Chiasso
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Chiasso (stacidomo). |
| Chiasso | |
|---|---|
| Blazono de Chiasso | |
| Doganejo de Chiasso | |
| Kantono | Tiĉino |
| Distrikto | Mendrisio |
| Komunumaro | Balerna |
| Koordinatoj | 46° 50′ 5″ N 9° 1′ 55″ O / 46.83472 °N, 9.03194 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 5″ N 9° 1′ 55″ O / 46.83472 °N, 9.03194 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 7776 |
| Areo | 5,33 km² |
| Alteco | 230 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6830 |
| Komunumkodo | 5250 |
| Mapo de Chiasso | |
Chiasso (prononcu Kiaso) estas komunumo de la Komunumaro Balerna kaj la Distrikto Mendrisio en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 7776 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Chiasso estas la plej suda komunumo de Svislando, kiu situas ĉe la suda pinto de Mendrisiotto kaj estas la plej grava limloko inter Svislando kaj Italio. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Chiasso, Pedrinate kaj Seseglio.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,33 km², de kiuj 48,0% estas kovritaj de arbaro, 14,4% servas por agrikulturo kaj 36,2% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Chiasso limas en nordo al Balerna, nordoriento al Vacallo, en oriento al Como (CO, Italio), en sudoriento al Cavallasca (CO, Italio), en sudo al Parè (CO, Italio), en sudokcidento al Drezzo (CO, Italio), en okcidento al Ronago (CO, Italio), kaj en nordokcidento al Novazzano.
Trafiko
En Chiasso finiĝas la kantona ĉefvojo n-ro 2 kaj la svisa aŭtovojo A2, kiu post la landlimo transiras al la itala aŭtovojo A9. En Chiasso troviĝas la grava lima stacidomo de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kie konektiĝas la svisa fervojreto kun la itala. Krome la komunumo estas servata de la loka busreto de la Distrikto Mendrisio.
Historio
La unua dokumenta mencio de Chiasso datiĝas el la jaro 1140 Claso. Dum mezepoko Chaisso estis kiel antaŭurbo parto de Como, ĝis ĝi en la jaro 1416 estis integrita al la Paroĥaro Balerna. En la 15-a jarcento Chiasso estis konata pro ĝia ĉevala merkato, kiu tamen post la konkero fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1510 ĉesis funkcii. Post la konstruo de la fervojlinioj al Lugano en la jaro 1874 kaj al Como en la jaro 1876 Chiaso pro sia funkcio kiel lima loko akiris subitan signifon kaj ekprosperis.[3]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Chiasso – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Preĝejo San Vitale en Chiasso
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.








