Miriam Makeba
Miriam MAKEBA (naskiĝis la 4-an de marto 1932 en Prospect Township, proksime de Johannesburg, Sudafriko; mortis la 10-an de novembro 2008 en Castel Volturno, Italio; kompleta nomo Zenzile Makeba Qgwashu Nguvama Yiketheli Nxgowa Bantana Balomzi Xa Ufun Ubajabulisa Ubaphekeli Mbiza Yotshwala Sithi Xa Saku Qgiba Ukutja Sithathe Izitsha Sizi Khabe Singama Lawu Singama Qgwashu Singama Nqamla Nqgithi, ankaŭ konata kiel Mama Afrika) estis sudafrika kantistino. Ŝi fervore engaĝiĝis kontraŭ la siatempa politiko de Apartheid (apartismo) kaj ĝis sia morto agadis politike por humanecaj celoj; fakte ŝi mortis en suditala urbo kie ŝi koncertis ĉe kontraŭmafia agado, post duonhoro de koncerto ŝi ekmalsaniĝis kaj en la hospitalo oni ne povis savi ŝin. Unu el la plej konataj sukcesaj kantoj estis Pata pata, kiu furoris en la dua duono de la 1960-aj jaroj en Eŭropo. Diskaro
Eksteraj ligiloj |