Ponte Capriasca

Ponte Capriasca
Blazono de Ponte Capriasca
Blazono de Ponte Capriasca
Blazono de Ponte Capriasca
La lasta vespermanĝo de Cesare da Sesto en la preĝejo Sant'Ambrogio en Ponte Capriasca
La lasta vespermanĝo de Cesare da Sesto en la preĝejo Sant'Ambrogio en Ponte Capriasca
La lasta vespermanĝo de Cesare da Sesto
en la preĝejo Sant'Ambrogio en Ponte Capriasca
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Capriasca
Koordinatoj  46° 3′ 36″ N 8° 56′ 42″ O / 46.06000 °N, 8.94500 °O / 46.06000; 8.94500 (mapo)Koordinatoj: 46° 3′ 36″ N 8° 56′ 42″ O / 46.06000 °N, 8.94500 °O / 46.06000; 8.94500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1741
Areo 6,20 km²
Alteco 447 m super marnivelo
Poŝtkodo 6946
Komunumkodo 5212
Mapo de Ponte Capriasca
Mapo de Ponte Capriasca
Mapo de Ponte Capriasca

Ponte Capriasca estas komunumo de la komunumaro Capriasca kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1741 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Ponte Capriasca situas ĉe la orienta bordo de la rivero Vedeggio, proksimume 6 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Ponte Capriasca la setlejo Formighe en nordo de la komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,20 km², de kiuj 52,8% estas kovritaj de arbaro, 12,2% servas por agrikulturo kaj 8,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Ponte Capriasca limas en nordoriento al Capriasca, en sudo al Origlio, en sudokcidento al Torricella-Taverne, kaj en nordokcidento al Monteceneri.

Trafiko

Ponte Capriasca situas flanke de la gravaj trafikvojoj, tamen ĝi estas bone atingebla. Tra Ponte Capriasca pasas konekta vojo de Origlio al Torricella-Taverne, kie ĝi rekte apud la komunuma limo aliĝas al la kantona ĉefvojo n-ro 2. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Nordo, kiu troviĝas proksimume 3 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Manno. La komunumo estas konektita al la publika transportreto pere de buslinioj de la regiono Lugano.

Historio

La unua dokumenta mencio de Ponte Capriasca datiĝas el la jaro 1335 kiel Ponte. En la jaro 1491 aperis la mencio Ponte Criviascha. Dum mezepoko Ponte Capriasca apartenis al la Duklando Milano, kiel parto de la Valkomunumaro Lugano, kiu poste fine de la 15-a jarcento fariĝis sub la regado de la Svisa Ĵurkomunumo Voktejo Lugano kaj fine en 1803 post kreo de Kantono Tiĉino distrikto de la nova kantono. La pastra preĝejo Sant'Ambrogio estis unuan fojon menciita en la jaro 1335. La pentraĵo en la preĝejo kun la lasta vespermanĝo estis pentrita de Cesare da Sesto laŭ la modelo de Leonardo da Vinci.[3]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.