Aleksandr Menŝikov
Aleksandr Daniloviĉ MENŜIKOV (ruse Александр Данилович Меншиков [aliksandr danilaviĉ menŝikaf]; naskiĝis la 6-an[jul.]/ 16-an de novembro 1673[greg.] en Moskvo, mortis la 12-an de novembro[jul.]/ 23-an de novembro 1729[greg.] en ekzilo al Siberio) estis rusia ŝtata kaj milita aganto, persona helpanto de Petro la Granda, post ties morto fakta reganto de Rusia Imperio en 1725-1728. Naskiĝinta en nenobela familio, li ekhavis titulojn de princo kaj Iĵora duko (la sola rusa nobelo kun titulo de duko). Menŝikov kun granda fervoro helpadis la caron en liaj reformoj, tamen li ankaŭ famiĝis pro sia monavido: kelkfoje oni eltrovis, ke li alproprigis grandajn sumojn de ŝtata mono. Tamen ĉiam Petro la Granda pardonis al Menŝikov, konsiderante lian grandan valoron por la renovigata ŝtato. Interesaj faktoj
|