La 18-a de aprilo estas la 108-a tago de la jaro (la 109-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 257 tagoj restas.
Je la 18-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 309: Eŭsebio iĝis papo
- 1025: En Gniezno Boleslao la 1-a kroniĝis kiel la unua reĝo de Pollando
- 1358: Imperiestro Karolo la 4-a ofertis bapton al Algirdas kaj Kęstutis, princoj de la Grandprinclando Litovio
- 1389: Pogromo de judoj eksplodis en Malnova Urbo de Prago - malriĉuloj eniris la geton, prirabis kaj bruligis butikojn kaj domojn murdante 3000 virojn, virinojn kaj infanojn
- 1415: Kantonoj de Svislando: Bernanoj povas translokiĝi al Zofingo sen batalo, kio malfortigis pozicion de Habsburgoj rilate al konfederacio kaj formis bazon por kvar regionoj - la nuna kantono Argovio
- 1428: En Ferrara oni subskribis pactraktaton inter Venecio kaj Milano
- 1506: Papo Julio la 2-a komencis konstrui la Bazilikon de Sankta Petro de Romo
- 1518: Sur Vavelo okazis kronado de Bona Sforza kiel reĝino de Pollando kaj ŝia nupto kun la reĝo Sigismondo la 1-a - influkomenco de la itala kulturo al Pollando
- 1521: Vokita al kunsido en Worms Marteno Lutero rifuzis nuligon de siaj instruoj
- 1599: En Valencio okazis nupto de la reĝo de Hispanio Filipo la 3-a kun ĉefdukino Margareto de Aŭstrio
- 1689: En Bostono eksplodis ribelo kontraŭ guberniestro
- 1738: Reĝa Akademio de Historio fondiĝis en Madrido por okupiĝi pri la historio de Hispanio - dekrete de la reĝo Filipo la 5-a
- 1775: Nokta rajdado de Paul Revere komencis la Usonan Militon de Sendependeco
- 1809: Nederlando: Tilburg urbiĝis
- 1853: Oni funkciigis unuan en Azio fervojlinion (Bombajo - Thane, 36 km)
- 1857: Esoterismo: La libro de la spiritoj de Allan Kardec aperis en Parizo - spiritisma Biblio aludanta al la Abrahama religio, akceptanta reenkarniĝon kaj malakceptanta eternan kondamnon kaj panteismon
- 1881: Muzeo pri natura historio de Londono ekfunkciis
- 1902: Gvatemalo: en tertremo pereis 800-900 homoj
- 1902: Britio: unua apliko de daktiloskopio por identigo de krimulo
- 1904: Franca ĵurnalo "L'Humanité" aperis, fondita de Jean Jaurès
- 1906: Usono: tertremo de San Francisco kaj sekvaj fajroj detruis la urbon mortigante ne malpli ol 3 mil homojn, postlasante pli ol duonon de la loĝantaro senhejma
- 1908: Oni sufokis la lastan kontraŭnederlandan ribelon sur la insulo Balio
- 1909: Papo Pio la 10-a beatigis mistikulinon kaj viziulinon Johana de Arko
- 1918: Unua mondmilito
- 1919: Soveta-Pola Milito: pola armeo konkeris Nowogródek
- 1920: En Latvio okazis unua libera parlamenta baloto
- 1922: Centra Litovio estis aneksita al Dua Pola Respubliko laŭ federacia plano de Józef Piłsudski
- 1922: Litovoj translokigis sian ĉefurbon de Vilno al Kaŭno
- 1926: Dua Pola Respubliko: Pola Radio ekfunkciis - unua epizodo de la pola radiofonio estis komuniko pri renaskiĝo de Pollando
- 1934: En Pollando fondiĝis Instituto al Fryderyk Chopin (nuntempe La Societo je la nomo al Fryderyk Chopin)
- Dua mondmilito
- 1940: pola 1-a Divizio de Infanterio estis transportita al apudfronta Loreno, de Coëtquidan en Bretonio, kie komencis formiĝi la 3-a; Norvega Fronto: germanoj okupis Hamar - norvegoj post trarompo de ilia rezisto retiriĝis apud Lillehammer; franca mararmeo komencis dutagan albordigadon en Namsos de la 5-a duonbrigado de alpaj pafistoj
- 1941: Japanio: 18 usonaj bombaviadiloj B-25 unuafoje atakis Tokion, Jokohamon, Nagojan kaj Kobeon post starto de la aviadilŝipo "Hornet" - post la atako skipoj de 11 aviadiloj paraŝutis sur teritorioj de Ĉinio, unu en Sovetunio kaj du en Japanio; Francio: Pierre Laval iĝis ĉefministro
- 1943: Operaco Reinhardt: policaj taĉmentoj murdis apud Jaworów (Lviva provinco) ĉirkaŭ 3 mil judojn; Pacifika Milito: usonaj ĉasaviadiloj pafalterigis aviadilon kun japana ĉefadmiralo Yamamoto Isoroku; Orienta Fronto: komandanto de Armea Grupo "Mezo" ricevis ordonon liberigi italan 2-an Armean Korpuson al Italio - fino de la itala partopreno en la orienta kampanjo; Aliancanaj ĉasaviadiloj frakasis super la Sicilia markolo germanan aviadilgrupon de transportaj aviadiloj flugantaj al Tunizio
- 1944: Holokaŭsto: germanoj forveturigis, tra Drancy al Aŭŝvico, de la internigejo en franca Vittel 180 judojn, kiujn neŭtralaj ŝtatoj ne volis akcepti malgraŭ ties pasportoj; usona 8-a Aviada Armeo atakis Cuxhaven, Oranienburg, Rathenow kaj aliajn lokojn; Orienta Fronto: en Krimeo Memstara Apudmara Armeo liberigis Balaklavo; 2-a Balta Fronto transiris al defendo; Ruĝa Armeo kreis la 3-an Baltan Fronton kaj MMA alinomis kiel Apudmara Armeo enkorpigante ĝin al 4-a Ukraina Fronto; Birma Fronto: britoj haltigis japanojn apud Kohima; Ĉina Fronto: komenco de la granda japana atako en Ĉinio por malfermi interligitecon de la nordo-sudo; nokte de la 18-a/19-a de aprilo germana 9-a Aviada Korpuso atakis Londonon (125 aviadiloj) - lasta nokta aeratako de Luftwaffe al la ĉefurbo de Britio
- 1945: Taĉmento de Józef Zadzierski pseŭdonomo „Voliniano” masakris 160 ukrainajn loĝantojn de Piskorowice kaj najbaraj vilaĝoj apud Leżajsk, venĝe pro pasinttaga krimo de Wiązownica, Jarosław (Antaŭkarpatio), farita de Ukraina Ribela Armeo; Bomba Korpuso de RAF atakis Helgoland; 1-a Armeo de Pola Soldataro rompis la ĉefan germanan defendozonon sur maldekstra bordo de la rivero Odro; apud malsupra Odro trupoj de la 2-a Belorusa Fronto komencis transpaŝi la riveron; en Malsupra Luzacio ĉefa atakgrupiĝo de la 1-a Ukraina Fronto transiris Spree sude de Cottbus; en Supra Luzacio polaj-sovetaj grupiĝoj atingis Budziszyn; Okcidenta Fronto: 8-a Armea Korpuso de usona 3-a Armeo transiris landlimon de Ĉeĥoslovakio apud Prex; 19-a Armea Korpuso de usona 9-a Armeo konkeris Magdeburg; 8-a AK de brita 2-a Armeo ekregis Uelzen kaj Luneburg, kaj 12-a AK - Soltau; en Nederlando kanada 1-a AK atingis sudan bordon de Zuiderzee distranĉante germanajn taĉmentojn de Grupo A; en Ruhr-regiono ĉirkaŭitaj germanaj trupoj komencis redonon de armiloj; Birma Fronto: barata 5-a Infanteria Divizio atingis Pyinmana; Itala Rezistado: ĝenerala striko en Torino kaj fervojistoj en Milano; laŭ postulo de Usono hispana registaro malpermesis al germanaj aviadiloj alteriĝi en Hispanio
- 1946: Ligo de Nacioj dum sia lasta kunsido transdonis sian mision al Unuiĝintaj Nacioj kaj malfondiĝis
- 1947: Federacio Internacia de Volejbalo fondiĝis
- 1947: En Bratislavo pastro Jozef Tiso, prezidento de marioneta Slovaka ŝtato, estis ekzekutita pro militkrimoj - deportado de slovakaj judoj
- 1947: Germanio: en la ĝis tiam plej granda nenuklea eksplodo en la historio Reĝa Mararmeo eksplodigis 6 800 tunojn da troa municio por detrui armeajn instalaĵojn en Helgolando
- 1948: Unuaj balotoj al la Itala Parlamento
- 1949: Oni proklamis Respublikon de Irlando - oficiala forlaso de la Komunumo de Nacioj
- 1951: Parizo: Subskribo de la Traktato pri starigo de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo
- 1952: Stalinismo: Vroclava Universitato ricevis nomon de Bolesław Bierut
- 1952: Malfermo de la Maŭzoleo de Batalo kaj Martireco en Varsovio en sidejo de Gestapo, kiel filio de la Muzeo de Malliberejo "Pawiak"
- 1954: Naser ekgvidis Egiptujon
- 1955: Cerbo de Albert Einstein estis konservita por sciencaj esploroj
- 1955: Reprezentantoj de 29 afrikaj kaj aziaj landoj kunvenis dum la inaŭgura Bandunga Konferenco en Indonezio por antaŭenigi ekonomian kaj kulturan kunlaboron
- 1957: Unua poŝtmarko en la mondo pri spiritismo lanĉita en Brazilo
- 1958: Vaŝingtono: poeto Ezra Pound estis liberigita de psikiatria hospitalo, kie li restis 12 jarojn
- 1961: Ukrainio: en Kievo okazis manifestacio kontraŭ fermo de la preĝejo Sankta Andreo
- 1972: Japanio: fondo de la firmao Roland produktanta elektronikaĵojn, elektronikajn muzikinstrumentojn kaj programaron
- 1973: Unua eldono de la franca maldekstrula ĵurnalo Libération aperis
- 1980: Zimbabvo liberiĝis (de Britio) - Suda Rodezio fariĝas Respubliko de Zimbabvo kun Canaan Banano kiel unua prezidanto kaj Robert Mugabe ĉefministro
- 1986: Józef Szaniawski, pola ĵurnalisto kaj kunlaboranto de Radio Libera Eŭropo estis akuzita pri armea spionado kaj kondamnita al 10 jaroj de mallibero, konfisko de havaĵo kaj monpuno - la lasta politika malliberulo en la Pola Popola Respubliko
- 1993: Papo Johano Paŭlo la 2-a beatigis polan fratulinon kaj mistikulinon Faustyna Kowalska, apostolinon de la dia mizerikordo
- 1996: Pli ol 100 libanaj civiluloj pereis rezulte de israela pripafo de la urbo Kanao en la suda Libano kaj pli ol 110 vundiĝis
- 2005: Vatikanurbo: la plej granda ĝis nun konklavo por elekto de posteulo de la forpasinta papo Johano Paŭlo la 2-a komenciĝis en la Siksta Kapelo en Romo kun 115 kardinaloj rajtigitaj por voĉdoni
- 2007: 198 personoj pereis kaj 251 vundiĝis en la eksplod-serio de 5 bombaŭtoj en Bagdado
- 2007: Ukrainio kaj Pollando akiris rajton organizi Eŭropan Futbal-Ĉampionadon en 2012
- 2008: Kosmoesploro: oni enorbitigis unuan vjetnaman komunikan sateliton Vinasat-1
- 2009: Parlamento de Somalio enkondukis la leĝaron de islamo - ŝarion
- 2010: Krakovo: en Mariapreĝejo kaj sur Vavelo okazis funebra entombigo de Lech Kaczyński kaj Maria Kaczyńska, mortintaj en aviadila katastrofo dumvoje al la Celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin — la prezidentan paron adiaŭis 150 000 personoj
- 2011: Oni voĉdonis novan konstitucion de Hungario
- 2012: Augustin Matata Ponyo iĝis ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo
- 2014: 16 personoj pereis en lavango sur Ĉomolungmo
- 2015: Kelkcent personoj pereis en katastrofo de kutro kun afrikaj eksterleĝaj formigrintoj en markolo de Sicilio
- 2018: Nikaragvo: amasaj protestoj kontraŭ la registaro de Daniel Ortega komenciĝis
- 2021: Pollando: 5-a Nacia Legado de Sankta skribo (Evangelio laŭ Marko), kadre de la Biblia Semajno sub la ĉeftemo Kolektiĝo dum la Lasta Vespermanĝo
- Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 359: Graciano, imperiestro de Romio, filo de Valentiniano la 1-a (m. 383)
- 1480: Lucrezia Borgia, itala nobelulino, filino de posta papo Aleksandro la 6-a (m. 1519)
- 1580: (bapto) Thomas Middleton, angla dramisto kaj poeto (m. 1627)
- 1590: Ahmed la 1-a, sultano de la Otomana Imperio (m. 1617)
- 1605: (bapto) Giacomo Carissimi, itala komponisto de baroko, reprezentanto de Roma Skolo (m. 1674)
- 1690: Konrad Wilhelm Strecker, germana juristo kaj akademiano (m. 1765)
- 1759: Thomas Thorild, sveda poeto, verkisto, literatura kritikisto kaj filozofo (m. 1808)
- 1768: Jean-Baptiste Debret, franca pentristo laboranta ankaŭ en Brazilo (m. 1848)
- 1771: Karl Philipp zu Schwarzenberg, aŭstra feldmarŝalo kaj diplomato (m. 1820)
- 1777: Ludwig Berger, germana komponisto kaj pianisto (m. 1839)
- 1797: Adolphe Thiers, franca historiisto, prezidento de Francio (m. 1877)
- 1813: Friedrich Hofmann, germana poeto kaj verkisto, redaktoro de "Die Gartenlaube" (m. 1888)
- 1817: George Henry Lewes, brita verkisto kaj filozofo (m. 1878)
- 1819: Carlos Manuel de Céspedes, kuba politikisto kaj militisto (m. 1874)
- 1819: Franz von Suppè, aŭstra komponisto kaj dirigento (m. 1895)
- 1822: August Petermann, germana kartografo kaj geografo (m. 1878)
- 1838: Paul Émile Lecoq de Boisbaudran, franca kemiisto, malkovrinto de kemiaj elementoj galiumo, samario kaj disprozio (m. 1912)
- 1842: Antero de Quental, portugala verkisto, poeto kaj politikisto, esperantigata (m. 1891)
- 1847: Hermann Osthoff, germana filologo kaj lingvisto (m. 1909)
- 1853: Rudolf Pokorný, ĉeĥa verkisto kaj tradukisto i.a. de ciganaj kantoj, kunfondinto de Biblioteko ĉeĥoslovaka (m. 1887)
- 1863: Leopold von Berchtold, aŭstria diplomato, ministro de Aŭstrio-Hungario (m. 1942)
- 1874: Ivana Brlić-Mažuranić, kroata verkistino de fabeloj pri slava mitologio, ĵurnalistino, eseistino, verkanta ankaŭ en la franca (m. 1938)
- 1876: André Baudet, franca inĝeniero-industriisto, delegito de Pariza Komerca Ĉambro al UK 1922, UK 1923 kaj UK 1925, fondinto kaj prezidanto de la Asocio Esperanto kaj Komerco (m. nekonata)
- 1880: Josef Grňa, ĉeĥa instruisto kaj pioniro de Esperanto el Jevíčko, kunlaboranto de Theodor Čejka, esperantiginta Rakontojn de Jakub Arbes (m. 1919)
- 1880: Márk Antal, hungara pedagogo, kulturpolitikisto (m. 1942)
- 1882: Leopold Stokowski, brita dirigento, konata de rezigno pri taktobastono, aperinta en filmo Fantasia de Walt Disney (m. 1977)
- 1883: János Csiszér, hungara skulptisto modelinta memormonumenton al Artúr Görgey kaj skulptaĵon de Ányos Jedlik (m. 1953)
- 1883: Emil Gaar, aŭstra pedagogo kaj klasika filologo kaj lernolibroverkisto (m. 1953)
- 1888: Maria Grzegorzewska, pola pedagogino, psikologino kaj profesoro, kreintino de speciala pedagogio en Pollando, dum la milito i.a. partoprenis la ribelon de Varsovio kaj helpis al judoj (m. 1967)
- 1892: Bolesław Bierut, pola komunisto, prezidento de Popola Pollando kaj ĉefministro de Pola Popola Respubliko (m. 1956)
- 1901: László Németh, hungara verkisto, tradukisto kaj eseisto (m. 1975)
- 1912: Ferenc Antal, rumania hungara/aŭstrala pastro, juristo, redaktoro (m. 1993)
- 1927: Tadeusz Mazowiecki, ĉefministro de Pollando, unua en postkomunista reĝimo (m. 2013)
- 1940: Janusz Kochanowski, pola juristo, diplomato, klubano de Rotario en Varsovio, ombudsmano, pereinta dum la Celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin (m. 2010)
- 1943: József Aradi, hungara ĵurnalisto, antropologo, eseisto
- 1946: Wolfram Huschke, germana muzikhistoriisto
- 1947: Jerzy Stuhr, pola aktoro, filma reĝisoro, rektoro
- 1947: Petruška Šustrová, ĉeĥoslovaka disidentino, ĉeĥa tradukistino, publicistino kaj politikistino
- 1947: Moses Blah, prezidento de Liberio (m. 2013)
- 1956: Eric Roberts, usona aktoro, frato de Julia Roberts
- 1956: Arvydas Juozaitis, litova filozofo, verkisto, sportisto, politikisto, diplomato, "proparolanto" de la litova-latva alproksimiĝo
- 1957: Gbeglo Koffi, togolanda esperantisto, instruisto pri matematiko, gvidanto de privata lernejo Instituto Zamenhof, estrarano de Universala Esperanto-Asocio, membro de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI, kaj membro de la Akademio de Esperanto, vicprezidanto de Unuiĝo Togolanda por Esperanto
- 1963: Conan O'Brien, usona televida prezentisto kaj humuristo
- 1964: Zazie (Isabelle de Truchis de Varennes), franca kantistino kaj kantaŭtoro
- 1970: Saad Hariri, ĉefministro de Libano, frato de Rafik Hariri
- 1972: Tünde Vaszi, hungara atletino (longosalto)
- 1978: Andrea Zsigmond, rumania hungara teatrologino, universitata instruistino
- 1990: Tímea Kovács, rumania hungara baletistino
- 1996: Aleksej Ĵihalkoviĉ, belorusa kantisto, venkinto de Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2007
Mortoj
- 796: Aethelred la 1-a, reĝo de Northumbria, Anglio (n. nekonata)
- 1161: Teobaldo (ĉefepiskopo de Canterbury) (n. ĉirkaŭ 1090)
- 1491: Domenico di Michelino, itala pentristo de Florenca Skolo, disĉiplo de Fra Angelico (n. 1417)
- 1552: John Leland, angla poeto, antikvisto kaj loka historiisto (n. 1506)
- 1558: Roksolana, slava edzino de turka sultano (n. ĉirkaŭ 1510)
- 1566: Johann Draconites, germana humanisto, luterana teologo, tradukisto kaj komentisto de Biblio (n. 1494)
- 1582: Miklós Sztárai, hungara unitaria kantaŭtoro (n. nekonata)
- 1660: Suzanna Lorántffy, edzino de Georgo Rákóczi la 1-a reganto de Transsilvanio (n. 1600)
- 1802: Erasmus Darwin, angla naturfilozofo, kuracisto, inventisto, poeto (n. 1731)
- 1818: Ernst Christian Trapp, germana pedagogo kaj profesoro (n. 1745)
- 1830: José Maurício Nunes Garcia, brazila komponisto (n. 1767)
- 1831: Juliusz Małachowski, pola grafo, kolonelo kaj poeto, partoprenanto de la Novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio (n. 1801)
- 1849: Karl Rossi, rusia arkitekto (n. 1775)
- 1853: William R. King, usona politikisto, senatano, ambasadoro en Francio (n. 1786)
- 1861: Heinrich August Neithardt, germana komponisto (n. 1793)
- 1866: Ludwig Gottfried Blanc, germana romanistikisto (n. 1781)
- 1873: Justus von Liebig, germana kemiisto, fondinto de la industria agrikulturo, bazita sur organika kemio (n. 1803)
- 1883: Édouard Roche, franca matematikisto kaj astronomo, konata de la limo de Roche (n. 1820)
- 1892: Friedrich von Bodenstedt, germana verkisto, tradukisto kaj teatrestro (n. 1819)
- 1898: Gustave Moreau, franca pentristo kaj grafikisto (n. 1826)
- 1905: Juan Valera, hispana verkisto, estetikulo kaj politikisto (n. 1824)
- 1922: Zsolt Beöthy, hungara literaturhistoriisto, verkisto, esteto, profesoro (n. 1848)
- 1926: Jan Szczepanik, pola inventisto (n. 1872)
- 1935: Panait Istrati, rumana franclingva verkisto (n. 1884)
- 1936: Ottorino Respighi, itala komponisto (n. 1879)
- 1940: Lajos Ady, hungara literaturhistoriisto, pedagogo (n. 1881)
- 1942: Leopold von Berchtold, aŭstria ministro kaj ambasadoro (n. 1863)
- 1942: Edgar Pröbster, germana juristo, orientalisto kaj spiono (n. 1879)
- 1943: Yamamoto Isoroku, japana admiralo en Pacifika Milito (n. 1884)
- 1947: Jozef Tiso, slovaka katolika pastro, prezidento de marioneta Slovaka ŝtato, ekzekutita (n. 1887)
- 1948: Otto Ludwig Sckell, germana ĝardenisto (n. 1861)
- 1955: Albert Einstein, germana fizikisto-teoriisto Nobelpremiita pro klarigo de fotoelektra efiko, aŭtoro de teorioj pri ĝenerala relativeco kaj speciala teorio de relativeco, kontribuinto al filozofio de scienco (n. 1879)
- 1959: László Szabédi, hungara poeto, lingvisto, kritikisto, tradukisto (n. 1907)
- 1972: Stanisław Rudnicki, pola oficisto el Krakovo, aktivulo pri biciklado, organizanto de UK 1912, ĉefsekretario de UK 1931 kaj UK 1937, kunorganizanto de UK 1959, honora membro de Pola Esperanto-Asocio, Merita Esperantisto (n. 1877)
- 1974: Marcel Pagnol, franca verkisto kaj reĝisoro (n. 1895)
- 1988: Józef Łobodowski, pola verkisto, tradukisto, kontraŭkomunisto (n. 1909)
- 1989: Vlasta Matulová, ĉeĥa aktorino (n. 1918)
- 1991: Gabriel Celaya, hispana poeto komencanta de ekzistadismo (n. 1911)
- 1991: Béla Olajos, hungara pentristo (n. 1910)
- 1995: Arturo Frondizi, prezidento de Argentino (n. 1908)
- 2002: Thor Heyerdahl, norvega antropologo naviginta Pacifikon per floso Kon-Tiki (n. 1914)
- 2003: Edgar Frank Codd, brita informadikisto kontribuinta al la evoluo de rilataj datenbankoj (n. 1923)
- 2007: Ito Itcho, japana politikisto, murdita (n. 1945)
- 2008: Jarosław Rudniański, pola filozofo, psikologo, prakseologo (n. 1921)
- 2009: Kurisu Kei, japana bohemiisto, proleta esperantisto, tradukisto de La danĝera lingvo (n. 1910)
- 2010: András Ney, rumania hungara-israela matematikisto (n. 1921)
- 2011: Paul Händel, germana kaj aŭstra filologo klasika, esploranto de Aristofano kaj helenismo (n. 1927)
- 2011: Ildikó Antal-Tövissi, rumania hungara ĵurnalistino (n. 1958)
- 2012: Ottó Haszpra, hungara hidrologo, profesoro de Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, vicprezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, kunlaboranto de Hungara-Esperanta Meza Vortaro, membro de la Akademio de Esperanto, kunlaboranto de "Monato" (n. 1928)
- 2012: Dick Clark, usona radiofonia kaj televida prezentisto (n. 1929)
- 2022: Hermann Nitsch, aŭstra artisto (n. 1938)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 18-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|