Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Senmakula koncipiĝo

Senmakula Koncipiĝo esprimas la katolikan dogmon, ke Sankta Maria estis koncipita sen la prapeko, do male al ĉiuj aliaj homoj neniam estis peka.

Senmakula Koncipiĝo.

La dogmon promulgis papo Pio la 9-a je la 8-a de decembro 1854 en sia mesaĝo Ineffabilis Deus (ne [plene] komprenebla Dio):

Honore al la Sankta kaj Sendivida Triunuo, orname al la virga dipatrino, altige al la katolika kredo kaj kreskige al la kristana religio, aŭtoritate de nia Sinjoro Jesuo Kristo, de la beataj apostoloj Petro kaj Paŭlo kaj de la niaj Ni deklaras, promulgas kaj difinas: La instruo, ke la beatega virgulino Maria en la unua momento de sia koncipiĝo per unika graco kaj favoro de la ĉiopova Dio, konsidere de la meritoj de Jesuo Kristo, savinto de la homa gento, estis sendifekte ŝirmita de ĉia malutilo de la prapeko, estis revelaciita de Dio kaj pro tio firme kaj daŭre kredenda de ĉiuj kredantoj.

La promulgo de tiu dogmo metis formalan finon al jarcenta diskuto, kiel Maria, homo pekema kiel ĉiuj, povis naski Jesuon, savanton de la mondo. La diskuto fine temis pri la alternativo, ĉu Dio purigis ŝin el la peko aŭ dekomence protektis ŝin kontraŭ ĝi. Papo Siksto la 4-a en 1483 permesis al la kristanaro kredi je iu ajn el tiuj du ebloj, kaj la koncilio de Trento konfirmis tion. La festa enkonduko jam estis post la koncilio de Bazelo.

La tago de la promulgo, la 8-a de decembro, estas nun la katolika festo de la Senmakula Koncipiĝo. Hispanaj konkeristoj donis al pluraj urboj la nomon "Concepción" (= koncipiĝo).

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9