Grenado (eksplodaĵo)
Grenado estas - origine rondeca - ujo plenigata per eksplodigebla substanco, en la origina grandeco kaj formo komparebla al la frukto granato, uzata kiel armilo en armeaj bataloj. De la frukta nomo devenas la armila nomo. Origine temis pri ujo plenigata per nigra pulvo, kiun soldato aktivigis per bruligo de eksplodiga ŝnuro aŭ per eltiro de eksplodiga mekanismo, kaj tuj poste permane ĵetis direkte al la loko kie eksplodu la armilo. En multaj armeoj ekestis specifa grupo de soldatoj specialigitaj pri tiu tasko - ili ricevis la nomon "grenadisto". Poste ankaŭ ekestis pafiloj por grenadoj, kaj tiujn ne plu permane ĵetatajn armilojn oni kutime nomas "artileriaj grenadoj". Nur en la 19-a jarcento la nomo de grenado limiĝis al pli etaj eksplodiloj kaj la pli grandaj ricevis la nomon bombo. Ankaŭ por infanteriaj soldatoj konstruiĝis pli etaj, porteblaj grenadopafiloj.
La uzo de kemiaj kaj biologiaj plenigaĵoj de grenadoj estas malpermesata fare de la internacia juro (Konvencioj de Ĝenevo, Konvencio pri Biologiaj Armiloj, Konvencio pri Kemiaj Armiloj), kaj same malpermesatas la uzo de eksplodigaj kaj bruligaj armiloj kun pezo de malpli ol 400 gramoj (Konvencio de Sankt-Peterburgo). Permana reaktiva grenado (ankaŭ PRG, permana kontraŭtanka grenadĵetilo) estas senglita armilo, ĉe kiu estas por transporto de pafaĵo al celo uzita reaktiva movumo laŭ principo de leĝo de agado kaj reagado. |