Muzzano TI

La mallongigo TI en Muzzano TI staras por la svisa Kantono Tiĉino. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Muzzano.
Muzzano
Blazono de Muzzano
Blazono de Muzzano
Blazono de Muzzano
Rigardo de la Monto San Salvatore
Rigardo de la Monto San Salvatore
Rigardo de la Monto San Salvatore
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Agno
Koordinatoj  45° 59′ 53″ N 8° 55′ 1″ O / 45.99806 °N, 8.91694 °O / 45.99806; 8.91694 (mapo)Koordinatoj: 45° 59′ 53″ N 8° 55′ 1″ O / 45.99806 °N, 8.91694 °O / 45.99806; 8.91694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 730
Areo 1,57 km²
Alteco 365 m super marnivelo
Poŝtkodo 6933
Komunumkodo 5205
Mapo de Muzzano
Mapo de Muzzano
Mapo de Muzzano

Muzzano estas komunumo de la komunumaro Agno kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 730 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Muzzano situas sudokcidente de la distriktĉefurbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas, inter Lago de Muzzano kaj la okcidenta brako de Lago de Lugano. La okcidentan komunumlimon formas la rivero Vedeggio. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Muzzano kaj Agnuzzo, Piodella kaj Molini, kaj industria zono apud la flughaveno ĉe la orienta bordo de la rivero Vedeggio.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 1,57 km², de kiuj 17,2% estas kovritaj de arbaro, 18,5% servas por agrikulturo kaj 47,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Muzzano limas en nordo al Bioggio, en nordoriento al Lugano, en oriento al Sorengo, en sudo al Collina d'Oro kaj en okcidento al Agno.

Trafiko

Tra Muzzano pasas la kantona ĉefvojo de Lugano al Ponte Tresa kaj la svisa aŭtovojo A2, kies alveturejo Lugano-Sudo situas en sudo de la komunumo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de la trama etspura fervojlinio de Lugano al Ponte Tresa. En okcidento de la komunumo parto de la internacia Flughaveno de Lugano situas sur la komunuma teritorio.

Historio

La unua dokumenta mencio de Muzzano datiĝas el la jaro 1189 kiel Muciano. Agnuzzo estis la centro de granda servutbieno, kiu en la jaro 819 de la imperiestro Ludoviko la Pia estis donacita al la ekleziaj funkciuloj de Como.[3]

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.