Gurmels
| Gurmels | |
|---|---|
| Blazono de Gurmels | |
| Malnova tankobarilo en Gurmels | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Friburgo |
| Distrikto | Lagodistrikto |
| Koordinatoj | 46° 53′ 33″ N 7° 10′ 19″ O / 46.89250 °N, 7.17194 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 33″ N 7° 10′ 19″ O / 46.89250 °N, 7.17194 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 3857 |
| Areo | 17,29 km² |
| Alteco | 542 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3212 |
| Komunumkodo | 2262 |
| Mapo de Gurmels | |
Gurmels estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 3857 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Gurmels situas 6 kilometrojn sudoriente de Morato kaj 25 kilometrojn okcidente de la federacia urbo Berno en la Svisa Mezlando. En oriento la teritorio de la komunumo etendiĝas ĝis al la Lago de Schiffenen, baraĵlago de la rivero Sense. Tra la komunumo fluas la rojo Biberen. La komunumo Gurmels konsistas el la vilaĝoj Gurmels, Kleingurmels, Monterschu, Guschelmuth, Cordast, Liebistorf kaj la eksklavo Wallenbuch, kiu estas ĉirkaŭita de berna teritorio.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,29 km², de kiuj 20,0% estas kovritaj de arbaro, 68,6% servas por agrikulturo kaj 10,4% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Gurmels limas en nordo al Jeuss, en nordnordoriento al la ŝtata arbaro Galm (eksterkomunuma teritorio sub la rekta administrado de Kantono Friburgo), en nordoriento al Ulmiz, en orientnordoriento al Kriechenwil (BE), en oriento al Kleinbösingen, en sudoriento al Düdingen, en sudo al Barberêche, en sudsudokcidento al Courtepin, en sudokcidento al Wallenried, kaj en okcidento al Cressier.
La eksklavo Wallenbuch estas komplete ĉirkaŭita de teritorio de Kantono Berno. Ĝi limas en nordo al la komunumo Ferenbalm, en sudoriento al Laupen, en sudo al la eksklavo Gammen de la komunumo Ferenbalm, kaj en sudokcidento al Kriechenwil.
Trafiko
Tra la komunumo kaj la ĉefvilaĝo Gurmel pasas la kantona ĉefvojo n-ro 177 de Friburgo al Morato, vasta reto de flankaj vojoj konektas la diversajn vilaĝojn de la komunumo inter si kaj la najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas nordokcidente apud Morato en distanco de 7 kilometroj, kaj al la svisa aŭtovojo A12 okcidente en Flamatt, proksimume samdistance. Per la poŝtaŭtolinioj de Morato al Courtepin kaj de Kerzers al Düdingen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Gurmels datiĝas el la jaro 1186 kiel Cormulnes. Dum mezepoko Gurmels estis havaĵo de la Grafoj de Thierstein. En la jaro 1442 pere de aĉeto, ĝi fariĝis parto de la malnova kamparo de Friburgo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Gurmels apartenis al la distrikto Morato. De 1803 ĝis 1830 ĝi estis parto de la distrikto Friburgo, kaj de 1831 ĝis 1847 de la germana distrikto. Ek de 1848 Gurmels estas komunumo de la Lagodistrikto. En la jaro 2000 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Kleingurmels estis atribuita al Gurmels, kaj en la jaro 2003 ankaŭ Guschelmuth, Liebistorf kaj Wallenbuch estis integritaj al la komunumo, kiu tiam atingis ĝia aktualan grandecon.
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Gurmels – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
La ekskalvo Wallenbuch
-
Kapelo de Wallenbuch
-
Malnova tankobarilo en Gurmels
-
Vilaĝeniro de Liebistorf
-
Kapelo Sankt-Urbano en Liebistorf
-
Kleingurmels
-
Vilaĝeniro de Gurmels
-
Katolika preĝejo Sankt-Germano en Gurmels
-
Interno de la preĝejo Sankt-Germano
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





