Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Monda heredaĵo de Unesko

Monda heredaĵo de Unesko
emblemo
statuso de kultura heredaĵo
conservation designation (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
natura heredaĵo • kultura heredo
Lando(j) sen valoro vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Monda Heredaĵo de Unesko konsistas el la monda kulturheredaĵo kaj el la monda naturheredaĵo, ambaŭ de Unesko.

Ĝi enhavas hom-kreitajn respektive naturajn objektojn, kiuj meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975.

UNESKO Mondaj Heredaĵaj Ejoj (interaga mapo)

Priskribo

La Granda Piramido en Gizo

Por esti akceptita en la mondheredaĵon objekto devas elstari en almenaŭ unu el jenaj ses kriterioj:

  • Unika arta valoro
  • Granda kultura influo al iu regionoepoko
  • Ekstrema malofteco aŭ granda aĝo
  • Ekzempla valoro por certa arta evoluo
  • Modela reprezentado de arkitektura epoko
  • Signifo rilate al elstaraj ideoj aŭ historie gravaj personoj

La nocio de "kultura heredaĵo" venas de episkopo Henri-Baptiste Grégoire; ĝi estis konvencie fiksita en la Konvencio de Hago de la 14-a de majo 1954.

La ideo de la monda heredaĵo ekestis reage al la alvoko de Unesko en 1960, savi la monumentojn de Abu Simbel (Nubio) de subakviĝo pro konstruo de la Alta Baraĵo de Asuano.

Unufoje jare la Mondheredaĵa Komitato de Unesko kunvenas por decidi pri novaj heredaĵoj kaj diskuti la staton de jamaj.

En 2020, la listo de Mondaj Heredaĵoj inkluzivis 1 121 ejojn en 167 landoj kaj politikaj entoj (inkluzive de Kosovo kaj la Palestina Aŭtoritato). [1]

  • El tiu tuto, 869 estas kulturaj lokoj, 213 naturaj heredaĵoj.
  • la aliaj 39 estas ambaŭkategoriaj.
  • 53 estas en la "ruĝa listo" de speciale minacataj monumentoj.

Laŭ la Uneska heredaĵa listo, la mondo estas dividitaj en 5 regionoj:

La suba tabelo inkluzivas distribuon de ĉi tiuj regionoj kaj ilia klasifiko en junio 2020:

Regiono Kultura Natura Miksa Tuto Percento
Afriko 53 38 5 96 8.56%
Arabaj landoj 78 5 3 86 7.67%
Azio kaj Oceanio 189 67 12 268 23.91%
Eŭropo kaj Nordameriko 453 65 11 529 47.19%
Latin-Ameriko kaj Karibio 96 38 8 141 12.58%
Tuto 869 213 39 1,121 100%

La unua heredaĵo en la listo estas la insuloj Galapagoj.

La landoj kun la plej multaj heredaĵoj estas Italio kaj Ĉinio kun 55 heredaĵoj, sekvitaj de Hispanio kun 48 heredaĵoj.

Kriterioj

La lokoj elektitaj en la listo de monda heredaĵo devas havi eksterordinaran valoron kaj respondi al almenaŭ unu el la jenaj kriterioj. La ses unuaj kriterioj temas pri kultura heredaĵo, la kvar lastaj pri natura heredaĵo[2].

Kulturo

  • (1) La loko estas majstraĵo de la homa kreemo.
  • (2) Ĝi atestas pri grandega interŝanĝo de influoj, dum difinita periodo aŭ en difinita kultura areo, al disvolviĝo de arkitekturo aŭ tekniko, de monumentaj artoj, de urboplanado aŭ pejzaĝokreado.
  • (3) Ĝi estas unika aŭ almenaŭ eksterordinara atesto pri kultura tradicio aŭ nuna aŭ iama civilizo.
  • (4) Ĝi estas elstara ekzemplo de speco de konstruo aŭ de arkitektura aŭ teknika komplekso aŭ de pejzaĝo, kiu ilustras gravan periodon de homa historio.
  • (5) Ĝi estas elstara ekzemplo de tradicia homa vivejo, de tradicia uzado de tero aŭ maro, kaj bone prezentas kulturon (aŭ kulturojn) aŭ interagon de homo kun la ĉirkaŭa medio, precipe kiam la medio iĝis damaĝebla pro nemalfarebla ŝanĝo.
  • (6) Ĝi estas rekte aŭ materie asociita kun okazaĵoj aŭ vivaj tradicioj, ideoj, kredoj aŭ artaj kaj literaturaj verkoj havantaj eksterordinaran universalan signifon. (La komitato konsideras, ke tiu kriterio prefere uzindas kune kun aliaj kriterioj).

Naturo

  • (7) Ĝi prezentas naturajn fenomenojn aŭ lokojn kun eksterordinaraj natura beleco kaj estetika graveco.
  • (8) Ĝi estas elstara ekzemplo de gravaj paŝoj en la historio de Tero, inkluzive de vivo, geologiaj procezoj ludantaj rolon en la formiĝo de signifaj terformoj aŭ elementoj de fizika geografio.
  • (9) Ĝi estas elstara ekzemplo de ekologiaj kaj biologiaj procezoj ludantaj rolon en evoluo kaj disvolviĝo de ekologiaj sistemoj kaj komunumoj de teraj, akvaj, ĉemaraj kaj maraj kreskaĵoj kaj bestoj.
  • (10) Ĝi enhavas la naturajn vivejojn plej ekzempligajn kaj gravajn por konservado de biologia diverseco, inkluzive de tiuj, kie vivas endanĝerigitaj specioj havantaj eksterordinaran universalan valoron laŭ vidpunkto de scienco aŭ konservado.

Naturaj heredaĵoj

Ĝi konsistas el naturaj objektoj (montoj, plantoj, pejzaĝoj ktp.), kiuj pro sia ekstrema malofteco meritas specialan protekton. Bazo por tiu protekto estas konvencio de Unesko decidita en 1972 en Stokholmo, kiu ekvalidis en 1975.

Kelkaj objektoj estas protektindaj kaj el kultura kaj el natura vidpunktoj.

Laŭ kontinentoj

Ekzemploj de naturheredaĵaj objektoj estas:

En Afriko

En Ameriko

En Azio

Galerio

En Eŭropo

En Oceanio

Laŭ landoj

Listoj de objektoj troveblas ĉe:

Kulturaj heredaĵoj

Kelkaj objektoj estas protektindaj kaj el kultura kaj el natura vidpunktoj.

Ekzemploj de kulturheredaĵaj objektoj estas:

Vidu ankaŭ

Bildaro

Referencoj

  1. En 2013 ekzistas 981 heredaĵoj en 160 landoj: el ili 759 estas kulturaj kaj 193 naturaj heredaĵoj, 29 estas ambaŭkategoriaj, 44 estas en la "ruĝa listo" de speciale minacataj monumentoj.
  2. The Criteria for Selection (angle). Unesko. Alirita 29-an de junio 2013 .
  3. Unesco : [1].
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9