La 11-a de decembro estas la 345-a tago de la jaro (la 346-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 20 tagoj restas.
Je la 11-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 361: Juliano la Apostato eniris Konstantinopolon iĝante imperiestro de la tuta Romio
- 1474: Isabel la 1-a iĝis reĝino de Kastilio
- 1515: Papo Leono la 10-a cedis Parmon kaj Piaĉencon al Francio (sed sukcesis reteni Milanon)
- 1618: Armistico en Dieulino (Moskva provinco) finis la polan-rusan militon
- 1659: Kuronio cedis insulon Tobago al Nederlando
- 1688: Glora Revolucio: reĝo de Skotlando kaj Anglio Jakobo la 2-a (Anglio) estis kaptita en Faversham dum provo fuĝi al Francio, kion liaj kontraŭuloj konsideris abdiko
- 1708: Milito de hispana sukcedo: sieĝita de angloj, aŭstroj kaj nederlandanoj fortreso Lillo kapitulacis
- 1769: En Anglio oni patentigis persienon
- 1789: Usono: Universitato de Norda Karolino ĉe Chapel Hill fondiĝis
- 1816: Indianao fariĝis la 19-a ŝtato de Usono
- 1845: Svislando: sep katolikaj kantonoj kunfandiĝas por formi specialan union
- 1866: En Varsovio ekfunkciis Ĉevaltira tramo
- 1868: Vasil Levski komencis sian unuan organizan vojaĝon tra Bulgario, dum kiu li ekscias pri la kondiĉoj kaj ŝancoj por revolucia agado kaj nacia ribelo kontraŭ la turka jugo; Konvencio de Sankt-Peterburgo pri malpermeso de eksplodigaj kaj bruligaj grenadoj de malpli ol 400-grama pezo
- 1872: Slovenio: Slovena Asocio de Verkistoj fondita
- 1909: Usona astronomo Joel Hastings Metcalf malkovris asteroidon Lehigo; Sidney Sonnino la duan fojon iĝis ĉefministro de Italio
- 1911: Roald Amundsen iĝis unua homo, kiu atingis la Sudan Poluson; Nov-Delhio: Georgo la 5-a kaj Maria de Teck kroniĝis kiel geimperiestroj de Brita Hindio
- 1914: Unua Mondmilito: En Kievo estis arestita Miĥajlo Hruŝevskij pro kontaktoj kun la aŭstra registaro
- 1917: Unua Mondmilito: Litova Ŝtata Konsilio anoncis restarigon de la sendependa ŝtato Litovio en unio kun Germanio (de Rusa SFSR); ukrainaj trupoj subpremis bolŝevikan ribelon en Kievo — bolŝevikaj fortoj estis senarmigitaj kaj senditaj al Rusio; brita generalo Edmund Allenby eniris en Jerusalemon kaj deklaris militjuron
- 1920: Irlanda Milito de Sendependeco: responde al atako de Irlanda Respublikana Armeo kontraŭ polica garnizono en Cork, britaj trupoj detruis la urbon
- 1922: Gabriel Narutowicz ĵuris kiel unua prezidento de Pola Respubliko
- 1925: Medalo de Lorentz fiksita kiel scienca premio atribuata ĉiun kvaran jaron de la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj; papo Pio la 11-a publikigis enciklikon Quas primas, kiu enkondukis la solenaĵon de Jesuo Kristo la Reĝo
- 1927: Komunista Partio de Ĉinio okupis la urbon Kantono
- 1930: Germana Regno: rezulte de grandskala nacisocialisma kampanjo, Supera Filma Inspektoraro malpermesis pluajn projekciojn de la filmo En Okcidento nenio nova
- 1931: Niceto Alcalá-Zamora iĝis unua prezidento de la Dua Hispana Respubliko; Brita imperio: Statuto de Westminster nuligis kelke da rajtigoj de la brita registaro super dominioj, kiuj tiel gajnis tutan suverenecon; Sud-Afriko sendependiĝis
- 1936: Georgo la 6-a iĝis reĝo de Britio - post abdiko de sia frato Eduardo la 8-a
- 1937: Italio de Benito Mussolini forlasis la Ligon de Nacioj, kiu kondamnis ĝian invadon al Etiopio
- 1939: Germana okupado de Pollando: germanoj pafekzekutis 70 personojn de malliberejo Radogoszcz en Lodzo, de kie ili ankaŭ deportis la unuajn polojn; en arbaro ĉe Zbylitowska Góra, apud Tarnów germanaj okupantoj faris unuan ekzekuton de polaj civitanoj; Svislando: komenciĝis la 20-a sesio de Ligo de Nacioj pri agreso de Germanio kaj Sovetunio al Pollando; Finna Fronto: elpaŝo de soveta 7-a Armeo antaŭ Mannerheim-linio ĉe la ĉefdefendejo de finnoj - post malsukcesa provo de la rompo sekvis poziciaj bataloj
- 1941: Tria Regno kaj Italio deklaris militon al Usono - Usona Kongreso samtage anoncis militdeklaron al ili, Pollando deklaris militon al Japanio, kaj Kubo, Kostariko, Nikaragvo, Dominika Respubliko kaj Gvatemalo al Germanio kaj Italio
- 1942: Lodza geto: en Lodzo ekfunkciis koncentrejo por polaj infanoj; Ribelo de Zamość: venĝe pro atakoj de Kamparanaj Batalionoj kaj Pola Enlanda Armeo al germana vilaĝo por deteni deportadon de poloj, germanoj masakris 174 loĝantojn de vilaĝo Kitów en distrikto Zamość
- 1943: Partizana taĉmento, formita en Jugoslavio de Józef Maciąg el ĉirkaŭ 300 polaj forkurintoj de trudlaborejoj, batalis kontraŭ germanoj - la komandanto, perfidita de serbaj partizanoj, pereis
- 1944: Sovetaj partizanoj pafmortigis sur la ŝoseo Pińczów-Działoszyce eks-komandanton de la ekstermejo Treblinka; Parizo: franca taggazeto "Le Monde" aperis tuj post foriro de la germana armeo; Okcidenta Fronto: inter Rejno kaj Mozelo usona 7-a Armeo konkeris Haguenau, kaj la 3-a finis purigon de Sarreguemines de la malamiko; Finnlando: generalo Rudolf Walden iĝis ministro pri milito
- 1945: Historia romano Egipto Sinuhe de Mika Waltari aperis; Pollando: funebra manifestacio en Lodzo kun partopreno de ĉirkaŭ 25 mil personoj, pro murdo de aganto de la Pola Popola Partio fare de sekreta servo
- 1946: Fondo de UNICEF
- 1948: Federacia Respubliko Germanio: Libera Demokrata Partio fondiĝis
- 1949: Miraklo de Číhošť (Distrikto Havlíčkův Brod): en vilaĝa preĝejo krucifikso ĉe la tabernaklo plurfoje deflankiĝis dum la prediko de paroĥestro, kio fariĝis preteksto por interveno de Sekureca Servo
- 1950: Franca kemiisto Paul Charpentier sintezis klorpromazinon - unua en la mondo neŭrolepto
- 1954: Arabaj-israelaj militoj: egipta juĝejo mortkondamnis 2 el 11 kaptitaj israelaj spionoj
- 1958: Supra Voltao (nuna Burkino) iĝis aŭtonomeca respubliko kadre de Franca Komunumo; rumana filozofo Constantin Noica estis arestita pro akuzo de "komploto kontraŭ socia ordo" kaj juĝita al 24 jaroj da punlaboro la 1-an de marto 1960, pro popularigo de Mircea Eliade kaj Emil Cioran
- 1964: Latinamerika revoluciulo Che Guevara dum unu-hora parolado ĉe Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko kritikis la institucion, ke ĝi nuntempe ignoras sociajn problemojn
- 1969: Libio adoptis sian konstitucion
- 1970: En Distrikto Brno-provinco 31 personoj pereis kaj 18 vundiĝis rezulte de kunpuŝiĝo de pasaĝera trajno kun elreligitaj vagonoj; La Aristokatoj, usona filmo de Walt Disney Pictures, kreiĝis
- 1972: Projekto Apollo: usonaj kosmonaŭtoj Eugene Cernan kaj Harrison Schmitt piediris sur la Luno
- 1981: "Solidareco": Laŭ iniciato de Interkonsenta Komitato de Kreaj kaj Sciencaj Asocioj en Varsovia Drama Teatro komenciĝis Sendependa Kongreso de Pola Kulturo; Komenco de kunsido de la Landa Komisiono de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato Solidareco en Gdańsk
- 1981: Usona boksisto Muhammad Ali okazigis la lastan pugnobatalon en sia kariero; Intercivitana Milito de Salvadoro: registaraj fortoj dum masakro de El Mozote mortigis 900 personojn
- 1982: En brita televido la lastan fojon aperis sveda popmuzik-grupo ABBA
- 1990: Albanio: en albanaj urboj Kavajë, Shkodër, Elbasan kaj Duraso eksplodis manifestacioj, kaŭzante la falon de la komunisma reĝimo kaj rekomencon de politika plurismo
- 1994: Rusia armeo eniris Ĉeĉenion por restarigi regadon de la federacia registaro kaj forpeli la separistojn — komenciĝis la Unua Ĉeĉenia milito
- 1996: En Bitola komenciĝis fonda kunveno de la Nacia Unio de Studentoj de Makedonio
- 1997: Negocado de la traktato pri klimataj ŝanĝoj finiĝis; alpreno de la Protokolo de Kioto fare de 159 landoj, kun la celo redukti foecejajn gasojn
- 2001: Ĉinio aniĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco
- 2003: En Eŭropo spamistoj estis agnoskitaj krimuloj
- 2004: Turkio: Muzeo de nuntempa arto estis malfermita en Istanbulo
- 2005: Filmo V por Venĝiro, de aŭstralia reĝisoro James McTeigue, aperis
- 2007: Terorismo: 45 personoj pereis en eksplodoj de du bombaŭtoj antaŭ konstruaĵoj de Konstitucia Kortumo kaj UN-oficejo en Alĝerio, en tio 17 soldatoj de Pactrupoj de Unuiĝintaj Nacioj, 170 personoj estis vunditaj
- 2008: Usona financisto Bernard Madoff estis arestita de FBI kaj akuzita pri valorpapera fraŭdo laŭ skemo Ponzi, plej granda en la historio
- 2012: Siria enlanda milito: 125-150 civiluloj pereis en masakro en vilaĝo Akrab inter Homs kaj Hamao, farita de nekonata flanko de la konflikto
- 2013: Malsukcesa sturmo de Berkut al Eŭromajdano en Kievo - sonorilturo de la Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj alarme eksonoris por voki helpon al la protestantoj
- 2014: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis Internacian Tagon de Jogo, festatan la 21-an de junio
- 2017: Pollando: Mateusz Morawiecki ĵuris kiel ĉefministro
- 2019: Varsovio: Instituto de Pilecki prezentis la liston de Ładoś – laŭnoman listigon de pli ol 3,2 mil judoj savataj dum Holokaŭsto fare de polaj diplomatoj kaj judaj organizaĵoj
- 2020: Ĉefministrino Ingrida Šimonytė kreis novan registaron de Litovio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: atako per raketoj HIMARS al rusia militista bazo en okupata Melitopolo — ĉ. 200 soldatoj estis mortigitaj aŭ vunditaj; ukrainaj paraŝutistoj likvidis grupon de rusiaj flankatakistoj apud Baĥmut; en ĉefsidejo de Grupo Wagner en Kadijivka okazis eksplodo kun nekonata nombro de viktimoj
Naskiĝoj
- 1475: Papo Leono la 10-a (m. 1521)
- 1566: Manuel Cardoso, portugala komponisto, kantisto, orgenisto, ĥordirektisto (m. 1650)
- 1654: Johann Michael Rottmayr (bapto), aŭstra pentristo (m. 1730)
- 1693: Johann Wolfgang Textor, germana juristo kaj politikisto (m. 1771)
- 1758: Carl Friedrich Zelter, germana komponisto, dirigento, edukisto kaj profesoro (m. 1832)
- 1761: Joanna Angélica de Jesus, brazila monaĥino kaj heroino (m. 1822)
- 1780: Karl Erfurdt, germana filologo (m. 1813)
- 1781: David Brewster, skota fizikisto, inventinto de kalejdoskopo (m. 1868)
- 1801: Christian Dietrich Grabbe, germana juristo kaj dramisto (m. 1836)
- 1801: Carl-Friedrich Zimpel, germana teknikisto, teozofo kaj hobia apotekisto (m. 1879)
- 1803: Hector Berlioz, franca romantika komponisto, verkisto (m. 1869)
- 1810: Alfred de Musset, franca poeto kaj verkisto (m. 1857)
- 1824: Kálmán Benkő, hungara aktoro kaj verkisto (m. 1890)
- 1827: Karl Schenkl, aŭstra klasika filologo kaj eldonisto (m. 1900)
- 1830: Kamehameha la 5-a, reĝo de Havajo (m. 1872)
- 1838: Emil Rathenau, germana industriisto, fabrikposedanto, pioniro de la eŭropa elektra industrio (m. 1915)
- 1843: Robert Koch, germana Nobelpremiita kuracisto kaj bakteriologo (m. 1910)
- 1856: Georgij Pleĥanov, rusia marksisma teoriisto (m. 1918)
- 1863: Annie Jump Cannon, usona astronomino (m. 1941)
- 1867: Károly Bérczy, hungara tradukisto kaj poeto (n. 1821)
- 1873: Tilly Aston, aŭstralia verkistino kaj instruisto (m. 1947)
- 1873: Josip Plemelj, slovena matematikisto (m. 1967)
- 1879: Mihály Baja, hungara reformita pastro, poeto (m. 1957)
- 1882: Max Born, germana fizikisto Nobelpremiita (m. 1970)
- 1887: István Monoki, hungara bibliografo (m. 1963)
- 1890: Carlos Gardel, argentina kantisto de tangoj (m. 1935)
- 1894: Rolf Bugge Paulsen, norvega kapitano de infanterio kaj esperantisto (m. nekonata)
- 1901: György Erdős, rumanuja hungara redaktoro, tradukisto (m. 1979)
- 1901: Aleksandr Fadejev, sovetia verkisto kaj revoluciulo (m. 1956)
- 1904: Felix Nussbaum, germana pentristo (m. 1944)
- 1907: Ernő Számadó, rumanuja hungara poeto, fabelverkisto (m. 1983)
- 1907: Dániel Tóthpál, hungara ĵurnalisto kaj poeto (m. 1936)
- 1911: Neeme Ruus, estona politikisto, prezidanto de la Konsilio de Popolkomisaroj de Estona SSR, fondinto de Esperanto-grupo en Pärnu, gvidanto de Esperanto-kursoj de Sveda Esperanto-Instituto, ekzekutita de germanaj okupantoj (m. 1942)
- 1911: Naguib Mahfouz, egipta verkisto Nobelpremiita (m. 2006)
- 1912: Carlo Ponti, itala filmproduktoro (m. 2007)
- 1913: Jean Marais, franca aktoro, verkisto kaj pentristo (m. 1998)
- 1913: Árpád Szabó, rumania hungara fizikisto-kemiisto (m. 2005)
- 1914: János Antal Kazinczy, hungara pentristo (m. 2008)
- 1916: Sándor Gellért, rumania hungara poeto, tradukisto (m. 1987)
- 1916: Olgierd Wojtasiewicz, pola lingvisto, ĉinologo, tradukisto (m. 1995)
- 1918: Aleksandr Solĵenicin, sovetia, rusia Nobelpremiita verkisto, historiisto, matematikisto, disidento (m. 2008)
- 1921: Iván Kováts, rumania hungara artkritikisto (m. 1983)
- 1925: Paul Greengard, usona Nobelpremiita neŭrologo (m. 2019)
- 1930: Jean-Louis Trintignant, franca aktoro (m. 2022)
- 1931: Oŝo, barata verkisto kaj guruo (m. 1990)
- 1942: Szabolcs Cseh, rumanuja hungara riskaktoro (m. 2014)
- 1943: Alain de Benoist, franca politiko-verkisto, reprezentanto de novdekstrismo
- 1943: John Kerry, usona politikisto kaj senatano
- 1944: Teri Garr, usona aktorino (m. 2024)
- 1946: Jenő Zepeczaner, rumanuja hungara historiisto (m. 2022)
- 1951: Bálint Tüzes, rumania hungara instruisto, ĵurnalisto, poeto (m. 2013)
- 1959: Peter König, germana fervojisto kaj ilustristo
- 1968: Emmanuelle Charpentier, franca Nobelpremiita kemiistino kaj profesoro de mikrobiologio, genetiko kaj biokemio
- 1969: Viswanathan Anand, barata mondĉampiono pri ŝako
- 1972: Paulo Santos, portugala futbalisto
- 1974: Rey Mysterio, meksika spektakla luktisto
- 1981: Javier Saviola, argentina futbalisto
- 1991: Anna Bergendahl, sveda kantistino
Mortoj
- 384: Damaso la 1-a, papo, sanktulo (n. ĉirkaŭ 305)
- 420: Sankta Savino, itala episkopo en Antioĥio, sanktulo (n. 330)
- 704: Eanflaed, edzino de reĝo Oswiu de Northumbria, anglosaksa sanktulino (n. 626)
- 861: Al-Mutavakil, abasida kalifo (n. 822)
- 1066: Conan la 2-a, duko de Bretonio, murdita (n. 1030)
- 1282: Mikaelo la 8-a, kunimperiestro de Nicea imperio (n. 1223)
- 1474: Henriko la 4-a, reĝo de Kastilio (n. 1425)
- 1513: Pinturicchio, itala pentristo (n. ĉirkaŭ 1452)
- 1552: Paolo Giovio, itala kuracisto, verkisto, kronikisto de italaj militoj (n. 1483)
- 1582: Fernando Álvarez de Toledo, hispana generalo, guberniestro de Nederlandoj, vicreĝo de Portugalio (n. 1507)
- 1610: Adam Elsheimer, germana pentristo kaj artisto (n. 1578)
- 1630: Franciscus Dousa, nederlanda erudiciulo (n. 1577)
- 1686: Ludoviko la 2-a de Bourbon-Condé, franca princo, generalo kaj marŝalo (n. 1621)
- 1718: Karolo la 12-a, reĝo de Svedio (n. 1682)
- 1740: Sidonia Hedwig Zäunemann, germana poetino kaj feministino (n. 1711)
- 1757: Fortunato Chelleri, itala-germana kapelestro kaj komponisto (n. ĉirkaŭ 1690)
- 1784: Anders Johan Lexell, sved-finna matematikisto kaj astronomo (n. 1740)
- 1817: Matthäus Fingerlos, aŭstra kaj germana teologo kaj pastro (n. 1748)
- 1826: Maria Leopoldina de Aŭstrio, arkidukino de Aŭstrio, imperiestrino de Brazilo (n. 1797)
- 1840: Kokaku, imperiestro de Japanio (n. 1771)
- 1858: Johann Daniel Kestner, germana entreprenisto, fabrikanto de ludiloj kaj pupoj (n. 1787)
- 1872: Kamehameha la 5-a, reĝo de Havajo (n. 1830)
- 1880: Oliver Winchester, usona industriisto kaj konstruisto de pafilo (n. 1810)
- 1894: Jean-François Gigoux, franca pentristo kaj ilustristo (n. 1806)
- 1898: Calixto García, kuba generalo (n. 1839)
- 1899: Jan Evangelista Kosina, ĉeĥa literatura kritikisto (n. 1827)
- 1900: Edmond de Sélys Longchamps, belga politikisto kaj zoologo (n. 1813)
- 1901: Lev Ivanov, rusa dancisto, koreografo, baletestro (n. 1834)
- 1918: Ivan Cankar, slovena verkisto kaj politika aktivulo (n. 1876)
- 1956: Stefi Geyer, hungara-svisa violonistino kaj instruistino (n. 1888)
- 1958: Alfons Walde, aŭstra pentristo kaj arkitekto (n. 1891)
- 1961: Ernst Buschor, germana arĥeologo kaj klasika filologo (n. 1886)
- 1964: Alma Mahler, aŭstra pentristino kaj komponistino, gvidantino de literaturaj salonoj (n. 1879)
- 1976: Elmyr de Hory, hungara pentristo kaj pentraĵ-falsisto (n. 1905)
- 1977: György Gera, hungara verkisto kaj tradukisto (n. 1922)
- 1978: Vincent du Vigneaud, usona biokemiisto Nobelpremiita pro esploro de organikaj kombinaĵoj de sulfuro (n. 1901)
- 1994: Stanisław Maczek, pola generalo, venkinto en la Batalo de Monte Cassino (n. 1892)
- 2000: Johannes Virolainen, ĉefministro de Finnlando (n. 1914)
- 2001: John Wilkinson Taylor, usona edukisto, ĝenerala direktoro de Unesko (n. 1906)
- 2003: Ahmadou Kourouma, eburborda verkisto franclingva (n. 1927)
- 2004: Arthur Lydiard, novzelanda kuristo, trejnisto de trejnistoj (n. 1917)
- 2008: Antanas Garbauskas, litova artisto-vitralisto, ilustristo, restaŭristo, pedagogo kaj esperantisto (n. 1932)
- 2012: Ravi Shankar, bengal-barata muzikisto (n. 1920)
- 2013: Kate Barry, angla fotistino (n. 1967)
- 2019: Martin Warnke, germana arthistoriisto (n. 1937)
- 2020: Kim Ki-duk, korea filmreĝisoro (n. 1960)
- 2021: Anne Rice, usona verkistino (n. 1941)
- 2022: Angelo Badalamenti, usona komponisto kaj muzika aranĝisto (n. 1937)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 11-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|