Freddie Mercury
|
Freddie Mercury en Hanovro la jaro 1979
|
Bazaj informoj
|
Naskonomo
|
Farrokh Pluto Bulsara
|
Naskiĝo
|
5-an de septembro 1946 (1946-09-05) en Zanzibaro (urbo)
|
Morto
|
24-an de novembro 1991 (1991-11-24) (45-jaraĝa) en Kensington
|
Ĝenroj
|
ŝtonroko, metalroko, progresiva roko, popmuzika roko
|
Profesio
|
kantisto, muzikisto, komponisto, producento
|
Instrumentoj
|
kantado, piano, klavarinstrumento, gitaro
|
Tipo de voĉo
|
baritono, tenoro, kontratenoro
|
Aktivaj jaroj
|
1965 - 1991
|
Eldoninto
|
EMI
|
Parencaj temoj
|
Queen
|
Retejo
|
www.freddiemercury.com
|
|
|
Persona informo
|
Naskonomo
|
Farrokh Bulsara
|
Aliaj nomoj
|
Larry Lurex
|
Mortokialo
|
Bronkopneŭmonito
|
Tombo
|
|
Lingvoj
|
angla
|
Loĝloko
|
Garden Lodge, Kensington
|
Ŝtataneco
|
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Sultanlando Zanzibaro
|
Alma mater
|
Ealing Art College (en) - grafika fasonado (1966–1969) St. Peter's Boys School (en) St. Mary's School (en) West Thames College (en) Universitato de Okcidenta Londono
|
|
Subskribo
|
|
Memorigilo
|
Familio
|
Patro
|
Bomi Bulsara (en)
|
Patrino
|
Jer Bulsara (en)
|
Frat(in)o
|
Kashmira Cooke (en)
|
Amkunulo
|
Mary Austin (en) (1970–1976) Jim Hutton (mul) (1985–1991)
|
Infanoj
|
0
|
Okupo
|
Okupo
|
kantaŭtoro produktoro pentristo poeto grafikisto kantisto komponisto muzikproduktisto gitaristo pianisto rokmuzikisto
|
Verkoj
|
Bohemian rhapsody We Are the Champions Love of My Life Don't Stop Me Now
|
TTT
|
Retejo
|
http://www.freddiemercury.com
|
|
Freddie MERCURY [FREdi MIRKjuri] (naskiĝis la 5-an de septembro 1946 en Zanzibaro, mortis la 24-an de novembro 1991 en Londono) estis la ĉefkantisto de la brita rokgrupo Queen.
Naskiĝinte en Zanzibaro el parsia praavaro, Mercury (lia vera nomo estis Farrokh Bulsara) pasigis plurajn jarojn de sia infanaĝo en Barato, post tio li studis arton en Londono, kie li komencis muzikan karieron kiel Larry Lurex (Leri Ljureks).
En 1975 Queen estis la plej populara grupo dum naŭ semajnoj kun Bohemian Rhapsody (Bohemia Rapsodio), kiu uzis stilon operecan kaj kiu estis unu el la nova arto: pop-vidbendo. Mercury trovis popularecon eĉ kun klasikemuloj kiam li aperis kun la kataluna primadono Montserrat Caballé kaj la Reĝa Baledo en Londono.
Li sciis jam du jarojn antaŭ sia morto, ke li suferas je aidoso, sed li senavare komponis, laboris ĝis profundiĝo de la malsano (aŭtuno 1991). Mercury tiam ŝanĝis jam sian viv-manieron, sed tro malfrue por savi sian vivon. Li mortis de bronka pneŭmonio nur horojn post sia anonco, ke li suferas je aidoso. La honeste ambaŭseksama kantisto petis al siaj admirantoj kontraŭi tiun malsanon.[1]
Eble la plej konata pro We are the Champions (Ni estas la ĉampionoj) pro lia kunlaboro kun la brita rokgrupo Queen. Li apogis la afrikajn malsatantojn en la kantado de Live-Aid, karitata spektaklo por Afriko.
Diskaro
soloaj albumoj
- 1985: Mr. Bad Guy
- 1988: Barcelona (kun Montserrat Caballé)
- 1992: The Freddie Mercury Album (titolo en Usono, The Great Pretender)
- 2000: The Solo Collection (10 KD kaj 2 DVD)
- 2006: Lover of Life, Singer of Songs - The Very Best of
Referencoj
- ↑ Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/01, paĝo 20: Mercury mortis verkita de Seán Osborne.
Eksteraj ligiloj