Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Augustin Louis Cauchy

Augustin Louis Cauchy
Persona informo
Augustin Louis Cauchy
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1789 (1789-08-21)
en Parizo
Morto 23-an de majo 1857 (1857-05-23) (67-jaraĝa)
en Sceaux
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Altlernejo Nacia de Pontoj kaj Vojoj
Liceo Henri-IV
Franca Politeknika Lernejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Augustin Louis Cauchy
Familio
Patro Louis François Cauchy (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Marie-Madeleine Desestre (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Eugène Cauchy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Aloise de Bure (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo matematikisto
fizikisto
inĝeniero
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Analitiko, geometrio, matematiko, meĥaniko kaj teorio de elasteco Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en TorinoParizo vd
Verkado
Verkoj list of things named after Augustin-Louis Cauchy vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Augustin Louis Cauchy

Barono Augustin Louis CAUCHY [ogusten lui koŝi] (naskiĝinta la 21-an de aŭgusto 1789 en Parizo; mortinta la 23-an de majo 1857 en Sceaux, proksime de Parizo) estis franca matematikisto, la teoria pioniro de la analitiko kaj la ekvivalentaj grupoj (la elementoj de ekvivalentaj grupoj estas ordigitaj serioj de arelementoj). Li estas unu el la plej gravaj modernaj matematikistoj.

Dum la Franca Revolucio, dum la „granda teroro” (1793–94) familio de Cauchy fuĝis el Parizo al vilaĝo Arcueil, kie Cauchy renkontiĝis unuafoje kun matematikisto Pierre-Simon Laplace kaj grava kemiisto Claude Louis Berthollet.

Cauchy iĝis armea inĝeniero kaj veturis en 1810 al Cherbourg, por labori pri fortikaĵoj kaj havenoj de la anglion-invada floto de Napoleono. Spite al sia okupiteco, li verkis multajn matematikajn artikolojn, interalie pri problemo, kiun sendis al li Joseph-Louis Lagrange. En la solvo Cauchy donas la rilaton inter la pintoj, eĝoj, flankoj de konveksaj poliedroj. Lia alia artikolo temas pri solvo de poligonnombraj problemoj de Pierre de Fermat.

Cauchy reveturis en 1813 al Parizo, kie laŭ efiko de Lagrange kaj Laplace, li ekokupiĝis nur pri matematiko. En la sekva jaro li aperigis verkaĵon pri difinitaj integraloj, kio iĝis bazo de la kompleksa funkciteorio.

Li estis ekde 1816 en Parizo profesoro de naturscienca fakultato de Sorbonne, de Collège de France kaj École Polytechnique. Kiam oni forigis Gaspard Monge en 1816 pro politikaj kaŭzoj el la Scienca Akademio, oni nomumis Cauchy anstataŭ li. Samjare li gajnis la grandpremion de Institut de France per verkaĵo pri ondo-disvastiĝo. Tiu verko estas ĝis hodiaŭ klasika laboraĵo pri hidrodinamiko. En 1822 li skizis teoriajn matematikajn bazojn de la elasteca scienco.

La plej gravaj matematikaj rezultoj de Cauchy – kiujn karakterizas la de li enkondukitaj klaraj kaj rigoraj metodoj – troviĝas en tri gravaj verkaĵoj:

  1. Cours d'analyse de l'École Royale Polytechnique (1821)
  2. Résumé des leçons sur le calcul infinitésimal (1823)
  3. Leçons sur les applications du calcul infinitésimal à la géométrie (1826–28).

Post kiam Karlo la 10-a devis rifuĝi en 1830 kaj surtroniĝis Ludoviko-Filipo, Cauchy forlasis la landon ol servi la novan reĝon. Oni fondis por li en Universitato de Torino matematikan-fizikan fakultaton, sed li en 1833 forlasis la urbon kaj iĝis instruisto de la bordoza princo, nepo de Karlo la 10-a. En 1838 li reveturis al Francio kaj denove iĝis gvidanto de fakultato ĉe École Polytechnique.

Liaj kolektitaj laboroj aperis en 27 volumoj (Oeuvres complètes d'Augustin Cauchy; 1882–1970).

La solvisto de infinitezima kalkulo estis ankaŭ asidua apoganto kaj deĵoranto en la Societo de Sankta Vincento, en kiu membris por kristankaritate helpi bezonulojn ĉar laŭ li scienco kaj kredo ne konfliktas, male la homa racio el si mem malfermiĝas al la vero religia kaj scienca.[1] Arkivigite je 2010-10-07 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9