 1905, adaptinto de E-verkoj brajlen, fondinto de Muzeo-librejo Clarence Bicknell en la itala urbeto Bordighera, kontribuanta al "La Revuo" kaj "The British Esperantist", tradukisto al esperanto de William Blake, Alfred Tennyson (m. 1918)
- 1845: Josef Václav Sládek, ĉeĥa poeto, tradukisto, redaktisto, enestanta en Ĉeĥoslovaka antologio (m. 1912)
- 1853: Ernő Schannen, hungara arkitekto, tradukisto (m. 1916)
- 1858: Theodore Roosevelt, prezidento de Usono, Nobelpremiita (m. 1919)
- 1862: Hubert Gordon Schauer, ĉeĥa germanlingva literatura kritikisto (n. 1892)
- 1879: Péter T. Rátz, hungara pentristo (m. 1945)
- 1894: Fritz Sauckel, germana politikisto respondeca pri trudlaboro en Tria Regno (m. 1946)
- 1897: Endre Andor, hungara juristo kaj verkisto (m. nekonata)
- 1898: František Běhounek, ĉeĥa fizikisto, verkisto kaj polus-esploristo (m. 1973)
- 1902: Tibor Erdey-Grúz, hungara kemiisto-fizikisto, politikisto, profesoro (m. 1976)
- 1913: Otto Wichterle, ĉeĥa kemiisto, inventinto de kontaktlensoj (m. 1998)
- 1914: Dylan Thomas, kimra poeto kaj verkisto (m. 1953)
- 1914: Endre Bálint, hungara pentristo, grafikisto (m. 1986)
- 1918: István Hadobás, rumania hungara dramisto, novelisto (m 1998)
- 1921: Oldřich Černík, ĉeĥa politikisto, ĉefministro de Ĉeĥoslovakio (m. 1994)
- 1922: Michel Galabru, franca aktoro, scenaristo kaj reĝisoro (m. 2016)
- 1923: Gergely Márk, hungara ĝardenisto, rozselektigisto (m. 2012)
- 1925: Warren Christopher, usona juristo, diplomato kaj politikisto (m. 2011)
- 1929: Ferenc Hatházy, rumania hungara eldoneja redaktoro, kaj korektisto
- 1931: Werner Bormann, germana ekonomikisto, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio kaj de la Akademio de Esperanto (m. 2013)
- 1931: Nawal el Saadawi, egipta verkistino (m. 2021)
- 1932: Sylvia Plath, usona verkistino, sinmortigintino (m. 1963)
- 1934: Berta Boncza, hungara poetino, memuaristino (n. 1894)
- 1935: Éva Lakó, rumania hungara arkeologino, muzeologino
- 1935: Barnabás Szabó, rumania hungara grafikisto, muzeografo
- 1937: Júlia Bálint, rumania hungara bibliotekistino, armenologino
- 1937: János Ráduly, hungara etnografo
- 1939: John Cleese, angla aktoro, reĝisoro, komikulo, membro de la grupo Monty Python
- 1942: Janusz Korwin-Mikke, pola politikisto
- 1944: Bogdan Chazan, pola kuracisto, profesoro pri ginekologio, spertulo pri demografio
- 1945: Luiz Inácio Lula da Silva, prezidento de Brazilo
- 1950: András Kiss, rumania hungara poeto kaj biologo
- 1952: Francis Fukuyama, usona politika filozofo, kontribuinta al novkonservatisma doktrino, profesoro pri politika ekonomio
- 1952: Roberto Benigni, itala reĝisoro, scenaristo kaj aktoro
- 1954: Loes Demmendaal, nederlanda ekonomikistino kaj esperantistino, laborantino de la Centra Oficejo de UEA, komitatano A kaj Komitatano C de UEA, estraranino de UEA kaj de Institucio Hodler
- 1955: Ella Fátyol, rumania hungara grafikistino
- 1958: Edit Balogh, hungara tekstilartistino
- 1964: László Kántor, rumania hungara/hungara filmproduktisto
- 1968: Enikő Szőcsné Gazda, rumania hungara etnografino, muzeologino
- 1974: Szabolcs Szonda, rumania hungara poeto, verkisto kaj ĵurnalisto
- 1975: Csaba Zoltán Novák, rumania hungara historiisto
- 1978: Vanessa-Mae, ĉina violonistino, pop-muzika kaj klasika muzikistino
- 1980: Henriett Seth F., hungara aŭtisma verkistino kaj artistino
- 1981: Áron Xantus, rumanihungara filmreĝisoro, kameraisto
- 1984: István Betuker, rumania hungara pentristo
Mortoj
- 925: al-Razio, persa kuracisto, alkemiisto kaj filozofo (n. 865)
- 939: Atelstano, unua anglosaksa reĝo de Anglio (n. ĉirkaŭ 894)
- 1430: Vytautas, grandduko de Litovio, partoprenanto de la venka batalo de Grunwald kontraŭ Ordeno de germanaj kavaliroj, subskribinto de la Unio de Horodło (n. 1350)
- 1439: Albreĥto la 2-a de Habsburgo, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (n. 1397)
- 1449: Ulugbek, mongola sultano, matematikisto kaj astronomo, fondinto de observatorio en Samarkando, murdita (n. 1394)
- 1485: Rudolf Agricola, humanisto, erudiciulo, poeto, helenisto, latinisto, edukisto, muzikisto kaj organkonstruanto. (n. 1443)
- 1505: Ivano la 3-a, princo de Rusio (n. 1440)
- 1527: Johann Froben, svisa pentristo, libro-ilustristo, eldonisto, libristo kaj presisto (n. 1460)
- 1548: Johannes Dantiscus, pola-latina poeto, diplomata vojaĝisto, unua ambasadoro, reĝa sekretario, episkopo de Chełmno kaj Varmio (n. 1485)
- 1553: Miguel Servet, hispana-aragona teologo, kuracisto, kartografo kaj humanisto (n. 1511)
- 1561: Lope de Aguirre, hispana esploristo kaj konkistadoro de Sudameriko
- 1605: Jalaluddin Muhammad Akbar, imperiestro de la Mogola Imperio (n. 1542)
- 1613: Gabrielo Báthori, reginto de Transilvanio, mortigita de hajdukoj (n. 1589)
- 1674: Hallgrímur Pétursson, islanda pastro kaj poeto, tradukisto de psalmoj kaj himnoj (n. 1614)
- 1700: Jean de Rancé, franca abato kaj fondinto de la trapistoj (n. 1626)
- 1716: Miklós Bethlen, hungara verkisto, kanceliero de Transilvanio (n. 1742)
- 1759: Konstancja Czartoryska, pola nobelino (n. 1695)
- 1845: Jean-Charles Peltier, franca fizikisto, malkovrinto de la principoj de termoelektra malvarmigo (n. 1785)
- 1847: Alexandre Deschapelles, franca ŝakludisto, neoficiala mondĉampiono (n. 1789)
- 1858: Ida Pfeiffer, aŭstra vojaĝistino, aŭtorino de vojaĝlibroj (n. 1797)
- 1874: Karl Ludwig Grotefend, germana historiisto, spertulo pri antikvaj verkoj (n. 1807)
- 1884: Sándor Veress, hungara inĝeniero (n. 1828)
- 1901: Carl Karlweis, aŭstra verkisto (n. 1850)
- 1909: George Cox, angla majorgeneralo kaj esperantisto, eldonisto de la tradukoj de Mil kaj unu noktoj (n. nekonata)
- 1917: August Wilmanns, germana filologo kaj bibliotekisto (n. 1833)
- 1918: Aleksandr Protopopov, rusa politikisto, ministro de la Rusia Imperio, ekzekutita (n. 1866)
- 1921: Yan Fu, ĉina oficiro de mararmeo, sciencisto kaj tradukisto, rektoro de Pekina Universitato (n. 1854)
- 1935: Győző Rácz, rumania hungara filozofo, kritikisto, redaktoro (n. 1989)
- Granda Teroro:
- 1937: Ernest Drezen, latva kaj sovetia inĝeniero, sciencisto, interlingvisto kaj esperantologo, prezidanto de Esperanto-asocio "Espero" en Peterburgo, kuniniciatinto de la Esperanta Sekcio de la Tria Komunista Internacio, ĝenerala sekretario de Sovetrespublikara Esperantista Unio, fondinto de Internacio de Proleta Esperantistaro, aŭtoro de Historio de la Mondolingvo, Analiza Historio de Esperanto-Movado aŭ Skizoj pri Teorio de Esperanto, ekzekutita (n. 1892)
- 1937: Majk Johannsen, ukraina poeto, prozisto, tradukisto, lingvisto, poligloto, reprezentanto de pafmortigita renesanco, enestanta en "Ukraina Stelo" (n. 1895)
- 1937: Natano Futerfas, sovetia esperantisto kaj anarĥiisto, aktiva en la laborista movado en Lodzo kaj en Sennacieca Asocio Tutmonda, kunkreinto de internacia literatur-socia revuo "La Nova Epoko", rete legebla en Esperanto ("Sennacieca Revuo"), ekzekutita (n. 1896)
- 1940: Edward Stamm, pola matematikisto, logikisto, filozofo, adepto de latino sen fleksio (n. 1886)
- 1943: Richard Geoghegan, angla filologo, pioniro de Esperanto, tradukisto de Unua Libro, enestanta en Unua adresaro de esperantistoj (n. 1866)
- 1951: Sándor Bechnitz, rumania hungara ĵurnalisto, kritikisto, novelisto (n. 1888)
- 1954: Franco Alfano, itala komponisto kaj pianisto (n. 1875)
- 1962: Enrico Mattei, itala politikisto kaj entreprenisto, murdita (n. 1906)
- 1964: Willi Bredel, germana verkisto (n. 1901)
- 1968: Lise Meitner, aŭstra fizikistino, aŭtorino de la termino fisio, kunmalkovrintino de la izotopo de protaktinio (n. 1878)
- 1974: Rudolf Dassler, germana entreprenisto (n. 1896)
- 1978: Rudolf Palocsay, rumanihungara biologo, ĝardenisto (n. 1900)
- 1981: Nico Dostal, aŭstra komponisto (n. 1895)
- 1982: Pál Gergely, hungara bibliotekisto kaj literaturhistoriisto (n. 1902)
- 1988: Rudolf Haferkorn, germana inĝeniero pri elektrotekniko, gvidanto de la Terminologia Sekcio de Internacia Scienca Asocio Esperanta, membro de la Akademio de Esperanto, kunlaborinto de PIV, kunaŭtoro de Internacia komerca-ekonomika vortaro, kontribuinto al Slipara Vortaro (n. 1896)
- 1991: Andrzej Panufnik, pola komponisto kaj dirigento (n. 1914)
- 1992: Jan Legowicz, pola pedagogo, filologo, profesoro, historiisto (n. 1909)
- 2000: Lída Baarová, ĉeĥa aktorino flirtanta kun Joseph Goebbels (n. 1914)
- 2005: Zoltán Hervai, rumania hungara pentristo (n. 1919)
- 2006: József Gregor, hungara operkantisto (baso kaj basbaritono), kaj reĝisoro (n. 1940)
- 2010: Néstor Kirchner, prezidento de Argentino, ĝenerala sekretario de la Komunumo Sudamerika de Nacioj (n. 1950)
- 2011: James Hillman, usona psikologo (n. 1926)
- 2015: Ewa Bondar, pola esperantistino, instruistino de Pola Esperanto-Asocio laŭ Cseh-metodo, honora membro de Internacia Esperanto-Instituto, lernantino de Audrey Childs-Mee kaj kunlaborantino de Mila van der Horst-Kolińska (n. 1922)
- 2015: Ayerdhal, franca sciencfikcia verkisto (n. 1959)
- 2019: Vladimir Bukovskij, soveta disidento (n. 1942)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 27-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|