La 4-a de aŭgusto estas la 216-a tago de la jaro (la 217-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 149 tagoj restas.
Je la 4-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- 70: Templo de Jerusalemo estis detruita de la armeo de Romio sub komando de Tito
- 367: Venonta romia imperiestro Graciano ricevis la titolon Augustus - nomumita de sia patro Valentiniano la 1-a kaj asociita kun la trono en la aĝo de 8 jaroj
- 1060: Filipo la 1-a iĝis reĝo de Francio
- 1181: Oni observis eksplodon de Supernovao SN 1181
- 1265: Batalo de Evesham dum kiu grava angla ribelo malvenkis okazinta en Worcestershire
- 1306: Olomouc/Olmütz: murdo de la ĉeĥa reĝo Venceslao la 3-a kaj nekronita reĝo de Pollando - fino de la unua dinastio de Premislidoj, ilian lokon okupis Luksemburga dinastio
- 1326: En Moskvo fondiĝis rusortodoksa Katedralo de la Dormado dediĉita al Endormiĝo de la Dipatrino - unua ŝtona templo
- 1392: Vytautas laŭtraktate kun Ladislao la 2-a Jogajlo ricevis duklandon Trakai kaj iĝis fakta reganto de Litovio
- 1444: En Szeged reĝo de Pollando kaj Hungario Ladislao la 3-a rompis pro persvado de papa legato la antaŭnelongan pactraktaton kun Otomana Imperio, kaj ankaŭ kontraŭ opinioj de konsilantoj - rezulte pereis en la batalo de Varna
- 1496: Sankta Domingo fondiĝis - unua urbo en la Nova Mondo, nun la ĉefurbo de Dominika Respubliko
- 1532: Unuiĝo de Bretonio al Francio: reĝo de Francio Francisko la 1-a alligis la feŭdon Bretonio al Francio
- 1578: Dum la batalo de tri monarkoj en Afriko portugala reĝo Sebastiano la 1-a malaperis - dinastio Aviso ĉesis ekzisti post la morto de Henriko la 1-a
- 1651: Trupoj de Grandprinclando Litovio konkeris Kievon
- 1666: Dua angla-nederlanda milito: marbatalo de North Foreland (Kent) komenciĝis - gajnita de angla ŝiparo sekvan tagon
- 1687: Ivan Mazepa iĝis gvidanto de ukrainaj maldekstradnepraj kozakoj
- 1693: Ĉampanjo: franca benediktano Dom Perignon inventis ŝaŭmvinon ĉampano
- 1704: Milito de hispana sukcedo: Ĝibraltaro estis okupita de angla armeo (laŭ gregoria kalendaro uzata en Hispanio)
- 1708: Hungario: liberecbatalo de Rákóczi kontraŭ Habsburga monarkio fiaskis
- 1770: Aŭstralio: James Cook eknomis malkovritan beston kanguruo
- 1782: Volfgango Amedeo Mozarto nuptis kantistinon Constanze Weber
- 1783: Kataklisma erupcio de Monto Asama, unu el la plej aktivaj vulkanoj en Japanio, mortigis ĉirkaŭ 1 400 homojn kaj pliigis malsategon, rezultigante pluajn 20 000 mortojn
- 1783: En Georgijevsk estis subskribita Traktato de Georgijevsk inter Rusia Imperio kaj Kartvela reĝlando iĝanta rusia protektorato
- 1789: Komence de la Franca revolucio de 1789 dumnokte la privilegiitaj sociaj tavoloj rezignis de siaj privilegioj
- 1812: Franca invado al Rusio: apud Smolensk kuniĝis armeoj de Michael Andreas Barclay de Tolly kaj Pjotr Bagration
- 1836: En Moskva Kremlo oni sokle starigis Caro-sonorilon
- 1854: Flago de Japanio estis establita kiel oficiala flago por flirti ferdeke de japanaj ŝipoj
- 1870: Armeo de la Reĝlando Prusio invadis Alzacon
- 1879: Alzaco kaj Loreno iĝis teritorioj de Germanio
- 1883: En Martin fondiĝis Matica slovenská, Nacia Kultura Instituto de Slovakio
- 1897: En Hispanio oni trovis damon de Elĉo, skulptaĵon de iberoj datitan inter la 5-a kaj 4-a jarcento a.K.
- 1903: Pio la 10-a iĝis papo
- 1905: Argentina futbalklubo Estudiantes de La Plata fondiĝis
- 1914: Unua Mondmilito: Germana Imperiestra Regno invadis Belgion atakante Lieĝon, reage Britio ultimatis kaj deklaris militon al Germanio - mara blokado de Germanio komenciĝis; Woodrow Wilson deklaris neŭtralecon de Usono en la milito; germana armeo eniris Kalisz - sekvis neatenditaj amasaj reprezalioj, dekkelktaga sistema pripafo de artilerio, pafmortigado kaj subbruligoj, pro kio 95% da konstruaĵoj de la Malnova Urbo falis kaj restis 5 el 70 mil loĝantoj - rompo de la 4-a konvencio de Hago, la militkrimon priskribis pola verkistino Maria Dąbrowska; en Lvovo fondiĝis Asocio por Liberigo de Ukrainio kun Dmitro Doncov
- 1916: Liberio deklaris militon al Germanio; Danio vendis al Usono Virgulininsulojn
- 1919: En Budapeŝton eniris armeoj de Ĉeĥoslovakio kaj Rumanio por likvidi Hungaran Sovetrespublikon; Muzeo Rodin malfermiĝis en Parizo - unu el la plej popularaj en Francio, post Luvro, Versailles kaj Musée d'Orsay
- 1920 Soveta-Pola Milito: Ruĝa Armeo iranta al Berlino tra la "kadavro de blanka Pollando", kaj pretiĝanta eniri Varsovion, kunveturigis Provizoran Revolucian Komitaton de Pollando (nova regopovo por poloj), kies gvidantoj Feliks Dzerĵinskij, Julian Marchlewski kaj Feliks Kon ordonis ruslingve plenumendaĵon ne nur sur la terenoj de nova Pola Soveta Respubliko, sed ankaŭ sur aparte menciitaj terenoj de Litovio, Belorusio, Ukrainio, Volinio kaj Podolio: ĉiujn danĝerulojn por socialisma revolucio en Pollando, ĉiujn reprezentantojn de la pola granda burĝaro kaj nobelaro, ĉiujn konatajn de sia simpatio al blankaj poloj aresti kaj direkti al koncentrejoj — bolŝevikoj enkondukis gulagojn sur la eŭropan kontinenton jam en 1918; En Bytom oni fondis Silezian Asocion de Piedpilko kun la sidejo en Katowice - unu el 16 vojevodiaj
- 1922: En okupata de bolŝevikoj Buĥara emirlando mortfalis turka militisto kaj gvidanto de Junaj Turkoj Enver Paŝao
- 1924: Dua Pola Respubliko: armita soveta taĉmento nokte atakis urbon Stołpce (nun en Minska regiono) pafmortigante 7 policanojn kaj urban oficiston kun prirabo de terorigitaj loĝantoj
- 1936: Ĉefministro de Grekio Ioannis Metaxas enkondukis krizostaton
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanoj pafmortigis en Firlej (nun urba kvartalo) 10 personojn alveturigitajn de malliberejo en Radom; Nord-Afrika kampanjo: itala armeo de Abisinio eniris al Brita Somalio
- 1941: Germana polico en Varsovio organizis surstratan kaptadon de komercantoj, kiuj ne havis oficialan permeson; sovetaj regopovoj liberigis de malliberejo Lubjanka polan brigadan generalon Władysław Anders, kiu en interparolo kun Lavrentij Berija eksciis, ke la polaj regopovoj indikis lin kiel komandanton de la kreota Pola Armeo en Sovetunio; Orienta Fronto: en Ukrainio armeoj de la Sud-Okcidenta Fronto evakuiĝis de Kirovograd
- 1942: Pola Rezistomovado: en distrikto Lublin germanoj konstatis intensan disvolvon de partizana movado; en Varsovio aperis skolta konspira dusemajnrevuo "Drogowskaz" (Vojmontrilo); germana 4-a Kirasita Armeo tra rivero Aksaj atakis nord-orienten
- 1943: Operaco Reinhardt: germana polico pafmortigis en ruinoj de Varsovia geto ne malpli ol dekkelkajn personojn kun supozata juda nacieco, kaj en Gralewo 10 virojn pro onidira bruligo de sekal-stoko; Volini-Galicia genocido: taĉmento de ukraina polico pafmortigis en Lipno (proksime al Jędrzejów) 16 personojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo el areo Włoszczowa pripafis germanan trajnon kun soldatoj, kaj batalis kontraŭ ĝendarmaro kaj polico; Sovetunio: partizana grupo de generalo Sidor Kovpak frakasis germanan garnizonon en Delatyn (Ivano-Frankivska provinco)
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): unua periodo de ĉi tiu insurekcio finiĝis kun konkero de 6 kvartaloj, sed poloj ne sukcesis akiri pontojn kaj fervojajn stacidomojn; Skolta Kampa Poŝto kreiĝis en la tuta liberigita urbo (averaĝe oni liveris po 3-6 mil leteroj); unuafoje tri polaj aviadiloj de Royal Air Force sukcesis ĵeti helpon al batalanta Varsovio super la Hebrea tombejo de Varsovio kaj la Tombejo Powązki en Varsovio; por subpremi la ribelon estis taskigita generalo de Waffen-SS Erich von dem Bach-Zelewski - komenciĝis serioj da pogromoj en la kvartalo Ochota (kun rabo kaj seksperfortoj), kies ĉefa kaŭzinto estis Brigado de SS RONA (Rusa Liberiga Popola Armeo) sub komando de Bronisław Kaminski kaj Oskar Dirlewanger - entute pereis 10 mil de ĝiaj loĝantoj; la plej eminenta en juna generacio soldato-poeto K. Baczyński estis pafmortigita de germana kaŝpafisto; sovetaj regopovoj trovis apud Lublin radiostacion de la Enlanda Armeo; en Kielce-regiono grupiĝo de EA batalis kontraŭ germanoj en vilaĝo Ceber — 40 germanoj pereis, 109 iris al mallibero; Ruĝa Armeo konkeris Sędziszów Małopolski kaj Mielec — kutime 3 tagojn poste NKVD-taĉmentoj per teroro altrudis duan sovetan okupadon; C. Mannerheim iĝis prezidento de Finnlando; usona 8-a Aviada Armeo atakis eksperimentan centron Peenemünde produktantan raketojn V-2 - oni ĵetis 466 tunojn da bomboj; en Amsterdamo Anne Frank kun sia familio estis arestita de Gestapo
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: partizanaj taĉmentoj de kapitano Antoni Heda kun du aliaj liberigis nokte de la 4-a/5-a en Kielce 600 malliberigitojn
- 1947: Pollando: en komunista Armea Juĝejo en Varsovio komenciĝis montra proceso surbaze de falsigitaj dokumentoj pri spiona agado de ĉefredaktoro de "Gazeta Ludowa” (Popola Gazeto), kaj de unu pastro kaj estinta komunista funkciulo
- 1950: Premiero de la usona filmo Bulvardo de la sunsubiro de Billy Wilder
- 1956: Barato: apud Mumbajo unua azia nuklea reakciujo ekfunkciis
- 1964: Afrikusona Civilrajta Movado: 3 batalantoj pri civilrajtoj estis trovitaj murditaj en Misisipio post ilia malapero la 21-an de junio
- 1964: Vjetnama milito: en Usono Nacia Sekureca Agentejo false asertis, ke usona destrojero estis atakita la duan fojon de nordvjetnamaj ŝipoj en la Vjetnama golfo, pro kio Usona kongreso rezoluciis pri uzo de milita forto
- 1965: Kukinsuloj (Insularo Cook), ricevas staton de memstara administrado, libere ligitaj kun Novzelando
- 1967: Unua muzikalbumo The Piper at the Gates of Dawn de Pink Floyd aperis
- 1969: Reĝlando Libio: reĝo Idris abdikis
- 1972: Italio: atako al nafto-dukto farita de Nigra septembro en San Dorligo della Valle
- 1974: San Benedetto Val di Sambro: 12 personoj pereis en bomba atenco farita de italaj novfaŝistoj kontraŭ rapidega trajno inter Romo kaj Munkeno
- 1975: Japana Ruĝa Armeo prenis 52 ostaĝojn en ambasadejoj de Svedio kaj Usono en ĉefurbo de Malajzio - Kuala-Lumpuro, postulante de la japana registaro liberigon de 5 arestitaj membroj
- 1979: Francesco Cossiga iĝis ĉefministro de Italio
- 1983: Bettino Craxi kiel unua socialisto iĝis ĉefministro de Italio; Supera Voltalando: Thomas Sankara per puĉo iĝis prezidento
- 1984: Supera Voltalando ŝanĝis nomon al Burkino
- 1995: Jugoslavaj Militoj: Kroata Armeo iniciatis Operacon Ŝtormo sub gvido de generalo Ante Gotovina - la lastan gravan batalon de Kroata Sendependiga Milito kaj la plej grandan eŭropan terbatalon ekde la dua mondmilito
- 1998: Ĉinio: kontraŭinundaj digoj kaj bulvardoj laŭlonge de Jangzio disfalis: 2000 mortigitoj kaj pli ol 100 000 vunditoj
- 2005: Ferenc Mádl iĝis prezidento de Hungario
- 2007: Kosmoesploro: NASA direkte al Marso lanĉis kosmosondilon Fenikso, kiu trovis tie akvon
- 2009: La plej alta montpinto de karibia ŝtato Antigvo-Barbudo - Boggy Peak (402 m) - estis alinomita al Mount Obama
- 2013: Siria enlanda milito: batalo de Salma (gubernio Latakia) komenciĝis - dum du semajnoj 400 personoj pereis, en tio duono murdita de fanatikaj islamanoj
- 2017: Video-filmeto al kanto Despacito ekfuroregis jutube - kiel unua en la historio de YouTube atingis 3 miliardojn da vidaĵoj (al la kanto de portorika artisto Luis Fonsi)
- 2020: Pollando: en Krakovo apud la holmo al Tadeusz Kościuszko okazis solena inaŭguro de la sidejo de komandejo de la 5-a Korpuso de Usona Terarmeo, ekgvidata de poldevena armea generalo John Kolasheski; Eksplodoj en Bejruto: rezulte de la eksplodo de 3 mil da tunoj de amonia nitrato en havena magazeno 218 personoj pereis kaj pli ol 7,5 mil vundiĝis, ĉiu 10-a loĝanto de la ĉefurbo de Libano restis sen tegmento super la kapo, duono de libananoj vivas lime de malriĉeco (pro enmigrintoj kaj manko de registaro)
- 2022: 162 tago de la Invado de Rusio en Ukrainion: Pasinttage 30 lokoj en Ukrainio estis pripafitaj, 16 personoj pereis, kelkdeko estis vundita; el komuniko de ukraina ĝenerala akuzistejo rezultas, ke ĝis nun rusoj faris 26 465 krimojn, en tio 25 473 havas ligon kun la rompo de kutimoj kaj rajtoj de la milito, 73 - kun planado, preparado kaj komenco de agresa milito, 27 kun milita propagando, kaj 892 estas aliaj krimoj; ukrainoj detruis komandejon de 22-a Armea Korpuso de Nigramara floto de Rusio en Ĉornobajivka (pereis 31 personoj); instruistino de la angla el Penza kondamnita al 5 jaroj da mallibero pro eldiro pri la milito; en arbaro de Kieva provinco estis trovitaj 7 viroj suspektitaj pri flankataka agado; en Torecko rusoj pripafis bushaltejon - 8 personoj mortigitaj, 4 estas vunditaj. Mondreago: Estona registaro decidis forigi ĉiujn sovetajn monumentojn (200 ĝis 400); Tvitero de RIA Novosti estis blokita en EU kaj Britio; Amnestio Internacia raportis pri la milito — prezidanto de Ukrainio kondamnis ties selektecon kaj tion, ke la kulpon transmetas de la kaŭzinto al ties viktimo; Kremlo verkas manlibron por amaskomunikiloj — la milito estas "moderna ukraina konflikto", ekzemple Rusio defendas "fratajn naciojn" kaj "estas flanke de premataj personoj"; Kanado rekomencis instrui ukrainajn soldatojn — sendas 225 instruktorojn al Britio; Usono transdonos al WHO preskaŭ 2 mln da dolaroj por apogo de ukraina sanservo; regopovoj de Berlino ne konsentis ekspozicii detruitan rusan armilaron — pli frue montris ĝin Kievo, Varsovio, Vroclavo, Poznań kaj Prago; laŭ enketo 2/3 de la loĝantoj de la plej grandaj 12 polaj urboj engaĝiĝis helpi al ukrainaj rifuĝintoj
- 2023: Du ukrainaj senpilotaj boatoj atakis bazon de rusa mararmeo apud Novorossijsk — damaĝita granda militŝipo; rusoj devigas skipon de Zaporiĵa Nuklea centralo akcepti rusan civitanecon minacante per reprezalioj; korpoj de laŭvicaj 44 soldatoj estis alvenigitaj al Ukrainio; laŭ Sekurec-Servo de Ukrainio Rusio planas provokon en naftorafinejo de Mazir por altiri belorusan armeon al la milito; ukraina armeo trarompis sude en kelkaj lokoj unuan defendlinion kaj ŝoviĝis al la meza. Mondreago: En Pollando estis arestita beloruso kiel la 16-a porrusa spiono; julie Putin subskribis rekordan nombron de sekretaj dekretoj – 62% de dokumentoj ne estis publikigitaj, plejparte ili koncernis distingojn de veteranoj, ankaŭ postmorte; dum 5 monatoj kontraŭsankcia Armenio pli ol 3-foje pligrandigis sian eksporton al Rusio; juĝejo en Moskvo verdiktis 19 jarojn da mallibero por Aleksej Navalnij — Britio alvokas al tuja liberigo, Usono kondamnis Rusion
Naskiĝoj
- 1521: Urbano la 7-a, papo, inkviziciisto, mortinta post 12 tagoj pro malario, nekronita (m. 1590)
- 1707: Johann August Ernesti, germana filologo kaj teologo (m. 1781)
- 1719: Johann Gottlob Lehmann, germana mineralogo kaj geologo, kunmalkovrinto de kromio kaj kunfondinto de stratigrafio (m. 1767)
- 1755: Rodrigo de Sousa Coutinho, portugala politikisto kaj politika verkisto (m. 1812)
- 1783: Domingo Caycedo, kolombia politikisto, vicprezidanto de Granda Kolombio kaj de la Respubliko de Nova Granado (m. 1843)
- 1792: Percy Bysshe Shelley, angla poeto, reprezentanto de la romantismo, rete legebla en esperanto (m. 1822)
- 1792: Edward Irving, skota kleriko, viziulo kaj mistikulo, konsiderata antaŭulo de karisma movado (m. 1834)
- 1802: Ludwika Śniadecka, pola nacia agantino en Turkio (m. 1866)
- 1804: Karl Friedrich Hermann, germana klasika filologo kaj arĥeologo (m. 1855)
- 1805: William Rowan Hamilton, irlanda matematikisto kaj fizikisto, konata de la Hamiltona principo (m. 1865)
- 1839: Calixto García, kuba generalo, gvidanto de kontraŭhispanaj ribeloj (m. 1898)
- 1844: Ilja Jefimoviĉ Repin, rusia pentristo, membro de la komunumo Peredviĵniki (m. 1930)
- 1855: Géza Nagy, hungara arkeologo kaj etnografo (m. 1915)
- 1859: Knut Hamsun, norvega Nobelpremiita verkisto (m. 1952)
- 1866: János Drumár, hungara verkisto kaj muzikhistoriisto (m. 1922)
- 1871: Jeanne Flourens, franca komercistino, membrino de Lingva Komitato, Esperanto-verkistino, aŭtorino de esperantlingva komedio La Fianĉiniĝo de Sovaĝulineto (m. 1928)
- 1879: Dózsa Szilágyi M., hungara, rumania hungara pastro (m. 1949)
- 1880: Jerzy Loth, pola geografo, etnografo, rektoro, sporta aganto, fondinto de Rotario-Klubo, esploristo de Ameriko kaj Afriko, plurjara prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (m. 1967)
- 1880: Domokos Gyallay, hungara ĵurnalisto (m. 1970)
- 1884: Béla Balázs, hungara verkisto (m. 1949)
- 1886: Ernst Polak, aŭstra literaturkritisto, ĵurnalisto kaj literaturagento (m. 1947)
- 1890: Erich Weinert, germana komunisma politikisto kaj artisto
- 1892: Domokos Sipos, hungara verkisto, poeto, oficisto (m. 1927)
- 1891: Margit Makay, hungara aktorino (m. 1989)
- 1896: József Lengyel, hungara verkisto, poeto, ĵurnalisto (m. 1975)
- 1899: Joan Font i Giralt, kataluna pastro, partoprenanto de UK 1909, prezidanto de IKUE, red. de la revuo "Espero Katolika", prezidanto de kelke da Floraj Ludoj en Katalunio, dum UK 1931 gajnis konkurson iĝante oratoro, murdita (m. 1936)
- 1900: Elizabeth Bowes-Lyon, reĝino de Britio, edzino de Georgo la 6-a (m. 2002)
- 1901: Louis Armstrong, usona ĵazmuzikisto, trumpetisto kaj kantisto (m. 1971)
- 1903: Ferenc Heves, hungara ĵurnalisto kaj publicisto (m. 1973)
- 1904: Witold Gombrowicz, pola verkisto, reprezentanto de ekzistadismo kaj postmodernismo, konata de la romano Ferdydurke (m. 1969)
- 1904: József Trózner, hungara komponisto, dirigento (m. 1989)
- 1909: Eva Kemlein, germana fotistino (m. 2004)
- 1912: Raoul Wallenberg, sveda arkitekto, entreprenisto, diplomato, malaperinto, justulo inter la popoloj (m. 1947)
- 1912: Aleksandr Daniloviĉ Aleksandrov, soveta kaj rusia matematikisto, fizikisto, filozofo kaj montogrimpisto (m. 1999)
- 1917: Karl Wlaschek, aŭstra entreprenisto, pianisto, miliardulo (m. 2015)
- 1917: Janka Bryl, belorusa verkisto, parlamentano de Belorusa SSR (m. 2006)
- 1921: Herb Ellis, usona ĵaz-gitaristo, virtuozo de elektra gitaroj (m. 2010)
- 1924: György Szabad, hungara historiisto, politikisto (m. 2015)
- 1925: Ryszard Kossobudzki, pola soldato de Enlanda Armeo, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio (m. 2012)
- 1928: Flóra Kádár, hungara teatra kaj filma aktorino, voĉoaktoro (m. 2003)
- 1929: Jaser Arafat, palestina politikisto, aktivulo de Organizaĵo por Liberigo de Palestino, Nobelpremiita prezidento de Palestina aŭtonomio, murdita (m. 2004)
- 1931: Kazimierz Świtoń, pola sindikatisto, kunkreinto de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj kaj silezia "Solidareco", kunkreinto de Liberaj Sindikatoj de Supra Silezio, parlamentano (m. 2014)
- 1935: Árpád Hudy, rumania hungara ĵurnalisto kaj lingvisto, publikiginta interalie en "Korunk"
- 1935: József Kolumbán, rumania hungara matematikisto, redaktoro de "Matematikai és Fizikai Lapok"
- 1936: Assia Djebar, alĝeria romanverkistino, tradukistino kaj filmreĝisorino, feministino (m. 2015)
- 1937: Péter Korniss, hungara fotisto, fotoraportisto, fotoartisto
- 1942: Éva Katona, hungara aktorino
- 1943: Ulrich Lins, germana historiisto, politika sciencisto, japanologo kaj esperantisto, estrarano de TEJO, kunradektoro de "Kontakto", vicprezidanto de UEA, aŭtoro de La danĝera lingvo kaj kunaŭtoro de Esperanto en Perspektivo
- 1953: Stanisław Pyjas, pola studento, opoziciisto, kies murdo estigis Studentan Komitaton de Solidareco, amiko de Bronisław Wildstein (m. 1977)
- 1960: José Luis Rodríguez Zapatero, ĉefministro de Hispanio
- 1961: Barack Obama, prezidento de Usono 2009-2017
- 1962: Csaba Várhelyi, rumania hungara kemiisto
- 1963: Keith Ellison, usona politikisto, la unua islamano en la Usona Kongreso
- 1964: Jörg Urban, germana hidrologo kaj politikisto
- 1965: Fredrik Reinfeldt, ĉefministro de Svedio, plurjara membro de la Parlamento de Svedio
- 1965: Thomas Pusch, germana kuracisto, psikoterapiisto kaj fakulo pri Valdorfa pedagogio, prezidanto de GEJ, GEA- kaj TEJO-estrarano, red. de "GEJ-Gazeto", "Koncize" kaj "TEJO Tutmonde", kontribuinta al Pasporta Servo kaj "Kontakto", organizanto de Internaciaj Seminarioj, membro de teatra esperantlingva grupo Kia koincido, vikipediisto
- 1974: Daniel Lariko Golden, hungara filologo, denaska Esperanto-parolanto, filo de Bernard Golden, prezidanto de Hungara Esperanto-Junularo, komisiito pri seminarioj de TEJO, ĝenerala sekretario de IJK 1999
- 1975: András W. Kovács, rumania hungara historiisto
- 1981: Meghan Markle, usona aktorino edziniĝinta al Princo Harry
Mortoj
- 785: Al-Mahdi, la tria abasida kalifo
- 1060: Henriko la 1-a, reĝo de Francio el kapetida dinastio (n. 1008)
- 1265: Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester), nobelo de Anglio kaj Francio kiu estris ribelon kontraŭ Henriko la 3-a (Anglio) (n. 1208)
- 1306: Venceslao la 3-a, ĉeĥa, pola kaj hungara reĝo (n. 1289)
- 1378: Galeazzo la 2-a Visconti, reganto de Milano (n. 1320)
- 1526: Juan Sebastián Elcano, eŭska navigisto, kiu unuafoje ĉirkaŭnavigis la terglobon (n. 1476)
- 1578: Sebastiano la 1-a, reĝo de Portugalio, nepo de Johano la 3-a (n. 1554)
- 1598: William Cecil, Lordo Burghley, angla politikisto, konsilanto de Elizabeto la 1-a (Anglio) (n. 1520)
- 1753: Gottfried Silbermann, germana konstruisto de orgenoj (n. 1683)
- 1770: Johann Gottfried Gregorii, germana pastoro, historiisto, geografo (n. 1685)
- 1788: Johann Wilhelm Baumer, germana mineralogo kaj kuracisto (n. 1719)
- 1849: Anita Garibaldi, brazila edzino de Giuseppe Garibaldi, heroino de la du mondoj (n. 1821)
- 1859: Johano Maria Vianney, ankaŭ konata kiel “la Pastro de Ars”, franca paroĥestro, sanktulo, patrono de paroĥestroj (n. 1786)
- 1865: William Edmondstoune Aytoun, skota verkisto kaj juristo, retorikisto (n. 1813)
- 1873: George Armstrong Custer, usona militisto kontraŭbatalanta indianojn (n. 1839)
- 1875: Hans Christian Andersen, dana verkisto, aŭtoro de fabeloj (n. 1805)
- 1900: Isako Levitan, rusa pentristo, fondinto de t.n. pentra ĝenro "pejzaĝo de agordo" (n. 1860)
- 1908: Radoje Domanoviĉ, serba verkisto kaj satiristo (n. 1873)
- 1912: Leopold Elb, germana esperantisto, membro de Lingva Komitato, kunlaboranto de Akademiaj Korektoj pri Universala Vortaro (n. 1856)
- 1914: Hubertine Auclert, franca feministino kaj sufrageto (n. 1848)
- 1922: Enver Paŝao, turka politikisto kaj militisto, gvidanto de Junaj Turkoj respondeca pri la Armena genocido (n. 1881)
- 1927: Eugène Atget, franca fotisto dokumentinta dum 40 jaroj Parizon (n. 1857)
- 1930: Siegfried Wagner, germana komponisto, dirigento kaj reĝisoro (n. 1869)
- 1931: Otto Güthling, germana klasika filologo, pedagogo kaj teologo (n. 1853)
- 1936: Mavro Ŝpicer, kroata majoro el Zagrebo, pioniro de Esperanto, eldoninto de antologieto Kroataj Poeziaĵoj, tradukisto de la nacia hero-eposo La Morto de Smail-Aga Ĉengijiĉ (n. 1862)
- 1940: Vladimir Ĵabotinskij, juda cionista gvidanto, ĵurnalisto kaj verkisto, fondinto de Juda Legio (n. 1880)
- 1941: Mihály Babits, hungara poeto, publicisto kaj tradukisto de la generacio Nyugat (n. 1883)
- 1944: Krzysztof Kamil Baczyński, pola poeto-soldato, aŭtoro de pli ol 500 poeziaĵoj, soldato de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio (n. 1921)
- 1948: Mileva Marić, serba matematikistino kaj fizikistino, edzino de Albert Einstein (n. 1875)
- 1957: Washington Luís, prezidento de Brazilo, eseisto (n. 1869)
- 1959: József Révai, hungara stalinista politikisto (n. 1890)
- 1971: Georg Maurer, germana verkisto kaj tradukisto (n. 1907)
- 1977: Ernst Bloch, germana marksista filozofo (n. 1885)
- 1978: Irén N. Sebestyén, hungara lingvistino (m. 1890)
- 1978: Lilja Brik, soveta skulptistino kaj filma reĝisorino (n. 1891)
- 1989: Elemér Ilyés, hungara historiisto pri Transilvanio (n. 1919)
- 1992: František Tomášek, primaso de Ĉeĥio apoginta Ĉeĥoslovakan revolucion en 1989, persekutita de komunistoj (n. 1899)
- 1992: Lorjak, franca reklamfotisto, filmisto kaj verkisto, pioniro de Esperanto-filmo, kies Angoroj estis unua longdaŭra filmo originale parolata en Esperanto, en kiu ĉefrolantoj estis aktoroj de la Internacia Arta Teatro, eldonita sur vidbendo de LF-koop, ankaŭ konata de la romanoj Neologisme kaj Regulus (n. 1912)
- 1996: Adonis González Meana, hispana esperantisto, vicprezidanto de Astura Esperanta Asocio, vicsekretario de Hispana Esperanto-Federacio (n. 1927)
- 1997: Jeanne Calment, franca centjarulino (n. 1875)
- 1998: Nikolaj Lozgaĉev, rusa esperantisto, poeto, kanzonisto kaj tradukisto, interesiĝanta pri esperanta slango kaj ligita kun samizdata literatura almanako "Sezonoj", kunlaboranto de "Literatura Foiro" kaj "Ondo de Esperanto", unua prezidanto de Ruslanda Esperanto-Asocio (n. 1957)
- 1999: Rodney Ansell, aŭstraliano de makiso (n. 1953)
- 2005: János Dani, rumania hungara arkivisto, historiisto (n. 1923)
- 2005: Iván Szabó, hungara politikisto, financa ministro de Antall-registaro (n. 1934)
- 2014: Andrzej Grzębowski, pola esperantisto, direktoro de turisma agentejo Esperantotur, prezidanto de Monda Turismo, organizinto de la Sanmarinecaj Universitataj Sesioj (n. 1942)
- 2017: Bogusław Wolniewicz, pola filozofo kaj logikisto, spertulo pri Ludwig Wittgenstein (n. 1927)
- 2020: Frances E. Allen, usona komputika sciencistino, okupiĝanta pri tradukiloj, paralela komputado, kreanta programlingvojn kaj sekurecajn kodojn por Nacia Sekureca Agentejo, unua virino gajninta premion Turing (n. 1932)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 4-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|