Novaggio

Novaggio
Blazono de Novaggio
Blazono de Novaggio
Blazono de Novaggio
Novaggio
Novaggio
Novaggio
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Breno
Koordinatoj  46° 0′ 36″ N 8° 51′ 36″ O / 46.01000 °N, 8.86000 °O / 46.01000; 8.86000 (mapo)Koordinatoj: 46° 0′ 36″ N 8° 51′ 36″ O / 46.01000 °N, 8.86000 °O / 46.01000; 8.86000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 811
Areo 4,31 km²
Alteco 641 m super marnivelo
Poŝtkodo 6986
Komunumkodo 5207
Mapo de Novaggio
Mapo de Novaggio
Mapo de Novaggio

Novaggio estas komunumo de la komunumaro Breno kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 811 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

Novaggio situas en la tiĉina regiono Malcantone sur arbara monta deklivo okcidente de la Lago de Lugano. La sudorientan limon de la komunumo formas la rivereto Magliasina. La komunumo konsistas el la vilaĝo Novaggio kaj la setlejoj Bedeia, Roccolo, Rombosco, kaj Vinera.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,31 km², de kiuj 75,4% estas kovritaj de arbaro, 13,1% servas por agrikulturo kaj 10,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Novaggio limas en nordo al Miglieglia, en oriento al Arnanno, en sudo al Curio, en sudokcidento al Bedigliora, en okcidento al Astano, kaj en nordokcidento al Dumenza (Provinco Varese, Italio).

Trafiko

La komunumo Novaggio situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Novaggio pasas kurba vojo de Breno tra Miglieglia al Curio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Sudo, kiu situas proksimume 15 kilometrojn oriente de la komunumo en Muzzano. Pere de buslinioj al Cademario kaj al Ponte Tresa la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Novaggio datiĝas el la jaro 1244 kiel Novagio. Estis trovitaj tomborestaĵoj el la ferepoko sur la komunuma teritorio. Dum mezepoko la Monaĥejo San Abbondio kaj la katedrala kapitolo de Como posedis bienojn kaj havaĵojn en Novaggio. En tiu tempo Novaggio formis subvoktejon kune kun Curio, Banco kaj Bedigliora. En la jaro 2004 kunigox kun Curio kaj aliaj najbaraj komunumoj al la nova komunumo Medio Malcantone estis malakceptita en publika baloto.[3]

Notoj kaj referencoj

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: [URL: http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2192.php Bernardino Croci Maspoli: Novaggio en Historia Leksikono de Svislando (2009-08-06)]

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.