Kiesen
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kiesen (stacidomo). |
| Kiesen | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee | |||||
| Kastelo Kiesen | |||||
| komunumo en Svislando | |||||
| |||||
| Kantono | Berno | ||||
| Administra distrikto | Berno-Mezlando | ||||
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Konolfingen | ||||
| Geografia situo | CH1903: 611233 / 185376 (mapo)46.8194444444447.5858333333333Koordinatoj: 46° 49′ N, 7° 35′ O; CH1903: 611233 / 185376 (mapo) | ||||
| Nombro de loĝantoj | 838 | ||||
| Areo | 4,68 km² | ||||
| Alteco | 547 m super marnivelo | ||||
| Poŝtkodo | 3629 | ||||
| Komunumkodo | 0611 | ||||
| Mapo de Kiesen | |||||
Kiesen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 838 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Kiesen situas en la Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la riveroj Rotache kaj Chiese, kiuj tra fluas la komunumon kaj okcidente de ĝi alfluas al Aro, kiu formas la okcidentan limon de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Kiesen, la kvartalo Chiesematte apud la stacidomo, la vilaĝeto Aarhus okcidente de la aŭtovojo ĉe la bordo de Aro, Chlinau en nordo de la komunumo apud la fervojlinio, kaj Stockere konsistante el diversaj biengrupoj sur la ebenaĵo sude de la rivero Rotache.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,68 km², de kiuj 26,5% estas kovritaj de arbaro, 52,7% servas por agrikulturo kaj 17,8% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Kiesen limas en nordo al Wichtrach, en oriento al Oppligen, en sudsudoriento al Heimberg, en sudo al Uttigen, kaj en okcidento al Jaberg.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Berno al Thun, al kiu konektiĝas la kantona ĉefvojo n-ro 229 de Burgdorf al Kiesen. Laŭlonge de Aro pasas tra la komunuma teritorio la svisa aŭtovojo A6, al kiu Kiesen disponas pri propra alveturejo. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la stacidomo ĉe la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno al Thun.
Historio
La unua dokumenta mencio de Kiesen datiĝas el la jaro 1236 kiel Chisun. En la 13-a jarcento la Monaĥejo Interlaken posedis bienojn en Kiesen. Ekde la 14-a jarcento al feŭdaj rajtoj pri Kiesen apartenis al civitaj familioj de Berno kaj Thun. La alta jurisdikcio apartenis al la berna kampartribunalo Konolfingen. Dum la tempo de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 Kiesen apartenis al la tiama distrikto Steffisburg. En la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Konolfingen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando. [3]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Kiesen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.








