Li iĝis reĝo de Bohemio en 1253 post la morto de sia patro Venceslao la 1-a, ĉar lia pli aĝa frato Ladislao estis mortinta.
Krome li estis duko de Aŭstrio, duko de Stirio kaj duko de Karintio kaj Krajno.
Li fondis plurajn urbojn kaj subtenis la burĝan ekonomion, interalie per varbado de eksterlandaj, precipe germanaj ministoj.
En 1278 Přemysl Otakar kaj Rudolf batalis sur Moravia Kampo pri la imperiestreco.
Rudolf venkis, kaj Přemysl Otakar estis post la batalo murdita en la batalkampo.
la 3-an de aprilo de 1254 per kontrakto en Budino alidividita babenberka heredaĵo. Přemysl Otakar la 2-a fariĝis aŭstria duko kaj sinjoro de regiono de Plitenio kaj Travenio. Resto de Stirio fariĝis posedaĵo de hungara reĝo Béla la 4-a.
1254 – 1255 Přemysl Otakar la 2-a partoprenis en kruckavalira militiro ĝis Prusio. Li fondis ĉi tie burgon Kralovec (nuna Kaliningrado).
1256 naskiĝo de eksteredzeca filo Mikolao, pli malfrua duko opavia, kiu igis senkapigi Závišon el Falkenstein. (li mortis en 1318)
1257 en batalo ĉe Muhldorfo Přemysl Otakar la 2-a estis malvenkita per soldataroj de bavaria duko, en kies teritorion li entreprenis militiron pro konfliktoj pri regiono de Sušice. La saman jaron li kompensis siajn perdojn per novaj teritoriaj akiraĵoj en regiono de Mejso.
1257 en Bohemio estis enkondukita inkvizicio por persekutado de herezuloj.
1258 naskiĝo de eksteredzeca filino Anneto (edzo Bavoro el Strakonice).
1259 naskiĝo de eksteredzeca filino Elizo (edzo Oldřich el Drnholec).
1271 post vico da etaj interkvereloj kontraŭ la hungara reĝo Stefano la 5-a, dum kiuj Přemysl la 2-a kelkfoje enveturis frunte de ĉeĥa nobelaro ĝis Hungario konkerinte la tutan Slovakion, li akiris en sian tenadon sankt-stefanajn kronadjuvelojn kaj li fermis kun Stefano la 5-a pacon.
la 27-an de septembro de 1273 anstataŭ Přemysl elektita kiel romia reĝo Rudolfo Habsburga. Přemysl ne agnoskis lian elekton sendinte al li almozulan tornistron.
ĉirkaŭ 1273 naskiĝo de filino Marketo (ŝi mortis en 1285).
1275 Rudolfo Habsburga ĵetis sur Přemyslon romian anatemon.
1276 Rudolfo Habsburga invadis Aŭstrion kaj Stirion kaj tiea nobelaro, malkontenta kun politiko de dura mano de Přemysl, aliĝis al lia flanko. Tiun ĉi situacion eluzis ankaŭ parto de ĉeĥa nobelaro gvidita de Záviš el Falkenstein.
la 25-an de novembro de 1276 Přemysl estis devigita fermi kun Rudolfo pacon kaj rezigni pri ĉiuj siaj teritoriaj akiraĵoj.
ĉirkaŭ 1278 estiĝis landaj tabuloj, en kiuj estis registrataj enskriboj pri traktadoj de la ĉeĥa landa juĝejo.
la 26-an de aŭgusto de 1278 hoplitoj kaj la t.n. feraj kavaliroj de Přemysl Otakar la 2-a estis malvenkitaj de Rudolfo Habsburga, kies soldataro estis preskaŭ duoble pli granda ol soldataro de Přemysl la 2-a, en batalo sur Morava kampo. Přemysl la 2-a ĉi tie pereis post tio, kiam li estis kelkfoje trapikita per lanco. Bohemio poste restis 5 jarojn sen reĝo.