Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Internacia organizaĵo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri unuiĝoj de ŝtatoj. Por informoj pri internaciaj neregistaraj organizaĵoj (NRO), vidu la artikolon ne-registara organizaĵo.

Internacia organizaĵo, en la internacijura senco, estas unuiĝo de du aŭ pli da ŝtatoj (aŭ aliaj internacijuraj subjektoj) por daŭra, kutime transnacia, kunlaboro kaj plenumo de superŝtataj celoj. La internaciaj organizaĵoj estas subjektoj de la publika internacia juro kaj membroj de la internacia komunumo, same kiel la ŝtatoj.

Karakterizo

Internacian organizaĵon karakterizas tio, ke nur ŝtatoj povas konsistigi ĝin. Simplaj individuoj, grupoj, asocioj k.s. ne povas esti membro de internacia organizaĵo.

Ankaŭ ekzistas internaciaj neregistaraj organizaĵoj (NRO), kies anoj ne estas ŝtatoj, kaj kiuj arigas membrojn ĉirkaŭ iu temo (homrajtoj, ekologio, internacia lingvo, malsato, ktp.)

La nuntempa internacia socio enkalkulas multajn internaciajn organizaĵojn – ĉirkaŭ 250. Kelkaj konataj ekzemploj estas la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj la Eŭropa Unio (EU). Internaciaj organizaĵoj estas tre diversaj laŭ:

  • siaj nombroj de ŝtatoj-membroj (ekz-e: UN: 189, Benelukso: 3),
  • siaj celoj (ekz-e: UN: paco, OLEP: petrolo).

Tiuj organizaĵoj estas derivaj subjektoj de la internacia juro, t.e.:

  • ilia kreado devenas de la ŝtatoj (la originaj subjektoj),
  • ilia kompetenteco ne estas sama kiel tiu de la ŝtatoj: la internaciaj organizaĵoj havas specialan kompetentecon, dum la ŝtatoj havas universalan kompetentecon.

Kreitaj, tiuj organizaĵoj estas aŭtonomaj. El tio rezultas, ke:

  • ili estigas rilatojn kun la ŝtatoj por ekz. difini la kondiĉojn, laŭ kiuj ili povos agadi sur la ŝtataj teritorioj kaj helpi la ŝtatojn.
  • ili povas rilati kun aliaj internaciaj organizaĵoj:
    • ĉu por esti membro de aliaj organizaĵoj (Ekz.: la Eŭropa Unio estas membro de la Monda Komerca Organizaĵo ekde 1995),
    • ĉu por reciproke limigi siajn kompetencojn aŭ organizi komunajn agadojn.
  • ene de la organizaĵo rilatoj estiĝas inter la ŝtatoj kaj la organizaĵaj organoj: por kontrolado, rekomendado, decidado ktp. (Ekz. la rilatoj inter la Konsilio kaj la Komisiono kadre de la Eŭropa Unio)

La internaciaj organizaĵoj estas sendependaj unu de la aliaj. Fondite per malsamaj traktatoj, iliaj rilatoj estas kunlaboraj rilatoj.

Ekzemploj

Vidu ankaŭ

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9