Sankta Domingo
Santo Domingo de Guzmán estas milionurbo kaj la ĉefurbo de Dominika Respubliko. La metropola areo havis 2 908 607 loĝantojn laŭ la censo de decembro 2010. La urbo estis fondita la 14-an de aŭgusto 1494 de la frato de Kristoforo Kolumbo. GeografioLa urbo situas ĉe la suda bordo de la kariba insulo Hispaniolo ĉe la marenfluo de la rivero Ozama. Sankta Domingo posedas la plej signifan havenon (nomita La Haina) de la respubliko. HistorioKristoforo Kolumbo malkovris la insulon en 1492. La urbo mem fondiĝis post 2 jaroj, kiel la unua loĝloko en Ameriko fare de eŭropanoj. En 1509 ĝi iĝis administra centro kaj haveno kaj fortikaĵo konstruiĝis. En 1586 Francis Drake disrabis la urbon. Inter 1936-1962 la urbo ricevis novan nomon pri diktatoro: Ciudad Trujillo. EkonomioSankta Domingo havas industriajn branĉojn pri cemento, vitro, kemiaĵoj kaj teksaĵoj. Estas grava la agrikulturo: sukero, alkoholo, biero kaj oleo. La urbo havas internacian flughavenon. KlimatoSankta Domingo situas en musona tropika klimato. Decembro kaj januaro estas la malvarmaj monatoj kaj julio kaj aŭgusto estas la plej varmaj. En la ĉefurbo jare falas po 1.445 mm. Lia plej sekaj monatoj estas de januaro ĝis aprilo, tamen, en ĉiuj monatoj pluvas. Ofte okazas uraganoj. Vidindaĵoj
ServojKonataj urbanoj
Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
|