Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Mesino

Messina
Mesino
urbo
urbego
komunumo de Italio
poliso (–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco ME Mesino
Geografia situo 38° 11′ N, 15° 33′ O (mapo)38.18333333333315.55Koordinatoj: 38° 11′ N, 15° 33′ O (mapo)
Alto super marnivelo 3 m
Areo 211 (2005) km²
Loĝantaro 218 786 (2023)
Loĝdenso 1024 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Fiumedinisi, Itala, Monforte San Giorgio, Rometta, Saponara, Scaletta Zanclea kaj Villafranca Tirrena
Patrono la alvokiĝo "Madono de la letero" de la sankta Maria
Festa tago 3-a de junio
Nomo de loĝantoj (itale) messinesi
Poŝtkodo 98121–98168
Imposta kodo F158
Kodo laŭ ISTAT 083048
Telefona prefikso 090
Estro
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo

Map

vdr
La ĉefpreĝejo en Mesino (2009)
Mesino
Mesino

Mesino (itale Messina, me's:ina, sicililingve Missina) estas grava havenurbo de Italio, en nordorienta parto de Sicilio, ĉe la piedoj de la montaro Peloritani, laŭ la bordo de la Mesina markolo. Ĝi estas la administra, ekonomia kaj kultura centro de la samnoma provinco Mesino. Fine de 2023 en la komunumo vivis 218 786 loĝantoj. Mesino kovras areon de 213,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 024 loĝantoj/km². Najbaraj komunumoj estas Fiumedinisi, Itala, Monforte San Giorgio, Rometta, Saponara, Scaletta Zanclea kaj Villafranca Tirrena. Kristana patroneco estas la la alvokiĝo "Madono de la letero" de la sankta Maria, baze de loke populara legendo pri hebrea letero kiun Maria aparte sendis al la urbanoj, kies vereco tamen estas pli ol dubinda. La memortago pri tiu legendo sekve estas la komunuma festotago.

La 15-a jarcenta pentristo Antonello da Messina venis de Mesino, kaj en la urbo Universitato de Mesino troviĝas. La geologia epoko Mesiniano nomitiĝis de Mesino.

Historio

Historiaj fontoj mencias ĝin en ĉirkaŭ 730 a.K., ĝia greka nomo estis Zankle pro la falĉileto-forma haveno. Ĝin posedis en la 5-a jc. la grekoj, detruis ĝin en 396 a.K. la kartaga Himilco. La grekoj reokupis ĝin, en 289 iĝis posedaĵo de komercistoj, kiuj aliancis en 264 kun Romio. Post la unua punika milito (264–261 aK), Mesino iĝis libera urbo, en alianco kun Romo.

Post la disfalo de la Romia Imperio, la urbon okupis la gotoj, la bizanca imperio (535), poste la araboj (842), la normanoj (1061). Tie mortis en 1197 Henriko la 6-a, germana-romia imperiestro. En 1266 – pro formorto de la dinastio de Manfredi – la urbo iĝis posedaĵo de la francaj Anĵuoj, poste de la Aragonia dinastio, kaj fine tiu de la hispanaj Bourbonoj. La pentristo Antonello da Messina (1430–1479) naskiĝis kaj vivis en Mesino.

La urbo partoprenis en la Risorgimento, en la revolucioj de 1821, 1847 kaj 1848, fine ĝi liberiĝis en 1860 kiel parto de la Sicilia Duobla Reĝlando.

La urbon grave detruis tertremo en 1783 kaj preskaŭ tute detruis alia tertremo en 1908, kiu mortigis kune kun la posta cunamo ĉirkaŭ 80 mil el la 130 mil loĝantoj.

Messina servis dum la dua mondmilito kiel grava milita punkto por la aliancanoj, kiuj tie kolektis kaj ekis soldatojn (1943) dum invado de Sicilio.

Kulturo

La universitato estis fondita en 1548.

La Gazzetta del Sud (Gazeto de la Sudo) estas ĵurnalo de la Sudo de Italio kun ĝenerala sidejo en Mesino. Ĝi estas gravega kaj disvastigata la tria ĉiutaga en Sicilio (post la Giornale di Sicilia de Palermo kaj La Sicilia de Katanio) kaj la unua en Calabria.

Servoj

Sporto

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9