La 27-a de aprilo estas la 117-a tago de la jaro (la 118-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 248 tagoj restas.
Je la 27-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 711: Islama invado de Iberio: armeo de maŭroj gvidata de Tarik ibn Zijad alvenis al Ĝibraltaro por komenci invadon de Iberio (Al-Andalus)
- 1296: Reĝo de Anglio Eduardo la 2-a venkis skotojn en batalo de Dunbar (Skotlando)
- 1413: Enlanda milito inter armanjakanoj kaj burgonjanoj: en Parizo eksplodis popola ribelo sub gvido de buĉisto Simon Caboche
- 1423: En la interna batalo apud Hořice kadre de husmovado venkis taboritoj
- 1452: Georgo de Podebrado estis elektita provinca administranto de la Reĝlando Bohemio
- 1509: Papo Julio la 2-a ekskomunuikis Venecian respublikon
- 1521: Portugala navigisto Magelano pereis en batalo de Maktano kontraŭ loĝantoj de filipina insulo
- 1565: Hispanaj kolonioj: insulo Cebuo iĝis unua hispana kolonio en Filipinoj
- 1613: Pollando: incendio detruis preskaŭ tutan Gnieznon, la urbon de nobelaj juĝejoj
- 1644: En Kanado oni semadis tritikon
- 1667: Pro mizero angla verkisto kaj poeto John Milton vendis kontraŭ 10 pundoj la rajton al sia epopeo Perdita Paradizo
- 1763: Estro de otavoj Pontiac prezentis dum kunsido de indianoj planon de kontraŭbrita ribelo
- Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1805: Unua Berbera Milito: batalo de Derno komencita - usona armeo kaj berberoj okupis Darna en Berberio (nun en Libio)
- 1810: Germana komponisto Ludwig van Beethoven komponis Por Elise
- 1813: Venko de usona armeo super la brita en batalo de York (nun Toronto)
- 1828: Zoo de Londono fondiĝis - la tria plej malnova
- 1840: Oni komencis rekonstrui la Palacon de Westminster en Londono
- 1848: Aŭstria armeo sufokis tumulton en Krakovo, bombardante la urbon de Vavelo - 32 personoj pereis
- 1848: Provizora registaro de Francio oficiale malpermesas sklavecon en siaj kolonioj
- 1855: Ĉeĥa ĵurnalisto Karel Havlíček Borovský estis liberigita el Brixen, kien li estis perforte deportita de aŭstroj decembre 1851
- 1883: Papo Leono la 13-a establis la Ĉefdiocezon de Bukareŝto
- 1887: Filadelfio: unua kirurgia fortranĉo de apendico
- 1904: Chris Watson el Aŭstralia Laborista Partio iĝis ĉefministro de Aŭstralio, kaj unuafoje en la mondo socidemokrata gvidanto de lando
- 1905: Belgio: inaŭguro de Internacia ekspozicio en Lieĝo
- 1908: La 4-a Somera Olimpiko komenciĝis en Londono
- 1909: Otomana Imperio: maltronigo de la sultano Abd-ul-Hamid la 2-a
- 1912: La 5-a Somera Olimpiko komenciĝis en Stokholmo
- Unua mondmilito
- 1919: Germana astronomo Arnold Schwassmann malkovris asteroidon Maritima
- 1919: Apostola Seĝo oficiale agnoskis la Duan Polan Respublikon
- Soveta-Pola Milito
- 1922: Memel-regiono kaj Pollando subskribis komercan interkonsenton
- 1922: Jakutio: Jakuta ASSR estis fondita kiel unu el aŭtonomaj respublikoj de Sovetunio
- 1938: Granda teroro: fizikisto Lev Landau estis arestita de NKVD
- Dua mondmilito
- 1947: Pollando: post la milita rompo refunkciis Internacia Foiro de Poznań - la plej granda en Mez-Orienta Eŭropo
- 1950: Britio agnoskis la ŝtaton Israelo
- 1951: Gronlando iĝis protektata de la NATO-armeoj
- 1952: Svisa Aersavservo fondiĝis
- 1956: Pola Popola Respubliko: kadre de amnestio Sejmo liberigis pli ol 35 mil personojn, inkluzive 6 mil politikajn malliberulojn, aktivulojn pri sendependeco kaj kontraŭkomunistojn
- 1956: En Bulgario oni leĝigis aborton
- 1960: Dum provo forigi krucon en Nowa Huta (nun kvartalo de Krakovo), okazis tumulto — oni arestis ĉirkaŭ 500 personojn, kiuj protestis pri retirigo de la permeso konstrui ĉi-loke preĝejon, kiu ekstaris nur en 2001
- 1960: Togolando fariĝis sendependa de la franca okupado
- 1960: Atoma submarŝipo USS Tullibee (SSN-597) lanĉita - destinita por kontraŭbatalo de submarŝipoj (ekipita per pli kvieta turboelektra veturado)
- 1961: Sieraleono fariĝis sendependa de Britio
- 1966: Andreo Gromiko iĝis unua sovetiano aŭdience akceptita de la papo
- 1967: En Montrealo oni malfermis Internacian ekspozicion
- 1969: En katastrofo de helikoptero pereis prezidento de Bolivio René Barrientos
- 1977: Unua numero de "Opinia" (Opinio), revuo de la Defend-Movado de Homrajtoj kaj de Civitanaj Rajtoj aperis en Pollando
- 1981: Xerox PARC prezentis komputilan muson, kiu malfermis vojon al grafika uzantinterfaco
- 1990: Flago de Moldavio oficialiĝis
- 1990: Kadre de protestoj kontraŭ atakoj de judaj naciistoj al sanktaj lokoj de kristanismo kaj islamo estis por 24 horoj fermitaj pordegoj de la Baziliko de Sankta Tombo, bazilikoj en Nazareto kaj Betleĥemo kaj de moskeoj sur Templa Monto
- 1992: Disfalo de Jugoslavio: Serbio kaj Montenegro formis Federacian Respublikon Jugoslavio
- 1992: Rusio kaj aliaj 12 eksaj respublikoj de Sovetunio aliĝis al la Internacia Mona Fonduso kaj al la Monda Banko
- 1993: Eritreo akiris sendependecon de Etiopio post tri jardekoj da civila milito kaj referendumo en kiu ĝiaj civitanoj voĉdonis por la sendependeco
- 1993: Reprezentantoj de Ĉinio kaj Tajvano komencis interparoli en Singapuro - post fino de la ĉina enlanda milito en 1949
- 1994: Sud-Afriko: unuan plurrasan parlamentan balotadon gajnis Afrika Nacia Kongreso - flago de Sud-Afriko adaptiĝis
- 1997: Papo Johano Paŭlo la 2-a publike pardonpetis pro pekoj de la Romkatolika Eklezio dum la religiaj militoj, precipe la krucmilitoj
- 1999: Abdelaziz Bouteflika iĝis prezidento de Alĝerio
- 1999: Kartvelio aniĝis al la Konsilio de Eŭropo
- 2001: Viktor Juŝĉenko, ĉefministro de ukraina registaro, emeritiĝis
- 2005: Testoflugo de la plej granda pasaĝera aviadilo de la mondo Airbus A380
- 2005: Prezidanto de la pola Instituto pri Nacia Memoro publike anoncis nomon de kleriko, kiu en la 80-aj jaroj denuncis kontraŭ la papo Johano Paŭlo la 2-a
- 2006: Manhatano: en la loko de detruitaj ĝemelturoj oni komencis konstrui One World Trade Center
- 2007: Pollando: Ludwik Dorn iĝis Sejmmarŝalo
- 2007: Senkomunismigo: transloko de la Bronza Soldato de Talino simbolanta liberigon de Estonio de faŝistoj el la urbocentro al milita tombejo
- 2008: Bengala Golfo: Ciklono Nargis formiĝis, kiu poste damaĝegis Birmon
- 2009: Pollando: en distrikto Świebodzin oni komencis elterigon de la kadavroj de germanaj soldatoj kaj civiluloj, murditaj de Ruĝa Armeo kaj enfositaj en amasaj tomboj en 1945
- 2010: Verĥovna Rada de Ukrainio ratifis interkonsenton de Ĥarkivo pri plilongigo de la pagenda restado de la Nigramara floto de Rusio en Sebastopolo ĝis 2042
- 2012: Ukrainio: en serio de 4 bombaj atencoj en Dnipropetrovsko 27 personoj vundiĝis
- 2014: Aleksandar Vučić iĝis ĉefministro de Serbio
- 2014: Vatikano: papo Francisko kanonizis du siajn antaŭulojn: Johano la 23-a kaj Johano Paŭlo la 2-a - la kanonizan meson partoprenis emerita papo Benedikto la 16-a kaj 800 mil kredantoj
- 2018: En Pac-Domo de Panmunĵomo renkontiĝis gvidanto de Nord-Koreio Kim Ĝong-un kaj prezidanto de Sudkoreio Mun Ĝe-In
- Invado de Rusio en Ukrainion:
Naskiĝoj
- 1494: Sulejmano la 1-a, sultano de Otomana Imperio (m. 1566)
- 1593: Mumtaz Mahal, mogola imperiestrino (m. 1631)
- 1625: Mori Terumoto, japana daimio, konstruinto de la kastelo Hiroŝima-jo (n. 1553)
- 1701: Karlo Emanuelo la 3-a de Savojo, duko de Savojo, reĝo de Sardio (m. 1773)
- 1733: Josef Gottlieb Kölreuter, germana botanikisto, eksperimenta biologo kaj iniciatinto de polenado (m. 1806)
- 1737: Edward Gibbon, angla historiisto, aŭtoro de la verko Historio de la malkresko kaj falo de Romia Imperio (m. 1794)
- 1748: Adamantios Korais, greka kleristo metinta fundamentojn por la moderna greka literaturo, kreinto de artefarita lingvo katarevuso (m. 1833)
- 1759: Mary Wollstonecraft, angla verkistino kaj filozofino, aŭtorino de la traktato Pravigo de la rajtoj de virino (m. 1797)
- 1764: Johann Friedrich Cotta, germana eldonisto, industripioniro kaj juristo (m. 1832)
- 1791: Samuel Morse, usona profesoro pri pentroarto kaj desegno, inventisto de Morsa kodo (m. 1872)
- 1806: Maria Kristina Burbono, princino de Sicilio, reĝino kaj regantino de Hispanio (m. 1878)
- 1812: Friedrich von Flotow, germana operkomponisto (m. 1883)
- 1820: Herbert Spencer, angla filozofo, biologo, antropologo kaj sociologo, enkondukinta al sociologio terminojn de funkcio, sistemo kaj institucio, kaj populariganta aliajn kiel industria civilizo, strukturo kaj organizaĵo (m. 1903)
- 1822: Ulysses S. Grant, usona generalo kaj la 18-a prezidento enkondukanta militjuron (m. 1885)
- 1840: Edward Whymper, angla montogrimpisto kaj verkisto, konkerinto de Materhorno (m. 1911)
- 1842: Emil Jakob Schindler, aŭstra pejzaĝopentristo (m. 1892)
- 1847: Béla Lukács, hungara politikisto, ministro (m. 1901)
- 1848: Otto, reĝo de Bavario (m. 1916)
- 1850: Hans Hartwig von Beseler, germana militisto, komandanto de armitaj fortoj en Kongresa Pollando (m. 1921)
- 1855: Edmund Lange, germana klasika filologo kaj bibliotekisto
- 1866: Penĉo Slavejkov, bulgara poeto (m. 1912)
- 1871: Henrik Incze, hungara verkisto kaj tradukisto, instruisto de la Aktora Lernejo (m. 1913)
- 1873: Robert Wiene, germana reĝisoro de mutaj filmoj (m. 1938)
- 1881: Móric Esterházy, ĉefministro de Hungario, avo de Péter Esterházy (m. 1960)
- 1881: Árpád Gyergyai, rumania hungara kuracisto (m. 1952)
- 1883: Paul Jadot, franca kontisto, prezidanto de Espéranto-France (m. nekonata)
- 1893: Károly Endre, hungara poeto, tradukisto, membro de la Verkista laborkomunumo Helikon (m. 1988)
- 1893: Draguljob Mihajloviĉ, serba-jugoslava oficiro (m. 1946)
- 1894: Vincenzo Musella, itala blinda instruisto pri beletro kaj filozofio, kunlaboranto de "Heroldo de Esperanto" kaj preparinto de originala aldono al "Plena Vortaro" (m. nekonata)
- 1897: Balys Tarvydas, litova muzeisto, arkeologo, poligloto kaj esperantisto el Šiauliai (m. 1980)
- 1903: Olga Salgó, rumania hungara poetino, rakontistino (m. nekonata)
- 1910: Ranieri Mazzilli, prezidento de Brazilo (m. 1975)
- 1911: György Kovács, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj redaktoro (m. 1990)
- 1913: Zita Kabátová, ĉeĥa teatra kaj filma aktorino (m. 2012)
- 1914: Olivér Solymossy, rumania hungara/hungara verkisto, pedagogo (m. 1986)
- 1917: Adam Humer, pola kolonelo, funkciulo de sekureca servo, komunista krimulo (m. 2001)
- 1920: Guido Cantelli, itala orkestra dirigento (m. 1956)
- 1921: Erwin Ringel, aŭstra psikiatro kaj kuracisto (m. 1994)
- 1927: Coretta King, edzino de Martin Luther King (m. 2006)
- 1927: Pál Köteles, hungara verkisto, publicisto (m. 1991)
- 1927: József Nagyhalmágyi, rumania hungara kritikisto pri muziko
- 1927: Berta Tövissi, rumania hungara universitata instruistino, prisporta fakverkistino
- 1932: Anouk Aimée, franca aktorino (m. 2024)
- 1932: Casey Kasem, usona aktoro kaj radia moderiganto (m. 2014)
- 1939: João Bernardo Vieira, prezidento de Gvineo Bisaŭa (m. 2009)
- 1941: Fethullah Gülen, turka predikisto, islama spirita gvidanto kaj verkisto, aŭtoro de pli ol 60 verkoj, reprezentanto de sunaismo kun elementoj de sufismo, kontribuinto al kreo de karitataj organizaĵoj
- 1947: Maria del Mar Bonet, baleara kantistino en kataluna lingvo
- 1948: Frank Abagnale, usona ŝtatisto, fakulo pri sekurigo de ĉekoj
- 1951: Viviane Reding, luksemburgia politikistino, membro de Eŭropa Komisiono
- 1954: János Zudor, rumania hungara ĵurnalisto, poeto
- 1959: Andrew Zachary Fire, usona Nobel-premiita genetikisto kaj patologo el Universitato Stanford
- 1967: Willem-Alexander de Nederlando, reĝo de Nederlando
- 1970: István Kósa, rumania hungara filozofo, universitata instruisto
- 1973: János Szilárd Szabó, rumania hungara pentristo
- 1977: Zsolt Karácsonyi, hungara poeto, redaktoro, ĵurnalisto
- 1982: Attila Péter Dávid, rumania hungara aktoro
- 1987: William Moseley, angla aktoro, konata pro siaj roloj kiel Peter Pevensie en la filmserio La Kronikoj de Narnio
Mortoj
- 1272: Sankta Zita, itala sanktulino, patronino de servistoj (n. 1218)
- 1404: Filipo la 2-a, burgonja duko (n. 1342)
- 1463: Izidoro de Kievo, ukraina ĉefepiskopo kaj metropolito de Kievo kaj Moskvo (n. ĉirkaŭ 1385)
- 1521: Fernão de Magalhães, portugala esploristo, la unua ĉirkaŭnavigisto de la Terglobo (n. 1480)
- 1599: Maeda Toshiie, japana generalo de Oda Nobunaga (n. 1539)
- 1605: Leono la 11-a, papo de la familio Mediĉoj (n. 1535)
- 1656: Gerrit van Honthorst, nederlanda pentristo kaj desegnisto (n. 1592)
- 1702: Jean Bart la korsaro, franca korsaro (n. 1650)
- 1706: Bernardo la 1-a (Saksio-Meiningen), germana nobelo kaj duko (n. 1649)
- 1734: István Wesselényi, hungara grandbienulo, taglibroverkisto (n. 1674)
- 1794: James Bruce, brita esploristo kaj verkisto (n. 1730)
- 1794: William Jones, angla-kimra filologo kaj lingvosciencisto, malkovrinto de simileco inter sanskrito kaj la greka kaj latina lingvoj, orientalisto, tradukisto de la barata literaturo kaj la persa literaturo (n. 1746)
- 1831: Karlo Felikso de Savojo, reĝo de Sardio (n. 1765)
- 1871: Sigismund Thalberg, aŭstra komponisto kaj pianvirtuozo (n. 1812)
- 1882: Ferdinand Reich, germana fizikisto kaj kemiisto, kunmalkovrinto de kemia elemento indio (n. 1799)
- 1882: Ralph Waldo Emerson, usona poeto, eseisto, oratoro, filozofo kaj transcendisto (n. 1803)
- 1891: Joachim Oppenheim, ĉeĥa aŭtoro kaj rabeno de Toruń, verkinta hebree (n. 1832)
- 1903: Leonardo Fea, itala pentristo, naturalisto kaj esploristo (n. 1852)
- 1915: Aleksandr Skrjabin, rusa komponisto kaj pianisto, mirinfano (n. 1872)
- 1924: Ferenc Váró, hungara pedagogo, verkisto kaj tradukisto, avo de Éva Váró Bíróné (n. 1851)
- 1932: Hart Crane, usona poeto, inspirita de la poezio de T. S. Eliot, sinmortiginto (n. 1899)
- 1937: Antonio Gramsci, itala politikisto, filozofo kaj verkisto, kunfondinto de la Itala Komunisma Partio, en la debato La itala socialismo kaj esperanto kondamnis Internacian Lingvon (n. 1891)
- 1938: Edmund Husserl, germana filozofo, matematikisto kaj kreinto de fenomenologio, kies logikan semantikon disvolvis Kazimierz Ajdukiewicz kaj Stanisław Leśniewski (n. 1859)
- 1938: Mișu Beraru, rumana tipografo, rumana esperantisto, aŭtoro de la poemaro Spite la vivon!, Esperanto-vortaristo, enestanta en Esperanta Antologio kaj Nova Esperanta Krestomatio, sinmortiginto (n. 1904)
- 1945: Hendrik Bulthuis, nederlanda doganoficisto, volapukisto, esperantisto kaj romanisto, membro de Lingva Komitato, konata de siaj verkoj originale verkitaj en Esperanto kaj de pluraj esperantigoj (n. 1865)
- 1948: Jenő Záray, rumania hungara rakontisto, publicisto (n. 1881)
- 1961: Nándor Koch, hungara geologo kaj geografo, filo de Antal Koch (n. 1885)
- 1965: Edward R. Murrow, usona pioniro de radi- kaj televidĵurnalismo (n. 1908)
- 1969: René Barrientos, militisto kaj prezidento de Bolivio (n. 1919)
- 1969: László Fikk, rumania hungara bibliotekisto de la Librejo Teleki-Bolyai (n. 1920)
- 1972: Kwame Nkrumah, unua prezidento de Ganao, aktivulo de panafrikanismo (n. 1909)
- 1985: Lajos Kökény, hungara stenografo, fondinto de "Hungara Heroldo", prezidanto de Hungarlanda Esperanto-Societo, Esperanto-anoncisto de Hungara Radio, redaktoro de la Enciklopedio de Esperanto, ĉefredaktoro de "Hungara Vivo", priesperanta kontribuanto al Paneŭropa Unio (n. 1897)
- 1987: Attila Hörbiger, aŭstra verkisto (n. 1896)
- 1990: Feiko Munniksma, nederlanda ekonomikisto, partoprenanto de la Nederlanda rezistado kontraŭ germana okupado, ĉefredaktoro de Internacia Komerca-Ekonomika Vortaro, Esperanto-tradukisto (n. 1915)
- 1992: Olivier Messiaen, franca komponisto, orgenisto, ornitologo (n. 1908)
- 1995: Willem Frederik Hermans, nederlanda verkisto (n. 1921)
- 1998: Carlos Castañeda, perua verkisto pri ŝamanismo de jakioj kaj antropologo (n. 1925)
- 1999: Maria Stader, svisa lirika sopranistino (n. 1911)
- 1999: Al Hirt, usona ĵaza trumpetisto de Nov-Orleano (n. 1922)
- 2009: Feroz Ĥan, barata aktoro de Bolivudo, kina eldonisto, produktoro kaj reĝisoro en la Barata kinematografio, islamano (n. 1939)
- 2023: Jerry Springer, usona televida prezentisto, advokato, urbestro kaj socia aktivulo (n. 1944)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 27-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
|