Rubigen

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rubigen (stacidomo).
Rubigen
Blazono de Rubigen
Blazono de Rubigen
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
Rubigen
Rubigen
Strato en la vilaĝocentro de Rubigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Geografia situo CH1903: 607978 / 194172 (mapo)46.8986111111117.5433333333333Koordinatoj: 46° 54′ N, 7° 33′ O; CH1903: 607978 / 194172 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 2865
Areo 6,93 km²
Alteco 549 m super marnivelo
Poŝtkodo 3113
Komunumkodo 0623
Mapo de Rubigen
Mapo de Rubigen
Mapo de Rubigen
vdr

Rubigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2865 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

Rubigen situas en la Svisa Mezlando ĉe la orienta bordo de la rivero Aro, proksimume 10 kilometrojn sudoriente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Rubigen, Kleinhöchstetten, Oberholz, Hunziken (apud la ponto trans Aro) kaj Beitenwil, kaj la nova kvartalo Schwarzbach.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,93 km², de kiuj 19,9% estas kovritaj de arbaro, 53,5% servas por agrikulturo kaj 20,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Rubigen limas en nordoriento al Worb, en oriento al Trimstein, en sudo al Münsingen, en okcidento al Belp, kaj en nordokcidcento al Allmendingen.

Trafiko

Tra Rubigen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Berno al Thun, kiu en la centro de Rubigen kruciĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Worb al Belp. Tra la komunuma teritorio pasas la svisa aŭtovojo A6, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Rekte aliflanke de la rivero Aro situas la internacia Flughaveno Berno-Belp. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno tra Thun al Brigo. Krome ekzistas buslinio de Belp al Worb.

Historio

La unua dokumenta mencio de Rubigen datiĝas el la jaro 1267 kiel Rubingen. Jam pli frue menciiĝis la setlejeto Hunziken en la jaro 982 kiel Huncinga.[3] Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj diversaj objektoj el la neolitiko, bronzepoko kaj La-Tène-epoko. Dum mezepoko Rubigen estis parto de la Senjorujo Münsingen. Ekde la 16-a jarcento Rubigen apartenis al la berna tribunalejo Konolfingen. En la iama Kastelo Rubigen en la vilaĝeto Beitenwil hodiaŭ troviĝas socipedagogia komunumo. En la jaro 1993 Allmendingen ĉe Berno, kiu ĝis tiam estis parto de Rubigen, disiĝis de la komunumo kaj fariĝis aparta loĝantarkomunumo.[4]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.