Enirejo
Tombejo Powązki en Varsovio – historia nekropolo de Varsovio troviĝanta en la kvartalo Wola . Ĝi limas kun aliaj tombejoj . Prizorgas ĝin Kurio de la Varsovia Ĉefdiocezo , kiun reprezentas estraro de la tombejo. Socia prizorganto estas Socia Komitato de Protekto pri Historiaj Monumentoj de Malnova Powązki. La tuta tereno de la tombejo - trezorejo de skulptarto kaj etaj arkitekturaĵoj estas strikte gardataj de la Ĉefurba Konservisto de Monumentoj.
Famuloj kaj konindaj personoj
Homoj de scienco kaj kulturo
Hiranmoy Ghoshal (1908–1969) – verkisto , profesoro de hindologio en Varsovia Universitato
Jadwiga Kaczyńska (1926–2013) – filologino, la patrino de Jarosław kaj Lech Kaczyński
Stanisław Kierbedź (1810–1899) – inĝeniero , ponto -konstruisto
Bożena Mamontowicz-Łojek (1937–2010) – historiistino, teatrologo, socia agantino, prezidantino de Pola Fondaĵo de Katin
Jan Nowak-Jeziorański (1914–2005) – politikisto, publicisto, verkisto, direktoro de Radio Libera Eŭropo
Stefan Ossowiecki (1877–1944) – inĝeniero okupiĝanta pri fenomenoj de paranormaleco
Leon Petrażycki (1867–1931) – juristo , sociologo kaj filozofo, profesoro de Varsovia Universitato
Irena Sendlerowa (1910–2008) – Justulino inter la nacioj savinta de holokaŭsto ĉ. 2,5 mil de judaj infanoj
Wacław Sierpiński (1882–1969) – matematikisto
Jan Strzelecki (1919–1988) – sociologo, opoziciisto
Anna Świderkówna (1925–2008) – historiistino pri literaturo, papirologo, popularigantino de scio pri antikveco kaj Biblio
Władysław Tatarkiewicz (1886–1980) – filozofo, historiisto de filozofio
Verkistoj
Aktoroj
Artistoj de aliaj artoj
Aliaj personoj
Sur la tombejo ripozas ankaŭ pluraj plej proksimaj kuzoj de: Ŝopeno , Henryk Sienkiewicz , Cyprian Kamil Norwid , Maria Skłodowska-Curie , Ignacy Mościcki .
Eksteraj ligiloj
Neoficiala paĝo de la Tombejo Powązki (pole) Arkivigite je 2021-04-17 per la retarkivo Wayback Machine