Vechigen
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vechigen (stacidomo). |
| Vechigen | |
|---|---|
| Blazono de Vechigen | |
![]() | |
| Preĝejo de Vechigen | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Berno |
| Administra distrikto | Berno-Mezlando |
| Malnova distrikto ĝis 2009 | Berno |
| Geografia situo | CH1903: 609430 / 199547 (mapo)46.9469444444447.5625Koordinatoj: 46° 57′ N, 7° 34′ O; CH1903: 609430 / 199547 (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 4608 |
| Areo | 24,83 km² |
| Alteco | 583 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 3067 |
| Komunumkodo | 0359 |
| Mapo de Vechigen | |
Vechigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Berno kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4608 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Vechigen situas en la Svisa Mezlando en la valo de la rivereto Worble proksimume 10 kilometrojn oriente de la federacia urbo Berno, kiun kies aglomeraĵo ĝiaj setlejoj komplete kunkreskis. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Boll/Sinneringen, Dentenberg, Lauterbach, Lindental, Littewil, Radelfingen, Utzigen kaj Vechigen.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 24,83 km², de kiuj 30,4% estas kovritaj de arbaro, 60,7% servas por agrikulturo kaj 8,5% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Vechigen limas en nordo al Krauchthal, en nordoriento al la eksklavo Tannen de la komunumo Oberburg, en oriento al Walkringen, en sudo al Worb, en sudokcidento al Muri ĉe Berno, kaj en nordokcidento al Stettlen.
Trafiko
Tra Stettlen pasas ĉefvojo de Worb al Berno. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de ok kilometroj okcidente apud Berno kaj al la svisa aŭtovojo A6 kvar kilometrojn sudokcidente apud Muri ĉe Berno. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la etspura trama fervojo de la entrepreno Regiona Trafiko Berno-Soloturno de Worb tra Bolligen al la ĉefa stacidomo de Berno.
Historio
La unua dokumenta mencio de Vechigen datiĝas el la jaro 1275 kiel Vechingen. La valo kaj montara kamparo de Vechigen apartenis al la senjorujo de Baronoj de Belp-Montenach, kiuj ĝin devis koncedi en la jaro 1298 al la urbo Berno, kaj estis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 unu el la kvar paroĥoj de Berno. [2]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vechigen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






