William Blake
William BLAKE [ŭiljam blejk] (naskiĝis la 28-an de novembro 1757, mortis la 12-an de aŭgusto 1827) estis angla poeto, belartisto, kaj mistikulo, profesie gravuristo. Kvankam li estis nerekonita kaj neapreciata por la plej granda parto de sia vivo, nun li estas konsiderita centra figuro en la historia studo de poezio kaj bildartoj dum romantikismo.
Liaj ampleksaj "profetaĵoj" igis la literaturrecenziston Northrop Frye diri pri ili "ke rilate al siaj altaj kvalitoj, ili tamen restas la malplej legitaj poeziaĵoj en la angla lingvo." [1] Rilate al liaj pentraĵoj kaj gravuraĵoj, Blake nun estas rigardata kiel "la plej granda artisto kiun Britio iam havis, kiom povas esti dirite", laŭ la artkritikisto Jonathan Jones, (2005) en la Guardian artikolo "La paradiso de Blake". [2]
La 19-ajarcenta akademiulo de literaturo kaj arto, William Michael Rosetti, karakterizis lin kiel "glorita lumo"; kaj "kiel homo, kiu ne estis antaŭvidita de siaj antaŭuloj, kiu ne povus esti komparita kun nuntempaj artistoj kaj kiu ne povus esti anstataŭigita per artistoj konataj hodiaŭ kaj kiuj venos en la estonteco." [3]
Li produktis ege diversajn artaĵojn kaj laŭ iliaj temoj kaj riĉajn je simboloj, kiuj adoptis la koncepton de la imagpovo "la materia vestaĵo de Dio" [4] aŭ "kiel homa ekzistado mem". [5] Interalie, li ilustris siajn poemojn (helpite de sia edzino) kaj skribis ilin per la mano.
Biografio
Blake naskiĝis ĉe 28 Broad Street, Golden Square en Londono, en mezklasa familio. Laŭ onidiro, jam infanaĝe li havis viziojn, per kiuj li vidis anĝelojn kaj la profeton Jeĥezkel. La belartan talenton rimarkis kaj subtenis lia familio. Je la aĝo de 10 jaroj li komencis gravuri kopiojn de desegnaĵoj de helenaj antikvaĵoj, praktiko kiun oni preferis pli ol viva desegnado. Kvar jarojn poste li studis ĉe gravuristo, Henry BASIRE. Post du jaroj Basire sendis lin al la gotikstilaj arĥitekturaj preĝejoj de Londono por kopii belartaĵojn. Havante 21 jarojn Blake finis sian studadon kaj eklaboris kiel profesia gravuristo.
En 1779 li fariĝis studento ĉe la Reĝa Akademio, kie li ribelis kontraŭ la stilo de modaj pentristoj kiel Rubens, kiun li konsideris nefinita, preferante la klasikan ĝustecon de Michelangelo kaj Rafaelo.
En 1782 Blake ekkonis John FLAXMAN, kiu fariĝis patrono. Samjare li edziĝis kun malriĉa analfabeta virino nomita Catherine BOUCHER, kiu havis kvin jarojn malpli ol li. Catherine povis nek legi nek skribi kaj eĉ subskribis la geedziĝan kontrakton per ikso. Blake instruis al ŝi legi kaj skribi kaj eĉ trejnis ŝin pri gravurado. Tiutempe George CUMBERLAND, unu el la fondintoj de la Nacia Galerio, ekadmiris la verkojn de Blake.
Blake estas konsiderata poeto grava kaj serioza ĉar li originale diskutas grandajn demandojn de fido, religio, filozofio kaj kredo. Sed li estas malfacila por la leganto -- kaj ŝajnis freneza al multaj de sia samtempuloj – ĉar li inventis novan sistemon de mitoj por esprimi sin mem: li diris, ke li devis "krei sistemon aŭ esti sklavigita al la de alia homo."
Multaj de la 19-a jarcento pensis ke li estis freneza. Wordsworth diris, "sendube ĉi tiu kompatinda homo estis freneza, sed estas io en lia frenezo kiu interesigas min pli ol la malfrenezo de Sinjoro Byron kaj Walter Scott." Ruskin priskribas la menson de Blake kiel "malsana kaj sovaĝa", kvankam "granda kaj saĝa". Sed la 20-a jarcento, ekde Yeats, admiras je Blake kaj vidis lin kiel serioza kaj originala poeto.
Unuj el liaj verkoj estas simplaj kaj lirikaj, ekzemple la Kanto de Naiveco kaj Sperto (verkita kiam Blake estis naiva kaj, poste, kiam li estis maljuna kaj saĝa), dum aliaj estas komplikaj, viziaj kaj apokalipsaj, ekzemple Ameriko, Milton, kaj La Libro de Urizeno.
Li mortis malriĉa kaj estis enterigita sen marko.
Blake estis influita de i.a. la Biblio, John Milton, kaj Dante Alighieri. Fakte, li ilustris libron de Dante kaj la libron de Ijob. Li ne estis formale klerigita, sed malgraŭ tio, li legis vaste kaj profunde inter la libroj de la Biblio, Milton, kaj la skribaĵoj de la antikvaj grekoj.
Blake estas populare konata en Anglio kiel la verkisto de And did those feet in ancient time ("Kaj ĉu tiuj piedoj en antikva tempo"), patriotisma poemo kiu poste fariĝis fama sed neoficiala himno de Unuiĝinta Reĝlando. Hodiaŭ ĝi estas plej konata kiel la himno Jerusalem, kies muzikon komponis Charles H. H. Parry en 1916.
Sube troviĝas mallonga, iomete malpli edifa, sed des pli mistera specimeno de lia poezio.
La rozo malsana
|
Aperis en Esperanto
- La Sekreto de Amo, tradukita de Clarence Bicknell.
-
Ŝtormo de geamantoj
-
Antikveco de tagoj
-
Korpo de Abel trovita de Adam kaj Eva
Eksteraj ligiloj
- En la librejo de Donald Harlow Arkivigite je 2009-09-19 per la retarkivo Wayback Machine
- William Blake en Esperanto
Referencoj
- ↑ Frye, Northrop and Denham, Robert D. Collected Works of Northrop Frye. 2006, pp 11–12.
- ↑ Jones, Jonathan (25 April 2005). "Blake's heaven". The Guardian. UK.
- ↑ Blake, William and Rossetti, William Michael. The Poetical Works of William Blake: Lyrical and Miscellaneous. 1890, p. 7-9.
- ↑ Yeats, W. B. The Collected Works of W. B. Yeats. 2007, p. 85.
- ↑ Wilson, Mona. The Life of William Blake. The Nonesuch Press, 1927. p. 167.
- ↑ La rozo malsana (el Retarkivo 2005)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

