La 18-a de oktobro estas la 291-a tago de la jaro (la 292-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 74 tagoj restas.
Je la 18-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
- 320: Greka matematikisto kaj filozofo Papo de Aleksandrio observis sunan eklipson kaj verkis komentarion en Almagesto
- 1009: Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo estis detruita de Fatimida kaliflando
- 1210: Papo Inocento la 3-a ekskomunikis imperiestron Otton la 4-a
- 1239: Mongol-tataraj trupoj okupis Ĉernihivon
- 1330: Kujavio: apud sieĝata kastelo fare de pola reĝo Władysław Łokietek, armistico kun la Ordeno de germanaj kavaliroj ĉesigis kujavian militon
- 1356: Tertremo de Bazelo - sentebla en Okcidenta Eŭropo kaj Mezeŭropo
- 1386: Germanio: Rupreĥto la 1-a fondis Universitaton de Hajdelbergo
- 1502: Frederiko la 3-a fondis Universitaton de Wittenberg
- 1519: Masakro de Ĉolula fare de hispanaj konkerantoj en Meksiko
- 1534: Nokte de la 17-a/18-a de oktobro sur la stratoj de Parizo, Tours, Orléans, Blois kaj Amboise oni alkroĉis afiŝojn negantaj signifon de katolika meso - reformacio en Francio komencita
- 1558: Pola reĝo Sigismondo la 2-a iniciatis unuan internacian poŝtan ligon inter Krakovo kaj Venecio - komenco de la pola poŝto
- 1587: Filipinaj maristoj elŝipiĝis el Manila galiono en la hodiaŭan Morro Bay - unua dokumentita alveno de azianoj al Ameriko
- 1596: Ekumenismo: en ortodoksa preĝejo de Sankta Nikolao en Bresto katolikoj kaj ortodoksuloj kreis la Brestan religian union
- 1648: Ŝuistoj en Bostono fondis unuan sindikaton en Usono
- 1685: Edikto de Fontainebleau: franca reĝo Ludoviko la 14-a nuligis Nantan edikton, protektantan protestantojn
- 1715: Granda Nordia Milito: dana-prusa-saksa armeoj komencis sieĝon de tiam sveda Stralsund
- 1797: Traktato de Campo Formio estis subskribita inter Unua Franca Respubliko kaj Aŭstrio-Hungario
- 1810: Altlernejo Scuola Normale Superiore di Pisa fondita de Napoleono Bonaparte en Italio
- 1815: Ekestis Respubliko Krakovo, kreita de la Viena Kongreso
- 1818: Reĝo de Prusio Frederiko Vilhelmo la 3-a fondis Bonnan universitaton
- 1851: En Londono aperis romano Moby-Dick de Herman Melville
- 1860: Ĉinio akceptis Pekinan Traktaton - fino de la dua opia milito
- 1861: Kenigsbergo: Vilhelmo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de la Reĝlando Prusio
- 1867: Vendo de Alasko: Alasko oficiale transprenita de Usono kontraŭ 7 200 000 usonaj dolaroj, pagitaj al la Rusia Imperio
- 1870: Usonano Benjamin Tilghman patentis sabloŝprucigon
- 1875: Kanada-usona astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Nuvao
- 1880: fondiĝis Juneau, nuna ĉefurbo de Alasko
- 1890: Namibio: Vindhuko fondiĝis (la nuna ĉefurbo)
- 1896: En "New York Journal-American" aperis unua bildliteraturaĵo
- 1896: En la hotelo "Sub la nigra ĉevalo" kompanio General Electric montris unuan filman prezentadon en Prago
- 1898: Usono aneksis Porto-Rikon
- 1904: En Kolonjo okazis premiero de la 5-a simfonio de Gustav Mahler
- 1906: Egaleco antaŭ la leĝo en la socio estis proklamita en la Rusia Imperio
- 1908: Belga parlamento proklamis anekson de la Libera Ŝtato Kongo
- 1910: Sur la insulo Ponape eksplodis ribelo kontraŭ germanaj koloniistoj
- 1912: Itala-turka milito finiĝis - rezulte de tio Turkio perdis Libion - grekoj gajnis Cyrenaican kaj Tripolion, sed ne redonis Dodekanesojn
- 1913: En Leipzig oni inaŭguris Monumenton por la Batalo de Leipzig
- Unua Mondmilito
- 1914: Germana submarŝipo U-27 sinkigis en la Norda Maro britan submarŝipon HMS E3 kun 28-persona skiparo; pola Puławy-Legio formiĝis — subigita al rusa komando
- Soveta-Pola Milito:
- 1920: Ekvalidis, sur linio de la tuta fronto, armistico de Rigo, subskribita la 12-an de oktobro
- 1921: Krimea ASSR estas fondita
- 1922: Radiofonio: en Brita imperio fondiĝis BBC
- 1929: Juĝa Komitato de la Privata Konsilio decidis, ke virinoj rajtas sidi en la Senato de Kanado
- 1933: En la urbo Moringen apud Hanovro Nacisocialisma Germana Laborista Partio fondis unuan koncentrejon por virinoj
- Dua Mondmilito
- 1945: Sovetunio ricevis planojn por la usona atombombo de Klaus Fuchs, germana fizikisto kaj soveta spiono en la projekto Manhattan
- 1949: Pollando agnoskis Germanan Demokratian Respublikon
- 1954: Usona firmao Texas Instruments enmerkatigis unuan transistoran poŝradioricevilon
- 1956: Dua soveta okupado de Pollando: nokte de la 18-a/19-a de oktobro sovetaj trupoj direktiĝis de Legnica kaj Borne Sulinowo al Varsovio — regopovoj sur Moskva Kremlo tiamaniere volis influi politikajn decidojn, ligitajn kun ŝanĝoj en la gvidantaro de komunista Pola Unuiĝinta Laborista Partio
- 1962: Post pluraj tagoj de pluvegoj, Skopjon inundis rivero Vardar — sen viktimoj, sed kun granda materiala damaĝo
- 1976: En Krakovo post restaŭro oni inaŭguris Grunwaldan Monumenton, fonditan en 1910 de Ignacy Paderewski, detruitan de germanoj dum la dua mondmilito
- 1977: Eŭropa Revizora Kortumo establiĝis en Luksemburgo
- 1977: Teroristoj de la Frakcio de Ruĝa Armeo Andreas Baader, Gudrun Eusslin kaj Jan-Carl Raspe, kondamnitaj en Okcidenta Germanio, sinmortigis en malliberejo
- 1980: En Varsovio reprezentantoj de Fondaj Komitatoj de la Sendependa Asocio de Studentoj voĉdonis statuton kaj elektis gvidantaron
- 1981: Tutgrekia Socialista Movado gajnis parlamentan balotadon
- 1981: Ministro pri defendo kaj ĉefministro de Pola Popola Respubliko generalo Wojciech Jaruzelski iĝis unua sekretario de Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio
- 1989: Kosmoesploro: usona kosmosondilo Galileo estis lanĉita, destinita por esploro de Jupitero, ties naturaj satelitoj kaj Jupiteraj ringoj
- Revolucioj de 1989
- 1991: Azerbajĝano proklamis sendependecon (de Sovetunio)
- 1991: Belorusa parlamento aprobis leĝon pri civitaneco
- 1995: Sudafrika kanadano Theo de Raadt kreis operaciumon OpenBSD
- 1999: Lige al armea transpreno de la regopovo en Pakistano ĝi estis suspendita pri membrorajtoj en la Komunumo de Nacioj
- 2007: Lanĉo de Ubuntu 7.10, nomita Gutsy Gibbon
- 2007: Pakistano: estinta ĉefministrino Benazir Bhutto revenis el ekzilo - la saman tagon okazis du atencoj kontraŭ ŝi, en kiuj pereis pli ol 130 personoj
- 2009: Jenson Button iĝis mondĉampiono de Formulo 1
- 2009: En Budapeŝto oni inaŭguris unuan en Hungario monumenton al la sanktulino Jadviga, la reĝino de Pollando
- 2011: Kidnapita 5 jarojn pli frue de palestinanoj, israela soldato Gilad Ŝalit estis liberigita interŝanĝe kontraŭ 1027 palestinanojn
- Invado de Rusio en Ukrainion
Naskiĝoj
- 1130: Zhu Xi, ĉina konfuceanisma filozofo, ĉefreprezentanto de novkonfuceanismo (m. 1200)
- 1405: Pio la 2-a, papo kaj poeto (m. 1464)
- 1517: Manuel da Nóbrega, portugala jezuito kaj misiisto en Brazilo (m. 1570)
- 1523: Anna Jogajlido, pola-litova princino, reĝino de Pollando (m. 1596)
- 1547: Justus Lipsius, flandra humanisto kaj klasika filologo (m. 1606)
- 1553: Luca Marenzio, itala komponisto (m. 1599)
- 1571: Wolfgang Ratke, germana lingva pedagogo kaj didaktikisto (m. 1635)
- 1634: Luca Giordano, itala pentristo kaj desegnisto (m. 1705)
- 1634: Martin von Rango, germana politikisto, juristo kaj historiisto (m. 1688)
- 1663: Eŭgeno de Savojo, militisto de habsburga Aŭstrio (m. 1736)
- 1694: René Louis de Voyer de Paulmy d'Argenson, franca politikisto kaj verkisto (m. 1757)
- 1706: Baldassare Galuppi, venecia komponisto (m. 1785)
- 1741: Pierre Choderlos de Laclos, franca verkisto (m. 1803)
- 1774: Adolf Müllner, germana juristo, dramisto kaj eldonisto (m. 1829)
- 1777: Heinrich von Kleist, prusa poeto kaj beletristo, dram-verkisto, sinmortiginto (m. 1811)
- 1785: Thomas Love Peacock, angla poeto, eseisto kaj satiristo, oficisto de Brita Orienthinda Kompanio (m. 1866)
- 1793: Ernst Reinhold, germana filozofo (m. 1855)
- 1801: Justo José de Urquiza, argentina militisto, prezidento de Argentino (m. 1870)
- 1802: Joseph Russegger, aŭstra geologo, vojaĝisto, profesoro (m. 1863)
- 1823: Arnold Ipolyi, hungara romkatolika episkopo, etnografo, arthistoriisto (m. 1886)
- 1824: Julius Hülsemann, germana politikisto kaj juristo (m. 1888)
- 1831: Frederiko la 3-a, germana imperiestro, reĝo de Prusio, vojaĝisto, inspirinta elfosaĵojn en Pergamo kaj Olimpio (m. 1888)
- 1847: Aleksander Lodigin, rusa elektroinĝeniero, kuninventinto de ampolo (m. 1923)
- 1854: Salomon August Andrée, sveda inĝeniero kaj fizikisto, polusa esploristo (m. 1897)
- 1858: Nándor Filarszky, hungara botanikisto (m. 1941)
- 1859: Henri Bergson, franca Nobelpremiita filozofo, ĉefkreinto de intuiciismo (m. 1941)
- 1865: Arie de Jong, nederlanda volapukisto, tradukisto de Nova testamento (m. 1957)
- 1868: Georgi Aktarĝiev, bulgara ĵurnalisto, pioniro de Esperanto, prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio dum ties prospera periodo (m. 1933)
- 1869: Johannes Linnankoski, finna verkisto (m. 1913)
- 1880: Vladimir Ĵabotinskij, ukraina cionisto, ĵurnalisto kaj verkisto, fondinto de Juda Legio dum la unua mondmilito, membro de Monda Cionisma Organizaĵo (m. 1940)
- 1881: Josef Freusberg, germana teologo (m. 1964)
- 1884: Emánuel Brüll, hungara lingvisto kaj bibliotekisto (m. 1951)
- 1885: Martin Schwarz, germana arkitekto (m. 1945)
- 1888: Móric Rados, rumania hungara redaktoro, verkisto pri ekonomiko (m. 1976)
- 1889: Lajos Dávid, hungara apotekisto, profesoro (m. 1962)
- 1893: Georges Ohsawa, japana filozofo, proponinta el okcidenta civilizo bonfarton kaj vivenergion, kreinto de makrobiotiko (m. 1966)
- 1894: Tibor Déry, hungara verkisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1977)
- 1898: Lotte Lenya, aŭstra aktorino kaj kantistino (m. 1981)
- 1904: Petras Lapienė, litova lingvisto, poligloto, folkloristo, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, partoprenanto kiel tradukisto de Internaciaj Floraj Ludoj, kunlaboranto de "Litova Stelo" (m. 1943)
- 1905: Félix Houphouët-Boigny, unua prezidento de Ebur-Bordo (m. 1993)
- 1909: Norberto Bobbio, itala filozofo pri juro kaj politikscienco (m. 2004)
- 1911: Imre Robotos, rumania hungara redaktoro, verkisto (m. 2001)
- 1919
- 1920: Melina Mercouri, greka aktorino, kantistino, politikistino (m. 1994)
- 1925: Ramiz Alia, prezidento de Albanio (m. 2011)
- 1926: Klaus Kinski, germana aktoro (m. 1991)
- 1926: Chuck Berry, usona gitaristo, pioniro de rokenrolo, kantisto kaj kantaŭtoro (m. 2017)
- 1928: Zbyněk Zeman, brita historiisto (m. 2011)
- 1929: Kees Fens, nederlanda eseisto kaj literatura kritikisto (m. 2008)
- 1929: Violeta Chamorro, prezidentino de Nikaragvo, politikistino kaj ĵurnalistino
- 1932: Vytautas Landsbergis, litova muziksciencisto, kunfondinto kaj prezidanto de Sąjūdis, prezidento de Litovio
- 1934: Kir Buliĉov, sovetia sciencfikciisto kaj orientalisto, spertulo pri Sud-Orienta Azio
- 1936: Ottó Indig, hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto kaj kritikisto (m. 2005)
- 1936: Etelka Lukáts Băiaşi, rumania hungara grafikistino
- 1938: Neide Barros Rêgo, brazila instruistino, poetino, deklamantino kaj lirika kantistino, Esperanto-verkistino konata de Brazila Esperanta Parnaso
- 1939: Lee Harvey Oswald, usona krimulo, supozata murdisto de John F. Kennedy, murdita (m. 1963)
- 1939: Flavio Cotti, svisa juristo kaj politikisto, prezidento de Federacia Konsilio (m. 2020)
- 1939: Salvador Miranda, kuba kaj usona historiisto
- 1945: Huell Howser, usona televida ĵurnalisto, komikulo kaj aktoro (m. 2013)
- 1950: Balázs Bábel, hungara ĉefepiskopo kaj profesoro
- 1956: Martina Navrátilová, ĉeĥa tenisistino
- 1959: Mauricio Funes, prezidento de Salvadoro
- 1960: Jean-Claude Van Damme, belga aktoro kaj reĝisoro
- 1960: Craig Cameron Mello, portugala-usona Nobelpremiita biokemiisto, profesoro pri molekula medicino, kies malkovro ebligis genterapion
- 1960: Júlia Molnár, rumania hungara operkantistino
- 1961: Wynton Marsalis, usona ĵaztrumpetisto kaj klasika muzikisto
- 1967: Hunor Kelemen, rumania hungara poeto, politikisto
- 1968: Michael Stich, germana tenisisto
- 1982: Thierry Amiel, franca kantisto
- 1983: Adél Zsigmond, rumania hungara vestodizajnistino
- 1984: Freida Pinto, barata aktorino kaj modelulino
Mortoj
- 33: Vipsania Agrippina, romia damo, filino de Marcus Vipsanius Agrippa, nepino de Cezaro Aŭgusto (n. -14)
- 707: Johano la 7-a, papo (n. nekonata)
- 1035: Sanĉo la 3-a, reĝo de Navaro, grafo de Aragono (n. 990-992)
- 1216: Johano, reĝo de Anglio (n. 1166)
- 1417: Gregorio la 12-a, papo (n. ĉirkaŭ 1327)
- 1480: Eoudong, korea dancistino kaj poetino, pentristino kaj kaligrafo (n. ĉirkaŭ 1430)
- 1503: Pio la 3-a, papo (n. 1439)
- 1541: Margaret Tudor, reĝino de Skotlando (n. 1489)
- 1545: John Taverner, angla komponisto kaj orgenisto (n. ĉirkaŭ 1490)
- 1558: Maria de Aŭstrio, reĝino de Ĉeĥio kaj Hungario (n. 1505)
- 1570: Manuel da Nóbrega, portugala jezuito kaj misiisto en Brazilo (n. 1517)
- 1599: Daniel Adam z Veleslavína, ĉeĥa humanisto, libropresisto, tradukisto kaj organizanto de la literatura vivo en Bohemio (n. 1546)
- 1623: Gergely Vásárhelyi, hungara verkisto, jezuito, oratoro (n. 1562)
- 1646: Isaac Jogues, franca misiisto en Nova Mondo, kanada martiro (n. 1607)
- 1678: Jacob Jordaens, flandra pentristo kaj tapetisto (n. 1593)
- 1775: Paŭlo de la Kruco, itala teologo, mistikulo kaj sanktulo (n. 1694)
- 1802: Ferenc Budai, hungara pastro, historiisto, tutfakulo (n. 1760)
- 1833: Joseph Bellomo, aŭstra aktoro kaj teatrejestro (n. 1754)
- 1853: Johann Fischer von Waldheim, germana anatomo, entomologo kaj paleontologo (n. 1771)
- 1860: Casimiro de Abreu, brazila poeto kaj romanverkisto (n. 1839)
- 1866: Philipp Franz von Siebold, germana kuracisto kaj botanikisto (n. 1796)
- 1871: Charles Babbage, angla matematikisto kaj mekanikisto, aŭtoro de logaritmaj tabeloj (n. 1791)
- 1876: Ferdinand Freiligrath, germana poeto (n. 1810)
- 1878: Karoline Bauer, germana aktorino (n. 1807)
- 1889: Antonio Meucci, usona inventisto, evoluinto de telefona konekto (n. 1808)
- 1898: Franz Magnus Böhme, germana muzikteoriisto kaj pedagogo (n. 1827)
- 1903: Charles Gounod, franca operkomponisto kaj harpisto (n. 1818)
- 1911: Alfred Binet, franca psikologo kaj pedagogo, fondinto de psikometrio, prilaborinto de intelekta kvociento (n. 1857)
- 1918: Koloman Moser, aŭstra artisto de Viena secesio (n. 1868)
- 1927: Josef Thomayer, ĉeĥa kuracisto kaj verkisto, profesoro (n. 1853)
- 1928: Tadeusz Rozwadowski, pola generalo de la aŭstria-hungara armeo, inventisto, kreinto de pola militistaro (n. 1866)
- 1931: Thomas Alva Edison, usona inventisto kaj entreprenisto (n. 1847)
- 1941: Volodimir Svidzinskij, ukraina poeto kaj tradukisto (n. 1885)
- 1942: Mikaelo Nesterov, rusia, sovetia pentristo (n. 1862)
- 1946: Ladislav Šaloun, ĉeĥa skulptisto (n. 1860)
- 1955: José Ortega y Gasset, hispana filozofo, verkisto, eseisto (n. 1883)
- 1963: Endre Kakassy, hungara ĵurnalisto, literaturhistoriisto, tradukisto (n. 1903)
- 1972: Miklós Guzner, hungara kuracisto kaj profesoro (n. 1905)
- 1969: László Buza, hungara juristo kaj profesoro (n. 1885)
- 1977: Andreas Baader, gvidanto de germana terorisma organizo (n. 1943)
- 1977: Hanns Martin Schleyer, germana komercisto, nev-nepo de Johann Martin Schleyer (n. 1915)
- 1984: István Korda, hungara verkisto, poeto, tradukisto (n. 1911)
- 1997: Andrzej Kołaczkowski, pola filologo, poligloto, tradukisto, lektoro de Esperanto ĉe Katolika Universitato de Lublin (n. 1906)
- 2005: Aleksandr Nikolajeviĉ Jakovlev, rusia ekonomikisto kaj politikisto, konceptinto de perestrojko kaj glasnosto (n. 1923)
- 2012: Jerzy Litwiniuk, pola poeto kaj tradukisto (n. 1923)
- 2013: Čestmír Vidman, ĉeĥa verkisto kaj poeto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1921)
- 2021: János Kornai, hungara ekonomikisto, profesoro (n. 1928)
- 2021: Colin Powell, usona militisto kaj politikisto, ministro pri eksteraj rilatoj 2001-2005, afrik-usonano (n. 1937)
- 2023: Erich-Dieter Krause, germana esperantisto (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 18-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|