Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Neŭtrono

Neŭtrono estas subatoma partiklo el la grupo de barionoj. Laŭ la atoma modelo de la fizikisto Niels Bohr, ĝi formas unu el la du nukleonoj en la atomkerno de atomo. Ĝi havas nulan elektran ŝargon. Ĝia maso estas 1840-oble pli granda ol tiu de elektrono.

La neŭtrona maso estas 939,565 378 MeV/c2 (tio estas: 1,674 927 × 10−27 kg). Ĝia radiuso estas ĉirkaŭ 1,7 × 10−15 metro (la unuo 10−15 metro estis iama nomata "fermi", memorante la fizikiston Enrico Fermi), sed pli precizaj rezultoj malsimilas laŭ la mezurmetodoj.

La angula movokvanto estas ligita al la spino, kies valoro estas 1/2.

Libera neŭtrono spontanee disfaliĝas al protono, elektrono (beta-radiado) kaj elektrona antineŭtrino, kun averaĝa vivdaŭro je proksimume 15 minutoj:

n → p + e + + 782 keV .

Ekzemple, atomo de heliumo havas du neŭtronojn kaj du protonojn en la nukleo. (La atommaso de heliumo estas preskaŭ 4 amu), kaj havas ankaŭ du elektronojn, kiuj orbitas ĉirkaŭ la atomkerno.

Neŭtronoj formas kune kun protonoj la nukleojn (atomkerno). Ili stabile ligiĝas per la forta interago al la protonoj kaj tiel malhelpas la disfalon de la kerno. Nur la atomkerno de la hidrogena izotopo 1H ne enhavas neŭtronon.

Laŭ la teorio de la kvarkoj, neŭtrono konsistas el tri kvarkoj: du d-kvarkoj kaj unu u-kvarko (formulo udd). Liberaj neŭtronoj ne estas stabilaj, sed havas averaĝan vivperiodon de nur 887 sekundoj (preskaŭ kvaronhoro). Ĝi disiĝas al protono, elektrono kaj antineŭtrino. Ene de atomkerno, kie neŭtronoj konstante ŝanĝiĝas al protonoj kaj reŝanĝiĝas, ili estas tre stabilaj.

Atomo de litio kun 4 neŭtronoj (bluaj) kaj 3 protonoj (ruĝaj)
ĉirkaŭataj de 3 elektronoj.
La tri kvarkoj en neŭtrono

Vidu ankaŭ

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9