Gravesano
| Gravesano | |
|---|---|
| Blazono de Gravesano | |
| Kantono | Tiĉino |
| Distrikto | Lugano |
| Komunumaro | Taverne |
| Koordinatoj | 46° 2′ 31″ N 8° 55′ 1″ O / 46.04194 °N, 8.91694 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 2′ 31″ N 8° 55′ 1″ O / 46.04194 °N, 8.91694 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 1149 |
| Areo | 0,69 km² |
| Alteco | 387 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 6929 |
| Komunumkodo | 5187 |
| Mapo de Gravesano | |
Gravesano estas komunumo de la komunumaro Taverne kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1149 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Gravesano situas proksimume 3 kilometrojn sudokcidente de la urbo Lugano, al kies aglomeraĵo la komunumo apartenas. En nordoriento la teritorio de la komunumo etendiĝas ĝis al la rivero Vedeggio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Gravesano, kiu kovras la plej grandan parton de la malgranda, malpli ol 1 kvadratkilometron mezuranta komunuma teritorio, kial ĝi apartenas al la plej dense loĝataj komunumoj en Svislando, kaj la vilaĝeto Grumo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,69 km², de kiuj 23,2% estas kovritaj de arbaro, 14,5% servas por agrikulturo kaj 55,1% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Gravesano limas en nordo al Bedano, en oriento al Lamone, en sudo al Manno, kaj en okcidento al Alto Malcantone.
Trafiko
Tra Gravesano pasas la malnova vojo de la montopasejo Monte Ceneri al Ponte Tresa. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Nordo, kiu situas 1 kilometron sude de la komunumo en Manno. Pere de buslinioj de la urba busreto de Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Gravesano datiĝas el la jaro 1254 kiel Gravaxana. Dum mezepoko la Monaĥejo San Pietro en Ciel d'Oro de Pavia kaj la episkopo de Como posedis bienojn en Gravesano. Pro la proksimece al la urbo Lugano la iama kamparana vilaĝo transformiĝis al antaŭurba loĝ- kaj industri- kvartalo.[3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Gravesano – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.













