Iffwil
| Iffwil | |
|---|---|
| Blazono de iffwil | |
| Iffwil fotita el balono la 16-an de aprilo 2011 | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Berno-Mezlando |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Fraubrunnen |
| Geografia situo | CH1903: 602995 / 212542 (mapo)47.0638888888897.4780555555556Koordinatoj: 47° 4′ N, 7° 29′ O; CH1903: 602995 / 212542 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 408 |
| Areo | 5,06 km² |
| Alteco | 560 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3305 |
| Komunumkodo | 0541 |
| Mapo de Iffwil | |
Iffwil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Fraubrunnen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 408 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Iffwil situas en la Svisa Mezlando 13 kilometrojn norde de la federacia urbo Berno sur la orienta flanko de la altebenaĵo de Rapperswil. La monteto Brättenmoos en la sudokcidento de la komunumo estas kun alteco de 605 m s.m. la plej alta punkto de la komunuma teritorio. La komunumo konsistas el la vilaĝo Iffwil kaj la setlejoj Feld, Ischlag, Bergacher kaj Ghürsch. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,06 km², de kiuj 36,4% estas kovritaj de arbaro, 55,1% servas por agrikulturo kaj 7,9% por setlado.[1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Iffwil limas en nordo al Etzelkofen, en nordoriento al Grafenried, en sudoriento al Jegenstorf, en sudo al Zuzwil, en sudokcidento al Bangerten, kaj en nordokcidento al Scheunen.
Trafiko
La komunumo Iffwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas de nordo al sudo la konekta vojo n-ro 1301 de Münchenbuchsee al Mülchi, kaj la vojo n-ro 1340 kondukas de Iffwil tra Scheunen kaj Bangerten al Rapperswil. Krome estas du mallarĝaj vojoj al Jegenstorf respektive Grafenried. Per poŝtaŭtolinio de Jegenstorf al Messen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Iffwil datiĝas el la jaro 1148 kiel Iffenwilere. Estis trovitaj en Iffwil objektoj el la Neolitiko. Apud la fromaĝejo oni trovis restaĵojn de mezepoka burgo, kiu estis menciita en la jaro 1346 kiel Burgbuel. Dum mezepoko la Grafoj de Kiburgo kaj la Senjoroj de Jegistorf estis bienposedantoj en Iffwil. Ili faris donacojn al la Monaĥejo Fraubrunnen kaj la Monaĥejo Frienisberg. Ĉi-lasta vendis en la jaro 1332 la bienojn kaj la malaltan jurisdikcion al bernaj civitanoj.[2]
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Iffwil
- Iffwil en la Historia leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Iffwil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Komunuma domo de Iffwil
-
Bushaltejo Iffwil
-
Faktrabdomoj en Iffwil
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.







