La 28-a de decembro estas la 362-a tago de la jaro (la 363-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 3 tagoj restas.
Je la 28-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- -169: Jerusalemo: menoro estis lumigita por konsekrado de la Templo de Jerusalemo, post du jarcentoj da eksterlanda regado kaj religia subpremo kaj sepjara ribelo de makabeoj - la menoro flamis dum ok tagoj sen sufiĉa brulaĵo bezonata por tio, naskante la ferian ĥanuka
- 418: Bonifaco la 1-a iĝis papo
- 484: Alariko la 2-a iĝis reĝo de visigotoj
- 856: Vikingoj prirabis Parizon
- 893: Tertremo detruis urbon Dvin en Armenio - pereis ĉirkaŭ 30 mil personoj
- 1065: Konsekro de la Abatejo Westminster en Londono - konstruita de Eduardo la Konfesanto kiel unua romanika preĝejo en Anglio
- 1233: Pollando: Chełmno kaj Toruń ricevis urborajtojn
- 1283: Princo de Grandpolujo Przemysł la 2-a fondis monaĥinejon por dominikanoj en Poznań
- 1565: Reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio, Sigismondo la 2-a donis privilegion fondi distrikton - tiutempe la teritorio de Litovio estis dividita en 26 distriktojn, ene de 13 vojevodioj
- 1594: En Londono okazis premiero de La komedio de eraroj de William Shakespeare - la plej frue registrita en Gray's Inn
- 1612: Galilejo kiel unua ekvidis Neptunon, sed li konsideris ĝis fiksa stelo - oficiala malkovro de la planedo sekvis 234 jarojn poste
- 1793: Hungario: episkopo Károly Eszterházy malfermis en Eger fonditan de si bibliotekon
- 1832: Joachim Lelewel kaj Józef Zaliwski fondis sekretan komitaton Zemsta Ludu (Venĝo de Popolo) por kaŭzi revolucion en Kongresa Pollando
- 1836: Hispanio agnoskis sendependecon de Meksiko
- 1836: Brita kolonio Suda Aŭstralio establiĝis kun la ĉefurbo Adelajdo
- 1846: Usono: Iovao fariĝis la 29-a subŝtato de Usono
- 1867: Usono: Anekso de Midvejinsuloj
- 1869: En Ohio oni patentigis maĉgumon
- 1885: Brita Hindio: en Bombajo fondiĝis Barata Nacia Kongreso, politika partio kiu ludis ŝlosilan rolon en la hindia sendependiga movado
- 1895: La fratoj Lumiere prezentis sian filmeton "Alveno de trajno je la stacidomo de La Ciotat" al spektantaro ĉe kafejo en Parizo, kiu onidire estis la unua paginta filmvidantaro; germana fizikisto W. Röntgen publikigis artikolon pri Ikso-radioj
- 1896: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Kornelio
- 1897: Parizo: premiero de la teatraĵo de Edmond Rostand Cyrano de Bergerac
- 1904: Malkovro de la kometo Borrelly - la plej malluma objekto konata en la Sunsistemo; En Lvovo okazis premiero de la spektaklo Pola Betleĥemo laŭ pola poeto Lucjan Rydel, apogita sur mezepokaj franciskanaj misteraĵoj
- 1905: En Kongresa Pollando eksplodis ĝenerala striko
- 1908: Tertremo en Italio: tertremo sur Sicilio kaŭzis morton de pli ol 100 mil personoj (Mesino, Reggio di Calabria, Palmi); en Vilno fondiĝis belorusa libroeldona societo Nia Kabano
- 1910: Novjorko: premiero de la opero Königskinder de la germana komponisto Engelbert Humperdinck en Metropola Operejo
- 1914: Unua mondmilito: Oni fondis britan distingon Military Cross
- 1915: Oni fondis Usonan Ekologian Societon
- 1918: Ribelo de Grandpollando kontraŭ Vajmara Respubliko: poloj konkeris citadelon en Poznań, liberigis Gniezno, Szamotuły kaj Września
- 1920: Sovetunio: Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo establita
- 1925: Dua Pola Respubliko: Sejmo enkondukis agraran reformon; fama rusia, sovetia poeto Sergej Jesenin sin mortigis
- 1932: Brita Hindio: britoj liberigis el malliberejo Mahatmon Gandhi
- 1939: Germana okupado de Pollando: kadre de Intelektul-kampanjo en koncentrejo Sachsenhausen pereis pola profesoro de Jagelona Universitato Stanisław Estreicher, spertulo pri okcidenta juroscienco; Berlino: Adolf Hitler ordonis al ĝenerala guberniestro Hans Frank rapidan finon de la "diabla verko" (Teufelswerk) en Pollando
- 1940: en Usono fondiĝis Asocio de Polaj Sciencistoj
- 1941: nokte pere de aviadilo venis de Moskvo 6-persona Iniciata Grupo por krei en subigita Pollando revolucian partion - ili grundiĝis apud Varsovio; Operaco Anthropoid: komenciĝas komploto por murdi nazian oficiron Reinhard Heydrich; Malaja Fronto: japana 25-a Armeo konkeris Ipoh
- 1942: Adolf Hitler ordonis al germana armeo komenci retiriĝon de Kaŭkazio
- 1943: Abruco (Italio): venko de kanada armeo kontraŭ germanaj paraŝutistoj en semajna batalo de Ortona; samtempe kun likvidado de Kalmuka Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko komenciĝis deportado de kalmukoj al Siberio
- 1944: Volinia masakro: nokte de la 28-a/29-a de decembro taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo murdis 106-131 loĝantojn de pola vilaĝo Łozowa (proksime al Tarnopol); germanaj unuoj, venĝe pro la ribelo de Varsovio eksplodigis Saski-palacon kun ĉifrejo, postrestis nur la Tombo de Nekonata Soldato; samnokte aviadilistoj de la divizio 301 sukcesis lastan malsuprenĵetaĵon super okupata Pollando; Orienta Fronto: en Hungario trupoj de la sovetia 2-a Ukraina Fronto okupis teritorion de Ĉeĥoslovakio ĉirkaŭ Opava; trupoj de la sovetia 3-a Ukraina Fronto konkeris areon norde de Szekesfehervar; Béla Miklós Dálnoki nome de Hungario deklaris militon al Nazia Germanio; Pacifiko: usona divizio konkeris okcidentan bordon de la insulo Lejteo; Radio Skopjo ekfunkciis sur mallongondoj en la makedona lingvo
- 1946: Pollando membriĝis al UNICEF
- 1948: 30 polaj pilotoj kun inĝeniero Władysław Turowicz alvenis al Pakistano, kie ili kreis Pakistanan Aerarmeon; arabo-israela milito: batalo de Sinajo inter Israelo kaj Egiptio komenciĝis; super Bermuda triangulo pereis sen spuroj usona pasaĝera aviadilo DC-3 kun 32 personoj, fluganta de San-Juano al Miami
- 1949: Hungario per dekreto ŝtatigis la tutan industrion kaj komercon
- 1951: Finna parlamento akceptis aŭtonomecon de la insularo Alando
- 1956: Stalinismo: pola juĝejo malakuzis episkopon Czesław Kaczmarek, ĝis tiam torturata pro onidira spionado kaj kunlaboro kun germanoj
- 1959: Unua nuklea reakciujo en Socialisma federacia respubliko Jugoslavio ekfunkciis en Vinca proksime al Beogrado
- 1965: Germana futbalklubo Hansa Rostock fondiĝis
- 1967: Ekvalido de la leĝo kiu permesas kontraŭkoncipon en Francio
- 1972: Kim Il-sung iĝis prezidento de Nord-Koreio
- 1973: En Parizo oni eldonis romanon La Gulaga Arkipelago de Aleksandr Solĵenicin; turka politikisto İsmet İnönü estis entombigita en Maŭzoleo de Atatürk kun ŝtata ceremonio
- 1981: Milita stato en Pollando: en minejo „Piast” en Bieruń finiĝis la plej longa postmilite subtera striko - dum 2 semajnoj en profundeco de 650 m, ĉirkaŭ 1000 ministoj protestis kontraŭ enkonduko de militjuro; Usono: en Norfolko (Virginio) naskiĝis Elisabeth Jordan Carr - unua usona infano koncipita in vitro
- 1989: Dum la Velura Revolucio en Czechoslovakio Alexander Dubček estis elektita prezidanto de parlamento
- 1993: Vatikano oficiale agnoskis ekziston de Israelo; nacia emblemo de Taĝikio estis aprobita
- 1999: Saparmurat Nijazov proklamita ĝisviva prezidento de Turkmenio
- 2004: Călin Popescu Tăriceanu iĝis ĉefministro de Rumanio; Usono: nanplanedo Haŭmeo estis malkovrita en la Kujper-zono
- 2005: Prezidento de Pollando Lech Kaczyński fondis novan Konsilion de Ŝtata Sekureco
- 2006: Pollando: oni malfondis la 9-an Ŝiparon de Marbord-Defendo en Hel
- 2008: John Atta-Mills gajnis prezidentan balotadon en Ganao
- 2011: En Pjongjango okazis solena enterigo de Kim Ĝong-il
- 2012: Ratan Tata transdonis administradon de la barata firmao Tata
- 2014: 162 personoj pereis super Java Maro en katastrofo de indonezia aviadilo Airbus A320 fluganta de Surabajo ĝis Singapuro
- 2018: Pola Juĝejo devigis la germanan publikan televidkanalon ZDF pardonpeti pro falsado de historio en la milita serio Niaj patroj, niaj patrinoj, kulpiganta polojn pri holokaŭsto
- 2021: Internacia Asocio Memorial estis likvidita en Rusio
Naskiĝoj
- 1446: Karlo Valois de Berry, duko de Berry (m. 1472)
- 1651: Johann Krieger, germana baroka komponisto (m. 1735)
- 1727: Johann Christoph Schmidt, germana politikisto (m. 1807)
- 1756: Pál Ányos, hungara paŭlana monaĥo, poeto, sekretario de Hungara Scienca Akademio (m. 1784)
- 1781: Hippolyte Lecomte, franca pentristo de historiaj bildoj kaj pejzaĝoj (m. 1857)
- 1795: Gábor Fábián, hungara verkisto, tradukisto, akademiano (m. 1877)
- 1800: Jean-Pierre Dantan, franca skulptisto kaj portretisto (m. 1869)
- 1814: John Bennet Lawes, angla agrikultura kemiisto kaj agronomo, patentinto de la produktmetodo de superfosfato (m. 1900)
- 1818: Carl Remigius Fresenius, germana kemiisto, entreprenisto, farmaciisto, akademiano (m. 1897)
- 1838: Géza Kuun, hungara historiisto, lingvisto, orientalisto kaj vojaĝisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1905)
- 1839: Pál Böhm, hungara pentristo (m. 1905)
- 1856: Woodrow Wilson, usona Nobelpremiita prezidento, rektoro de Universitato Princeton, kunfondinto de la Ligo de Nacioj (m. 1924)
- 1860: Lipót Baumhorn, hungara arkitekto (m. 1932)
- 1865: Félix Vallotton, svisa-franca pentristo, skulptisto, lignogravuristo, artkritikisto kaj roman-verkisto (m. 1925)
- 1865: Albert Edward Styler, angla lingvoinstruisto kaj esperantisto, poeto, tradukisto (m. 1928)
- 1872: Pío Baroja, hispana verkisto apartenanta al la skolo Generacio de 1898 (m. 1956)
- 1879: József Ürmösi, rumania hungara unitariisma pastro, eklezia verkisto (m. 1953)
- 1882: Arthur Eddington, brita astrofizikisto, kvakero, la unua kiu prezentis anglalingvan artikolon pri la teorio de la relativeco (m. 1944)
- 1882: Lili Elbe, dana artistino, transgenrulo (m. 1931)
- 1883: Hermann Pfeiffer, germana grafikisto (m. 1964)
- 1888: Tamás Csergő, hungara ĵurnalisto, redaktoro (m. 1948)
- 1888: Friedrich Wilhelm Murnau, germana reĝisoro (m. 1931)
- 1890: Gösta Ekman, sveda aktoro (m. 1938)
- 1893: Orest Kuzma, ukraina biologo kaj gimnazia instruisto, fondinto de Esperanto-societo "Progreso" en Kolomeo, eldonisto de "Ukraina Stelo", tradukisto por "Literatura Mondo", UEA-delegito (m. 1968)
- 1896: Ángel Corral, argentina fakdelegitino de UEA pri presarto kaj dumviva membro de UEA (m. 1992)
- 1899: Eugeniusz Bodo, pola aktoro, reĝisoro, dancisto, kantisto kaj produktoro, viktimo de politikaj reprezalioj (m. 1943)
- 1903: John von Neumann, hungara fizikisto kaj komputikisto (m. 1957)
- 1903: Earl Hines, usona ĵaz-pianisto kaj bandestro (m. 1983)
- 1906: István Szentkirályi, rumania hungara pediatro, universitata profesoro (m. 1972)
- 1907: Erich Mielke, germana politikisto, estro de Stasi (m. 2000)
- 1913: József Fogarasi, rumania hungara juristo, ekonomikisto (m. ?)
- 1913: Raymond Gonin, franca esperantisto k. instruisto de lingvoj por blinduloj, ano de UK 1932 dum kiu kreiĝis la Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj, kies gvidanto li iĝis, redaktoro de "Esperanta Ligilo" por blinduloj, komitatano de UFE kaj Franca Esperanto-Instituto, honora membro de UEA (n. 2003)
- 1916: Barabás Bajkó, rumania hungara kuracisto, ginekologo (m. 1985)
- 1919: Gyula Xantus, hungara pentristo, universitata profesoro (m. 1993)
- 1925: Hildegard Knef, germana aktorino, kantistino kaj verkistino (m. 2002)
- 1925: Zuzanna Stromenger, pola bestosciencistino, specialiĝanta pri etologio kaj hidrologio, tradukistino, defendantino de bestaj rajtoj, partoprenantino de la ribelo de Varsovio (m. 2011)
- 1927: Ferenc Belényi, hungara aktoro kaj operkantisto (m. 1988)
- 1928: Kamilló Lendvay, hungara komponisto, dirigento, profesoro (m. 2016)
- 1931: Guy Debord, franca verkisto, filozofo, revoluciulo, kunfondinto de Literista Internacio kaj Situaciista Internacio, sinmortiginto (m. 1994)
- 1932: Nichelle Nichols, usona aktorino (m. 2022)
- 1932: Manuel Puig, argentina verkisto (m. 1990)
- 1933: Árpád Béla Huszty, hungara pentristo
- 1933: Erzsébet P. Ütő, rumania hungara tekstilistino, grafikistino (m. 2012)
- 1934: Károly Pálffy, rumania hungara inĝeniero, inventisto
- 1934: Maggie Smith, brita teatra, kina kaj televida aktorino
- 1945: Birendra de Nepalo, reĝo de Nepalo, murdita (m. 2001)
- 1946: Zoltán Rostás, rumania hungara socisciencisto, publicisto, redaktoro
- 1954: Denzel Washington, afrik-usona aktoro, laŭreato de la Premio Ora Globo
- 1955: Liu Xiaobo, ĉina Nobelpremiita verkisto kaj disidento, hejmarestita
- 1956: Nigel Kennedy, angla violonisto
- 1956: Burkhard Spinnen, germana verkisto kaj eldonisto
- 1962: Michel Petrucciani, franca ĵazpianisto kaj komponisto (m. 1999)
- 1966: Kaliopi, makedona kantistino kaj kantaŭtorino
- 1969: Linus Torvalds, finna aŭtoro de komputilaj programoj, inventisto de Linukso kaj de git, enestanta en Interreta Halo de Famo
- 1972: Cristina Branco, portugala fado-kantistino
- 1981: Sienna Miller, usona aktorino, modelo kaj mododizajnistino
- 1989: Salvador Sobral, portugala kantisto, venkinto de Eŭrovido-Kantokonkurso 2017
Mortoj
- 1524: Johann von Staupitz, germana teologo kaj konfesprenanto de Lutero (n. antaŭ 1470)
- 1547: Konrad Peutinger, germana juristo, humanisto, diplomato, ekonomikisto, politikisto kaj libro-antikvaĵisto (n. 1465)
- 1622: Francisko el Sales, franca teologo kaj filozofo, doktoro de eklezio, katolika sanktulo (n. 1567)
- 1671: Johann Friedrich Gronovius, germana klasika filologo, beletra kritikisto, historiisto, juristo, bibliotekisto kaj profesoro pri la greka en la Universitato de Lejdeno (n. 1611)
- 1694: Maria la 2-a, reĝino de Anglio, Skotlando kaj Irlando (n. 1662)
- 1706: Pierre Bayle, franca filozofo kaj verkisto, pioniro de klerismo (n. 1647)
- 1708: Joseph Pitton de Tournefort, franca botanikisto difininta genron ĉe plantoj (n. 1656)
- 1734: Robert Roy MacGregor ("Rob Roy"), skota popola heroo (n. 1671)
- 1736: Antonio Caldara, itala violonĉelisto kaj komponisto (n. 1670)
- 1814: József Benkő, hungara pastro, historiisto, botanikisto (n. 1740)
- 1854: Christian Paulsen, dana juristo, fleganto de la dana lingvo (n. 1798)
- 1889: Tereza Kristina de Burbono, princino de la Reĝlando de la du Sicilioj, imperiestrino de Brazilo (n. 1822)
- 1915: Sámuel Borbély, hungara pedagogo, lernejestro, verkisto (n. 1842)
- 1916: Eduard Strauss, aŭstra komponisto (n. 1835)
- 1918: Olavo Bilac, brazila poeto, apoginto de Esperanto (n. 1865)
- 1919: Johannes Rydberg, sveda fizikisto, konata pro la konstanto de Rydberg (n. 1854)
- 1925: Sergej Jesenin, rusia, sovetia poeto, sinmortiginto (n. 1895)
- 1927: Norbert Pfretzschner, aŭstra skulptisto kaj verkisto (n. 1850)
- 1937: Maurice Ravel, franca komponisto kaj pianisto, reprezentanto de impresionismo (n. 1875)
- 1945: Theodore Dreiser, usona verkisto (n. 1871)
- 1947: Viktoro Emanuelo la 3-a, reĝo de Italio, ekziligita (n. 1869)
- 1952: Fletcher Henderson, usona muzikisto kaj bandestro (n. 1897)
- 1954: Wincenty Lutosławski, pola profesoro pri filozofio, mesianisto, ordiginto laŭ sinsekvo de la Dialogoj de Platono, nacia aganto, poligloto, populariganto de abstinado, fondinto en Krakovo kaj Lvovo de organizaĵo Eleusis, kies celo estis nacia renaskiĝo, pioniro de jogo en Pollando (n. 1863)
- 1954: Josef Gerö, aŭstra politikisto kaj sportfunkciulo (n. 1896)
- 1959: Ante Pavelić, kroata faŝista politikisto, gvidanto de Ustaše, respondeca pri genocido de serboj, judoj kaj ciganoj (n. 1889)
- 1963: Paul Hindemith, germana komponisto kaj dirigento (n. 1895)
- 1964: Gyula Éhik, hungara zoologo, gvidanto de besttenejo, profesoro (n. 1891)
- 1965: Pál Justus, hungara verkisto, poeto, tradukisto (n. 1905)
- 1972: Jon Mirande, eŭska verkisto, poligloto (n. 1925)
- 1974: László Dévald, hungara ĵurnalisto, advokato (n. 1912)
- 1982: Ferenc Bordás, hungara pentristo, ano de la artakademio de Florenco (n. 1911)
- 1982: Áron Gábor, hungara ĵurnalisto kaj verkisto, militraportisto elmigrinta al FRG (n. 1911)
- 1986: Marie-Therese Micard, franca esperantistino, kunfondintino kun sia edzo Henri Micard de la Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj (kastelo Greziljono)
- 1993: William L. Shirer, usona ĵurnalisto kaj historiisto, raportisto el Berlino dum la dua mondmilito (n. 1904)
- 1993: Péter Ruffy, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1914)
- 1993: Gyula Xantus, hungara pentristo, universitata profesoro (n. 1919)
- 1997: Heikki Alikoski, finna matematikisto kaj astronomo laboranto en Observatorio de Iso-Heikkilä, malkovrinto de 13 asteroidoj, esperantisto (n. 1912)
- 2004: Elsa Salovaara, finna esperantistino, kunverkinta legolibron Sub la Signo de la Verda Stelo, aŭtorino de Kie boacoj vagadas (n. 1920)
- 2004: Susan Sontag, usona verkistino kaj socikritikistino, aktivulino pri homrajtoj (n. 1933)
- 2010: Billy Taylor, usona ĵaz-pianisto, altlerneja instruisto kaj komponisto (n. 1921)
- 2015: Ian Murdok, usona programisto, kreinto de Debiano (n. 1973)
- 2018: Shehu Shagari, prezidento de la Dua Niĝeria Respubliko (n. 1925)
- 2018: Amos Oz, israela ĵurnalisto kaj verkisto, kunfondinto de la organizaĵo Pacon Nun, lekciisto de literaturo en la Universitato Ben-Gurion de Negevo, proponanto de du-ŝtata solvo pri la konflikto inter Israelo kaj Palestino (n. 1939)
- 2019: Erzsébet Szőnyi, hungara dirigentino, komponistino, korusestro, verkistino kaj profesoro (n. 1924)
- 2020: Armando Manzanero, meksika muzikisto, komponisto kaj kantverkisto (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 28-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|