Maroggia

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Maroggia-Melano (stacidomo).
Maroggia
Blazono de Maroggia
Blazono de Maroggia
Blazono de Maroggia
Enirejo de Piazzala Mara en Maroggia
Enirejo de Piazzala Mara en Maroggia
Enirejo de Piazzala Mara en Maroggia
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Ceresio
Koordinatoj  45° 56′ 10″ N 8° 58′ 20″ O / 45.93611 °N, 8.97222 °O / 45.93611; 8.97222 (mapo)Koordinatoj: 45° 56′ 10″ N 8° 58′ 20″ O / 45.93611 °N, 8.97222 °O / 45.93611; 8.97222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 542
Areo 1,00 km²
Alteco 277 m super marnivelo
Poŝtkodo 6817
Komunumkodo 5195
Mapo de Maroggia
Mapo de Maroggia
Mapo de Maroggia

Maroggia estas komunumo de la Komunumaro Ceresio kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 542 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Maroggiasituas ĉe la orienta bordo de la Lago de Lugano ĉe la alfluejo de la rivero Mara al la lago. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Maroggia la setlejoj Ronco kaj Piazza.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,00 km², de kiuj 59,0% estas kovritaj de arbaro, 4,0% servas por agrikulturo kaj 31,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Maroggialimas en nordo al Arogno, en oriento al Rovio, en sudo al Melano, en okcidento aliflanke de la Lago de Lugano al Riva San Vitale, kaj en nordnordokcidento al Bissone.

Trafiko

Tra Maroggia pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo situas 2 kilometrojn norde de la komunumo en Bissone. Pere de la komunuma stacidomo Maroggia-Melano, kiu situas sur la komunuma limo kun Melano, ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lugano al Chiasso la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Maroggia datiĝas el la jaro 962 kiel Marogia. Laŭdire proksimume en la jaro 724 la langobarda reĝo Liutprand donacis la vilaĝon al la preĝejo San Carpoforo en Como. Poste ĝi transiris al la havaĵo de la Monaĥejo San Ambrogio en Milano. En la jaro 1798 Maroggia aliĝis al la Respubliko Riva San Vitale, kiu post mallonga tempo fariĝis parto de Kantono Tiĉino.[3]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.