La 5-a de septembro estas la 248-a tago de la jaro (la 249-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 117 tagoj restas.
Je la 5-a de septembro okazis, interalie:
Eventoj
- -322: Tesalio: decida venko de armeo de Antikva Makedonio super la greka (Antikva Grekio) en batalo de Krannon
- 1415: Husana nobelaro el Bohemio kaj Moravio starigis dum sia kongreso defendan union kontraŭ atakoj de katolika partio
- 1494: Portugalio ratifis la Traktaton de Tordesillas
- 1580: Unua Pola-Rusa Milito pri Livonio kaj Polack: pola kaj hungara armeoj konkeris Velikije Luki apartenanta al Rusa carlando
- 1651: Ribelo de zaporogoj kaj kozakaj kamparanoj gvidata de Bohdan Ĥmelnickij kontraŭ Respubliko de Ambaŭ Nacioj: apud Trypol (proksime al Kievo) trupoj de kampa hetmano Marcin Kalinowski embuskis kaj tute likvidis 3 000 kozakojn el grupo de Vasil Zolotarenko
- 1661: Oni arestis Nicolas Fouquet, francan ministron pri financoj
- 1666: Granda incendio de Londono finiĝis - antaŭvidita de Nostradamo
- 1698: Caro Petro la Granda impostigis barbulojn
- 1723: Imperiestro de Germanio Karolo la 6-a kroniĝis kiel reĝo de Ĉeĥio
- 1725: Reĝo de Francio Ludoviko la 15-a kaj pola reĝidino Maria Leszczyńska geedziĝis
- 1735: En Vieno oni subskribis provizoran pactraktaton inter Francio kaj Aŭstrio
- 1755: Kanado: britaj regopovoj komencis deportadon de francaj setliĝintoj el Nov-Skotio
- 1774: Usono: Kontinenta Kongreso kunvenis en Filadelfio
- 1781: Usona Milito de Sendependeco: venko de franca ŝiparo super la brita en batalo de Golfo Chesapeake
- 1789: Olympe de Gouges prilaboris Deklaracion pri Inaj kaj Civitaninaj Rajtoj
- 1793: Franca revolucio de 1789: Nacia Konvencio komencis teroron - 10 monatoj de regulaj reprezalioj kaj amasaj ekzekutoj pere de gilotino kontraŭ personoj vidataj kiel malamikoj
- 1800: Grand-Britio aneksis Malton
- 1812: Franca invado al Rusio: batalo de Borodino komenciĝis
- 1836: Sam Houston iĝis unua elektita prezidento de la Respubliko Teksaso
- 1869: Bavario: oni komencis konstrui kastelon Neuschwanstein
- 1877: Indiana ĉefo Freneza Ĉevalo, defendanto de Nordamerikaj Grandaj Ebenaĵoj, estis murdita (en la nuntempa Nebrasko)
- 1882: Futbalklubo Tottenham Hotspur fondiĝis en Londono
- 1891: Ĉevaltira tramo komencigis la tramtransporton en Zagrebo
- 1905: Pactraktato finanta la rusan-japanan militon, subskribita en usona Portsmouth helpe de mediacio de la prezidento de Usono Theodore Roosevelt
- 1914: Batalo de la Marno de la Unua Mondmilito komenciĝis - finita per malvenko de germana armeo; batalo en Lagoregiono Mazurio komenciĝis - germana armeo komandata de generalo Paul von Hindenburg venkis la rusan; germana SM U-21 sinkigis apartenantan al Reĝa mararmeo malpezan krozŝipon HMS Pathfinder - unua en la historio sinkigo de malamika ŝipo pere de torpedo elpafita de submarŝipo; sur teritorio de la pola parto de la Rusia Imperio, aneksita de germana armeo, J. Piłsudski fondis en Kielce Polan Nacian Organizaĵon
- 1915: Internacia konferenco de socialistoj komenciĝis en Zimmerwald apud Berno - pliprofundigo de dividoj inter reprezentantoj de internaciismo kaj socialdemokratio pri taktiko kaj strategio de socialismaj organizaĵoj dum la milito
- 1916: Batalo de Dobriĉ de la Unua Mondmilito komenciĝis — inter bulgara armeo kaj la rumana-rusa; premiero de usona muta filmo Netoleremo, reĝisorita de David Wark Griffith
- 1918: Militkomunismo: Konsilio de Popolkomisaroj de RSFSR dekretis pri komenco de la Ruĝa teroro, apud Moskvo funkciuloj de Ĉeka pafekzekutis kelkdek personojn, akuzitajn pri kontraŭrevolucia agado
- 1920: Nacia konferenco de la marksisma maldekstro okazas en Prago
- 1924: Dua Pola Respubliko: en Lvovo ukraina studento faris dum inaŭguro de Orienta Foiro nesukcesan atencon kontraŭ la pola prezidento Stanisław Wojciechowski
- 1929: Franco Aristide Briand proponis al la Ligo de Nacioj Eŭropan Federacian Union
- 1938: En Santiago de Ĉilio okazis nesukcesa provo de puĉo flanke de faŝisma movado
- 1939: germana-pola milito: post subpremo de kontraŭgermanaj flankatakoj germanoj murdis 1600 polojn en Bydgoszcz; batalo de Tuchola-arbarego finiĝis (polaj perdoj: 1600 mortigitaj, 750 vunditaj, la germanaj: 1356 mortigitaj, 743 vunditaj); marŝalo Edward Rydz-Śmigły ordonis retirigon de polaj armitaj fortoj ĝis defend-linio laŭ riveroj Vistulo kaj San; sur okupitaj teritorioj de Pollando germanoj establis specialajn juĝejojn por ekstermi polan loĝantaron; Usono proklamis neŭtralecon en la Dua mondmilito; Jan Smuts la duan fojon iĝis ĉefministro de Sud-Afriko (sola partoprenanto de subskribado de la traktatoj finantaj ambaŭ mondmilitojn)
- 1940: Moskvo: subskribo de soveta-germana pakto pri translokado de germanoj de Besarabio kaj norda Bukovino, kiuj devas forlasi novan sovetan landlimon ĝis la 15-a de novembro — ili estos direktitaj al Pomerio, Grandpolujo kaj Lodzo-regiono; premiero de kontraŭjudisma nazia propaganda filmo Jud Süß ĉe la Festivalo de Venecio; Batalo de Anglio: nokte de la 5-a/6-a de septembro germana 2-a Aera Floto atakis Londonon (218 aviadilflugoj)
- 1941: En Vilno inter la 3-a kaj 5-a de septembro establiĝis du getoj por judoj; la tuta Estonio ekestis sub nazia okupado; soveta-brita ultimato kun postulo rompi diplomatiajn rilatojn inter Irano kaj ŝtatoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio - akceptita la 10-an de septembro
- 1942: germanoj komencis deporti de Lodza geto maljunulojn, infanojn kaj malsanulojn al ekstermejo Chełmno — entute 15-20 mil personojn; Nord-Afrika kampanjo: batalo de Alam Halfa (proksime al El Alamein) finiĝis per venko de Aliancanoj; Orienta Fronto: trupoj de la soveta Norda Grupo de la Transkaŭkaza Fronto malhelpis germanan provon transiri la riveron Terek
- 1943: Usonaj kaj aŭstraliaj trupoj alteriĝis en la valo de Morobe kadre de la kampanjo de Nov-Gvineo kontraŭ Japanio; Ruĝa Armeo en Donecka provinco konkeris Toreckon, Horlivka kaj aliajn lokojn; nokte de la 5-a/6-a de septembro soveta aviado atakis fervojajn nodojn Baĥmaĉ, Niĵino, Poltavo kaj aliajn; Bomba Korpuso de Brita aerarmeo atakis Mannheim kaj Ludwigshafen; bulgara caro Boriso la 3-a estis entombigita en la Rila-monaĥejo (post verŝajna venenigo)
- 1944: Ribelo de Varsovio: en la kvartalo SS-anoj murdis 152 virojn; Sovetunio deklaris militon al Bulgario; Gestapo malliberigis en Koncentrejo Mauthausen-Gusen 1933 polojn; Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo subskribis kreon de doganunio Benelukso
- 1945: Brita armeo eniris Singapuron; ĉifristo Igor Guzenko transdonis al la registaro de Kanado pli ol cent sekretajn dokumentojn de la sovetia ambasado — komenco de la Malvarma milito
- 1946: En Krakovo Supera Nacia Kortumo kondamnis al mortpuno nazian krimulon Amon Goeth, komandanton de la koncentrejo KL Plaszow - la verdikto estis plenumita; Akordo De Gasperi-Gruber por protekti kulturan unikecon de la germanlingva loĝantaro en la regiono Trentino-Sudtirolo estis subskribita en Parizo
- 1948: Robert Schuman la duan fojon estis nomumita ĉefministro de Francio, tamen ne sukcesis krei registaron
- 1957: Kastrisma revolucio: okazis ribeleto en la havenurbo Cienfuegos dum kiu pereis 200 maristoj, 600 civiluloj, 100 soldatoj de la registara armeo
- 1960: Unua ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo Patrice Lumumba estis demisiita de prezidento Joseph Kasavubu; Léopold Sédar Senghor elektiĝis prezidento de Senegalo
- 1961: Belgrado: unua konferenco de la Movado de Nealiancitaj Landoj komenciĝis
- 1969: Usona leŭtenanto William Calley estis akuzita pri la masakro de My Lai en Vjetnamio; Pollando: inaŭguro de la monumento de Martireco de la Regiono Bydgoszcz omaĝe al murditoj pro hitlera kaj stalina teroro
- 1971: En Tuluzo oni inaŭguris monumenton al ukraina poeto Taras Ŝevĉenko - unua en Okcidenta Eŭropo
- 1972: Palestina terorista organizo Nigra septembro kidnapis israelajn sportistojn dum la Somera Olimpiko en Munkeno
- 1973: La 4-a konferenco de la Movado de Nealiancitaj Landoj komenciĝis en Alĝero
- 1976: Prezidento de Centr-Afrika Respubliko Jean-Bédel Bokassa demisiis registaron
- 1977: NASA: lanĉo de la usona robota kosmoveturilo Voyager 1, kiu nun estas la plej distanca kaj daŭre funkcianta esktertera objekto sendita de la homaro; Teroristoj de la Frakcio Ruĝa Armeo (RAF) kidnapis okcidentgermanan entrepreniston Hannsmartin Schleyer, mortigante 3 policanojn
- 1978: Dum aŭdienco ĉe papo Johano Paŭlo la 2-a mortis ortodoksisma episkopo de la Rusa Ortodoksa Eklezio Nikodim — unua oficiala renkontiĝo depost 500 jaroj
- 1981: En Gdańsk komenciĝis Unua Landa Kunveno de Delegitoj de "Solidareco"
- 1984: Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj: lasta aŭstralia ŝtato, Okcidenta Aŭstralio, abolis mortopunon
- 1990: Landa Komisiono de la Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco" forprenis de "Gazeta Wyborcza" la rajton uzi la simbolon de "Solidareco" sur sia titolpaĝo
- 1991: Pollando kaj Litovio religis diplomatiajn rilatojn
- 1995: Francio faris unuan diskutatan nuklean teston en la atolo Moruroa
- 2000: Tuvalo aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 2001: Nula versio de Hungarlingva Vikipedio estis lanĉita
- 2004: Ukrainio: en daĉo de vicprezidanto de Ukraina Sekureca Servo oni provis venenigi kandidaton en prezidentec-baloto Viktor Juŝĉenko
- 2006: Registaro de Pakistano subskribis pactraktaton kun reprezentantaro de maljunuloj de Vaziristano
- 2008: Nikaragvo agnoskis sendependecon de Abĥazio kaj Sud-Osetio; kosmosondilo Rosetta preterflugis asteroidon Šteins je 800 km
- 2012: Hazardaj eksplodoj okazis en Turkio, kie apud Afyonkarahisar eksplodis munici-stoko mortigante 25 soldatojn kun pluraj vunditoj, kaj en Tamilnado, kie apud Sivakasi eksplodis fabrikataj fajraĵoj - 40 personoj pereis, 50 vundiĝis
- 2017: Siria enlanda milito: la registaraj trupoj rompis post tri jaroj sieĝon de la urbo Dair az-Zaŭr faritan de la batalantoj el Islama Ŝtato
- 2018: Ĉefministro de Litovio Saulius Skvernelis iĝis homo de Mez-Orienta Eŭropo dum la Ekonomia Forumo de Krynica
- 2019: Kievo: premiero de la ukraina filmo Malpermesita (Заборонений, Zaboronenij), reĝisorita de Roman Brovko (Роман Бровко), kiun en Ukrainio spektis cent mil personoj — metafora biografio de Vasil Stus, Heroo de Ukrainio murdita pro versaĵo pri KGB
- 2020: La 9-a Nacia Legado: Baladina, romantikisma dramo de Juliusz Słowacki legata en 3 200 lokoj de Pollando kaj 25 aliaj landoj; en Parko de Nacia Memoro en Toruń, iniciatita de Tadeusz Rydzyk, oni malfermis memortabulon al 300 ukrainoj, kiuj savis polojn dum la Volinia masakro
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion: Moskva Urba Juĝejo kondamnis rusan ĵurnaliston Ivan Safronov, suspektatan NATO-spionon, al 22 jaroj de prizonkolonio
Naskiĝoj
- 973: Al-Biruni, persa matematikisto, astronomo, fizikisto, farmakologo, astrologo kaj enciklopediisto de Ĥorezmo (m. 1048)
- 1187: Ludoviko la 8-a, reĝo de Francio el kapetida dinastio (m. 1226)
- 1201: Alix de Thouars, dukino de Bretonio (m. 1221)
- 1319: Petro la 4-a, reĝo de Aragonio kaj de la Reĝlando de Valencio (m. 1387)
- 1568: Tommaso Campanella, itala dominikano, renesanca filozofo, teologo, poeto, aŭtoro de utopia verko La sunurbo (m. 1639)
- 1638: Ludoviko la 14-a, reĝo de Francio el burbona dinastio (m. 1715)
- 1694: František Václav Míča, ĉeĥa komponisto kaj kapelestro (m. 1744)
- 1695: Carl Gustaf Tessin, sveda nobelo, verkisto kaj politikisto (m. 1770)
- 1733: Christoph Martin Wieland, germana poeto, tradukisto kaj eldonisto de klerismo (m. 1813)
- 1735: Johann Christian Bach, germana komponisto de klasika muziko (m. 1782)
- 1771: Arkiduko Karlo de Aŭstrio-Teschen, aŭstra arkiduko, kampa marŝalo (m. 1847)
- 1772: Fath-Ali Ŝaho Kaĝaro, ŝaĥo de Irano (m. 1834)
- 1773: Domokos Teleki, hungara privojaĝa verkisto (m. 1798)
- 1774: Caspar David Friedrich, germana pentristo kaj desegnisto (m. 1840)
- 1787: François Sulpice Beudant, franca mineralogo, geologo, profesoro kaj fakverkisto (m. 1850)
- 1791: Giacomo Meyerbeer, germana komponisto kaj dirigento (m. 1864)
- 1798: Johanna Esterházy, hungara-aŭstra harpistino konata tutmonde, mecenatino (m. 1880)
- 1805: Esteban Echeverría, argentina poeto (m. 1851)
- 1815: Karl Wilhelm, germana korusestro, komponisto de neoficiala nacia himno (m. 1873)
- 1817: Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj, rusa verkisto (m. 1875)
- 1827: Goffredo Mameli, itala poeto, aŭtoro de la itala himno, reprezentanto de romantikismo, mortfalinta (m. 1849)
- 1829: Josef Václav Frič, ĉeĥa ĵurnalisto kaj poeto (m. 1890)
- 1831: Viktorin Hallmayr, aŭstra soldatkapelestro kaj komponisto (m. 1872)
- 1847: Jesse James, usona eksterleĝulo de sovaĝa okcidento (m. 1882)
- 1867: Amy Beach, usona komponistino kaj pianistino (m. 1944)
- 1872: Carl Friedrich von Siemens, entreprenisto kaj politikisto germana (m. 1941)
- 1880: Sándor Dénes, ĵurnalisto kaj redaktoro de kelkaj revuoj (m. 1944)
- 1881: Otto Bauer, aŭstra politikisto, filozofo, sociologo (m. 1938)
- 1883: Bruno Schäfer, germana skulptisto kaj dezajnisto (m. 1957)
- 1884: Miklós Kozma, hungara politikisto, ministro (m. 1941)
- 1887: László Benedek, hungara kuracisto, neŭrologo (m. 1945)
- 1888: Sarvepalli Radhakrishnan, hinda filozofo, prezidento de Barato (m. 1975)
- 1892: József Szigeti, hungara-usona violonisto, pedagogo kaj fakverkisto (m. 1973)
- 1893: William A. Murgatroyd, angla kemiisto, fondinto de Esperanto-grupoj en Newcastle kaj Grimsby (m. nekonata)
- 1896: Heimito von Doderer, aŭstra verkisto (m. 1966)
- 1903: János Kemény barono, rumania hungara verkisto, mecenato (m. 1971)
- 1904: Sándor Kuthy, hungara biokemiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1971)
- 1905: Arthur Koestler, brita verkisto (m. 1983)
- 1909: Sára Káhán, rumania hungara-israela pentristino (m. nekonata)
- 1912: John Cage, usona eksperimenta komponisto, artisto, filozofo, esploristo de elektronika muziko (m. 1992)
- 1913: Leona Váczy, hungara bibliografino (m. 1995)
- 1914: Nicanor Parra, ĉilia poeto kaj matematikisto (m. 2018)
- 1918: Rosl Schwaiger, aŭstra operkantistino (soprano) (m. 1970)
- 1920: Fons Rademakers, nederlanda filmreĝisoro (m. 2007)
- 1924: Zsófia Seres, rumania hungara literaturhistoriistino, kunlaborantino de Hungara literatura leksikono en Rumanio
- 1925: Mária Földes, hungara dramistino (m. 1976)
- 1926: Ernő Pesovár, hungara koreografo, fakverkisto (m. 2008)
- 1926: Julian Boss-Gosławski, pola skulptisto, kies skulptaĵo Rajdantoj pri Boleslao la 1-a kaj Oto la 3-a estis prezentita dum Internacia ekspozicio en Hanovro (m. 2012)
- 1929: Andrijan Nikolajev, sovetia, rusia kosmonaŭto (m. 2004)
- 1939: George Lazenby, aŭstralia fotomodelo kaj aktoro, konata pro sia rolo de la agento James Bond
- 1940: Raquel Welch, usona aktorino (m. 2023)
- 1945: Dalma Nagy, rumania hungara pentristono, grafikistino, tekstilistino
- 1946: Freddie Mercury, ĉefkantisto de la brita rokgrupo Queen (m. 1991)
- 1946: Loudon Wainwright III, usona aktoro kaj muzikisto
- 1948: Benita Ferrero-Waldner, aŭstra politikistino kaj diplomatino
- 1948: Sándor Kónya Hamar, hungara poeto, redaktoro, politikisto
- 1952: Erzsébet Katona Szabó, hungara industriartistino
- 1960: Abdullah Abdullah, afgana politikisto, ĉefministro
- 1969: Leonardo Araújo, brazila futbalisto, membro de la brazila nacia teamo de futbalo
- 1971: Sándor Halmosi, rumania hungara poeto, germana matematikisto
- 1972: Enikő Száva, rumania hungara redaktorino, reĝisorino
- 1978: Eugenia Amis, ukraina ĵurnalistino, ĉef-redaktorino de "Kontakto", vicredaktorino de "TEJO Tutmonde" kaj de la revuo "Esperanto-USA" (antaŭe ELNA), estrarano de Esperanto-Societo Kebekia kaj redaktoro de ties revuo "La Riverego", membrino de Rozkruca Ordeno, AMORC
- 1980: Marianna Madia, itala politikistino, membrino de la Ĉambro de Deputitoj
- 1986: Tomasz Grzywaczewski, pola ĵurnalisto, verkisto, dokumentisto, vojaĝisto kaj milita raportisto
Mortoj
- 1201: Konstanca (Dukino de Bretonio), filino de Konan la 4-a (n. 1161)
- 1235: Henriko la 1-a de Brabanto, duko de Duklando Brabanto (n. ĉirkaŭ 1165)
- 1311: Amadeo Aba, reĝa juĝisto kaj palatino de Hungara Reĝlando (n. ĉirkaŭ 1240)
- 1481: Johano la 1-a, duko de la Duklando Kleve (n. 1419)
- 1548: Catherine Parr, 6-a edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (n. ĉirkaŭ 1512)
- 1566: Sulejmano la 1-a, imperiestro de Otomana Imperio (n. ĉirkaŭ 1494)
- 1629: Domenico Allegri, itala komponisto kaj kantisto (n. ĉirkaŭ 1585)
- 1648: Afanasij Filipoviĉ, belorusa ortodoksa monaĥo, martiro kaj sanktulo (n. ĉirkaŭ 1597)
- 1701: Jakobo la 2-a, reĝo de Anglio, la lasta el dinastio Stuartoj (n. 1633)
- 1784: Pál Ányos, hungara monaĥo, instruisto kaj poeto (n. 1756)
- 1786: Jonas Hanway, angla vojaĝanto, iranologo, slavisto kaj filantropo (n. 1712)
- 1803: Pierre Choderlos de Laclos, franca armea inĝeniero, generalo kaj verkisto (n. 1741)
- 1814: László Barcsai, hungara verkisto, tradukisto, reĝa ĉambelano (n. 1772)
- 1836: Ferdinand Raimund, aŭstra aktoro kaj dramisto estranta Teatron en Leopoldstadt (n. 1790)
- 1853: Auguste Comte, franca filozofo kaj pozitivisto influinta filozofion de medicino, kreinto de la termino sociologio (n. 1798)
- 1869: Gyula Greguss, hungara sciencisto, tradukisto, instruisto (n. 1829)
- 1877: Freneza Ĉevalo, indiana ĉefo de lakotoj, murdita (n. ĉirkaŭ 1839)
- 1894: James Macleod, kanada oficiro, juĝisto, politikisto (n. 1836)
- 1902: Rudolf Virchow, germana kuracisto, antropologo kaj politikisto (n. 1821)
- 1906: Ludwig Boltzmann, aŭstra fizikisto klariginta la duan leĝon de termodinamiko (n. 1844)
- 1914: Louis Fauvart-Bastoul, franca leĝosciencisto kaj esperantisto, mortfalinta (n. 1877)
- 1915: Stanisław Witkiewicz, pola verkisto, pentristo, filozofo, arkitekto, teoriisto pri arto (n. 1851)
- 1917: Marian Smoluchowski, pola fizikisto, pioniro kaj klasikulo de la statistika fiziko, kontribuinta al la teorio pri difuzo, montogrimpisto, nomata la pola Einstein (n. 1872)
- 1919: Vasilij Ĉapajev, sovetia militestro, pereinta (n. 1887)
- 1922: Sarah Winchester, usona milionulino kaj okultistino, konata de la konstruita domo post Oliver Winchester (n. 1839)
- 1933: Eugen Kozak, aŭstra kaj rumania slavisto (n. 1857)
- 1942: Lidja Zamenhof, pola-juda esperantistino, filino de L. L. Zamenhof, Cseh-metoda instruistino de Esperanto, tradukistino de la pola literaturo (Quo Vadis?, Iridiono), kontribuinta al "Literatura Mondo", "Pola Esperantisto", "La Praktiko", "Heroldo de Esperanto", Enciklopedio de Esperanto, bahaano ekde UK 1925 (konata de la traduko de la Libro de Certeco), kaj homarano, murdita (m. 1904)
- 1943: Aleš Hrdlička, ĉeĥa-usona patologo kaj antropologo (n. 1869)
- 1945: Károly Viski, hungara etnografo, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1883)
- 1949: Ferenc Ács, hungara pentristo (n. 1876)
- 1949: Éva Váró, B., rumania hungara poetino (n. 1915)
- 1959: Kazimierz Zarankiewicz, pola matematikisto verkanta pri topologio, grafeteorio, nombroteorio (n. 1902)
- 1969: Josh White, usona gitaristo de bluso kaj nigrula preĝokanto (n. 1914)
- 1971: Hans Domizlaff, germana dezajnisto kaj reklamo-pioniro (n. 1892)
- 1977: Walerian Włodarczyk, pola ĵurnalisto, filologo, poeto kaj esperantisto, aktivulo de Pola Esperanto-Asocio, aŭtoro de lirikaĵoj Mio mia, prilaboranto de bibliografio de polaj Esperanto-eldonaĵoj, kunaŭtoro de dulingva libro kun eldiroj pri Esperanto de eminentaj polaj intelektuloj (n. 1931)
- 1981: Béla Horváth, rumania hungara aktoro kaj reĝisoro de la Ŝtata Hungara Operejo de Kluĵo (n. 1927)
- 1985: Tibor Csorba, hungara lingvisto, filologo, tradukisto, pentristo (n. 1906)
- 1988: Gert Fröbe, germana aktoro (n. 1913)
- 1994: Dezső Baróti, hungara literaturhistoriisto (n. 1911)
- 1997: Patrino Teresa, albana monaĥino fondinta kongregacion, prizorganta senhejmulojn kaj mortantojn pri lepro, tuberkulozo, aidoso, Nobelpremiita pri paco, sanktigita (n. 1910)
- 1997: Georg Solti, hungara dirigento (n. 1912)
- 2003: Kir Buliĉov, soveta, rusia verkisto de sciencfikcio (n. 1934)
- 2003: Oszkár Schwartz, rumania hungara tradukisto, lokhistoriisto esploranta historion de judoj en Banato kaj Transilvanio (n. 1910)
- 2010: Shoya Tomizawa, japana motorciklisto (n. 1990)
- 2015: Hara Secuko, japana aktorino (n. 1920)
- 2016: Hugh O'Brian, usona aktoro (n. 1925)
- 2020: Jiří Menzel, ĉeĥa reĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1938)
- 2022: Gottfried Kumpf, aŭstra pentristo (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 5-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|