Melide TI
| La mallongigo TI en Melide TI staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Melide. |
| Melide | |
|---|---|
| Blazono de Melide | |
| Melide kun la digo trans la Lago de Lugano | |
| Kantono | Tiĉino |
| Distrikto | Lugano |
| Komunumaro | Carona |
| Koordinatoj | 45° 57′ 14″ N 8° 56′ 53″ O / 45.95389 °N, 8.94806 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 57′ 14″ N 8° 56′ 53″ O / 45.95389 °N, 8.94806 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 975 |
| Areo | 1,67 km² |
| Alteco | 279 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6815 |
| Komunumkodo | 5198 |
| Mapo de Melide | |
Melide estas komunumo de la Komunumaro Carona kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 975 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Melide situas sur la orienta flanko de la duoninsulo Ceresio ĉe la bordo de la Lago de Lugano, sude de la urbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. Apud Melide digo kondukas trans la lago. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Melide Mezzo, Ferrara en nordo, Cantine di Cima sur la deklivo de la Monto San Salvatore, kaj Cantine di Fondo, sude de Melide ĉe la lagobordo, kaj Al Sasso tute en la sudo ankaŭ ĉe la lagobordo. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,67 km², de kiuj 63,5% estas kovritaj de arbaro, 0,6% servas por agrikulturo kaj 32,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Melide limas en nordo al Lugano, en oriento aliflanke de la Lago de Lugano al Bissone, en sudo al Vico Morcote, kaj en okcidento al Carona.
Trafiko
Tra Melide pasas la kantona ĉefvojo kaj la svisa aŭtovojo A2, al kiu Melide havas propran alveturejon. Apud Melide ekzistas digo al la alia lagoflanko, trans kiu kaj la du vojoj kaj la fervojlinio kondukas. Pere de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj la loka busreto de la urbo Lugano, la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto. Krome en Melide ankaŭ ekzistas haltejo de la liniaj ŝipoj de la Lago de Lugano.
Historio
La unua dokumenta mencio de Melide datiĝas el la jaro 1034 kiel Melede. Ĝis 1427 Melide apartenis al la paroĥo de Lugano, poste al la paroĥo de Carona. En la jaro 1525 Melide fariĝis memstara. Dum mezepoko Melide apartenis al la Dukoj de Milano, al kiu la vilaĝanoj en la 15-a jarcento devis disponigi 5 soldatojn. De la jaro 1482 datiĝas mencio de vojdoganejo en Melide. Grava por la ekonomia evoluo de la komunumo estis la konstruo de la lagodigo al Bissone en la jaro 1847.[3]
Vidindaĵoj
En Melide troviĝas la subĉiela muzeo Swissminiatur, en kiu estas ekspoziciataj diversaj kulturaj kaj historiaj objektoj de Svislando en miniatura formo.
Gravuloj
Vidu ankaŭ
- Aliaj signifoj de Melide
- Melide (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Melide – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.














