Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Forceja gaso

La forceja efiko de suna radiado sur la surfaco de la Tero kaŭzita de forcejaj gasoj

Forceja gaso estas atmosfera gaso, kiu sorbas kaj emisias radian energion de la infraruĝa spektro. Ĝi estas principa konsistigaĵo de la forceja efiko. La plej gravaj forcejaj gasoj sur Tero estas karbona dioksido (), akvovaporo (), ozono (), dinitrogenoksido (), kaj metano (), de kiuj karbona dioksido estas totale la plej granda kaŭzanto de temperatura ŝanĝo.

La plimulto de antropogenaj karbonaj dioksidaj emisioj devenas de brulado de fosiliaj brulaĵoj, ĉefe karbo, petrolo, kaj natura gaso, kun aldonaj kontribuoj de senarbarigo, ŝanĝoj en uzado de tero, erozio de grundo kaj agrikulturo (inkluzive de brutaro).[1] La ĉefa fonto de antropogenaj metanaj emisioj estas besta agrikulturo, sekvata de fuĝemaj emisioj el gaso, nafto, karbo kaj aliaj industrioj, solida malŝparo, la produktado de rizo, ktp.

La nuna tutmonda varmiĝo estas la rezulto de la antropogena aŭ homfarita pliigo de forcejaj gasoj en la atmosfero[2][3][4][5].

Kombinaĵo kaj siaj efikoj

kombinaĵo formulo koncentriĝo en la atmosfero (ppm) kontribuo
akvovaporo kaj nuboj 10–50,000 36–72%  
karbona dioksido ~400 9–26%
metano ~1.8 4–9%
ozono 2–8 3–7%  

Fontoj de forcejaj gasoj

Besta agrikulturo reprezentas 14.5% de la tuta kvanto de antropogenaj emisioj ĉiujare laŭ la Unuiĝintaj Nacioj.[6] La plimulto de emision de besta agrikulturo devenas el bovaĵo kaj laktaĵo, 41% kaj 20% respektive. 44% de brutaraj emisioj estas metono, kiu estas unu el la pli fortaj emisioj, sed ĝi daŭras en la atmosfero malpli longe ol karbona dioksido.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. EPA,OA, US (12 January 2016). "Global Greenhouse Gas Emissions Data – US EPA". US EPA.
  2. IPCC AR4 SYR Appendix Glossary (PDF). Arkivita el la originalo je 2018-11-17. Alirita 14-a de decembro 2008 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-17. Alirita 2015-12-13 .
  3. Karl TR, Trenberth KE (2003). “Modern global climate change”, Science 302 (5651), p. 1719–23. doi:10.1126/science.1090228. Bibkodo:2003Sci...302.1719K. 
  4. (2007) Historical overview of climate change science. In: Climate change 2007: The physical science basis. Contribution of Working Group I to the Fourth Assessment Report of the Intergovernmental Panel on Climate Change (Solomon S., Qin D., Manning M., Chen Z., Marquis M., Averyt K. B., Tignor M. and Miller H. L., editors) (PDF), Cambridge University Press. Arkivigite je 2018-11-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-26. Alirita 2015-12-13 .
  5. NASA Science Mission Directorate article on the water cycle. Nasascience.nasa.gov. Arkivita el la originalo je 2009-01-17. Alirita 2010-10-16 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-01-17. Alirita 2015-12-13 .
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-01. Alirita 2019-12-27 .
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9