Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Bořivoj la 1-a

Bořivoj la 1-a
Duko de Bohemio
Bapto de princo Bořivoj kaj lia edzino Ludmila
Bapto de princo Bořivoj kaj lia edzino Ludmila
Regado 875?-889?
Antaŭulo nekonata
Sekvanto (Svatopluk la 1-a) Spytihněv la 1-a
Persona informo
Bořivoj I.
Naskiĝo ĉ. 855
en Duklando Bohemio
Morto ĉ. 890
en Duklando Bohemio
Religio kristanismo
Familio
Dinastio Premislidoj vd
Patro Hostivít (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ludmila de Bohemio Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Vratislav la 1-a, Spytihněv la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bořivoj la 1-a Pri tiu ĉi sono aŭskultu prononcadon de la nomo (naskiĝis inter 852? kaj 855?, mortis inter 888? kaj 891?) estis la unua historie certa reganto de Bohemio kaj samtempe la unua reganto kristana. Laŭ la kroniko de Kosmas li estis Premislido kaj filo de fabla Hostivít. Oni pensas, ke Fuldaj analoj de frankoj skribas pri li kiel pri princo Goriwei.

La vivo de Bořivoj kaj postaj spekulacioj pri li

La persono de Bořivoj estas konata el kelkaj historiaj aŭ literaturaj fontoj. Celo de tiuj ĉi fontoj ne estis ĉiam desegni la pasintecon fidele, sed montri ĝin bela por aŭtoro, la latina eklezio aŭ samtempa reganto, kaj laŭokazajn truojn en la vico de okazaĵoj kompletigis fantazio de aŭtoro, inspirata iam per aliaj okazoj. Tion faris ofte ankaŭ Kosmas.

La sidejo de Bořivoj eble estis devene Levý Hradec. Li estis edziĝinta kun Ludmila (poste sanktigita) el gento de Pšovanoj aŭ de Soraboj. El tiu ĉi edziĝo ekestis kelkaj gefiloj, el kiuj estas konataj nur liaj filoj kaj sekvantuloj Spytihněv la 1-a kaj Vratislav la 1-a.

En la jaro 872 li subtenis la grandmoravian princon Svatopluk-on en lia konflikto kun la orientfranka reĝo Ludoviko la Germano kaj en tiu tempo Bohemio estis ankaŭ dependa pri Grandmoravia regno.

Laŭ la legendo de Kristiano Strachkvas Bořivoj kun sia edzino akceptis la bapton de la ĉefepiskopo Metodo. Precizigo de la dato estas problema, plej ofte oni metas ĝin ĉirkaŭ la jaro 880, D. Třeštík mencias la jaron 883.

Bořivoj konstruigis en Levý Hradec la unuan kristanan preĝejon en Bohemio, rotondon konsekritan al sankta Klemento. Dum lia regado en Bohemio komencis vastiĝi la kristana religio. Okaze de sia bapto Bořivoj ankaŭ agnoskis la superregadon de Svatopluk. La politika evoluo (akcepto de kristanismo kaj politika dependo pri Granda Moravio) kaŭzis eĉ ribelon de ĉeĥaj eminentuloj kaj mallongdaŭran forpelon de Bořivoj, dum kiu ekregis princo Strojmír, ĉeĥo ekzilanta en Bavario.

Estas eble, ke Bořivoj venkis la ribelon kun helpo de Svatopluk. Male Kristián skribas, ke la ĉeĥoj mem forpelis Strojmír-on kaj denove Bořivoj-on surtronigis. Poste Bořivoj konstruigis sur krutaĵo super rivero Vltava pluan kristanan preĝejeton, konsekritan ĉifoje al Maria La Virgulino. Tio okazis proksime de altaĵo Žiži, kie ekzistis eble pagana oferejo. Staris ĉi tie ankaŭ ŝtona princa trono, kien estis solene seĝigitaj novaj regantoj, elektitaj de triba eminentaro. Tiamaniere esprimis la princo la venkon super la paganaj ribelintoj.

Antaŭaj historiistoj opiniis, ke Bořivoj poste translokiĝis kaj komencis konstrui Pragan burgon. Hodiaŭ oni alskribas la konstruadon sur la praga altaĵo nur al la sekvanto de Bořivoj Spytihněv la 1-a (vidu ekz. laborojn de D. Třeštík).

Bořivoj mortis versimile en la jaro 889 aŭ 888, post li ekregis por mallonga tempo grandmoravia princo Svatopluk kaj post lia morto en la jaro 895 la filo de Bořivoj, Spytihněv la 1-a.

Laŭ kelkaj teorioj Bořivoj devenis el Granda Moravio, ne el Bohemio. Laŭ antropologiaj esploroj de lia ostaro kunigis lin kun Svatopluk la sama sangogrupo kaj ankaŭ rara anomalio de oreldukto. Estas do eble, ke li estis parenco de Svatopluk, probable lia kuzo (eble filo de grandmoravia princo Rostislav). Dum ekesto de literaturaj fontoj regis en Moravio ĉeĥaj regantoj de katolika kredo, do ne estis intereso propagandi apartenon de la unua historia Premislido al moravia dinastio kaj greka kredo. Malnovslava legendo pri ermito Ivan laŭvorte asertas, ke Bořivoj estis de greka kredo.

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9