Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Doĝo

Doĝo (doge [doĵe] "duko, princo, reganto") estis gvidanto de la Venecia respubliko dum pli ol mil jaroj (8-a-18-a jarcentoj), simbolo de la sendependeco de la Venecia ŝtato. La titolon oni uzis por mallonga tempo ankaŭ en la konkuranta mezepoka urboŝtata respubliko Ĝenovo.

La vorto venas el la latina vorto dux, „gvidanto”. Ĝia historio reiras al tiu epoko, kiam Venecio ŝajne estis vazalo de la Bizanca imperio. La institucio de la doĝo elformiĝis en la 8-a jarcento. Laŭ la tradicio, la unua doĝo estis Paolo Lucio Anafesto, elektita en 697.

Dum la 8-a-12-a jarcentoj, la doĝo havis larĝan potencon kaj la titolo ne estis heredebla, ĉiu provo fiaskis, kiu volis heredigi la titolon. Ekde la 12-a jarcento, la aristokrataro limigis rajtojn de la doĝo, fondis novajn instituciojn, kiuj transprenis multajn regadajn taskojn. La enoficiĝanta doĝo devis ĵurdeklari, kio malpliigis lian regpovon.

Samtempe oni decidis pri kondiĉoj por la titolo. Oni elektis la doĝon por tuta vivo el la gvidantaj veneciaj familioj. En la 15-a jarcento, la doĝo estis tiu duko, kiu devis obei al la leĝoj. La lasta doĝo Ludovico Manin estis senpotencigita en 1797, kiam Napoleono konkeris Nord-Italion.

Famaj doĝoj de Venecio

La plej famaj, kapablaj doĝoj havis gravan politikan rolon kiel ekzemple Enriko Dandolo (regis 11921205), gvidanto de la kvara krucmilito kaj Francesco Foscari (regis 14231457), dum kies regado komenciĝis la surteraj konkeroj de Venecio. Francesco Morosini estis Doĝo el 1688 al 1694.

Doĝo de Genova

En Genova, oni enkondukis la saman titolon, regpotencon en 1339 laŭ ekzemplo de Venecio, por fini la batalojn de la urbaj partioj. Tie elektis la doĝon la popolo ekde 1384 ĝis 1515 preskaŭ senescepte. Oni reenkondukis la institucion en 1528, sed tiam oni elektis la doĝon el la aristokratoj kaj nur por du jaroj. Tiu institucio ĉesis same kiel en Venecio, per konkero de la francoj.

Vidu ankaŭ

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9