Kriechenwil
| Kriechenwil | |
|---|---|
| Blazono de Kriechenwil | |
| Kriechenwil | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Berno-Mezlando |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Laupen |
| Koordinatoj | 46° 54′ 36″ N 7° 13′ 12″ O / 46.91000 °N, 7.22000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 36″ N 7° 13′ 12″ O / 46.91000 °N, 7.22000 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 411 |
| Areo | 4,75 km² |
| Alteco | 530 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3197 |
| Komunumkodo | 0666 |
| Mapo de Kriechenwil | |
Kriechenwil (prononcu kriĥnvil, oficiala nomo ĝis 1959 Dicki) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Laupen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 411 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Kriechenwil situas en la Svisa Mezlando proksimume 20 kilometrojn okcidente de la centro de la federacia urbo Berno. La sudorientan limon de la komunumo formas la rivero Sarino. En sudokcidento de la komunumo situas arbaro kun marĉo kaj lageto, kiu en la germana lingvo simple nomiĝas Seeli (lageto). La komunumo konsistas el la vilaĝo Kriechenwil (sur alteco de 530 m s.m. en la centro de la komunumo), Schönenbühl (sur alteco de 522 m s.m. en nordokcidento de la komunumo) kaj Risau (sur alteco de 490 m s.m., ĉe la norda marĝeno de ebenaĵo nordokcicdente de la rivero Sarino.)[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,75 km², de kiuj 39,9% estas kovritaj de arbaro, 54,4% servas por agrikulturo kaj 5,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Kriechenwil limas en nordo al Ferenbalm, en nordnordoriento al la eksklavo Wallenbuch de la friburga komunumo Gurmels (FR), en nordoriento al la eksklavo Gammen de la komunumo Ferenbalm, en oriento al Laupen, en sudoriento al Bösingen (FR), en sudokcidento al Kleinbösingen (FR), en okcidento al Gurmels (FR), kaj en nordokcidento al Ulmiz (FR).
Trafiko
Kriechenwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per diversaj flankaj vojo de la najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la komunumo apud Morato kaj al la svisa aŭtovojo A12 kvin kilometrojn sudoriente apud Flamatt. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio, kiu cirkulas inter la stacidomoj de Gümmenen kaj de Laupen.
Historio
La unua dokumenta mencio de Kriechenwil, kiu ĝis 1959 oficiale nomiĝis Dicki, datiĝas el la jaro 1353 Digki. Dum mezepoko Kriechenwil apartenis al la Senjorujo Laupen kaj kun ĝi fariĝis en la jaro 1324 havaĵo de la urbo Berno kaj ek de tiam formis parton de la kamparvojktejo Laupen kaj ek de 1798 de la distrikto Laupen, kiu en la jaro 2010 estis dissolvita kaj integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando. Dum malflura mezepoko la pendigilo de la kampartribunalo Zollikofen troviĝis apud la vojo en la arbaro de Kriechenwil. La fundamentoj de la pendigilo ankoraŭ hodiaŭ videblas. [3]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Kriechenwil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Lernejo
-
Faktrabdomo en Kriechenwil
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.







