Charles-Augustin de Coulomb
Charles-Augustin de Coulomb, esperante Kulombo, (naskiĝis la 14-an de junio 1736 en Angulemo, mortis la 23-an de aŭgusto 1806 en Parizo) estas franca oficiro, inĝeniero kaj fizikisto. BiografioCharles-Augustin de Coulomb estas la filo de Henry Coulomb, inspektoro de Reĝaj Bienoj devenanta de Catherine Bajet kaj de la urbo Montpeliero. Li studis en Parizo en Gimnazio de Kvar Nacioj, malgraŭ ke lia familio ne estas aristokrata. La kursoj pri matematiko de Pierre Charles Le Monnier decidigis lin forlasi sansciencon. Senheredigita, li alligas la familion de lia patro en Montpeliero, kaj partoprenas de 1757 ĝis 1759 al laboroj de la akademio de tiu urbo, kies akademiestro estis la matematikisto Augustin Danyzy. Kun aprobo de lia patro, li revenas en Parizon dum 1759 por sekvi kursojn en preparanta instituto direktita de Charles Etienne Louis Camus, kaj li sukcesis ĉe la enirokonkurso por la milita Lernejo de pioniraro de Mezières. Je la eliro de la Lernejo en 1761, li unue partoprenas al la establaĵo de marbordaj mapoj de Bretonio. Poste li estas komisiita al Martiniko en 1764 por, sub instrukcioj de leŭtenanto-kolonelo de Rochemore, partopreni al la konstruo de Fortikaĵo Bourbon, ĉar sekvante la Sepjaran militon, la franca kolonio estis tiam izolata inter anglaj kaj hispanaj posedaĵoj. Charles de Coulomb deĵoras dum ok jaroj direktante la laborojn; li malsaniĝis pro tropikaj febroj, sed efektivigis plurajn esplorojn pri rezistado de masonaĵoj, kaj pri la subteno de fortikaĵo-muroj, laŭ ideoj instigataj de Pieter van Musschenbroek pri frotado. Rehejmigita en 1772 kun rango de kapitano, li provas rekomenci sciencan karieron sendante al la Akademio de Sciencoj memoraĵon pri siaj plejmultaj esploroj: Eseo pri apliko de reguloj "de maximis" kaj "de minimis" al kelkaj problemoj de Statiko en Arkitekturo (1773). Kulombo uzas ene diferencialan kalkulon por studi fleksiĝon de traboj, la puŝadon de ŝtonoplenigaĵoj kontraŭ subtenmuroj kaj la ekvilibron de volboj en masonaĵoj. Li deĵoris sinsekve en Cherbourg (1774-1776), en Besancon (1777-1779) kaj en Rochefort (1779-1780), kie li direktas la riparon de la fortikaĵo de la apuda insulo, la insulo de Aix. Kunlaborante kun la arsenalo de Rochefort, li farigas diversajn esplorojn pri ŝnuraĵoj, kaj gajnas en 1781 la premion de la Akademio de Sciencoj pri leĝoj de frotado kaj rigidado de ŝnuroj, distingo kiu estas sekvita de lia elekto al la Akademio. Elektita kiel eksperto por la pligrandigo de la haveno de Saint-Malo, sekvante lian raporton, li nomiĝas Intendanto de akvoj kaj fontanoj de Francio, rekomendita de Charles Claude Flahaut de La Billarderie en 1784, kaj promociita leŭtenanto-kolonelo en 1786. La Revolucio danĝerigos lian postenon nur post 1791. Dum la Teroro, li rifuĝis singarde ĉe sian kolegon Jean-Charles de Borda en la regiono de Blois, forlasante siajn posedaĵojn en Parizo. Li revenos en la ĉefurbon dum Direktorio. Laŭ la peto de Bonaparto, li okupiĝis dum la kvar lastaj jaroj de sia vivo kiel ĝenerala inspektoro de la publika Instruado, sub la estraro de Antoine-François Fourcroy. De instruado kiel inĝeniero, li ĉefe estas fizikisto. Li publikigas sep traktatojn pri elektro kaj magnetismo, kaj aliajn pri la fenomeno de tordo, la frotado de solidoj, ... Verkoj
Membro de la Akademio de Sciencoj, li verkis Memoraĵoj, kaj Esploroj pri rimedo por plenumi sub akvo hidrolikajn laborojn (1779). Omaĝoj
Bibliografio
ReferencojVidu ankaŭEksteraj ligiloj
|