Valcolla
| Valcolla | |
|---|---|
| Blazono de Valcolla | |
| Scareglio, komunumo Valcolla | |
| Kantono | Tiĉino |
| Distrikto | Lugano |
| Komunumaro | Sonvico |
| Koordinatoj | 46° 5′ 35″ N 9° 3′ 0″ O / 46.09306 °N, 9.05000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 5′ 35″ N 9° 3′ 0″ O / 46.09306 °N, 9.05000 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | {{{loĝantoj}}} |
| Areo | 11,34 km² |
| Alteco | 972 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6959 |
| Komunumkodo | 5229 |
| Mapo de Valcolla | |
Valcolla estas komunumo de la Komunumaro Sonvico kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 629 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Valcolla situas proksimume 10 kilometrojn norde de la komunumo Lugano en la Valo de Colla. En nordoriento de la komunumo situas la Monto Gazzirolo, kiu kun alteco de 2116 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la frakcioj Colla, Cozzo, Curtina, Insone, Maglio di Colla, Molino, Piandera, Scareglia kaj Signôra.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,34 km², de kiuj 55,7% estas kovritaj de arbaro, 23,9% servas por agrikulturo kaj 4,0% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Valcolla limas en nordo al eksklavo de Ponte Capriasca, en nordoriento al Cavargna (CO, Italio), en oriento al Bogno, en sudoriento al Certara, en sudo al Cimadera, en sudsudokcidento al Sonvico, en sudokcidento kaj en nordokcidento al Capriasca, kaj en okcidento al interkomuna teritorio Capriasca-Valcolla.
Trafiko
Valcolla situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas pere de flankaj vojoj de sudo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Nordo, kiu situas proksimume 15 kilometrojn sudokcidente de la komunumo. Pere de buslinio al Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La komunumo Valcolla estis fondita el la jaro 1956. Ĝi estiĝis pere de kunigo de de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Colla, Insone, Piandera, Scareglia kaj Signôra. La unua dokumenta mencio de Colla datiĝas el la jaro 1264 kiel Colla. La Valo de Colla dum mezepoko apartenis al la Korto de Sonvico. Sub la regado de la Svisa Ĵurkomunumo la valo apartenis al la Voktejo Lugano. Por 2013 ekzistas projekto de kunigo kun la najbaraj komunumo kaj la urbo Lugano.[3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Valcolla Arkivigite je 2013-03-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Valcolla – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.














