La 23-a de aŭgusto estas la 235-a tago de la jaro (la 236-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 130 tagoj restas.
Je la 23-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
- Romia Respubliko
- 79: Vulkano Vezuvio komencis erupcion dum la festo al Vulkano, romia dio de fajro
- 476: Romulo Aŭgustulo, lasta romia imperiestro estis demisiita de Odoakro - simbola fino de la Antikva epoko
- 1244: Sieĝo de Jerusalemo: urba citadelo - Turo de Davido kapitulacis antaŭ Ĥorezma Imperio
- 1268: Duko de ŝvaboj malvenkis en batalo de Tagliacozzo kun armeo de reĝo de Sicilio kaj Napolo, kaj estis malliberigita
- 1283: Rudolfo la 1-a decidis, ke la ŝuldoj de ĉeĥoj por liberigo de Venceslao la 2-a malvalidiĝis
- 1305: En Londono estis ekzekutita William Wallace, skota nacia heroo, gvidanto de kontraŭangla ribelo
- 1328: Venko de franca armeo super flandraj ribelantoj en batalo de Cassel
- 1382: Militatako de Toktamiŝo al Moskvo: unuafoje oni uzis kanonojn dum defendo de Moskvo kontraŭ trupoj de ĥano Toktamiŝo
- 1436: Dum granda aplaŭdo de la loĝantaro de Prago, la 68-jara Sigismondo ceremonie eniris Pragon post 33 jaroj da foresto - lia kronado okazis en la katedralo de Sankta Vito en 1420
- 1514: Sultano de Otomana Imperio venkis en batalo de ebenaĵo Ĉaldiran (apud Lago Urmia) la ŝaĥon Ismail la 1-a el la dinastio safavidoj okupante orientan Anatolion kaj nordan Irakon
- 1552: Rusa armeo sieĝis Kazanon
- 1572: Masakro de Sankta Bartolomeo komenciĝis nokte en Parizo - pogromo de hugenotoj
- 1595: Venko de hungara-valaĥa armeo super la turka en batalo de intermonto Călugăreni (Distrikto Giurgiu)
- 1614: Nederlando: Regna Universitato de Groningen fondiĝis
- 1645: Militantaj Sveda Imperio kaj Danio-Norvegio packontraktis en Brömsebro (Blekinge)
- 1669: Pollando: Ełk ricevis konfirmon de la urborajto kun kelkaj privilegioj
- 1702: Milito de hispana sukcedo: angla-nederlanda armeo kaj ŝiparo komencis sieĝon de Kadizo
- 1727: Rusia imperio kaj la Ĉina imperio subskribis traktaton de Kjaĥta pri komuna landlimo
- 1775: Kun la Proklamo de Ribelo, brita registaro sub reĝo Georgo la 3-a deklaras ke la Dek tri Kolonioj estas en stato de malferma ribelo kontraŭ la Krono
- 1785: Unua vapormaŝino projektita de James Watt estis oficiale funkciigita en Germanio proksime al Hettstedt
- 1793: Komitato por publika savado en Francio enkondukis devigan militservon
- 1813: Napoleonaj Militoj: venko de sveda-germana armeo en batalo de Großbeeren
- 1820: Pollando: granda incendio de Busko-Zdrój
- 1833: En britaj kolonioj oni aboliciis sklavecon
- 1838: Dum unua opia milito la brita armeo aneksis Honkongon
- 1849: Hungara revolucio: generalo Józef Bem kune kun 7-8 mil de soldatoj transpaŝis la turkan-hungaran landlimon en Vidin
- 1850: Oni finis instali telegrafan kablon surfunde de la Manika markolo
- 1866: Paco de Prago finis la Prusian-Aŭstrian militon
- 1870: Francia-Prusia Milito: prusa artilerio bombardis Strasburgon
- 1884: Venko de franca ŝiparo super la ĉina en batalo de Fuĝoŭo
- 1892: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Ĉikago
- 1895: Eloy Alfaro iĝis prezidento de Ekvadoro
- 1903: La 6-a Cionisma Kongreso en Bazelo anoncis ke la fundamenta celo estas fondo de juda ŝtato en Palestino
- 1903: Naskiĝo de bolŝevismo
- 1904: En Usono oni patentigis aŭtomobilan neĝoĉenon
- 1910: Unua oficiala pasaĝera flugo de aerŝipo okazis en Germanio
- 1913: Danio: en Kopenhago oni inaŭguris statuon La marvirineto, kiu iĝis simbolo de la ĉefurbo (heroino de La marvirineto de Hans Christian Andersen)
- Unua Mondmilito
- 1919: Organizita de Pola Militista Organizaĵo, eksplodis ĉirkaŭsemajna ribelo de Sejny kontraŭ litova administrado - rezulte de ĝi poloj rekonkeris Suvalkion perdante 37 soldatojn
- 1921: Fajsal la 1-a iĝis reĝo de Reĝlando Irako
- 1924: Granda opozicio de Marso
- 1927: Proceso de Sacco kaj Vanzetti: oni ekzekutis per elektra seĝo la du anarkiistojn Nicola Sacco kaj Bartolomeo Vanzetti, false akuzitaj pri armita atako (justica murdo)
- 1929: En Hebron araboj masakris 67 judojn
- 1930: En Bruselo princo Leopoldo la 3-a malfermis stadionon Heysel
- 1935: Konsilio de Popolkomisaroj de Sovetunio rezoluciis pri anstataŭigo de blazonaj agloj de la Rusia Imperio sur turoj de la Moskva Kremlo per kvin-pintaj steloj
- 1939: Sovetunio kaj Tria Regno subskribis Pakton Ribbentrop-Molotov kun Sekreta aldona protokolo
- Dua Mondmilito
- 1947: La 8-a Festivalo de Venecio komenciĝis (unua postmilite)
- 1948: Ekumenismo: en Amsterdamo fondiĝis Monda Konsilio de Eklezioj
- 1949: Nurenbergaj procesoj: antaŭ tribunalo en Hamburgo sub riproĉo de militkrimoj staris kamp-marŝalo de Tria Regno Erich von Manstein
- 1953: Pola Popola Respubliko rezignis pri militaj reparacioj flanke de Germana Demokratia Respubliko
- 1958: Federacia Aviada Administracio fondiĝis en Usono
- 1958: Ĉina armeo surprize pripafis du insulojn de Tajvano - komenco de la dua krizo en la Tajvana Markolo
- 1968: Ringo Starr forlasis Beatles por certa periodo
- 1973: Stokholm-sindromo: en Stokholmo oni forkondukis laboristojn de banko kaj malliberigis ilin dum 6 tagoj
- 1975: Komunista organizo Pathet Lao en Laoso konkeris la ĉefurbon Vjentiano
- 1980: Ĝenerala striko en la Pola Marbordo eksplodis - aperis Strika Informa Bulteno "Solidareco"
- Revolucioj de 1989
- 1995: Meles Zenavi iĝis ĉefministro de Etiopio
- 1998: Titolo Heroo de Ukrainio establita
- 1999: Usona kompanio Pyra Labs lanĉis platformon Blogger
- 2003: Kanado: Nacia Parko Ukkusiksalik fondiĝis en Nunavuto
- 2004: En konstelacio Liro oni malkovris ekstersunsisteman planedon TrES-1, la duan observitan senpere post Oziriso (HD 209458b)
- 2005: Bahamoj: Uragano Katrina estiĝis
- 2006: Homforkapto: aŭstrino Natascha Kampusch fuĝis post okjara malliberiĝo
- 2011: Libiaj ribelantoj konkeris la komandejon de Muamar Kadafi devigante lin fuĝi de Tripolo - la regopovon transprenis Nacia Transira Konsilio
- 2011: Siria enlanda milito: Siria Nacia Konsilio fondiĝis en Istanbulo
- 2013: 47 personoj pereis kaj ĉirkaŭ 500 vundiĝis rezulte de du eksplodoj de aŭtomobiloj antaŭ sunaismaj moskeoj en libana Tripolo
- 2014 Irako: en 3 bombatencoj en Kirkuk kaj 1 en Bagdado 42 personoj pereis kaj dekkelkaj vundiĝis
- 2021: Unua pintkunveno de la Krimea Platformo okazis en Kievo - altrangaj reprezentantoj de 46 eksterlandaj delegitaroj kaj internaciaj organizaĵoj unuanime deklaris sian kontraŭstaron al la aneksado de Krimeo al Rusio
- Invado de Rusio en Ukrainion
Naskiĝoj
- 686: Karolo Martelo, reganto de frankoj, venkinto en la batalo de Poitiers (m. 741)
- 966: Rikardo la 2-a, duko de Normandio (m. 1027)
- 1623: Stanisław Lubieniecki, pola astronomo, historiisto kaj verkisto, honorigita per luna alfrapa kratero (m. 1675)
- 1740: Ivano la 6-a, imperiestro de la Rusia Imperio (m. 1764)
- 1741: Jean-François de La Pérouse, franca maroficiro kaj esploristo (m. ĉirkaŭ 1788)
- 1754: Ludoviko la 16-a, reĝo de Francio, viktimo de la Franca revolucio (m. 1793)
- 1769: Georges Cuvier, franca paleontologo kaj anatomo pri bestoj (m. 1832)
- 1773: Jakob Friedrich Fries, germana filozofo, fizikisto, matematikisto (m. 1843)
- 1776: Józef Hoene-Wroński, pola filozofo, matematikisto, astronomo, fizikisto, ekonomikisto kaj inventisto, reprezentanto de pola mesianismo (m. 1853)
- 1792: Franz Sales Kandler, aŭstria pionira muziksciencisto (m. 1831)
- 1811: August Gottfried Ritter, germana orgenisto kaj komponisto (m. 1885)
- 1813: János Simor, primaso de Hungario, partopreninta Unuan Vatikanan koncilion (m. 1891)
- 1818: Johann Georg Eccarius, germana tajloro kaj sindikatano (m. 1889)
- 1818: Max Schmidt, germana pentristo
- 1836: Johannes Ranke, germana antropologo kaj fiziologo (m. 1916)
- 1839: Erwin Theodor Döbner, germana arkitekto (m. 1892)
- 1840: Gabriel von Max, aŭstria-germana pentristo, interesiĝanta pri parapsikologio kaj mistikismo, teozofo (m. 1915)
- 1847: Gyula Czárán, hungara groteploristo (m. 1906)
- 1851: Alois Jirásek, ĉeĥa verkisto de historiaj romanoj, i.a. pri Ĉeĥa nacia renaskiĝo (m. 1930)
- 1859: Agnes Bøgh-Høgsted, dana verkistino fondinta en Aarhus Konversacian Esperantistan Klubon, kies beletraĵojn esperantigis Christian Graversen (m. nekonata)
- 1864: Eleftherios Venizelos, ĉefministro de Grekio (m. 1936)
- 1867: Osip Makovej, ukraina verkisto, pedagogo, tradukisto (m. 1925)
- 1867: Edgar von Wahl, ukrain-estona instruisto, volapukisto, esperantisto kaj tradukisto, aŭtoro de planlingvo Occidental (m. 1948)
- 1868: Lajos Dézsi, hungara literaturhistoriisto de la hungara literaturo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio, rektoro (m. 1932)
- 1868: Paul Otlet, belga bibliografo kaj teozofo, konata de Universala dekuma klasifiko (m. 1944)
- 1868: Jean Borel, svisa publicisto kaj eldonisto, pioniro de Esperanto en Svislando kaj Germanio, partoprenanto de la unua UK 1905, membro de Lingva Komitato, kunfondinto kaj unua vicprezidanto de Svisa Esperanto-Societo, kunfondinto de Esperanto-eldonejo Möller & Borel kaj de Berlina Esperanto-grupo, fondinto kaj redaktoro de "Germana Esperantisto" (m. 1946)
- 1868: Dušan Jurkovič, slovaka arkitekto kaj etnografo (m. 1947)
- 1877: Ervin Szabó, hungara bibliotekisto, ĵurnalisto kaj revoluciulo (m. 1918)
- 1877: István Medgyaszay, hungara arkitekto kaj profesoro, konstruinta i.a. Preĝejon al Sanktaj Petro kaj Paŭlo kaj trakonstruinta Budapeŝtan Ŝtatan Operejon (m. 1959)
- 1880: Aleksandro Grin, rusia, soveta verkisto (m. 1932)
- 1884: János Berecz, hungara kuracisto, ginekologo (m. 1938)
- 1885: Ignác Balla, hungara-itala verkisto, poeto, ĵurnalisto kaj tradukisto (m. 1976)
- 1886: Lajos Karádi Nagy, rumania hungara sportĵurnalisto (m. 1965)
- 1887: Fridriĥ Arturoviĉ Cander, soveta inventisto, pioniro de raketado (m. 1933)
- 1891: Pál Tolnai, hungara komercisto, kiu agis kadre de Esperanto-movado en Hungario (m. 1971)
- 1893: Imre Sándor, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (m. 1956)
- 1894: Erich August Mayer, aŭstra verkisto kaj pedagogo (m. 1945)
- 1900: Ernst Krenek, usona komponisto (m. 1991)
- 1905: Czesław Klimuszko, pola pastro, franciskano, spicherbisto, klarvidanto trovanta malaperigitojn post la Dua Mondmilito, mediumo, parapsikologo, aŭtoro de faklibroj (m. 1980)
- 1912: Gene Kelly, usona dancisto kaj aktoro (m. 1994)
- 1913: Isobe Yukiko, japana oficistino, pioniro de Esperanto, prezidantino de Japana Esperanto-Instituto, kunorganizantino de UK 1965, Honora Membro de UEA (m. 1988)
- 1917: Pimen Panĉanka, belorusa poeto, sekretario de la Verkista Unio en Belorusa Soveta Socialisma Respubliko, partopreninto de la Soveta invado en Pollandon kaj poste de la Granda patriota milito (m. 1995)
- 1918: Zdzisław Peszkowski, pola katolika animzorganto, filozofo, rotestro de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento (m. 2007)
- 1921: Jan Batory, pola filmreĝisoro kaj scenaristo (m. 1981)
- 1922: Roland Dumas, franca politikisto (m. 2024)
- 1923: Edgar Frank Codd, angla komputikisto kontribuinta al rilata datumbazo (m. 2003)
- 1924: Efraim Kiŝon, israela verkisto kaj satiristo (m. 2005)
- 1926: Gyula Hernádi, hungara verkisto (m. 2005)
- 1927: Dick Bruna, nederlanda verkisto kaj ilustristo (m. 2017)
- 1929: Vladimir Beekman, estona verkisto kaj tradukisto (m. 2009)
- 1933: Robert Curl, usona kemiisto Nobelpremiita (m. 2022)
- 1935: Lőrinc Szász, rumania hungara lingvisto kaj vortaristo (m. 2016)
- 1939: Witold Michałowski, pola verkisto, vojaĝisto (m. 2017)
- 1943: Csaba Airizer, hungara operkantisto (baso)
- 1946: Keith Moon, angla muzikisto, drumisto (m. 1978)
- 1947: Evžen Wohlgemuth, ĉeĥa bestosciencisto, kies esperantlingvaj artikoloj, ĉefe pri akvarioj, aperadis en "Starto" (m. 2002)
- 1950: Izabela Jaruga-Nowacka, pola politikistino kaj feministino, pereinta dum la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1950: Roza Otunbajeva, prezidentino de Kirgizio
- 1951: Aĥmed Kadirov, prezidento de Ĉeĉenio, muftio, murdita (m. 2004)
- 1953: Artūras Paulauskas, litova politikisto, akuzisto, prezidento de Litovio
- 1954: Elek Benkő, rumania hungara/hungara arkeologo
- 1954: Golamhosejn Karbasĉi, irana politikisto
- 1963: Park Chan-wook, sud-korea reĝisoro kaj scenaristo
- 1965: Ilija Trojanov, bulgara-germana verkisto, tradukisto kaj eldonisto
- 1965: Roger Avary, kanada reĝisoro
- 1969: Christopher Schläffer, aŭstra entreprenisto
- 1970: River Phoenix, usona aktoro kaj muzikisto (m. 1993)
- 1970: Brad Mehldau, usona ĵazpianisto
- 1974: Serhij Ĵadan, ukraina verkisto, poeto kaj tradukisto
- 1974: Konstantin Novosjolov, soveta, brita Nobelpremiita fizikisto okupiĝinta pri grafenoj
- 1978: Kobe Bryant, usona korbopilkisto (m. 2020)
Mortoj
- -30: Cezariono, lasta faraono de la Ptolemea dinastio de Egipto, murdita (n. -47)
- 93: Gnaeus Iulius Agricola, romia generalo invadinta Skotlandon (n. 40)
- 634: Abu Bakr, unua kalifo ekde la apero de Islamo (n. 573)
- 818: Imamo Reza, la 8-a el 12 imamoj de ŝijaismo, martiro, entombigita en Maŝhado (n. 765)
- 1122: Roberto el Reims, franca kronikisto kaj abato (n. ĉirkaŭ 1055)
- 1305: William Wallace, skota nacia heroo (n. 1270)
- 1478: Johannes Pullois, nederlanda polifoniisto de renesanco, vivanta ankaŭ en Malaltaj Landoj kaj en Italio
- 1498: Isabel de Hispanio, reĝino de Portugalio, forpelinta judojn de la lando (n. 1470)
- 1540: Guillaume Budé, franca filologo, helenisto, humanisto, diplomato kaj bibliotekisto (n. 1468)
- 1591: Fray Luis de León, hispana monaĥo, verkisto kaj tradukisto (n. ĉirkaŭ 1527)
- 1661: Tokugawa Yorifusa, japana daimio (n. 1603)
- 1725: Christian August de Sachsen-Zeitz, germana duko, primaso de Hungario (n. 1666)
- 1802: Corona Schröter, germana aktorino kaj kantistino (n. 1751)
- 1806: Charles-Augustin de Coulomb, franca oficiro, inĝeniero kaj fizikisto, konata de la unuo de elektra ŝargo - kulombo (n. 1736)
- 1813: Alexander Wilson, skot-usona poeto, ornitologo, naturalisto kaj ilustristo (n. 1766)
- 1831: Ferenc Kazinczy, hungara verkisto, lingvoreformisto, tradukisto; enestanta en Hungara Antologio (n. 1759)
- 1831: August Neidhardt von Gneisenau, germana generalo (n. 1760)
- 1832: Johann Georg Wagler, germana herpetologo (n. 1800)
- 1847: Jan Czeczot, pola poeto, tradukisto, etnografo, verkanta ankaŭ en la kreiĝanta belorusa lingvo (n. 1796)
- 1849: Heinrich Wilhelm Stieglitz, germana filologo kaj lirikisto (n. 1801)
- 1858: Antal Reguly, hungara lingvisto, etnografo, vojaĝisto (n. 1819)
- 1863: Miĥail Ŝĉepkin, rusa aktoro kunkreinta teatran skolon (n. 1788)
- 1865: Ferdinand Georg Waldmüller, aŭstra pentristo de bidermajro (n. 1793)
- 1867: Auguste-Marseille Barthélemy, franca satira poeto (n. 1796)
- 1892: Deodoro da Fonseca, unua prezidanto de Brazilo (n. 1827)
- 1900: Heinrich Albert Jahn, svisa historiisto kaj esploristo pri la antikveco (n. 1811)
- 1902: Sokrates Starynkiewicz, rusia generalo, prezidanto de Varsovio, konata de konstruo de la tuturba akva-kloaka sistemo (n. 1820)
- 1921: Feliksa Kozłowska, pola mistikulino, fondintino de mariavitismo, kies verkojn esperantigis Maria Wawrzyniec Rostworowski (n. 1862)
- 1926: Rudolph Valentino, itala-usona aktoro, stelulo de muta filmo (n. 1895)
- 1933: Adolf Loos, aŭstra arkitekto kaj projektisto de mebloj (n. 1870)
- 1937: Albert Roussel, franca komponisto, konata de simfonioj (n. 1869)
- 1943: Marcell Frigyes, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (n. 1900)
- 1944: Henryk Sławik, pola sociala laboristo, silezia ribelanto, politikisto kaj diplomato, dum la Dua Mondmilito helpanta al 30 000 polaj rifuĝintoj kaj savinta ĉirkaŭ 5000 polajn kaj hungarajn judojn, murdita, justulo inter la popoloj (n. 1894)
- 1945: Ludwig von Hofmann, germana pentristo kaj grafikisto (n. 1861)
- 1984: György Berkó, rumania hungara aktoro (n. 1920)
- 1984: Elemér Szádeczky-Kardoss, hungara geologo, geokemiisto (n. 1903)
- 1990: Witold Tyloch, pola religiosciencisto, esploristo de judismo, bibliisto, kumranologo (n. 1927)
- 1991: Ágnes Nemes Nagy, hungara poetino, tradukistino (m. 1922)
- 1992: János Székely, rumania hungara poeto, dramisto, eseisto (n. 1929)
- 1997: Ervin Mikó, rumania hungara gazetraportisto, redaktoro (n. 1919)
- 2006: Maynard Ferguson, kanada ĵaz-trumpetisto kaj flugilkornisto (n. 1928)
- 2006: Dionis Tanasoglu, gagauza verkisto kaj filologo (n. 1922)
- 2007: Dušan Třeštík, ĉeĥa historiisto kaj publicisto (n. 1933)
- 2015: Judit Szentimrei, rumania hungara etnografino, tekstilistino (n. 1921)
- 2016: Reinhard Selten, germana Nobelpremiita ekonomikisto specialiĝinta pri ludoteorio, esperantisto, membro de Honora Patrona Komitato de UEA (n. 1930)
- 2019: Carlo Delle Piane, itala aktoro kaj reĝisoro (n. 1936)
- 2023: Evgenij Prigoĵin, rusia entreprenisto, estro de la Grupo Wagner (n. 1961)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 23-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
|